聖經新譯本

Esperanto

1 Chronicles

16

1獻祭與祝福他們把 神的約櫃抬了進去,安放在大衛為它所搭的會幕中間,然後在 神面前獻上了燔祭和平安祭。
1Kaj oni alportis la keston de Dio, kaj metis gxin interne de la tendo, kiun David starigis por gxi; kaj oni alportis bruloferojn kaj pacoferojn antaux Dion.
2大衛獻上了燔祭和平安祭以後,就奉耶和華的名給人民祝福。
2Kiam David finis la oferadon de la bruloferoj kaj de la pacoferoj, li benis la popolon en la nomo de la Eternulo.
3他又分給以色列眾人,無論男女,每人一個餅、一塊肉、一個葡萄餅。
3Kaj li disdonis al cxiuj Izraelidoj, kiel al la viroj, tiel ankaux al la virinoj, al cxiu po unu bulo da pano, po unu porcio da viando, kaj po unu peniko da sekvinberoj.
4利未人在約櫃前的職務大衛派了一部分利未人,在耶和華的約櫃前事奉、頌揚、稱謝和讚美耶和華以色列的 神。
4Kaj li starigis antaux la kesto de la Eternulo el la Levidoj servantojn, por kantadi gloron, dankon, kaj lauxdon al la Eternulo, Dio de Izrael:
5領導的人是亞薩,其次是撒迦利雅、耶利、示米拉末、耶歇、瑪他提雅、以利押、比拿雅、俄別.以東和耶利,他們鼓瑟彈琴,敲打響鈸。
5la cxefo estis Asaf, la dua estis Zehxarja, poste Jeiel, SXemiramot, Jehxiel, Matitja, Eliab, Benaja, Obed-Edom, kaj Jeiel, kun psalteroj kaj harpoj, kaj Asaf sonigadis per cimbaloj;
6比拿雅和雅哈悉兩位祭司在 神的約櫃前不住地吹號。
6Benaja kaj Jahxaziel, la pastroj, estis kun trumpetoj cxiam antaux la kesto de interligo de Dio.
7大衛頌讚耶和華之歌(詩105:1~15,96:1~13)那一天,大衛初次指定亞薩和他的親族,以詩歌稱謝耶和華,說:
7Tiam, en tiu tago, David la unuan fojon arangxis dankokanton al la Eternulo per Asaf kaj liaj fratoj:
8“你們要稱謝耶和華,呼求他的名,在萬民中宣揚他的作為。
8Gloru la Eternulon, voku Lian nomon; Sciigu inter la popoloj Liajn farojn.
9要向他歌唱,向他頌揚,述說他一切奇妙的作為。
9Kantu al Li, muziku al Li; Parolu pri cxiuj Liaj mirakloj.
10要以他的聖名為榮,願尋求耶和華的人,心中喜樂。
10Lauxdu Lian sanktan nomon; GXoju la koro de tiuj, kiuj sercxas la Eternulon.
11要尋求耶和華和他的能力,常常尋求他的面。
11Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Sercxu cxiam Lian vizagxon.
12他的僕人以色列的後裔啊,他所揀選的雅各的子孫啊,你們要記念他奇妙的作為、他的奇事和他口中的判語。
12Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris; Liajn signomiraklojn kaj la jugxojn de Lia busxo;
13
13Vi, semo de Izrael, Lia sklavo, Filoj de Jakob, Liaj elektitoj.
14他是耶和華我們的 神,他的判語達到全地。
14Li estas la Eternulo, nia Dio; Sur la tuta tero estas Liaj jugxoj.
15你們要記念他的約,直到永遠;不可忘記他吩咐的話,直到千代。
15Memoru eterne Lian interligon, La vorton, kiun Li testamentis por mil generacioj,
16就是他與亞伯拉罕所立的約,他向以撒所起的誓。
16Kiun Li interkonsentis kun Abraham Kaj jxuris al Isaak.
17他把這約向雅各定為律例,向以色列定為永約,
17Li metis gxin por Jakob kiel legxon, Por Izrael kiel eternan interligon,
18說:‘我必把迦南地賜給你,作你們的產業的分。
18Dirante:Al vi Mi donos la landon Kanaanan Kiel vian parton heredan.
19那時你們人丁單薄,數目很少,又是在那地作寄居的。’
19Kiam vi estis malgrandnombraj, Malmultaj, kaj fremduloj en gxi,
20他們從這國走到那國,從一族走到另一族。
20Kaj ili iradis de popolo al popolo, El unu regno al alia gento,
21耶和華不容許任何人欺壓他們,曾為了他們的緣故責備君王,
21Tiam Li al neniu permesis premi ilin, Kaj Li punis pro ili regxojn;
22說:‘不可傷害我所膏的人,不可惡待我的先知。’
22Dirante:Ne tusxu Miajn sanktoleitojn, Kaj al Miaj profetoj ne faru malbonon.
23全地都要向耶和華歌唱,天天傳揚他的救恩。
23Kantu al la Eternulo la tuta tero; Proklamu de tago al tago Lian savon.
24在列國中述說他的榮耀,在萬民中述說他奇妙的作為。
