1神人警告耶羅波安有一個神人,奉耶和華的命令,從猶大來到伯特利;那時,耶羅波安正站在祭壇旁邊燒香。
1Kaj jen homo de Dio venis el Judujo laux ordono de la Eternulo en Bet- Elon, kiam Jerobeam staris sur la altaro, por incensi.
2神人奉耶和華的命令,向那祭壇喊叫,說:“祭壇哪,祭壇哪,耶和華這樣說:‘看哪,大衛家要生一個兒子,名叫約西亞;他要把邱壇的祭司,就是在你上面燒香的,作祭物獻在你上面。人的骨頭也要在你上面焚燒。’”
2Kaj li vokis al la altaro laux ordono de la Eternulo kaj diris:Ho altaro, altaro! tiele diras la Eternulo:Jen en la domo de David naskigxos filo, kies nomo estos Josxija, kaj li bucxos sur vi la pastrojn de la altajxoj, incensantajn sur vi, kaj homaj ostoj estos bruligitaj sur vi.
3那天,神人提出一個兆頭,說:“這是耶和華的兆頭。看哪,這祭壇必破裂,祭壇上的灰必傾撒下來。”
3Kaj li donis en tiu tago signon, dirante:CXi tio estas la signo, ke tion parolis la Eternulo:jen la altaro disfendigxos, kaj la cindro, kiu estas sur gxi, dissxutigxos.
4耶羅波安王聽見神人向伯特利的祭壇喊叫的話,就從祭壇上伸手,說:“抓住他!”王向他伸出的手卻癱瘓了,不能縮回來。
4Kiam la regxo auxdis la vortojn de la homo de Dio, kiujn li vokis al la altaro en Bet-El, Jerobeam etendis sian manon de sur la altaro, kaj diris:Kaptu lin! Sed rigidigxis lia mano, kiun li etendis kontraux lin, kaj li ne povis retiri gxin al si.
5祭壇也破裂了,灰從祭壇上傾撒下來,好像神人奉耶和華的命令所提出的預兆一樣。
5Kaj la altaro disfendigxis, kaj la cindro de la altaro dissxutigxis, konforme al la signo, kiun donis la homo de Dio laux la ordono de la Eternulo.
6王對神人說:“求你為我向耶和華你的 神求情,又為我禱告,使我的手復原。”於是神人向耶和華求情,王的手就復了原,像起先一樣。
6Kaj la regxo ekparolis kaj diris al la homo de Dio:Faru peton antaux la Eternulo, via Dio, kaj pregxu por mi, por ke mia mano revenu al mi. Kaj la homo de Dio faris peton antaux la Eternulo, kaj la mano de la regxo revenis al li kaj farigxis kiel antauxe.
7王對神人說:“請與我一起回王宮去,吃點東西,加添心力,我還要賜給你一份禮物。”
7Tiam la regxo diris al la homo de Dio:Iru kun mi en la domon kaj fortigu vin per mangxo, kaj mi donos al vi donacon.
8神人對王說:“你就是把王宮的一半給我,我也不會與你回去,也不在這地方吃飯喝水。
8Sed la homo de Dio diris al la regxo:Ecx se vi donos al mi duonon de via domo, mi ne iros kun vi, kaj mi ne mangxos panon nek trinkos akvon en cxi tiu loko;
9因為有耶和華的話吩咐我說:‘你不可吃飯喝水,也不可從你去的原路回來。’”
9cxar tiele estas ordonite al mi per la vorto de la Eternulo:Ne mangxu panon nek trinku akvon, kaj ne reiru laux la vojo, laux kiu vi venis.
10於是神人從另一條路去了,沒有從他來伯特利的原路回去。
10Kaj li iris laux alia vojo, kaj ne reiris laux la vojo, laux kiu li venis en Bet-Elon.
