聖經新譯本

Esperanto

1 Samuel

14

1約拿單在密抹大敗非利士人有一天,掃羅的兒子約拿單對替他拿武器的僕人說:“來!我們過到非利士人的駐軍那邊去吧。”但他沒有告訴父親。
1Unu tagon Jonatan, filo de Saul, diris al sia junulo armilportisto:Venu, ni transiru al la garnizono de la Filisxtoj, kiu estas tie transe; sed al sia patro li tion ne diris.
2那時掃羅在基比亞的邊界,坐在米磯崙的石榴樹下,跟隨他的約有六百人。
2Kaj Saul estis en la randa parto de Gibea, sub granatarbo, kiu estis en Migron; kaj da popolo estis kun li cxirkaux sescent homoj.
3其中有亞希突的兒子亞希亞帶著以弗得;亞希突是以迦博的哥哥,非尼哈的兒子,以利的孫子。以利從前在示羅作耶和華的祭司。約拿單去了,眾人都不知道。
3Kaj Ahxija, filo de Ahxitub, frato de Ikabod, filo de Pinahxas, filo de Eli, la pastro de la Eternulo en SXilo, estis portanto de la efodo; kaj la popolo ne sciis, ke Jonatan foriris.
4約拿單設法要經過那個隘口到非利士人的駐軍那裡去,隘口的兩邊各有一個山峰,一個名叫播薛,另一個名叫西尼。
4Inter la pasejoj, tra kiuj Jonatan volis transiri al la garnizono de la Filisxtoj, estis pinta roko sur unu flanko kaj pinta roko sur la dua flanko; la nomo de unu estis Bocec, kaj la nomo de la dua estis Sene.
5一個高峰向北,與密抹相對,另一個向南,與迦巴相對。
5Unu roko elstaris norde kontraux Mihxmasx, kaj la dua sude kontraux Geba.
6約拿單對替他拿武器的僕人說:“來!我們過到這些未受割禮的人的駐軍那裡去,也許耶和華會為我們動工,因為不論人多或人少,都不能妨礙耶和華施行拯救。”
6Kaj Jonatan diris al sia junulo armilportisto:Venu, ni transiru al la garnizono de tiuj necirkumciditoj; eble la Eternulo ion faros por ni; cxar por la Eternulo ne estas malfacile helpi per multo aux per malmulto.
7替他拿武器的僕人對他說:“照你的心意作吧!去吧,我必與你同心。”
7Kaj lia armilportisto diris al li:Faru cxion, kion diras al vi via koro; iru antauxen, mi iros kun vi, kien vi volas.
8約拿單說:“我們要過到那些人那裡去,讓他們看見我們。
8Tiam Jonatan diris:Jen ni transiros al tiuj homoj, kaj montros nin al ili.
9如果他們對我們這樣說:‘你們站住!等我們到你們那裡去。’我們就站在原地,不上他們那裡去。
9Se ili diros al ni tiel:Restu, gxis ni atingos vin-tiam ni haltos sur nia loko kaj ne supreniros al ili;
10如果他們對我們這樣說:‘你們上到我們這裡來吧!’我們就上去,這就是我們的憑據,因為耶和華已經把他們交在我們的手裡了。”
10sed se ili diros tiel:Venu al ni supren-tiam ni supreniros; cxar la Eternulo transdonis ilin en niajn manojn, kaj tio estos por ni pruvosigno.
11他們二人就讓非利士人的駐軍看見。非利士人說:“看哪!有希伯來人從他們躲藏的洞裡出來了。”
11Kaj ili ambaux aperis antaux la garnizono de la Filisxtoj, kaj la Filisxtoj diris:Jen Hebreoj eliras el la truoj, en kiuj ili sin kasxis.
12駐軍中有人應聲對約拿單和替他拿武器的人說:“你們上我們這裡來吧!我們有一件事要告訴你們。”約拿單對替他拿武器的人說:“你跟我上去,因為耶和華已經把他們交在以色列人的手裡了。”
12Kaj la homoj el la garnizono ekparolis al Jonatan kaj al lia armilportisto, kaj diris:Venu al ni supren, kaj ni klarigos al vi aferon. Tiam Jonatan diris al sia armilportisto:Sekvu min, cxar la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Izrael.
13約拿單手腳並用地爬了上去,替他拿武器的人跟著他。非利士人在約拿單面前倒下,替他拿武器的也跟在後面把他們殺死。
13Kaj Jonatan ekgrimpis per siaj manoj kaj piedoj, kaj lia armilportisto post li. Tiam ili ekfalis antaux Jonatan, kaj lia armilportisto mortigis ilin post li.
