1 神命掃羅滅絕亞瑪力人撒母耳對掃羅說:“耶和華差遣我膏立你作他子民以色列的王,所以現在你要聽耶和華的話。
1Kaj Samuel diris al Saul:Min sendis la Eternulo, por sanktolei vin kiel regxon super Lia popolo, super Izrael; auxskultu do la vocxon de la vortoj de la Eternulo.
2萬軍之耶和華這樣說:‘以色列人從埃及上來的時候,亞瑪力人對他們所行的,在路上攻擊他們的事,我必要懲罰。
2Tiel diris la Eternulo Cebaot:Mi rememoris, kion faris Amalek al Izrael, kiel li baris la vojon al li, kiam cxi tiu iris el Egiptujo.
3現在你要去攻打亞瑪力人,徹底毀滅他們所有的一切,不可憐惜他們。無論男女、孩童,或吃奶的嬰兒,牛羊、駱駝、驢子,都要殺死。’”
3Nun iru kaj frapu Amalekon, kaj ekstermu cxion, kion li havas; ne indulgu lin, sed mortigu la virojn kaj virinojn, infanojn kaj sucxinfanojn, bovojn kaj sxafojn, kamelojn kaj azenojn.
4掃羅違命於是掃羅招聚眾人,在提拉因數點他們,共有步兵二十萬,另有猶大人一萬。
4Tiam Saul faris alvokon al la popolo, kaj li kalkulis ilin en Telaim, tie estis ducent mil piedirantoj kaj dek mil viroj el Jehuda.
5掃羅到了亞瑪力人的城市,就在山谷中設下伏兵。
5Kaj Saul venis al la urbo de Amalek kaj faris batalon cxe la torento.
6掃羅又對基尼人說:“你們走吧!離開亞瑪力人下去吧!免得我把你們與他們一同消滅。因為以色列眾人從埃及上來的時候,你們曾經以慈愛待他們。”於是基尼人離開亞瑪力人去了。
6Kaj Saul diris al la Kenidoj:Iru, deturnu vin kaj forigxu el inter la Amalekidoj, por ke mi ne ekstermu vin kune kun ili; vi faris ja favorkorajxon al cxiuj Izraelidoj, kiam ili iris el Egiptujo. Kaj la Kenidoj foriris el inter la Amalekidoj.
7掃羅擊殺亞瑪力人,從哈腓拉直到埃及東的書珥,
7Kaj Saul venkobatis Amalekon de HXavila gxis SXur, kiu estas antaux Egiptujo.
8生擒了亞瑪力人的王亞甲,用刀殺滅了所有人民。
8Kaj li kaptis Agagon, regxon de Amalek, vivantan, sed la tutan popolon li ekstermis per glavo.
9但掃羅和眾人憐惜亞甲,也愛惜上好的牛羊、肥牛犢、羊羔和一切美好的東西。他們不願徹底毀滅這些;凡是卑賤的、沒有價值的,他們就徹底毀滅。
9Kaj Saul kaj la popolo indulgis Agagon kaj la plej bonajn sxafojn kaj bovojn kaj bovidojn kaj sxafidojn, kaj cxion, kio estis bona, kaj ili ne volis ekstermi ilin, sed cxion senvaloran kaj neakceptindan ili ekstermis.
10掃羅受責耶和華的話臨到撒母耳說:
10Tiam la Eternulo ekparolis al Samuel, dirante:
11“我後悔立了掃羅為王,因為他已經離去不跟隨我,也不執行我的命令了。”撒母耳非常忿怒,整夜哀求耶和華。
11Mi bedauxras, ke Mi faris Saulon regxo; cxar li deturnis sin de Mi, kaj Miajn vortojn li ne plenumis. Tio malgxojigis Samuelon, kaj li vokis al la Eternulo dum la tuta nokto.
