聖經新譯本

Esperanto

1 Samuel

17

1歌利亞向以色列人挑戰非利士人聚集他們的軍隊作戰。他們聚集在屬猶大的梭哥,在梭哥和亞西加之間的以弗.大憫安營。
1La Filisxtoj kolektis siajn militistarojn por milito, kaj kunigxis apud Sohxo de Jehuda, kaj starigxis tendare inter Sohxo kaj Azeka, en Efes-Damim.
2掃羅和以色列人也聚集起來,在以拉谷安營;他們列出戰陣,要迎戰非利士人。
2Kaj Saul kaj la viroj de Izrael kolektigxis, kaj starigxis tendare en la valo de Ela, kaj pretigis sin por batalo kontraux la Filisxtoj.
3非利士人站在這邊山上,以色列人站在那邊山上,中間有山谷分隔。
3La Filisxtoj staris sur la monto unuflanke, kaj la Izraelidoj staris sur la monto duaflanke, kaj la valo estis inter ili.
4有一個挑戰的人從非利士人的軍營中出來,名叫歌利亞,是迦特人,身高三公尺。
4Kaj eliris grandegulo el la tendaroj de la Filisxtoj; lia nomo estis Goljat, el Gat; lia alteco estis ses ulnoj kaj unu manlargxo.
5他頭戴銅盔,身穿鎧甲,鎧甲的銅重五十七公斤。
5Kaj kupra kasko estis sur lia kapo, kaj per skvamita kiraso li estis vestita, kaj la pezo de la kiraso estis kvin mil sikloj da kupro.
6他的腿上有銅護膝,兩肩之間背著一根銅槍。
6Kaj kupraj armajxetoj estis sur liaj piedoj, kaj kupra sxildo sur liaj sxultroj.
7另外,他手上拿著矛,矛桿有織布的機軸那麼粗,矛頭的鐵重七公斤。還有一個拿大盾牌的人在他前面走。
7La tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto, kaj la fero de lia lanco havis la pezon de sescent sikloj da fero; kaj antaux li iris sxildoportisto.
8歌利亞站著,向著以色列人的軍隊喊叫,對他們說:“你們為甚麼出來這裡擺列戰陣呢?我不是非利士人嗎?你們不是掃羅的僕人嗎?你們自己挑選一個人,叫他下到我這裡來吧。
8Kaj li starigxis, kaj ekkriis al la tacxmentoj de Izrael, kaj diris al ili:Por kio vi eliris batale? cxu mi ne estas Filisxto, kaj vi sklavoj de Saul? elektu inter vi viron, kaj li malsupreniru al mi.
9如果他能與我決鬥,擊殺了我,我們就作你們的奴僕;但是,如果我能勝過他,擊殺了他,你們就作我們的奴僕,服事我們。”
9Se li povos batali kun mi kaj venkos min, tiam ni estos viaj sklavoj; sed se mi lin venkos kaj batos, tiam vi estos niaj sklavoj kaj vi servos al ni.
10那非利士人又說:“今天我向以色列人的軍隊罵陣。你們派一個人出來,我們可以決鬥!”
10Kaj la Filisxto diris:Mi hontigos hodiaux la tacxmentojn de Izrael; donu al mi viron, ke ni ambaux interbatalu.
11掃羅和以色列眾人聽見了那非利士人所說的這些話,就都驚惶,非常害怕。
11Kiam Saul kaj cxiuj Izraelidoj auxdis la vortojn de tiu Filisxto, ili eksentis teruron kaj tre ektimis.
12大衛到達兵營大衛是猶大伯利恆的以法他人耶西的兒子;耶西有八個兒子。在掃羅的日子,耶西已經年紀老邁了。
12Estis David, filo de tiu Efratano el Bet-Lehxem de Jehuda, kies nomo estis Jisxaj kaj kiu havis ok filojn; kaj tiu viro en la tempo de Saul estis jam maljuna, profundagxa inter la viroj.
