1La Eternulo regxas, tremas la popoloj; Li sidas sur keruboj, sxanceligxas la tero.2La Eternulo estas granda en Cion, Kaj Li estas alte super cxiuj popoloj.3Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon: Li estas sankta.4Kaj la forton de la regxo, kiu amas justecon, Vi fortikigis en praveco; Jugxon kaj justecon en Jakob Vi arangxis.5Altigu la Eternulon, nian Dion, Kaj klinigxu antaux la benketo de Liaj piedoj: Li estas sankta.6Moseo kaj Aaron estas inter Liaj pastroj, Kaj Samuel estas inter tiuj, kiuj vokas Lian nomon; Ili vokis al la Eternulo, kaj Li ilin auxskultis.7El nuba kolono Li parolis al ili; Ili observis Liajn regulojn, kaj la legxon, kiun Li donis al ili.8Ho Eternulo, nia Dio, Vi ilin auxskultis; Vi estis por ili Dio pardonanta, kvankam vengxanto por iliaj faroj.9Altigu la Eternulon, nian Dion, Kaj klinigxu antaux Lia sankta monto; CXar sankta estas la Eternulo, nia Dio.