1亞希雅對耶羅波安家的預言那時,耶羅波安的兒子亞比雅病了。
1En tiu tempo malsanigxis Abija, filo de Jerobeam.
2耶羅波安對他的妻子說:“你起來改裝,使人認不出你是耶羅波安的妻子。到示羅去,有亞希雅先知在那裡,他曾對我說,我必作這民的王。
2Kaj Jerobeam diris al sia edzino:Levigxu kaj aliaspektigxu, por ke oni ne sciu, ke vi estas edzino de Jerobeam, kaj iru en SXilon; tie trovigxas la profeto Ahxija, kiu antauxdiris al mi, ke mi estos regxo super cxi tiu popolo.
3你要帶十個餅,一些餅乾和一瓶蜜去見他,他會告訴你孩子將要怎樣。”
3Kaj prenu en vian manon dek panojn kaj biskvitojn kaj krucxon da mielo, kaj iru al li; li diros al vi, kio estos al la knabo.
4耶羅波安的妻子就這樣行了。她動身往示羅去,到了亞希雅的家;亞希雅因為年紀老邁,眼睛昏花,不能看見。
4Kaj la edzino de Jerobeam tiel faris; sxi levigxis kaj iris en SXilon kaj venis en la domon de Ahxija. Ahxija ne povis vidi, cxar liaj okuloj cxesis funkcii pro maljuneco.
5耶和華對亞希雅說:“看哪,耶羅波安的妻子要來向你求問關於她兒子的事,因為他病了。你要這樣這樣告訴她。她進來的時候,必裝作別的婦人。”
5Sed la Eternulo diris al Ahxija:Jen la edzino de Jerobeam iras, por demandi vin pri sia filo, cxar li estas malsana; tiel kaj tiel diru al sxi; kiam sxi venos, sxi prezentos sin kiel alian personon.
6耶羅波安的兒子死亡她剛進門的時候,亞希雅就聽見她的腳步聲,就說:“耶羅波安的妻子啊!進來吧!你為甚麼要這樣改裝呢?我奉差派要把凶信告訴你。
6Kaj kiam Ahxija ekauxdis la sonadon de sxiaj piedoj, kiam sxi eniris en la pordon, li diris:Eniru, edzino de Jerobeam; por kio vi prezentas vin kiel alian personon? mi estas sendita al vi kun sciigo premanta.
7你去告訴耶羅波安:‘耶和華以色列的 神這樣說:我從人民中提拔了你,又立了你作治理我的子民以色列的領袖。
7Iru, diru al Jerobeam:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:CXar Mi altigis vin el inter la popolo kaj faris vin princo super Mia popolo Izrael,
8我把國從大衛家奪過來,賞賜給你;你卻不像我僕人大衛那樣謹守我的誡命,一心跟從我,行我看為正的事。
8kaj Mi forsxiris la regnon de la domo de David kaj donis gxin al vi; sed vi ne estis kiel Mia servanto David, kiu observis Miajn ordonojn kaj sekvis Min per sia tuta koro, farante nur tion, kio placxas al Mi;
9你反倒行惡,比那些在你以前的更壞;又去為自己製造了別的神和鑄造偶像惹我發怒,把我丟在背後。
9kaj vi agis pli malbone, ol cxiuj, kiuj estis antaux vi, kaj vi iris kaj faris al vi aliajn diojn kaj idolojn, por kolerigi Min, kaj Min vi jxetis malantaux vian dorson:
10因此,我必使災禍臨到耶羅波安的家;我必剪除以色列中所有屬於耶羅波安的男丁,無論是自由的或是不自由的;我必剷除耶羅波安的家,像人掃除糞土一樣,直到完全除盡為止。
10tial Mi venigos malbonon sur la domon de Jerobeam, kaj Mi ekstermos cxe Jerobeam cxiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael, kaj Mi elbalaos la domon de Jerobeam, kiel on elbalaas malpurajxon, cxion gxis la fino.
11屬於耶羅波安的人,死在城裡的,必被狗吃掉;死在田野的,必給空中的飛鳥吃掉。因為這是耶和華說的。’
11Kiu mortos cxe Jerobeam en la urbo, tiun formangxos la hundoj, kaj kiu mortos sur la kampo, tiun formangxos la birdoj de la cxielo; cxar la Eternulo tion diris.
12所以你起來,回家去吧,你的腳一進城,你的孩子就必死亡。
12Kaj vi levigxu, iru al via domo; kiam via piedo eniros en la urbon, la infano mortos.
13以色列眾人要為他舉哀,把他埋葬;屬耶羅波安的人中,只有他可以入葬墳墓;因為在耶羅波安的家中,只有他向耶和華以色列的 神顯出善行。
13Kaj priploros lin cxiuj Izraelidoj kaj enterigos lin; cxar li sola cxe Jerobeam iros en tombon, cxar en li el la tuta domo de Jerobeam trovigxis io bona koncerne la Eternulon, Dion de Izrael.
14耶和華必為自己興起一個王治理以色列,他必剪除耶羅波安家,今天就是時候了,就是現在!
14Kaj la Eternulo starigos al Si super Izrael regxon, kiu ekstermos la domon de Jerobeam en tiu tago kaj baldaux.