14約拿單和替他拿武器的第一次殺敵,約殺死了二十人,都是在四分之一公頃的範圍內殺的。
14La unua mortigo, kiun faris Jonatan kaj lia armilportisto, estis cxirkaux dudek homoj, sur la spaco de cxirkaux duontaga plugado.
15於是在營房裡,在田野中和在眾人中間,都有恐慌,駐軍和突擊隊也都恐懼,地也震動,這是從 神而來的恐懼。
15Tiam farigxis teruro en la tendaro, sur la kampo, kaj inter la tuta popolo; la garnizonanoj kaj la vagatakistoj ankaux ektimis, kaj la tero ektremis, kaj ekregis tumulto, farita de Dio.
16以色列人追趕敵人在便雅憫的基比亞,掃羅的瞭望兵看見非利士人的大軍潰敗,四處逃竄。
16La gardostarantoj de Saul en Gibea de Benjamen ekvidis, ke la amaso dissxutigxis kaj kuras en diversajn flankojn.
17於是掃羅對跟隨他的眾民說:“你們數點一下,看看誰從我們這裡出去了。”他們一數點,就發現約拿單和替他拿武器的不在那裡。
17Tiam Saul diris al la homoj, kiuj estis cxe li:Esploru kaj rigardu, kiu foriris de ni. Kaj oni esploris, kaj montrigxis, ke forestas Jonatan kaj lia armilportisto.
18掃羅對亞希亞說:“把 神的約櫃運來!”因為那時 神的約櫃在以色列人那裡。
18Kaj Saul diris al Ahxija:Venigu la keston de Dio; cxar la kesto de Dio estis en tiu tago kun la Izraelidoj.
19掃羅正對祭司說話的時候,非利士營中的騷亂越來越大,掃羅就對祭司說:“住手吧!”
19Kaj dum Saul parolis ankoraux kun la pastro, la tumulto en la tendaro de la Filisxtoj farigxis ankoraux pli granda. Kaj Saul diris al la pastro:Retiru vian manon.
20掃羅和所有跟隨他的人就聚集起來,到了戰場,就看見非利士人用刀互相擊殺,十分混亂。
20Kaj kolektigxis Saul kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili venis al la batalejo, kaj jen ili ekvidis, ke la glavo de cxiu frapas lian proksimulon kaj la konfuzo estas tre granda.
21那些從前歸順非利士人的希伯來人,就是混雜在營裡與非利士人一起上來的,現在也轉過來,與那些跟從掃羅和約拿單的以色列人在一起。
21Kaj la Hebreoj, kiuj estis kun la Filisxtoj antauxe kaj venis kune kun ili en tendaro cxirkauxen, ili ankaux aligxis al la Izraelidoj, kiuj estis kun Saul kaj Jonatan.
22那些躲藏在以法蓮山地的以色列眾人一聽見非利士人逃跑,也就在戰場上緊緊追趕他們。
22Kaj cxiuj Izraelidoj, kiuj sin kasxis sur la monto de Efraim, auxdis, ke la Filisxtoj forkuras, kaj ili ankaux aligxis kontraux ili batale.
23那一天,耶和華拯救了以色列人。戰爭伸展到伯.亞文。
23Kaj la Eternulo helpis en tiu tago Izraelon; la batalo dauxris gxis Bet-Aven.
24約拿單誤違父命那一天,以色列人處境很窘迫,因為掃羅叫眾人起誓說:“不等到晚上,不等到我向敵人報了仇,就吃食物的,那人必受咒詛。”所以眾民都沒有嘗過食物。
24La Izraelidoj estis lacaj en tiu tago; sed Saul jxurligis la popolon, dirante:Malbenita estu tiu, kiu mangxos panon antaux la vespero, antaux ol mi vengxos al miaj malamikoj. Kaj la tuta popolo ne gustumis panon.
25眾人進了樹林,林中地上有蜂蜜。
25Kaj cxiuj venis en arbaron; kaj tie estis mielo sur la tero.
26他們進了樹林,看見有蜂蜜流出來,卻沒有人敢伸手取蜜入口,因為眾人都害怕所起的誓。
26Kiam la popolo venis en la arbaron, ili vidis, ke jen fluas la mielo; sed neniu levis sian manon al la busxo, cxar la popolo timis la jxuron.
27約拿單沒有聽見他父親叫眾民所起的誓,所以伸出手中的杖,用杖頭蘸在蜂房裡,轉手送進口裡,他的眼睛就明亮了。
27Sed Jonatan ne auxdis, kiam lia patro jxurligis la popolon; kaj li etendis la pinton de la bastono, kiu estis en lia mano, kaj trempis gxin en la mielcxelaro, kaj almetis sian manon al la busxo, kaj liaj okuloj revigligxis.
