1Al la hxorestro. Por sxosxanoj. Instrua ama kanto de la Korahxidoj. Mia koro plenigxis per bona temo; Mi kantos pri regxo; Mia lango estas kiel plumo de lerta skribisto.2Vi estas la plej bela el la homidoj; CXarmo estas sur viaj lipoj; Tial Dio benis vin por cxiam.3Zonu vian lumbon per glavo, Vi, forta per via majesteco kaj beleco.4Kaj en via beleco prosperu, forrajdu por la vero, Por justeco al la humiluloj; Kaj via dekstra mano montros miraklojn.5Viaj sagoj estas akraj; Kaj, faligante antaux vi la popolojn, Ili penetros en la koron de la malamikoj de la regxo.6Via trono estas Dia trono por cxiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.7Vi amas virton kaj malamas malvirton; Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de gxojo pli ol viajn kamaradojn.8De mirho, aloo, kaj kasio odoras cxiuj viaj vestoj; En palacoj eburaj gxojigas vin muziko.9Regxidinoj estas inter viaj karulinoj; CXe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro.10Auxdu, filino, rigardu, kaj klinu vian orelon, Kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;11Kaj kiam la regxo deziros vian belecon, CXar li estas via sinjoro, tiam vi klinigxu antaux li.12Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj; Petegos antaux vi la ricxuloj de la popolo.13En sia plena ornamo estas interne la regxidino; El ora teksajxo estas sxia vesto.14En broditaj vestoj sxi estas kondukata al la regxo; Post sxi estas kondukataj al vi knabinoj, sxiaj koleginoj.15Ili estas kondukataj kun gxojo kaj kantoj; Ili eniras en la palacon de la regxo.16Anstataux viaj patroj estos viaj filoj; Vi faros ilin princoj sur la tuta tero.17Mi memorigos vian nomon de generacio al generacio; Tial gloros vin popoloj cxiam kaj eterne.