12撒母耳清早起來,要在早晨去見掃羅;有人告訴撒母耳:“掃羅到了迦密,在那裡為自己立了一座紀念碑,然後轉身下到吉甲去了。”
12Kaj Samuel levigxis frue matene, por iri renkonte al Saul. Oni raportis al Samuel, ke Saul venis al Karmel, ke li tie starigis al si monumenton kaj poste turnis sin kaj foriris kaj venis en Gilgalon.
13撒母耳到了掃羅那裡,掃羅對他說:“願耶和華賜福給你!我已經執行了耶和華的命令。”
13Kiam Samuel venis al Saul, Saul diris al li:Estu benita de la Eternulo; mi plenumis la diron de la Eternulo.
14撒母耳說:“我耳中聽見有羊叫牛鳴的聲音,到底是甚麼呢?”
14Sed Samuel diris:Kion do signifas tiu vocxo de sxafoj en miaj oreloj, kaj la vocxo de bovoj, kiun mi auxdas?
15掃羅回答:“這是眾民從亞瑪力人那裡帶來的,因為他們愛惜這些上好的牛羊,要獻給耶和華你的 神為祭;其餘的,我們都已經徹底毀滅了。”
15Kaj Saul respondis:De la Amalekidoj oni venigis ilin, cxar la popolo indulgis la plej bonajn sxafojn kaj bovojn, por bucxoferi ilin al la Eternulo, via Dio; la ceterajn ni ekstermis.
16撒母耳對掃羅說:“住口吧!讓我把耶和華昨天晚上對我所說的話告訴你。”掃羅對他說:“請說。”
16Sed Samuel diris al Saul:Permesu, mi diros al vi, kion parolis al mi la Eternulo en cxi tiu nokto. Kaj tiu respondis al li:Diru.
17撒母耳說:“從前你雖然自以為微小,不是作了以色列眾支派的首領嗎?耶和華膏立了你作以色列的王,
17Kaj Samuel diris:CXu vi ne estis malgranda en viaj okuloj, kaj tamen vi farigxis estro de la triboj de Izrael, kaj la Eternulo sanktoleis vin regxo super Izrael?
18差遣你去,說:‘你去徹底毀滅那些犯罪的亞瑪力人,攻打他們,直到把他們全部毀滅。’
18Kaj la Eternulo vojirigis vin, kaj diris:Iru kaj ekstermu la pekulojn la Amalekidojn, kaj militu kontraux ili, gxis vi tute ekstermos ilin.
19你為甚麼沒有聽從耶和華的話,急於奪取戰利品,作了耶和華看為惡的事呢?”
19Kial do vi ne obeis la vocxon de la Eternulo, sed direktigxis al militakirajxo kaj faris la malbonon antaux la okuloj de la Eternulo?
20掃羅回答撒母耳:“我實在聽從了耶和華的話,行了耶和華差遣我行的路;我把亞瑪力人的王亞甲帶了回來,又把亞瑪力人都徹底毀滅了。
20Kaj Saul diris al Samuel:Mi obeis la vocxon de la Eternulo, kaj mi iris la vojon, sur kiun sendis min la Eternulo, kaj mi venigis Agagon, regxon de Amalek, kaj la Amalekidojn mi ekstermis.
21可是眾民卻從那些戰利品中,取了應當毀滅之物中上好的牛羊,要在吉甲獻給耶和華你的 神為祭。”
21Kaj la popolo prenis el la militakirajxo sxafojn kaj bovojn, la plej bonan el la kondamnitajxo, por bucxoferi al la Eternulo, via Dio, en Gilgal.
22撒母耳說:“耶和華喜悅燔祭和平安祭,豈像喜悅人聽從耶和華的話呢?聽從勝過獻祭,聽命勝過公羊的脂油。
22Sed Samuel diris:CXu bruloferoj kaj bucxoferoj estas tiel agrablaj al la Eternulo, kiel la obeado al la vocxo de la Eternulo? vidu, obeado estas pli bona ol bucxofero, atentado estas pli bona ol la sebo de sxafoj.
