1所羅門往基遍獻祭(王上3:1~4)大衛的兒子所羅門鞏固了他對以色列的統治,耶和華他的 神也和他同在,使他十分尊大。
1Salomono, filo de David, fortikigxis en sia regno; kaj la Eternulo, lia Dio, estis kun li kaj levis lin alte.
2所羅門召喚全體以色列人、千夫長、百夫長、審判官、以色列的各領袖和眾家族的首領。
2Kaj Salomono kunvokis la tutan Izraelon, la milestrojn kaj centestrojn, la jugxistojn, kaj cxiujn estrojn en la tuta Izrael, la cxefojn de la patrodomoj.
3所羅門和全體會眾一同到基遍的高地去,因為那裡有 神的會幕,就是耶和華的僕人摩西在曠野所做的。
3Kaj Salomono kune kun la tuta komunumo iris al la altajxo en Gibeon, cxar tie estis la tabernaklo de kunveno de Dio, tiu, kiun faris Moseo, servanto de la Eternulo, en la dezerto.
4至於 神的約櫃,大衛已經從基列.耶琳抬到他預備好的地方,因為他曾在耶路撒冷為約櫃蓋搭了一個帳幕。
4Sed la keston de Dio David estis transportinta el Kirjat-Jearim sur tiun lokon, kiun David pretigis por gxi; cxar li arangxis por gxi tendon en Jerusalem.
5戶珥的孫子、烏利的兒子比撒列所做的銅祭壇也在那裡,在耶和華的會幕前面;所羅門和會眾同去求問耶和華。
5La kupra altaro, kiun faris Becalel, filo de Uri, filo de HXur, estis tie, antaux la tabernaklo de la Eternulo; kaj Salomono kaj la komunumo gxin sercxis.
6所羅門上到耶和華會幕前面的銅祭壇旁邊,在壇上獻上了一千隻燔祭牲。
6Kaj Salomono supreniris tie antaux la Eternulo sur la kupran altaron, kiu estis antaux la tabernaklo de kunveno, kaj alportis sur gxi mil bruloferojn.
7所羅門祈求智慧(王上3:5~15)那一夜, 神向所羅門顯現,對他說:“你無論求甚麼,我必賜給你。”
7En tiu nokto Dio aperis al Salomono, kaj diris al li:Petu, kion Mi donu al vi.
8所羅門對 神說:“你曾經向我的父親大衛大施慈愛,使我接續他作王。
8Kaj Salomono diris al Dio:Vi estis tre favorkora al mia patro David, kaj Vi faris min regxo anstataux li;
9耶和華 神啊,現在求你實現你向我的父親大衛應許的話;因為你立了我作王統治這好像地上的塵土那麼多的人民。
9nun, ho Dio Eternulo, plenumigxu do Via vorto al mia patro David. CXar Vi faris min regxo super popolo grandnombra kiel la polvo de la tero,
10現在求你賜我智慧和知識,使我可以領導這人民;否則,誰能治理這眾多的人民呢?”
10tial donu al mi nun sagxecon kaj sciadon, por ke mi povosciu eliradi kaj eniradi antaux tiu popolo; cxar kiu povas regi tiun Vian grandan popolon?
11 神對所羅門說:“你既然有這個心意:不求富足、財產、尊榮,也不求你敵人的性命,又不求長壽,只為自己求智慧和知識,好治理我的子民,就是我立你作王統治的人民,
11Tiam Dio diris al Salomono:Pro tio, ke cxi tio estis en via koro, kaj vi ne petis ricxecon, nek havajxojn, nek gloron, nek la animon de viaj malamikoj, kaj ecx longan vivon vi ne petis, sed vi petis por vi sagxecon kaj sciadon, por regi Mian popolon, super kiu Mi faris vin regxo:
12因此,智慧和知識必賜給你,我也把富足、財產和尊榮賜給你;在你以前的列王從沒有這樣,在你以後的也必沒有這樣。”
12pro tio sagxeco kaj sciado estas donataj al vi; sed ankaux ricxecon, havajxojn, kaj gloron Mi donos al vi en tia grado, kiun ne havis la regxoj antaux vi, kaj ankaux post vi oni tion ne havos.
13所羅門的兵力與財富(王上10:26~29)於是,所羅門從基遍高地的會幕回到耶路撒冷,統治以色列。
13Kaj Salomono revenis de la altajxo en Gibeon, de la tabernaklo de kunveno, en Jerusalemon. Kaj li regxis super Izrael.
14所羅門召集了戰車和馬兵:他有戰車一千四百輛,馬兵一萬二千名;他把這些車馬安置在屯車城,或在耶路撒冷,和王在一起。
14Kaj Salomono kolektis al si cxarojn kaj rajdistojn. Li havis mil kvarcent cxarojn kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de cxaroj kaj cxe la regxo en Jerusalem.
15王在耶路撒冷積存的金銀好像石頭那麼多,積存的香柏木好像平原的桑樹那麼多。
15Kaj la regxo atingis tion, ke la argxento kaj oro estis en Jerusalem kiel sxtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel la sikomoroj sur la malaltaj lokoj.
16所羅門擁有的馬,都是從埃及和古厄運來的,是王的商人從古厄照價買來的。
16La cxevalojn al Salomono oni venigadis el Egiptujo; kaj societo de komercistoj de la regxo acxetadis ilin amase laux difinita prezo.
17他們從埃及運上來的車,每輛價銀六千八百四十克;馬每匹一千七百一十克。赫人眾王和亞蘭眾王的車馬,也都是這樣經這些商人的手買來的。
17Ili liveradis el Egiptujo cxiun cxaron pro sescent sikloj da argxento, kaj cxiun cxevalon pro cent kvindek; tiel same ili estis liverataj per iliaj manoj al cxiuj regxoj de la HXetidoj kaj al la regxoj de Sirio.