Esperanto

Psalms

75

1Al la hxorestro. Por Al-tasxhxet. Psalmo de Asaf. Kanto. Ni gloras Vin, ho Dio, ni gloras Vin; Proksima estas Via nomo; Oni rakontas Viajn miraklojn.2Kiam Mi elektos tempon, Mi faros justan jugxon.3Tremas la tero kaj cxiuj gxiaj logxantoj; Mi fortikigis gxiajn kolonojn. Sela.4Mi diras al la fanfaronuloj:Ne fanfaronu; Kaj al la malvirtuloj:Ne levu kornon;5Ne levu supren vian kornon, Ne parolu kun nefleksebla kolo;6CXar ne de oriento kaj ne de okcidento Kaj ne de la dezerto venas alteco.7Nur Dio estas jugxanto; Unu homon Li malaltigas, kaj alian Li altigas.8CXar la pokalo estas en la mano de la Eternulo, Kaj la vino sxauxmas, plena de aromajxo, kaj Li versxas el gxi; Sed nur gxian fecxon elsucxos kaj trinkos cxiuj malvirtuloj de la tero.9Kaj mi eterne predikos, Mi kantos al la Dio de Jakob.10Kaj cxiujn kornojn de la malvirtuloj mi rompos; Altigxos la kornoj de virtulo.