13耶西的三個大兒子跟隨了掃羅去作戰。去了作戰的這三個兒子的名字是:長子以利押、次子亞比拿達、三子沙瑪。
13La tri plej maljunaj filoj de Jisxaj iris, sekvante Saulon, en la militon; la nomoj de liaj tri filoj, kiuj iris en la militon, estis:Eliab, la unuenaskito, kaj la dua post li Abinadab, kaj la tria SXama.
14大衛是最小的,那三個年長的都跟隨掃羅去了。
14David estis la plej juna; kaj la tri plej maljunaj iris post Saul.
15大衛有時離開掃羅,回到伯利恆牧放他父親的羊群。
15Sed David venadis al Saul kaj reiradis de li, por pasxti la sxafojn de sia patro en Bet-Lehxem.
16那非利士人每天早晚都近前來,站著罵陣,一連有四十天之久。
16La Filisxto eliradis matene kaj vespere, kaj starigxadis dum kvardek tagoj.
17有一天,耶西對他的兒子大衛說:“你拿這十公斤烘了的穀子和這十個餅去給你的哥哥們;你要跑到營裡去給你的哥哥們,
17Kaj Jisxaj diris al sia filo David:Prenu por viaj fratoj cxi tiun efon da rostitaj grajnoj kaj cxi tiujn dek panojn, kaj kuru en la tendaron al viaj fratoj;
18又拿這十塊乳酪去給他們的千夫長,看看你的哥哥們平安不平安,把他們的家書帶回來。”
18kaj cxi tiujn dek fromagxojn alportu al la milestro, kaj rigardu, kiel fartas viaj fratoj, kaj prenu ilian komision.
19掃羅和大衛的哥哥們,以及以色列眾人都在以拉谷與非利士人作戰。
19Kaj Saul kaj ili kaj cxiuj viroj de Izrael estis en la valo de Ela, militante kontraux la Filisxtoj.
20大衛清早起來,把羊群託給一個看守的人,就照著耶西所吩咐他的,帶著食物去了。他來到軍營中的時候,軍隊正出去列陣,吶喊助陣。
20Kaj David levigxis frue matene, lasis la sxafojn al la gardisto, prenis la portotajxon kaj iris, kiel ordonis al li Jisxaj, kaj venis al la tendaro, kiam la militistaro eliris por sin arangxi kaj oni trumpetis por batalo.
21以色列人和非利士人都擺列陣勢,互相對峙。
21Kaj arangxis sin la Izraelidoj kaj la Filisxtoj, fronton kontraux fronto.
22大衛把身上的東西留在看守物件的人手中,跑到戰陣上去,向他的哥哥們問安。
22David lasis la vazojn, kiujn li portis, cxe la gardisto de ilaroj, kuris al la fronto, kaj demandis pri la farto de siaj fratoj.
23大衛正與他們說話的時候,那個討戰的人,就是迦特的非利士人,名叫歌利亞,從非利士人陣中上來;他說的又是同樣的那些話,大衛都聽見了。
23Dum li parolis kun ili, jen la grandegulo, Goljat la Filisxto estis lia nomo, el Gat, eliris el la vicoj de la Filisxtoj kaj komencis paroli kiel antauxe; kaj David tion auxdis.
24所有的以色列人一看見那人,就都從他面前逃跑,非常害怕。
24Kaj cxiuj Izraelidoj, ekvidinte tiun viron, forkuris de li kaj tre timis.
25以色列人彼此說:“這個上來的人你們看見了嗎?他上來是要向以色列人罵陣的。如果有人能擊殺他,王必賞賜他大財富,把自己的女兒給他作妻子,並且使他的父家在以色列中免納稅,免服役。”
25Kaj la Izraelidoj diris:CXu vi vidis tiun viron, kiu tiel sin levas? por moki Izraelon li sin levas; kiu lin venkobatos, tiun la regxo ricxigos per granda ricxeco, kaj sian filinon li donos al li, kaj la domon de lia patro li faros libera en Izrael.