28眾民中有一個人說:“你父親曾經叫眾人嚴嚴地起誓說:‘今天吃食物的,那人必受咒詛。’所以眾人都疲乏了。”
28Tiam unu el la popolo ekparolis, kaj diris:Via patro jxurligis la popolon, dirante:Malbenita estu tiu, kiu ion mangxos hodiaux; kaj la popolo lacigxis.
29約拿單說:“我父親連累了這地的人。你們看!我嘗了這一點蜂蜜以後,我的眼睛就明亮了。
29Tiam Jonatan diris:Mia patro malgajigis la landon; rigardu, kiel revigligxis miaj okuloj, kiam mi gustumis iom el cxi tiu mielo.
30今天眾民若是隨意吃了從他們的仇敵奪得的東西,不是更好嗎?如今被擊殺的非利士人,不是更多嗎?”
30Se la popolo mangxus hodiaux el la militakirajxo, kion gxi prenis de siaj malamikoj kaj kion gxi trovis, cxu nun ne pligrandigxus la venkobato kontraux la Filisxtoj?
31那一天,他們擊殺非利士人,從密抹直到亞雅崙;眾人都非常疲乏了,
31Kaj ili venkobatis en tiu tago la Filisxtojn de Mihxmasx gxis Ajalon; kaj la popolo forte lacigxis.
32就急忙搶奪戰利品;他們捉住了羊、牛或牛犢,就地宰殺,帶著血一起吃了。
32Kaj la popolo jxetis sin sur la militakirajxon; kaj ili prenis sxafojn kaj bovojn kaj bovidojn kaj bucxis ilin sur la tero, kaj la popolo mangxis kune kun la sango.
33有人告訴掃羅說:“眾民吃了帶著血的肉,得罪耶和華了。”他說:“你們作了不忠的事了,立刻把一塊大石頭滾到我這裡來。”
33Oni raportis al Saul, dirante:Jen la popolo pekas antaux la Eternulo, mangxante kun la sango. Kaj li diris:Vi faris kontrauxlegxajxon; rulu nun al mi grandan sxtonon.
34掃羅又說:“你們分散到眾人中去,對他們說:‘你們各人要把自己的牛羊帶到我面前來,在這裡宰了吃;不可吃帶著血的肉,得罪耶和華。’”於是當天晚上,眾人都各把自己的牛羊帶到那裡宰了。
34Kaj Saul diris:Disiru en la popolon, kaj diru al gxi:CXiu alkonduku al mi sian bovon kaj sian sxafon, kaj bucxu gxin cxi tie kaj mangxu, kaj ne peku antaux la Eternulo, mangxante kun la sango. Kaj cxiu el la popolo propramane alkondukis en tiu nokto sian bovon kaj bucxis tie.
35掃羅為耶和華築了一座祭壇,這是他初次為耶和華築的祭壇。
35Kaj Saul konstruis altaron al la Eternulo; tio estis la unua altaro, kiun li konstruis al la Eternulo.
36掃羅說:“我們趁著晚上下去追趕非利士人,搶掠他們,直到天亮,不讓他們留下一人。”他們說:“你看怎麼好,就怎麼行吧!”但祭司說:“我們先在這裡親近 神!”
36Kaj Saul diris:Ni postkuru la Filisxtojn en la nokto kaj ni prirabu ilin, gxis eklumos la mateno, kaj ni neniun restigu el ili. Kaj ili diris:Faru cxion, kio placxas al vi. Kaj la pastro diris:Ni turnu nin cxi tie al Dio.
37掃羅求問 神:“我可以下去追趕非利士人嗎?你把他們交在以色列人的手裡嗎?”那天 神沒有回答他。
37Kaj Saul demandis Dion:CXu mi iru post la Filisxtoj? cxu Vi transdonos ilin en la manojn de la Izraelidoj? Sed Li ne respondis al li en tiu tago.
38掃羅說:“民間的眾領袖啊,你們都要走近這裡來;你們要查看今天我們犯了甚麼罪。
38Tiam Saul diris:Venu cxi tien cxiuj estroj de la popolo; eksciu kaj vidu, en kio konsistis la peko hodiaux.
39我指著拯救以色列、永活的耶和華起誓,即使是我的兒子約拿單犯了罪,他也一定要死。”眾人中沒有一人回答他。
39CXar kiel vivas la Eternulo, la helpanto de Izrael:se la kulpo estas en Jonatan, mia filo, li estos mortigita. Sed neniu el la tuta popolo respondis al li.