23因為悖逆與行邪術的罪相同,頑梗與拜虛無偶像一樣,因為你棄絕了耶和華的話,耶和華也棄絕了你作王。”
23CXar malobeo estas kiel peko de sorcxado, kaj neplenumo estas kiel peko de idolservado. Pro tio, ke vi malsxatis la diron de la Eternulo, Li malsxatis vin, ke vi ne estu plu regxo.
24掃羅認罪於是掃羅對撒母耳說:“我犯了罪了,我違背了耶和華的命令和你的話,因為我害怕眾人,聽從了他們的話。
24Tiam Saul diris al Samuel:Mi pekis, cxar mi malobeis la diron de la Eternulo kaj viajn vortojn; mi timis la popolon, kaj mi obeis gxian vocxon.
25現在求你赦免我的罪,與我一同回去,我好敬拜耶和華。”
25Kaj nun pardonu, mi petas, mian pekon, kaj iru kun mi returne, por ke mi adorklinigxu antaux la Eternulo.
26撒母耳回答掃羅:“我不與你一同回去,因為你棄絕了耶和華的話,耶和華也棄絕你作以色列的王。”
26Sed Samuel diris al Saul:Mi ne iros kun vi returne; cxar vi malsxatis la diron de la Eternulo, tial la Eternulo malsxatis vin, ke vi ne estu plu regxo super Izrael.
27撒母耳轉身要走,掃羅拉著他外袍的衣邊,衣邊就撕裂了。
27Kaj kiam Samuel deturnis sin por iri, li kaptis lin je la rando de lia vesto, kaj gxi dissxirigxis.
28撒母耳就對他說:“今天耶和華把以色列國從你身上撕裂,賜給比你更好的人。
28Tiam Samuel diris al li:La Eternulo forsxiris de vi hodiaux la regnon de Izrael, kaj transdonis gxin al via proksimulo, kiu estas pli bona ol vi.
29以色列的大能者必不說謊,也不後悔。因為他不是世人,他決不後悔。”
29Kaj la Potenculo de Izrael ne sxangxos Sian decidon kaj ne pentos; cxar Li ne estas homo, ke Li pentu.
30掃羅說:“我犯了罪了,但是求你在我人民的長老面前和以色列人面前給我面子,與我一同回去,我好敬拜耶和華你的 神。”
30Kaj tiu diris:Mi pekis; sed nun, mi vin petas, faru al mi honoron antaux la plejagxuloj de mia popolo kaj antaux Izrael, reiru kun mi, por ke mi adorklinigxu antaux la Eternulo, via Dio.
31於是撒母耳跟著掃羅回去,掃羅就敬拜耶和華。
31Tiam Samuel reiris post Saul, kaj Saul adorklinigxis antaux la Eternulo.
32撒母耳殺掉亞瑪力王隨後撒母耳說:“把亞瑪力人的王亞甲帶到我這裡來!”亞甲歡歡喜喜走到他面前,心裡說:“死亡的痛苦必定過去了!”
32Kaj Samuel diris:Alkonduku al mi Agagon, regxon de Amalek; kaj venis al li Agag en katenoj, kaj Agag diris:Ho, alproksimigxas la maldolcxeco de la morto.
33撒母耳說:“你的刀怎樣使婦人喪子,你的母親在婦人中也要怎樣喪子。”於是撒母耳在吉甲,在耶和華面前把亞甲斬成碎塊。
33Kaj Samuel diris:Kiel via glavo seninfanigis virinojn, via patrino farigxos seninfana inter la virinoj. Kaj Samuel dishakis Agagon antaux la Eternulo en Gilgal.
34後來撒母耳回拉瑪去,掃羅也上他所住的基比亞自己的家去了。
34Kaj Samuel foriris en la direkto al Rama, kaj Saul iris al sia domo en Gibea de Saul.
35撒母耳直到死的日子,再沒有看見掃羅。撒母耳為掃羅悲傷,因為耶和華後悔立了掃羅作以色列的王。
35Kaj Samuel ne plu vidis Saulon gxis la tago de sia morto; tamen Samuel funebris pri Saul; kaj la Eternulo bedauxris, ke Li faris Saulon regxo super Izrael.