26大衛問站在他旁邊的人說:“如果有人擊殺這個非利士人,除去以色列人的恥辱,那人會得到怎麼的對待呢?這未受割禮的非利士人是誰呢?竟敢向永活的 神的軍隊罵陣?”
26Tiam David diris al la homoj, kiuj staris apud li:Kio estos farita al la homo, kiu venkobatos tiun Filisxton kaj deprenos de Izrael la malhonoron? cxar kiu estas tiu necirkumcidita Filisxto, ke li mokas la militistaron de la vivanta Dio?
27於是眾民用以上的那些話回答他說:“如果有人能擊殺他,那人必得這樣的對待。”
27Kaj la popolo diris al li kiel antauxe:Tio estos farita al la homo, kiu venkobatos lin.
28大衛與那些人說話的時候,他的大哥以利押聽見了,就向大衛發怒,說:“你為甚麼下這裡來呢?在曠野的那幾隻羊你託了給誰呢?我知道你的驕傲和你心裡的惡意。你下來是要看打仗。”
28Kiam lia plej maljuna frato Eliab auxdis, kiel li parolas kun la homoj, ekflamis la kolero de Eliab kontraux David, kaj li diris:Por kio vi venis? kaj sub kies zorgado vi lasis tiun malgrandan sxafaron en la dezerto? mi konas vian arogantecon kaj vian malbonan koron; vi venis nur por vidi la batalon.
29大衛說:“我現在作了甚麼事呢?不是只說了一句話嗎?”
29Tiam David diris:Kion do mi nun faris? cxu mi venis sen bezono?
30大衛離開他的哥哥,轉向另一個人,問同樣的問題。眾民還是用先前的話回答他。
30Kaj li deturnis sin de li al alia flanko, kaj ekparolis kiel antauxe; kaj la homoj respondis al li kiel la unuan fojon.
31大衛自願出戰有人聽見大衛所說的這些話,就告訴掃羅;掃羅就派人去把大衛接來。
31Kiam oni auxdis la vortojn, kiujn diris David, oni raportis al Saul, kaj cxi tiu venigis lin.
32大衛對掃羅說:“大家都不要因這非利士人喪膽,你的僕人要去與這非利士人決鬥。”
32Kaj David diris al Saul:Neniu perdu la kuragxon pro li:via sklavo iros kaj batalos kontraux tiu Filisxto.
33掃羅對大衛說:“你不能去與這非利士人決鬥,因為你年紀還輕,那人從小就作戰士。”
33Sed Saul diris al David:Vi ne povas iri kontraux tiun Filisxton, por batali kontraux li; cxar vi estas knabo, kaj li estas batalisto detempe de siaj plej junaj jaroj.
34大衛對掃羅說:“你僕人是為父親放羊的,有時獅子或熊來了,從羊群中抓去一隻小羊,
34Tiam David diris al Saul:Via sklavo estis cxe sia patro pasxtanto de sxafoj; kaj venadis leono aux urso kaj forportadis sxafon el la sxafaro;
35我就出去追趕牠,擊打牠,從牠的嘴裡把小羊救出來。如果牠起來攻擊我,我就揪住牠的鬍鬚,擊打牠,把牠殺死。
35tiam mi kuradis post tiu, batadis gxin, kaj savadis el gxia busxo; se gxi starigxis kontraux mi, mi kaptis gxin je la makzelo, batis kaj mortigis gxin.
36你僕人不但擊殺過獅子,也擊殺過熊。這個未受割禮的非利士人也必像一隻獅子或熊一樣,因為他向永活的 神的軍隊罵陣。”
36Kiel la leonon, tiel ankaux la urson via sklavo venkobatis; ankaux kun cxi tiu necirkumcidita Filisxto estos la sama afero, kiel kun cxiu el tiuj, cxar li malhonoras la militistaron de la vivanta Dio.
