聖經新譯本

Esperanto

1 Chronicles

29

1大衛親自預備建殿的材料大衛王對全體會眾說:“我的兒子所羅門,是 神所揀選的,現在還年幼識淺,而這工程非常浩大;因為這殿宇不是為人建造,而是為耶和華 神建造的。
1Kaj la regxo David diris al la tuta komunumo:Mia filo Salomono, la sola, kiun elektis la Eternulo, estas juna kaj neforta, kaj la laboro estas granda; cxar ne por homo estas la logxejo, sed por Dio la Eternulo.
2我為我 神的殿已經盡了我的力量,預備了金子做金器,銀子做銀器,銅做銅器,鐵做鐵器,木做木器;還有紅瑪瑙、用作鑲嵌的寶石、彩石和各樣的寶石,以及很多大理石。
2Mi preparis per mia tuta forto por la domo de mia Dio oron por la oraj objektoj, argxenton por la argxentaj, kupron por la kupraj, feron por la feraj, lignon por la lignaj, sxtonojn oniksajn kaj sxtonojn enkadrigitajn, sxtonojn belajn kaj diverskolorajn, kaj cxiaspecajn sxtonojn multekostajn, kaj multe da sxtonoj marmoraj.
3不但這樣,因我愛慕我 神的殿,就在我為建造聖殿預備的一切以外,又把我自己積蓄的金銀獻給我 神的殿:
3Krom tio, pro mia amo al la domo de mia Dio, mian propran trezoron de oro kaj argxento, kiun mi havas, mi fordonas por la domo de mia Dio, krom tio, kion mi pretigis por la sankta domo:
4就是俄斐金一百多公噸,精煉的銀子約兩百四十公噸,用來貼殿裡的牆壁;
4tri mil kikarojn da oro, el la oro de Ofir, kaj sep mil kikarojn da argxento refandita, por tegi la murojn de la domoj;
5金子做金器,銀子做銀器,以及匠人手所作的各樣巧工。今日有誰願意奉獻給耶和華呢?”
5oron por la oraj objektoj, argxenton por la argxentaj, kaj por cxiuj laborotajxoj de la majstroj. Tamen kiu ankoraux deziras oferi hodiaux por la Eternulo?
6民眾上下一心,自願奉獻於是各家族的領袖、以色列各支派的領袖、千夫長、百夫長和管理王的事務的領袖,都樂意奉獻。
6Kaj oferis la cxefoj de patrodomoj, la estroj de la triboj de Izrael, la milestroj kaj centestroj, kaj la estroj super la aferoj de la regxo;
7為了 神殿裡的需用,他們奉獻了金子一百七十多公噸,銀子三百四十多公噸,銅約六百二十公噸和鐵三千四百公噸。
7kaj ili donis por la bezonoj de la domo de Dio kvin mil kikarojn da oro kaj dek mil darkemonojn, kaj dek mil kikarojn da argxento, kaj dek ok mil kikarojn da kupro, kaj cent mil kikarojn da fero.
8有寶石的,都交到耶和華殿這庫房,由革順人耶歇經辦。
8Kaj tiuj, cxe kiuj trovigxis multekostaj sxtonoj, donis ilin por la trezorejo de la domo de la Eternulo, en la manojn de Jehxiel, la Gersxonido.
9人民因這些人自願奉獻而歡喜,因為他們一心樂意奉獻給耶和華,大衛王也非常歡喜。
9Kaj la popolo gxojis pro tiu oferado, cxar el plena koro ili oferis al la Eternulo; ankaux la regxo David gxojis tre forte.
10大衛稱頌耶和華所以大衛在全體會眾面前稱頌耶和華,說:“耶和華我們的祖先以色列的 神,是應當稱頌的,從亙古直到永遠。
10Kaj David benis la Eternulon antaux la okuloj de la tuta komunumo, kaj David diris:Estu benata, ho Eternulo, Dio de nia patro Izrael, eterne kaj eterne.
11耶和華啊,尊大、能力、榮耀、勝利和威嚴,都是你的;因為天上地下的萬有都是你的;耶和華啊,國度是你的,你超越萬有,你是至高的。
11Al Vi, ho Eternulo, apartenas grandeco, potenco, majesto, venko, kaj gloro, cxar cxio en la cxielo kaj sur la tero estas Via; al Vi, ho Eternulo, apartenas la regxado, kaj Vi estas alte super cxiuj estroj.
12富足和尊榮都從你而來,你也統治萬有。在你的手裡有力量和權能;人的尊大、強盛都是出於你的手。
12Ricxeco kaj honoro venas de Vi; Vi regas super cxio; en Via mano estas forto kaj potenco; Via mano povas cxion grandigi kaj fortikigi.
13我們的 神啊,現在我們要稱頌你,讚美你榮耀的名。
13Kaj nun, ho nia Dio, ni dankas Vin, kaj ni gloras Vian majestan nomon.
14我算甚麼?我的人民又算甚麼?竟有力量這樣樂意奉獻?因為萬物都是從你而來,我們只是把從你手裡得來的,奉獻給你。
14CXar kiu estas mi, kaj kio estas mia popolo, ke mi havis la forton, por oferi tiom? de Vi estas cxio, kaj el Via mano ni donis al Vi.
15我們在你面前是客旅,是寄居的,像我們的列祖一樣;我們在世上的日子好像影兒,沒有指望。
15Paslogxantoj kaj enmigrintoj ni estas apud Vi, kiel cxiuj niaj patroj; kiel ombro estas niaj tagoj sur la tero, nenio fortika.
