聖經新譯本

Esperanto

1 Chronicles

15

1搬運約櫃的準備大衛在大衛城為自己建造宮殿,又為 神的約櫃預備地方,就是為它支搭帳幕。
1Li konstruis al si domojn en la urbo de David, kaj pretigis lokon por la kesto de Dio, kaj etendis tendon super gxi.
2那時大衛說:“ 神的約櫃,除了利未人以外,沒有人可以抬,因為耶和華揀選了他們抬 神的約櫃,並且永遠事奉他。”
2Tiam David diris:Neniu portu la keston de Dio krom la Levidoj; cxar ilin la Eternulo elektis, por ke ili portu la keston de Dio kaj servu al Li eterne.
3於是,大衛把以色列人都招聚到耶路撒冷,要把耶和華的約櫃抬上來,到大衛給它預備好的地方去。
3Kaj David kunvenigis cxiujn Izraelidojn en Jerusalemon, por porti la keston de la Eternulo sur gxian lokon, kiun li pretigis por gxi.
4大衛又聚集了亞倫的子孫和利未人:
4Kaj David kunvenigis la idojn de Aaron kaj la Levidojn:
5哥轄子孫中有作領袖的烏列和他的親族一百二十人;
5el la idoj de Kehat estis:la estro Uriel kaj liaj fratoj, cent dudek;
6米拉利子孫中有作領袖的亞帥雅和他的親族二百二十人;
6el la idoj de Merari:la estro Asaja kaj liaj fratoj, ducent dudek;
7革順的子孫中有作領袖的約珥和他的親族一百三十人;
7el la idoj de Gersxon:la estro Joel kaj liaj fratoj, cent tridek;
8以利撒反的子孫中有作領袖的示瑪雅和他的親族二百人;
8el la idoj de Elicafan:la estro SXemaja kaj liaj fratoj, ducent;
9希伯崙子孫中有作領袖的以列和他的親族八十人;
9el la idoj de HXebron:la estro Eliel kaj liaj fratoj, okdek;
10烏薛子孫中有作領袖的亞米拿達和他的親族一百一十二人。
10el la idoj de Uziel:la estro Aminadab kaj liaj fratoj, cent dek du.
11大衛把撒督和亞比亞他兩位祭司,以及烏列、亞帥雅、約珥、示瑪雅、以列和亞米拿達幾位利未人,召了來,
11Kaj David alvokis la pastrojn Cadok kaj Ebjatar, kaj la Levidojn Uriel, Asaja, Joel, SXemaja, Eliel, kaj Aminadab;
12對他們說:“你們是利未人各家族的首領,你們和你們的親族都要自潔,好把以色列的 神耶和華的約櫃抬上來,到我為它預備的地方去。
12kaj li diris al ili:Vi, cxefoj de patrodomoj de la Levidoj, sanktigu vin kaj viajn fratojn, kaj alportu la keston de la Eternulo, Dio de Izrael, sur la lokon, kiun mi pretigis por gxi;
13先前沒有你們,耶和華我們的 神就擊打我們,因為我們沒有按照定例尋求他。”
13cxar antauxe, kiam ne vi tion faris, la Eternulo, nia Dio, frapis nin pro tio, ke ni sercxis Lin ne tiel, kiel oni devas.
14於是祭司和利未人自潔,好把以色列的 神耶和華的約櫃抬上來。
14Kaj sanktigis sin la pastroj kaj la Levidoj, por porti la keston de la Eternulo, Dio de Izrael.
15利未支派的子孫照著耶和華的話,就是摩西所吩咐的,用肩和槓來抬 神的約櫃。
15Kaj la idoj de Levi ekportis la keston de Dio, kiel ordonis Moseo laux la vorto de la Eternulo, sur siaj sxultroj, per stangoj sur ili.
16設立歌唱的儀仗隊大衛又吩咐利未支派的領袖,要指派他們的親族負責歌唱,用琴瑟響鈸各種樂器,歡歡喜喜高聲歌唱。
16Kaj David diris al la estroj de la Levidoj, ke ili starigu siajn fratojn la kantistojn kun muzikaj instrumentoj, psalteroj, harpoj, kaj lauxtaj cimbaloj, por ke alte auxdigxu la sonoj de gxojo.
17於是利未人指派了約珥的兒子和他的親族中比利家的兒子亞薩,以及他們的親族米拉利的子孫中古沙雅的兒子以探。