37大衛又說:“那曾救我脫離獅爪和熊掌的耶和華,也必救我脫離這非利士人的手。”於是掃羅對大衛說:“你去吧!願耶和華與你同在。”
37Kaj David diris:La Eternulo, kiu savis min kontraux leono kaj kontraux urso, savos min kontraux cxi tiu Filisxto. Tiam Saul diris al David:Iru, kaj la Eternulo estu kun vi.
38掃羅把自己的戰袍給大衛穿上,把銅盔戴在他的頭上,又給他穿上鎧甲。
38Kaj Saul vestis Davidon per siaj vestoj, kaj metis kupran kaskon sur lian kapon, kaj vestis lin per kiraso.
39大衛把刀佩帶在戰袍上。因為他以前沒有穿過,現在試著走一下。大衛對掃羅說:“穿戴著這些東西,我不能走動,因為我從前沒有穿過。”大衛就把這些裝備從身上脫下來。
39Kaj David zonis lian glavon supre de siaj vestoj, kaj provis iri, cxar li ne kutimis; sed David diris al Saul:Mi ne povas iri en cxi tio, cxar mi ne kutimis. Kaj David demetis tion de si.
40他手中拿著自己的杖,又從溪裡挑選了五塊光滑的石子,放在口袋裡,就是牧人用的那種袋子,手裡又拿著甩石的機弦,就向那非利士人走近去。
40Kaj li prenis sian bastonon en sian manon, kaj elektis al si kvin glatajn sxtonojn el la torento, kaj metis ilin en la pasxtistan vazon, kiun li havis, kaj en la saketon, kaj kun la jxetilo en la mano li iris al la Filisxto.
41大衛擊殺歌利亞那非利士人也向著大衛慢慢走過來,拿大盾牌的人在他前面走。
41Kaj la Filisxto eliris kaj komencis alproksimigxi al David, kaj lia sxildoportisto iris antaux li.
42那非利士人觀看,看見了大衛,就藐視他,因為他年紀還輕,面色紅潤,外貌英俊。
42Kiam la Filisxto ekrigardis kaj vidis Davidon, li malsxatis lin, cxar li estis knabo, rugxvanga kaj belaspekta.
43那非利士人對大衛說:“難道我是一條狗嗎?你竟拿杖來攻擊我。”於是指著自己的神咒詛大衛。
43Kaj la Filisxto diris al David:CXu mi estas hundo, ke vi iras al mi kun bastono? Kaj la Filisxto malbenis Davidon per siaj dioj.
44那非利士人又對大衛說:“你到我這裡來吧!我要把你的肉給空中的飛鳥和田野的走獸吃。”
44Kaj la Filisxto diris al David:Venu al mi, por ke mi donu vian karnon al la birdoj de la cxielo kaj al la bestoj de la kampo.
45大衛回答那非利士人:“你來攻擊我是靠刀、靠槍,但我來攻擊你是靠萬軍之耶和華的名;萬軍之耶和華就是你所辱罵的以色列軍隊的 神。
45Sed David diris al la Filisxto:Vi iras kontraux min kun glavo, lanco, kaj sxildo; kaj mi iras kontraux vin en la nomo de la Eternulo Cebaot, la Dio de la militistaro de Izrael, kiun vi malhonoris.
46今天耶和華要把你交在我手裡,我必擊殺你,砍下你的頭。今天我還要把非利士人軍隊的屍體給空中的飛鳥和地上的野獸吃。這樣,全地的人就都知道以色列中有一位 神。
46Hodiaux la Eternulo transdonos vin en mian manon, ke mi venkobatu vin kaj deprenu de vi vian kapon, kaj por ke mi donu hodiaux la kadavrojn de la Filisxtaj tacxmentoj al la birdoj de la cxielo kaj al la bestoj de la tero, por ke eksciu la tuta tero, ke Izrael havas Dion.
47也使這些人群都知道,耶和華拯救人不是靠刀,不是靠槍,因為戰爭的勝敗在於耶和華,他必把你們交在我們的手裡。”
47Kaj ekscios cxi tiu tuta komunumo, ke ne per glavo kaj lanco savas la Eternulo, cxar de la Eternulo dependas la milito, kaj Li transdonos vin en niajn manojn.