16耶和華我們的 神啊,我們預備的這一切財物,要為你的聖名建造殿宇,都是從你而來的,也都是屬於你的。
16Ho Eternulo, nia Dio! cxi tiu tuta abundajxo, kiun ni preparis, por konstrui al Vi domon, al Via sankta nomo, estas el Via mano, al Vi cxio apartenas.
17我的 神啊,我知道你察驗人心,喜悅正直;至於我,我以正直的心甘願奉獻這一切;現在我也非常歡喜看見你在這裡的人民,都甘願奉獻給你。
17Mi scias, ho mia Dio, ke Vi esploras la koron kaj ke sincereco placxas al Vi; el sincera koro mi oferis cxion cxi tion; kaj nun mi vidas kun gxojo Vian popolon, kiu trovigxas cxi tie, ke gxi oferas al Vi.
18耶和華我們列祖亞伯拉罕、以撒、以色列的 神啊,求你永遠保守這一件事,就是使你的子民常存這心思意念,堅定他們的心歸向你。
18Ho Eternulo, Dio de niaj patroj Abraham, Isaak, kaj Izrael! konservu gxin por cxiam, cxi tiun pensmanieron de la koro de Via popolo, kaj turnu ilian koron al Vi.
19求你賜給我的兒子所羅門專一的心,謹守你的誡命、法度和律例,作成這一切事,用我所預備的一切來建造殿宇。”
19Kaj al mia filo Salomono donu koron perfektan, ke li observu Viajn ordonojn, Viajn preskribojn, kaj Viajn legxojn, ke li cxion plenumu, kaj ke li konstruu la konstruajxon, por kiu mi faris la preparojn.
20眾民稱頌耶和華並且獻祭大衛對全體會眾說:“你們應當稱頌耶和華你們的 神。”於是全體會眾就稱頌耶和華他們列祖的 神,俯伏敬拜耶和華和王。
20Kaj David diris al la tuta komunumo:Benu la Eternulon, vian Dion. Kaj la tuta komunumo benis la Eternulon, Dion de iliaj patroj; kaj ili klinigxis kun adoro antaux la Eternulo kaj antaux la regxo.
21第二天,他們向耶和華獻祭,他們向耶和華獻上燔祭;那一天他們獻了公牛一千頭、公綿羊一千隻、羊羔一千隻,以及同獻的奠祭,又為以色列眾人獻了許多祭。
21Kaj ili faris bucxoferojn al la Eternulo. Kaj en la sekvanta tago ili alportis bruloferojn al la Eternulo:mil bovojn, mil virsxafojn, mil sxafidojn, kune kun iliaj versxoferoj, kaj multe da oferoj por la tuta Izrael.
22所羅門登基作王那一天,他們十分喜樂地在耶和華面前吃喝。他們再次表示擁立大衛的兒子所羅門作王,膏他為耶和華作君王,又膏撒督作祭司。
22Kaj ili mangxis kaj trinkis antaux la Eternulo en tiu tago kun granda gxojo. Kaj duafoje ili faris regxo Salomonon, filon de David, kaj sanktoleis lin kiel reganton, kaj Cadokon kiel pastron.
23於是所羅門坐在耶和華所賜的位上,接續他父親大衛作王;他凡事亨通,以色列眾人都聽從他。
23Kaj Salomono suriris sur la tronon de la Eternulo kiel regxo anstataux sia patro David; kaj li havis sukceson, kaj la tuta Izrael obeadis lin.
24眾領袖和勇士,以及大衛王的眾子,都順服所羅門王。
24Kaj cxiuj estroj kaj eminentuloj, kaj ankaux cxiuj filoj de la regxo David, submetis sin al la regxo Salomono.
25耶和華使所羅門在以色列眾人面前非常尊大,又賜給他君王的威嚴,勝過在他以前所有的以色列王。
25Kaj la Eternulo forte altigis Salomonon antaux la okuloj de la tuta Izrael, kaj metis sur lin regxan majeston, kiu antauxe estis sur neniu el la regxoj de Izrael.
26大衛逝世耶西的兒子大衛作全以色列的王。
26David, filo de Jisxaj, estis regxo super la tuta Izrael.
27大衛作王統治以色列的日子共四十年;他在希伯崙作王七年,在耶路撒冷作王三十三年。
27La tempo, dum kiu li regxis super Izrael, estis kvardek jaroj:en HXebron li regxis sep jarojn, kaj en Jerusalem li regxis tridek tri jarojn.
28大衛年紀老邁,壽數滿足,享盡富足和尊榮才去世;他的兒子所羅門接續他作王。
28Kaj li mortis en bona maljuneco, sata de agxo, ricxeco, kaj gloro; kaj anstataux li ekregxis lia filo Salomono.
29大衛王一生始末的事蹟,都記在撒母耳先見的書上、拿單先知的書上和迦得先見的書上。
29La historio de la regxo David, la antauxa kaj la posta, estas priskribita en la kroniko de la antauxvidisto Samuel, en la kroniko de la profeto Natan, kaj en la kroniko de la viziisto Gad;
30還有他治理的一切國事,他的英勇事蹟,以及在他身上和以色列並各地列國發生的事蹟,都記在這些書上。
30lia tuta regxado, lia potenco, kaj la tempo, kiun travivis li kaj Izrael kaj cxiuj regnoj de la landoj.