Esperanto

Psalms

82

1Psalmo de Asaf. Dio starigxis en Dia anaro; Inter la dioj Li jugxas.2GXis kiam vi jugxos maljuste, Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? Sela.3Estu justaj al malricxulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj.4Liberigu malricxulon kaj mizerulon; El la mano de malvirtulo ilin savu.5Ili ne scias kaj ne komprenas, En mallumo ili marsxas; Eksxanceligxis cxiuj fundamentoj de la tero.6Mi diris:Vi estas dioj, Kaj cxiuj vi estas filoj de la Plejaltulo;7Sed vi mortos, kiel homoj, Kaj vi falos, kiel cxiu el la potenculoj.8Levigxu, ho Dio, jugxu la teron; CXar Vi heredas cxiujn popolojn.