40於是掃羅對以色列眾人說:“你們站在這裡,我和我的兒子約拿單站在那邊。”眾民回答掃羅:“你看怎麼好,就怎麼行吧!”
40Tiam li diris al cxiuj Izraelidoj:Vi estos sur unu flanko, kaj mi kun mia filo Jonatan estos sur la dua flanko. Kaj la popolo respondis al Saul:Faru tion, kio placxas al vi.
41掃羅禱告耶和華以色列的 神說:“求你指示實情!”於是抽籤,抽中了約拿單和掃羅;眾民都沒事。
41Kaj Saul diris al la Eternulo, Dio de Izrael:Montru, kiu estas prava. Tiam estis trafitaj Jonatan kaj Saul, sed la popolo eliris senkulpa.
42掃羅說:“你們再抽籤,看是我,或是我的兒子約拿單。”結果抽中約拿單。
42Tiam Saul diris:Lotu inter mi kaj mia filo Jonatan. Kaj trafita estis Jonatan.
43掃羅要殺約拿單掃羅對約拿單說:“告訴我,你作了甚麼事?”約拿單告訴他:“我用我手中的杖頭嘗了一點蜂蜜。我在這裡,我願意死!”
43Tiam Saul diris al Jonatan:Raportu al mi, kion vi faris. Kaj Jonatan raportis al li kaj diris:Mi gustumis per la pinto de la bastono, kiu estas en mia mano, iom da mielo:nun mi mortu.
44掃羅說:“約拿單啊!你必定要死,否則,願 神加倍懲罰我。”
44Kaj Saul diris:Dio faru tiel kaj pli; Jonatan devas morti.
45眾民對掃羅說:“約拿單在以色列人中行了這樣大的拯救,難道一定要他死嗎?絕對不可以!我們指著永活的耶和華起誓,連他一根頭髮也不可落在地上,因為他今天是與 神一同作工。”這樣,眾民救了約拿單,使他免了一死。
45Sed la popolo diris al Saul:CXu devas morti Jonatan, kiu faris tiun grandan helpon al Izrael? ho, neniel! kiel vivas la Eternulo, ecx unu haro de lia kapo ne falu sur la teron, cxar kun Dio li agis hodiaux. Kaj la popolo liberigis Jonatanon, kaj li ne mortis.
46掃羅上去,不再追趕非利士人;非利士人也回到自己的地方去了。
46Kaj Saul foriris de la Filisxtoj, kaj la Filisxtoj iris sur sian lokon.
47掃羅的戰績和家譜掃羅取得了以色列的王國以後,常常攻打四圍的一切仇敵,就是摩押人、亞捫人、以東人、瑣巴眾王和非利士人,他無論往哪裡去,都得到勝利。
47Kaj Saul prenis en siajn manojn la regadon super Izrael, kaj li militis cxirkauxe kontraux cxiuj siaj malamikoj, kontraux Moab kaj kontraux la Amonidoj kaj kontraux Edom kaj kontraux la regxoj de Coba kaj kontraux la Filisxtoj; kaj kien ajn li sin direktis, li venkobatis.
48掃羅行事勇敢,擊敗了亞瑪力人,把以色列人從搶掠他們的人手中救了出來。
48Li arangxis militistaron kaj venkobatis Amalekon kaj liberigis Izraelon el la manoj de liaj rabantoj.
49掃羅的兒子是約拿單、亦施韋和麥基舒亞。他的兩個女兒,長女名叫米拉,次女名叫米甲。
49La filoj de Saul estis:Jonatan kaj Jisxvi kaj Malki-SXua; kaj la nomoj de liaj du filinoj estis:la nomo de la unuenaskita estis Merab, kaj la nomo de la pli juna estis Mihxal.
50掃羅的妻子名叫亞希暖,是亞希瑪斯的女兒。掃羅軍隊的元帥名叫押尼珥,是尼珥的兒子,尼珥是掃羅的叔叔。
50Kaj la nomo de la edzino de Saul estis Ahxinoam, filino de Ahximaac; kaj la nomo de lia militestro estis Abner, filo de Ner kaj onklo de Saul.
51掃羅的父親基士和押尼珥的父親尼珥都是亞別的兒子。
51Kisx estis la patro de Saul; kaj Ner, patro de Abner, estis filo de Abiel.
52掃羅的一生常常與非利士人有猛烈的爭戰。每逢掃羅看見任何勇士或有能力的人,就都招募歸他。
52Forta estis la milito kontraux la Filisxtoj dum la tuta vivo de Saul. Kaj cxiufoje, kiam Saul vidis ian viron fortan kaj bravan, li prenis lin al si.