Esperanto

Psalms

23

1Psalmo de David. La Eternulo estas mia pasxtisto; mi mankon ne havos.2Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min.3Li kvietigas mian animon; Li kondukas min laux vojo de la vero, pro Sia nomo.4Ecx kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, cxar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogigxilo trankviligos min.5Vi kovras por mi tablon antaux miaj malamikoj; Vi sxmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita.6Nur bono kaj favoro sekvos min en la dauxro de mia tuta vivo; Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.