15耶和華必擊打以色列人,他們就擺動,像蘆葦在水中擺動一樣。他要把以色列人從他賜給他們列祖的這塊美地上拔出來,把他們分散在幼發拉底河那邊,因為他們做了亞舍拉,惹耶和華發怒。
15Kaj la Eternulo frapos Izraelon, similigante lin al kano, kiu sxanceligxas en la akvo, kaj Li elsxiros la Izraelidojn el tiu bona tero, kiun Li donis al iliaj patroj, kaj Li disblovos ilin trans la Riveron pro tio, ke ili faris siajn sanktajn stangojn, kolerigante la Eternulon.
16為了耶羅波安所犯的罪,又為了他使以色列人所犯的罪,耶和華必丟棄以色列人。”
16Kaj Li transdonos Izraelon pro la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekis kaj per kiuj li pekigis Izraelon.
17耶羅波安的妻子動身離去,回到得撒;她一踏進門檻,孩子就死了。
17Kaj levigxis la edzino de Jerobeam kaj foriris kaj venis en Tircan. Apenaux sxi pasxis sur la sojlon de la domo, la knabo mortis.
18以色列眾人把他埋葬了,又為他舉哀,好像耶和華藉著他的僕人亞希雅先知所說的話一樣。
18Kaj oni enterigis lin, kaj cxiuj Izraelidoj priploris lin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto, la profeto Ahxija.
19耶羅波安逝世耶羅波安其餘的事蹟,他怎樣爭戰,怎樣作王,都寫在以色列諸王的年代誌上。
19La cetera historio de Jerobeam, kiel li militis kaj kiel li regxis, estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
20耶羅波安作王的日子共二十二年,就與他的列祖同睡。他的兒子拿答接續他作王。
20La tempo, dum kiu regxis Jerobeam, estis dudek du jaroj. Kaj li ekdormis kun siaj patroj. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Nadab.
21羅波安作猶大王(代下11:5~12:16)所羅門的兒子羅波安在猶大作王。他登基的時候,是四十一歲;他在耶路撒冷,就是耶和華從以色列各支派中所揀選,在那裡立他名的城,作王十七年。他的母親名叫拿瑪,是亞捫人。
21Rehxabeam, filo de Salomono, regxis en Judujo. La agxon de kvardek unu jaroj havis Rehxabeam, kiam li farigxis regxo; kaj dek sep jarojn li regxis en Jerusalem, la urbo, kiun la Eternulo elektis inter cxiuj triboj de Izrael, por estigi tie Sian nomon. La nomo de lia patrino estis Naama, la Amonidino.
22猶大人行耶和華看為惡的事;他們所犯的罪,惹動他的妒忿比他們的列祖更厲害。
22Kaj la Judoj faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj incitis Lin pli ol cxio, kion faris iliaj patroj per siaj pekoj, kiujn ili pekis.
23他們又為自己在各高岡上,各茂盛樹下建造邱壇、神柱和亞舍拉。
23Kaj ankaux ili konstruis al si altajxojn, statuojn, kaj sanktajn stangojn sur cxiu alta monteto kaj sub cxiu brancxoricxa arbo.
24國內又有男妓,他們仿效耶和華在以色列人面前所趕出的外族人,行了一切可憎的事。
24Ankaux malcxastistoj estis en la lando; ili faris cxiujn abomenindajxojn de la popoloj, kiujn la Eternulo forpelis antaux la Izraelidoj.
25羅波安王第五年,埃及王示撒上來攻打耶路撒冷。
25En la kvina jaro de la regxo Rehxabeam iris SXisxak, regxo de Egiptujo, kontraux Jerusalemon.
26他奪去了耶和華的寶物和王宮的寶物,並且把所有的東西都奪去了;又把所羅門所做的一切金盾牌都奪了去。
26Kaj li forprenis la trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la regxa domo, cxion li prenis; li prenis ankaux cxiujn orajn sxildojn, kiujn faris Salomono.
27羅波安王做了銅盾牌代替那些金盾牌;交給看守宮門的衛兵隊長看管。
27Kaj la regxo Rehxabeam faris anstataux ili sxildojn kuprajn, kaj transdonis ilin en la manojn de la estroj de korpogardistoj, kiuj gardadis la enirejon de la regxa domo.
28王每次進耶和華殿的時候,衛兵就拿著這些盾牌,隨後又把盾牌送回護衛室裡。
28Kaj cxiufoje, kiam la regxo iris en la domon de la Eternulo, la korpogardistoj ilin portis, kaj poste returne portis ilin en la cxambron de la korpogardistoj.
29羅波安其餘的事蹟和他所行的一切,不是都寫在猶大列王的年代誌上嗎?
29La cetera historio de Rehxabeam, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
30羅波安與耶羅波安之間常有戰爭。
30Kaj inter Rehxabeam kaj Jerobeam estis milito dum ilia tuta vivo.
31羅波安與他的列祖同睡,與他的列祖一同埋葬在大衛的城裡。他的母親名叫拿瑪,是亞捫人;他的兒子亞比央接續他作王。
31Kaj Rehxabeam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. La nomo de lia patrino estis Naama, Amonidino. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Abijam.