17Kaj la Levidoj starigis Hemanon, filon de Joel, kaj el liaj fratoj Asafon, filon de Berehxja, kaj el la idoj de Merari, siaj fratoj, Etanon, filon de Kusxaja;
18和他們一起的還有作第二班的,他們的親族:撒迦利雅、便、雅薛、示米拉末、耶歇、烏尼、以利押、比拿雅、瑪西雅、瑪他提雅、以利斐利戶、彌克尼雅,以及守門的俄別.以東和耶利。
18kaj kun ili iliajn duagradajn fratojn:Zehxarja, Ben, Jaaziel, SXemiramot, Jehxiel, Uni, Eliab, Benaja, Maaseja, Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed-Edom, kaj Jeiel, kiel pordegistojn.
19歌唱的希幔、亞薩和以探敲打銅鈸,發出響亮的聲音;
19La kantistoj Heman, Asaf, kaj Etan estis por ludado sur kupraj cimbaloj;
20撒迦利雅、雅薛、示米拉末、耶歇、烏尼、以利押、瑪西雅和比拿雅敲瑟,調用女高音;
20Zehxarja, Aziel, SXemiramot, Jehxiel, Uni, Eliab, Maaseja, kaj Benaja- sur psalteroj, por sopranuloj;
21瑪他提雅、以利斐利戶、彌克尼雅、俄別.以東、耶利和亞撒西雅彈琴領導,調用男低音。
21Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed-Edom, Jeiel, kaj Azazja-sur harpoj, por basuloj, por antauxkanti;
22利未支派的領袖基拿尼雅專責音樂,又教人音樂,因為他精通音樂。
22Kenanja, la estro de la Levidoj-por arangxado; li arangxadis la muzikon, cxar li estis kompetentulo.
23比利家、以利加拿作看守約櫃的人。
23Berehxja kaj Elkana estis pordogardistoj cxe la kesto;
24示巴尼、約沙法、拿坦業、亞瑪賽、撒迦利雅、比拿亞和以利以謝幾位祭司,在 神的約櫃前吹號;俄別.以東和耶希亞也作看守約櫃的人。
24SXebanja, Josxafat, Netanel, Amasaj, Zehxarja, Benaja, kaj Eliezer, la pastroj, trumpetadis per trumpetoj antaux la kesto de Dio; Obed-Edom kaj Jehxija estis pordogardistoj cxe la kesto.
25約櫃運進大衛城(撒下6:12~22)於是大衛和以色列的眾長老,以及千夫長一起前去,從俄別.以東的家歡歡喜喜地把耶和華的約櫃抬上來。
25Tiamaniere iris David kaj la plejagxuloj de Izrael kaj la milestroj, por transporti kun gxojo la keston de interligo de la Eternulo el la domo de Obed-Edom.
26 神幫助了那些抬耶和華約櫃的利未人,他們就獻上七頭公牛和七隻公綿羊。
26Kaj kiam Dio helpis al la Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, oni oferbucxis sep bovojn kaj sep sxafojn.
27大衛和所有抬約櫃的利未人,以及歌唱的人和歌唱的人的領袖基拿尼雅,都穿上細麻布的外袍;大衛另外穿上細麻布的以弗得。
27David estis vestita per tuniko el delikata tolo, ankaux cxiuj Levidoj, kiuj portis la keston, la kantistoj, kaj Kenanja, la estro de arangxado de la hxoroj; David ankaux havis sur si linan efodon.
28這樣,以色列人歡呼、吹角、吹號、敲鈸、鼓瑟、彈琴,大聲奏樂,把耶和華的約櫃抬了上來。
28Kaj cxiuj Izraelidoj akompanis la keston de interligo de la Eternulo, kun gxojkrioj, kun sonado de korno, kun trumpetoj, lauxtaj cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj.
29耶和華的約櫃進了大衛城的時候,掃羅的女兒米甲從窗戶往下觀看,看見大衛王跳躍嬉笑,心裡就鄙視他。
29Kiam la kesto de interligo de la Eternulo venis al la urbo de David, Mihxal, filino de Saul, rigardis tra la fenestro; kaj kiam sxi vidis, ke la regxo David saltas kaj ludas, sxi ekmalestimis lin en sia koro.