1Al la hxorestro. Por la gitito. Psalmo de la Korahxidoj. Kiel cxarmaj estas Viaj logxejoj, ho Eternulo Cebaot!2Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo; Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio.3Ecx birdo trovas domon kaj hirundo neston por si, En kiu gxi tenas siajn idojn: Viajn altarojn, ho Eternulo Cebaot, mia Regxo kaj mia Dio.4Felicxaj estas tiuj, kiuj logxas en Via domo: Ili lauxdas Vin konstante. Sela.5Felicxaj estas la homoj, kies forto estas en Vi, Kaj en kies koro estas Viaj vojoj;6Kiuj pasas tra la Valo de Ploro kaj faras tie fontojn, Kaj la printempa pluvo gxin kovras per benoj;7Ili iras de forto al forto, Aperas antaux Dio sur Cion.8Ho Eternulo, Dio Cebaot, auxdu mian pregxon; Auxskultu, ho Dio de Jakob! Sela.9Nia sxildo, vidu, ho Dio, Kaj rigardu la vizagxon de Via sanktoleito.10CXar tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj: Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio, Ol logxi en tendoj de malvirto.11CXar Dio, la Eternulo, estas suno kaj sxildo; Favoron kaj honoron donas la Eternulo; Li ne domagxas bonon al tiuj, kiuj iras en virto.12Ho Eternulo Cebaot, bone estas al la homo, kiu Vin fidas.