Esperanto

Psalms

62

1Al la hxorestro. Por Jedutun. Psalmo de David. Nur al Dio esperas mia animo; De Li venas mia savo.2Nur Li estas mia fortikajxo kaj mia savo, mia rifugxejo; Mi ne tute renversigxos.3GXis kiam vi insidos kontraux viro kaj cxiuj vi penos faligi lin, Kiel klinigxintan muron, kiel barilon kadukan?4Ili meditas nur pri tio, ke ili dejxetu lin de lia altajxo; Placxas al ili malvero; Per la busxo ili benas, kaj interne ili malbenas. Sela.5Nur Dion fidu, mia animo; CXar Li estas mia espero.6Nur Li estas mia fortikajxo kaj mia savo, mia rifugxejo; Mi ne renversigxos.7En Dio estas mia savo kaj mia honoro; Mia forta roko, mia sxirmo estas en Dio.8Fidu Lin en cxiu tempo, ho popolo; Elversxu antaux Li vian koron: Dio estas nia defendo. Sela.9Nur vantajxo estas la malaltranguloj, malverajxo estas la altranguloj; Metitaj sur pesilon, ili cxiuj estas malpli ol vantajxo.10Ne fidu perfortajxon, kaj rabitajxon ne fidu vane; Kiam kreskos ricxeco, ne atentu gxin per via koro.11Unu vorton diris Dio, Dufoje mi gxin auxdis, Ke la forto estas cxe Dio.12Kaj Vi, ho mia Sinjoro, havas favorkorecon; CXar Vi redonas al homo laux liaj faroj.