11神人受騙違背 神的命令有一個老先知住在伯特利,他的兒子們來告訴他,那一天神人在伯特利所行的一切事。他們也把他對王所說的話,都告訴了他們的父親。
11Unu profeto maljunulo logxis en Bet-El. Kaj venis liaj filoj, kaj rakontis al li la tutan aferon, kiun faris la homo de Dio hodiaux en Bet-El; la vortojn, kiujn li diris al la regxo, ili rakontis al sia patro.
12他們的父親問他們:“神人從哪條路走了呢?”他的兒子們就把從猶大來的神人所走的路,指給他看。
12Kaj ilia patro diris al ili:Laux kiu vojo li iris? Kaj liaj filoj montris la vojon, laux kiu iris la homo de Dio, kiu venis el Judujo.
13他對兒子們說:“給我備驢!”於是他們給他備驢,他就騎上,
13Tiam li diris al siaj filoj:Selu al mi la azenon. Kaj ili selis al li la azenon, kaj li ekrajdis sur gxi,
14去追趕神人,遇見他正坐在橡樹底下,就問他:“你是從猶大來的神人嗎?”他回答:“是的!”
14kaj sekvis la homon de Dio kaj trovis lin sidanta sub kverko, kaj diris al li:CXu vi estas la homo de Dio, kiu venis el Judujo? Kaj tiu diris:Mi.
15老先知對他說:“請你與我一起回家去吃飯。”
15Kaj li diris al li:Venu kun mi en la domon kaj mangxu panon.
16神人說:“我不能與你回去,或是與你同行,也不能與你在這地方吃飯喝水,
16Sed tiu diris:Mi ne povas reiri kun vi kaj veni al vi, kaj mi ne mangxos panon nek trinkos cxe vi akvon en cxi tiu loko;
17因為有耶和華的話對我說:‘你在那裡不可吃飯喝水,也不可從你去的原路回來。’”
17cxar estas dirite al mi per la vorto de la Eternulo:Ne mangxu panon nek trinku tie akvon, ne reiru laux la vojo, laux kiu vi venis.
18老先知對他說:“我是先知,和你一樣。有一位天使奉耶和華的命令告訴我說:‘你去帶他與你一起回家,給他吃飯喝水。’”但是,老先知是欺騙他的。
18Kaj li diris al li:Mi ankaux estas profeto, kiel vi, kaj angxelo diris al mi laux ordono de la Eternulo jene:Revenigu lin kun vi en vian domon, por ke li mangxu panon kaj trinku akvon. Li mensogis al li.
19於是神人與他一起回去,在他的家裡吃飯喝水。
19Kaj li reiris kun li kaj mangxis panon en lia domo kaj trinkis akvon.
20神人受耶和華責備他們二人正在席上吃喝的時候,耶和華的話臨到那把神人帶回來的先知,
20Dum ili sidis ankoraux cxe la tablo, venis la vorto de la Eternulo al la profeto, kiu lin revenigis.
21他就對那從猶大來的神人喊叫,說:“耶和華這樣說:‘你既然違背了耶和華的命令,沒有謹守耶和華你的 神吩咐你的誡命,
21Kaj li vokis al la homo de Dio, kiu venis el Judujo, dirante:Tiele diras la Eternulo:Pro tio, ke vi malobeis la busxon de la Eternulo, kaj ne plenumis la ordonon, kiun faris al vi la Eternulo, via Dio,
22反倒回來,在耶和華吩咐你不可吃飯喝水的地方,吃了飯喝了水,因此,你的屍體不能入葬你列祖的墳墓裡。’”
22sed vi reiris kaj mangxis panon kaj trinkis akvon en la loko, pri kiu Li diris al vi, ke vi ne mangxu panon kaj ne trinku akvon, via kadavro ne venos en la tombon de viaj patroj.
23神人被獅子咬死吃了飯喝了水之後,老先知為他帶回來的先知備驢。
23Post kiam li mangxis panon kaj trinkis, oni selis por li la azenon, por la profeto, kiun li revenigis.
