1羅波安繼位(代下10:1~5)羅波安往示劍去,因為以色列眾人都到了示劍,要立他作王。
1Rehxabeam iris en SXehxemon, cxar en SXehxemon venis cxiuj Izraelidoj, por fari lin regxo.
2尼八的兒子耶羅波安那時因逃避所羅門的面,仍然住在埃及,他聽見了這事。
2Kiam tion auxdis Jerobeam, filo de Nebat (cxar li estis ankoraux en Egiptujo, kien li forkuris de la regxo Salomono, kaj Jerobeam logxis en Egiptujo,
3以色列人就派遣人去請他來,於是耶羅波安和以色列全體會眾都來見羅波安,告訴他說:
3sed oni sendis kaj vokis lin), tiam Jerobeam kaj la tuta komunumo de Izrael venis, kaj ekparolis al Rehxabeam, dirante:
4“你父親加給我們的重擔,現在求你減輕你父親使我們作的苦工和加在我們背上的重擔,我們就服事你。”
4Via patro tro pezigis nian jugon; nun deprenu iom de la malfacilaj laboroj de via patro, kaj de lia peza jugo, kiun li metis sur nin, kaj tiam ni servados al vi.
5羅波安回答他們:“你們暫時回去,三天以後再來見我。”眾民就離開了。
5Kaj li diris al ili:Iru, kaj post tri tagoj revenu al mi. Kaj la popolo disiris.
6不採納老年人的意見(代下10:6~7)羅波安王請教他父親所羅門在世的時候,侍立在他面前的長老說:“你們給我出個主意,我應該怎樣回答這民呢?”
6Kaj la regxo Rehxabeam konsiligxis kun la maljunuloj, kiuj staradis antaux lia patro Salomono dum lia vivo, kaj li diris:Kiel vi konsilas respondi al cxi tiu popolo?
7長老對他說:“今天如果王作這民的僕人,服事他們,用好話回答他們,他們就常作王的僕人。”
7Kaj ili diris al li jene:Se hodiaux vi estos servanto al cxi tiu popolo kaj komplezos al ili kaj kontentigos ilin kaj parolos al ili bonajn vortojn, ili estos al vi servantoj por cxiam.
8聽從少年人的計謀(代下10:8~15)可是王拒絕了老年人給他出的主意,反去請教那些與他一起長大,侍立在他面前的年輕人,
8Sed li ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis al li, kaj li konsiligxis kun la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li kaj staris antaux li.
9問他們:“你們的主意怎樣,我應該怎樣回覆這民?他們對我說:‘請你減輕你父親加在我們身上的重擔。’”
9Kaj li diris al ili:Kion vi konsilas, ke ni respondu al cxi tiu popolo, kiu diris al mi jene:Faru malpli peza la jugon, kiun via patro metis sur nin?
10那些與他一同長大的年輕人回答他:“這民對王說:‘你父親加重我們的重擔,現在求你減輕我們的重擔。’你要這樣回答他們:‘我的小指頭比我父親的腰還粗!
10Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li, parolis al li, dirante:Tiele diru al cxi tiu popolo, kiu diris al vi:Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru gxin malpli peza-tiele diru al ili:Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro;
11我父親把一個重擔加在你們身上,我要使你們負更重的重擔;我父親用鞭子責打你們,我要用蠍子鞭責打你們。’”
11tial se mia patro sxargxis vin per peza jugo, mi ankoraux plipezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.
12耶羅波安和眾民,照王所說“三天以後再來見我”的那話,第三天來見羅波安。
12Kaj Jerobeam kaj la tuta popolo venis al Rehxabeam en la tria tago, kiel la regxo ordonis, dirante:Revenu al mi en la tria tago.
13王嚴厲地回答眾人。他拒絕了老年人給他所出的主意,
13Kaj la regxo respondis al la popolo malafable, kaj ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis;
14卻照著年輕人給他所出的主意,對他們說:“我父親加重你們所負的重擔,我要使你們負更重的重擔;我父親用鞭子責打你們,我要用蠍子鞭責打你們。”
14kaj li parolis al ili laux la konsilo de la junuloj, dirante:Mia patro pezigis vian jugon, sed mi ankoraux pli pezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.
15王不肯聽從民眾的請求,因為這個轉變是出於耶和華,為要應驗他藉示羅人亞希雅對尼八的兒子耶羅波安所說的話。
15Kaj la regxo ne auxskultis la popolon; cxar estis destinite de la Eternulo, por ke plenumigxu Lia vorto, kiun la Eternulo diris per Ahxija, la SXiloano, al Jerobeam, filo de Nebat.
16以色列人背叛(代下10:16~19)以色列眾人見王不肯聽從他們的請求,就回答王說:“我們在大衛裡面有甚麼分呢?我們在耶西的兒子裡面也沒有產業;以色列人哪,回你們自己的家去吧!大衛啊,照顧你自己的家吧!”於是以色列人都回自己的家去了。
16Kiam cxiuj Izraelidoj vidis, ke la regxo ilin ne obeas, tiam la popolo respondis al la regxo, dirante:Kian parton ni havas en David? ni ne havas heredajxon en la filo de Jisxaj. Al viaj tendoj, ho Izrael! nun zorgu mem pri via domo, ho David! Kaj la Izraelidoj disiris al siaj tendoj.
17不過住在猶大各城的以色列人,羅波安仍然作他們的王。
17Sed super la Izraelidoj, kiuj logxis en la urboj de Judujo, regxis Rehxabeam.