48那非利士人起身,迎著大衛慢慢走過來;大衛也趕快往陣上跑去,迎戰那非利士人。
48Kaj kiam la Filisxto levigxis kaj ekiris, por alproksimigxi al David, tiam David rapide ekkuris al la fronto kontraux la Filisxton.
49大衛伸手入口袋裡,從裡面拿出了一塊石子來,用機弦甩去,擊中了那非利士人的前額;石子穿入前額裡面,他就仆倒,面伏於地。
49Kaj David etendis sian manon al la vazo, kaj prenis el tie sxtonon, jxetis per la jxetilo kaj trafis la Filisxton en lian frunton, kaj la sxtono penetris en lian frunton, kaj li falis kun la vizagxo sur la teron.
50這樣,大衛用機弦和一塊石子勝過了那非利士人。大衛擊殺了那非利士人,但他手中沒有刀。
50Tiamaniere David venkis la Filisxton per la jxetilo kaj per la sxtono, kaj batis la Filisxton kaj mortigis lin, kvankam glavo ne estis en la mano de David.
51大衛跑過去,站在那非利士人的身邊,拿起他的刀來,把刀從鞘中拔出來,殺死他,又用刀砍下他的頭。非利士人看見他們的勇士死了,就都逃跑。
51David alkuris, starigxis super la Filisxto, prenis lian glavon, elprenis gxin el la ingo, kaj mortigis lin, kaj dehakis per gxi lian kapon. Kiam la Filisxtoj vidis, ke ilia fortegulo mortis, ili forkuris.
52以色列人和猶大人就起來,高聲吶喊,追趕非利士人,直到迦特的入口和以革倫的城門。被刺死的非利士人都倒在沙拉音的路上,直到迦特和以革倫。
52Tiam levigxis la viroj de Izrael kaj Jehuda, kaj ekkriis, kaj postkuris la Filisxtojn gxis la eniro en la valon kaj gxis la pordego de Ekron. Kaj falis la mortigitoj el la Filisxtoj sur la vojo al SXaaraim, gxis Gat kaj gxis Ekron.
53以色列人窮追非利士人回來以後,就搶掠他們的營房。
53Kaj la Izraelidoj revenis de la kurado post la Filisxtoj kaj disrabis ilian tendaron.
54大衛拿起那非利士人的頭,把它帶到耶路撒冷去,卻把那人的武器放在自己的帳棚裡。
54Kaj David prenis la kapon de la Filisxto, kaj alportis gxin en Jerusalemon, kaj liajn armilojn li metis en sian tendon.
55掃羅召見大衛掃羅看見大衛出去迎戰那非利士人,就問元帥押尼珥:“押尼珥啊,這個年輕人是誰的兒子?”押尼珥回答:“我敢指著王起誓,我不知道。”
55Kiam Saul vidis Davidon, elirantan kontraux la Filisxton, li diris al Abner, la militestro:Kies filo estas cxi tiu junulo, Abner? Kaj Abner respondis:Mi jxuras per via animo, ho regxo, ke mi ne scias.
56王說:“你去問問這個少年是誰的兒子。”
56Kaj la regxo diris:Demandu, kies filo estas cxi tiu junulo.
57大衛擊殺了那非利士人回來的時候,押尼珥迎接他,把他帶到掃羅面前,大衛手中還拿著那非利士人的頭。
57Kiam David revenis post la mortigo de la Filisxto, Abner prenis lin kaj venigis lin antaux Saulon, kaj la kapo de la Filisxto estis en lia mano.
58掃羅問他:“年輕人啊,你是誰的兒子?”大衛回答:“我是你僕人伯利恆人耶西的兒子。”
58Kaj Saul diris al li:Kies filo vi estas, junulo? Kaj David respondis:Filo de via sklavo Jisxaj, la Bet-Lehxemano.