24他就去了;在路上有一隻獅子遇見了他,就把他咬死了。他的屍體被丟在路上,驢子站在屍體旁邊,獅子也站在屍體旁邊。
24Kaj li iris, kaj sur la vojo renkontis lin leono kaj mortigis lin. Kaj lia kadavro kusxis jxetita sur la vojo, kaj la azeno staris apude, kaj la leono staris apud la kadavro.
25有人從那裡經過,看見屍體被丟在路上,獅子站在屍體旁邊,就來到老先知所住的城裡,述說這事。
25Kaj jen pasis homoj, kaj vidis la kadavron kusxantan sur la vojo, kaj la leonon starantan apud la kadavro, kaj ili iris kaj rakontis en la urbo, en kiu logxis la maljuna profeto.
26老先知埋葬神人那把神人從路上帶回來的先知聽見了這事,就說:“這是那違背了耶和華命令的神人;耶和華把他交給獅子,獅子就把他撕裂,咬死了他,正如耶和華對他說過的話。”
26Kiam tion auxdis la profeto, kiu revenigis lin de la vojo, li diris:Tio estas la homo de Dio, kiu malobeis la busxon de la Eternulo; la Eternulo transdonis lin al leono, kiu dissxiris kaj mortigis lin konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris al li.
27老先知又吩咐他的兒子們說:“給我備驢。”他們就備了驢。
27Kaj li diris al siaj filoj jene:Selu al mi la azenon. Kaj ili selis.
28於是他去了,看見神人的屍體被丟在路上,驢子和獅子都站在屍體旁邊,那獅子並沒有吃掉屍體,也沒有撕裂驢子。
28Kaj li iris kaj trovis lian kadavron kusxantan sur la vojo, kaj la azenon kaj la leonon starantajn apud la kadavro; la leono ne mangxis la kadavron kaj ne dissxiris la azenon.
29老先知把神人的屍體抱起來,放在驢子上,帶回自己的城裡,要為他舉哀,要埋葬他。
29Kaj la profeto levis la kadavron de la homo de Dio kaj metis gxin sur la azenon kaj veturigis gxin returne. Kaj la maljuna profeto venis en la urbon, por priplori kaj enterigi lin.
30老先知把他的屍體埋葬在自己的墳墓裡;人們為他舉哀,說:“哀哉,我兄啊!”
30Kaj li metis lian kadavron en sian tombon; kaj ili priploris lin:Ho ve, mia frato!
31埋葬他以後,老先知就對兒子們說:“我死了以後,你們要把我埋葬在神人的墳墓裡,把我的骸骨放在他的骸骨旁邊。
31Post kiam oni enterigis lin, li diris al siaj filoj jene:Kiam mi mortos, entombigu min en la tombo, en kiu estas entombigita la homo de Dio; apud liajn ostojn metu miajn ostojn.
32因為他奉耶和華的命令,攻擊伯特利的壇和在撒瑪利亞各城邱壇上的殿所喊叫的話,必定應驗。”
32CXar plenumigxos la vorto, kiun li eldiris laux ordono de la Eternulo pri la altaro, kiu estas en Bet-El, kaj pri cxiuj domoj de altajxoj, kiuj trovigxas en la urboj de Samario.
33耶羅波安仍執迷不悟這事以後,耶羅波安還不從他的惡道轉回,竟然把平民立為邱壇的祭司;願意的,他都把他們分別為聖,立他們為邱壇的祭司。
33Post tiu okazintajxo Jerobeam ne retiris sin de sia malbona vojo, sed li denove starigis el la popolo pastrojn por la altajxoj; kiun li volis, tiun li konsekris, ke li farigxu pastro de altajxoj.
34這事成為耶羅波安的家的罪,以致他的家從地上被塗抹與除滅。
34Kaj cxi tio farigxis peko por la domo de Jerobeam, por pereo kaj ekstermigxo de sur la tero.