18羅波安王差派掌管作苦工之人的亞多蘭往以色列人那裡去,以色列眾人卻用石頭打死他。羅波安王急忙上車逃回耶路撒冷去了。
18Kaj la regxo Rehxabeam sendis Adoramon, la estron super la impostoj; sed cxiuj Izraelidoj jxetis sur lin sxtonojn, kaj li mortis. Kaj la regxo Rehxabeam rapide sidigxis en cxaro, por forkuri en Jerusalemon.
19這樣,以色列人背叛了大衛家,直到今日。
19Tiamaniere Izrael defalis de la domo de David gxis la nuna tago.
20立耶羅波安作以色列人的王以色列眾人聽說耶羅波安回來了,就派人去請他到會眾面前,立他作以色列的王;除了猶大支派以外,沒有跟隨大衛家的。
20Kiam cxiuj Izraelidoj auxdis, ke Jerobeam revenis, ili sendis kaj vokis lin al la kunveno kaj faris lin regxo super cxiuj Izraelidoj. La domon de David sekvis sole nur la tribo de Jehuda.
21耶和華禁止他們交戰(代下11:1~4)羅波安來到耶路撒冷,就召集了猶大全家和便雅憫支派精選的戰士十八萬人,要與以色列家爭戰,好把國奪回,重歸所羅門的兒子羅波安。
21Kaj kiam Rehxabeam venis en Jerusalemon, li kolektis el la tuta domo de Jehuda kaj el la tribo de Benjamen cent okdek mil elektitajn militistojn, por militi kontraux la domo de Izrael, por revenigi la regnon al Rehxabeam, filo de Salomono.
22但是, 神的話臨到神人示瑪雅,說:
22Sed aperis vorto de Dio al SXemaja, homo de Dio, dirante:
23“你去告訴所羅門王的兒子猶大王羅波安、猶大全家和便雅憫,以及其餘的人民,說:
23Diru al Rehxabeam, filo de Salomono, regxo de Judujo, kaj al la tuta domo de Jehuda kaj de Benjamen kaj al la cetera popolo jene:
24‘耶和華這樣說:你們不可上去,不可與你們的兄弟以色列人爭戰。你們各自回家去吧!因為這事是出於我。’”眾人就聽從了耶和華的話,照著耶和華的話回家去了。
24Tiele diras la Eternulo:Ne iru kaj ne militu kontraux viaj fratoj, la Izraelidoj; reiru cxiu al sia domo, cxar de Mi estas farita cxi tiu afero. Kaj ili obeis la vorton de la Eternulo, kaj retenis sin de irado, konforme al la vorto de la Eternulo.
25耶羅波安做金牛犢耶羅波安在以法蓮山地修築了示劍城,就住在城中,又從那裡出去,修建了毗努伊勒。
25Kaj Jerobeam prikonstruis SXehxemon sur la monto de Efraim kaj eklogxis en gxi; kaj li eliris el tie kaj konstruis Penuelon.
26耶羅波安心裡說:“現在這國仍然要歸回大衛家。
26Kaj Jerobeam diris en sia koro:Nun la regno povas reveni al la domo de David;
27這民若是上去,在耶路撒冷耶和華的殿裡獻祭,這民的心就必歸向他們的主猶大王羅波安,他們必把我殺了,然後回到猶大王羅波安那裡去。”
27se cxi tiu popolo irados, por fari oferojn en la domo de la Eternulo en Jerusalem, tiam la koro de cxi tiu popolo returnigxos al ilia sinjoro, al Rehxabeam, regxo de Judujo; kaj ili mortigos min kaj revenos al Rehxabeam, regxo de Judujo.
28王打定了主意,就做了兩個金牛犢,對眾民說:“以色列人哪,你們上耶路撒冷去實在夠了。看哪,這是你們的神,就是從埃及地領你們上來的那位。”
28Kaj la regxo arangxis konsiligxon, kaj li faris du orajn bovidojn, kaj diris al la popolo:Ne iradu plu en Jerusalemon; jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elkondukis vin el la lando Egipta.
29他就把一個牛犢安放在伯特利,一個安放在但。
29Kaj li starigis unu en Bet-El, kaj la duan li instalis en Dan.
30這事成了以色列人的罪,因為眾民都到但那個牛犢面前敬拜。
30Kaj cxi tiu afero farigxis kauxzo de pekado:la popolo komencis iradi al unu el ili gxis Dan.
31耶羅波安在邱壇那裡建殿,把不是利未子孫的平民立為祭司。
31Kaj li konstruis domojn de altajxoj, kaj li starigis pastrojn el la popolo, kiuj ne estis el la idoj de Levi.
32耶羅波安又定了八月十五日為節期,像在猶大的節期一樣,他自己在祭壇上獻祭,他在伯特利也是這樣向他所鑄造的牛犢獻祭;他又在伯特利為他所建造的邱壇設立祭司。
32Kaj Jerobeam starigis feston en la oka monato, en la dek-kvina tago de la monato, simile al la festo en Judujo, kaj li suriris sur la altaron; tiel li faris en Bet-El, alportante oferojn al la bovidoj, kiujn li faris; kaj li logxigis en Bet-El la pastrojn de la altajxoj, kiujn li arangxis.
33八月十五日,就是他心裡私定作為以色列人節期的日子,他在伯特利在自己所建的祭壇上獻祭燒香。
33Kaj li suriris sur la altaron, kiun li faris en Bet-El, en la dek-kvina tago de la oka monato, kiun li mem elpensis; kaj li faris feston por la Izraelidoj, kaj suriris sur la altaron, por incensi.