24Rakontu inter la popoloj Lian gloron, Inter cxiuj gentoj Liajn miraklojn.
25因為耶和華是偉大的,當受極大的讚美;他當受敬畏,遠在萬神之上。
25CXar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda; Li estas timinda super cxiuj dioj;
26萬民的偶像算不得甚麼,唯獨耶和華創造諸天。
26CXar cxiuj dioj de la popoloj estas idoloj; Sed la Eternulo kreis la cxielon.
27尊榮和威嚴在他面前,能力和歡樂在他的聖所。
27Gloro kaj majesto estas antaux Li; Forto kaj beleco estas sur Lia loko.
28萬族萬民啊,你們要歸給耶和華,要把榮耀和能力歸給耶和華。
28Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; Tributu al la Eternulo gloron kaj potencon.
29要把耶和華的名應得的榮耀歸給他,拿著禮物到他面前來,要以聖潔的裝飾敬拜耶和華。
29Tributu al la Eternulo honoron de Lia nomo; Alportu donacon, kaj venu antaux Lin; Adorklinigxu antaux la Eternulo en sankta ornamo.
30全地要在他面前戰慄;他使世界堅定,不致搖動。
30Tremu antaux Li la tuta tero; Li arangxis ja la mondon, ke gxi ne sxanceligxu.
31願天歡喜,願地歡呼,願人在萬國中說:‘耶和華作王了!’
31GXoju la cxielo, kaj estu gaja la tero; Kaj oni diru inter la nacioj:La Eternulo regxas.
32願海和充滿海中的都澎湃,願田和田中的一切都歡欣。
32Bruu la maro, kaj cxio, kio gxin plenigas; GXoju la kampo, kaj cxio, kio estas sur gxi.
33那時樹木中的樹木,必在耶和華面前歡呼,因為他來要審判全地。
33Tiam kantu cxiuj arboj de la arbaro antaux la Eternulo, CXar Li venas, por jugxi la teron.
34你們要稱謝耶和華,因他是良善的,他的慈愛永遠常存。
34Lauxdu la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia favorkoreco.
35你們要說:‘拯救我們的 神啊,求你拯救我們,招聚我們,從萬國中救我們出來,好使我們稱謝你的聖名,以讚美你為誇耀。’
35Kaj diru:Savu nin, ho Dio de nia savo, Kolektu nin kaj liberigu nin el inter la nacioj, Por ke ni danku Vian sanktan nomon, Por ke ni gloru nin per Via majesto.
36耶和華以色列的 神是應當稱頌的,從永遠直到永遠。”全體人民都說阿們,並且讚美耶和華。
36Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, De eterne gxis eterne. Kaj la tuta popolo diris:Amen! kaj gloro al la Eternulo!
37指派不同的事奉人員於是在那裡,就是耶和華的約櫃前,大衛留下亞薩和他的親族,照著每日的本分,在約櫃前不斷地事奉。
37Kaj li restigis tie antaux la kesto de interligo de la Eternulo Asafon kaj liajn fratojn, por servadi antaux la kesto konstante, laux la ordo de cxiu tago;
38又留下俄別.以東和他們的親族六十八人,以及耶杜頓的兒子俄別.以東和何薩作守門的。
38kaj Obed-Edomon kaj liajn fratojn, sesdek ok; Obed-Edom, filo de Jedutun, kaj HXosa, restis kiel pordegistoj;
39又留下撒督祭司和他的親族,都是作祭司的。在基遍的高地耶和華的帳幕前,
39kaj la pastron Cadok kaj liajn fratojn, la pastrojn, antaux la logxejo de la Eternulo sur la altajxo en Gibeon,
40每日早晚不住地在燔祭壇上,把燔祭獻給耶和華,全是照著耶和華吩咐以色列人的律法書上所寫的。
40por ke ili alportadu bruloferojn al la Eternulo sur la altaro de bruloferoj konstante, matene kaj vespere, kaj por cxio, kio estas skribita en la instruo de la Eternulo, kiun Li donis al Izrael.
41和他們一起的有希幔、耶杜頓和其餘被選出,有記名的人,都稱謝耶和華,因為他的慈愛永遠常存。
41Kaj kun ili estis Heman kaj Jedutun, kaj la aliaj elektitoj, difinitaj lauxnome, por kantadi lauxdon al la Eternulo, cxar eterna estas Lia favorkoreco;
42希幔、耶杜頓和他們一起吹號敲鈸,以及演奏各種樂器,大聲歌頌 神。耶杜頓的子孫負責守門。
42kun ili estis Heman kaj Jedutun, kun trumpetoj kaj cimbaloj kaj aliaj instrumentoj por kantado antaux Dio; kaj la filoj de Jedutun estis cxe la pordego.
43於是眾民都回去,各人回自己的家;大衛也回去給自己的家人祝福。
43Kaj la tuta popolo disiris cxiu en sian domon; kaj David iris returne, por beni sian domon.