聖經新譯本

Esperanto

1 Samuel

24

1大衛在隱.基底不傷掃羅掃羅追趕非利士人回來的時候,有人告訴他說:“看哪,大衛在隱.基底的曠野。”(本節在《馬索拉抄本》為24:2)
1Kiam Saul revenis de sia iro kontraux la Filisxtoj, oni raportis al li, dirante:Jen David estas en la dezerto En-Gedi.
2掃羅就從以色列人中選出三千精兵,帶領他們到野羊磐石去搜索大衛和跟隨他的人。
2Tiam Saul prenis tri mil virojn, elektitajn el la tuta Izrael, kaj iris sercxi Davidon kaj liajn homojn sur la rokoj de la ibeksoj.
3到了路旁的羊圈,那裡有一個洞,掃羅進去大解;那時,大衛和跟隨他的人正坐在洞裡的深處。
3Kaj li venis al la barajxoj de la sxafoj cxe la vojo; tie estis kaverno; kaj Saul eniris tien por natura bezono. Kaj David kun siaj homoj estis en la profundo de la kaverno.
4跟隨大衛的人對他說:“耶和華曾應許你說:‘我要把你的仇敵交在你的手裡,你可以隨意待他。’看哪!今天就是時候了。”於是大衛起來,悄悄地割下掃羅外袍的衣邊。
4Tiam la homoj de David diris al li:Jen estas la tago, pri kiu la Eternulo diris al vi:Jen Mi transdonos vian malamikon en viajn manojn, por ke vi faru al li tion, kio placxos al vi. Sed David levigxis, kaj nerimarkite detrancxis anguleton de la vesto de Saul.
5事後,大衛為了割下掃羅的衣邊,心中自責,
5Tamen post tio la koro de David ekbatis en li pro tio, ke li detrancxis la vestanguleton de Saul.
6就對跟隨他的人說:“我在耶和華面前絕對不能這樣對待我主耶和華的受膏者,我絕對不能動手攻擊他,因為他是耶和華的受膏者。”
6Kaj li diris al siaj homoj:La Eternulo gardu min, ke mi ne faru tian faron al mia sinjoro, al la sanktoleito de la Eternulo, etendante mian manon kontraux lin; li estas ja sanktoleito de la Eternulo.
7大衛用這些話阻止了跟隨他的人,不讓他們起來攻擊掃羅。掃羅起來,出了山洞,繼續走他的路去了。
7Kaj David repusxis siajn homojn per la vortoj, kaj ne permesis al ili levigxi kontraux Saulon. Kaj Saul levigxis el la kaverno kaj iris sur la vojon.
8大衛向掃羅表白隨後,大衛也起來,離開了山洞,在掃羅背後呼叫,說:“我主!我王!”掃羅回頭向後看的時候,大衛就臉伏於地,向他叩拜。
8Post tio levigxis David kaj eliris el la kaverno, kaj kriis post Saul jene:Mia sinjoro, ho regxo! Saul ekrigardis malantauxen, kaj tiam David klinis sian vizagxon al la tero kaj adorklinigxis.
9大衛對掃羅說:“你為甚麼聽信人的話,說:‘大衛想要害你’呢?
9Kaj David diris al Saul:Kial vi auxskultas la vortojn de homoj, kiuj diras:Jen David sercxas malbonon kontraux vi?
10現在你親眼看到,今天耶和華在山洞裡,把你交在我手裡。有人叫我殺你,我卻愛惜你。我說:‘我不敢下手傷害我主,因為他是耶和華的受膏者。’
10Jen hodiaux viaj okuloj vidis, ke la Eternulo transdonis vin hodiaux en mian manon en la kaverno, kaj oni diris, ke mi mortigu vin; sed mi indulgis vin, kaj mi diris:Mi ne etendos mian manon kontraux mian sinjoron, cxar li estas sanktoleito de la Eternulo.
11我父啊,請看,你外袍的衣邊在我手中。我割下了你外袍的衣邊,卻沒有殺你。你從此可以知道,也可以看出我手中沒有邪惡,也沒有過犯。我雖然沒有得罪你,你卻要獵取我的性命。
11Mia patro, rigardu kaj vidu la anguleton de via vesto en mia mano; el tio, ke mi detrancxis la anguleton de via vesto, sed ne mortigis vin, sciu kaj vidu, ke mi ne havas malbonon nek krimon en mia mano kaj mi ne pekis kontraux vi; sed vi postkuras mian animon, por preni gxin.
12願耶和華在你我之間判斷是非;願耶和華在你身上為我伸冤。我的手卻不敢傷害你。
12La Eternulo jugxu inter mi kaj vi, kaj la Eternulo vengxu al vi pro mi; sed mia mano ne estos sur vi.
13正如古時的格言:‘惡事出於惡人。’所以,我的手不敢傷害你。
13Kiel diras antikva proverbo:De malpiuloj eliras malpiajxo; sed mia mano ne estos sur vi.
14以色列的王出去追捕誰呢?你現在追趕誰呢?不過是追趕一條死狗,一隻跳蚤吧了!
14Post kiu eliris la regxo de Izrael? kiun vi postkuras? malvivan hundon, unu pulon.
15願耶和華在你我中間施行審判,斷定是非;願他鑒察,為我的案件伸冤,救我脫離你的手。”
15La Eternulo estu jugxanto kaj jugxu inter mi kaj vi, kaj Li rigardu kaj prizorgu mian proceson kaj defendu min kontraux via mano.
16掃羅認錯大衛對掃羅說完了這些話,掃羅就說:“我兒大衛啊,這是你的聲音嗎?”於是掃羅放聲大哭,
16Kaj kiam David finis la paroladon de tiuj vortoj al Saul, Saul diris:CXu tio estas via vocxo, mia filo David? Kaj Saul levis sian vocxon kaj ekploris.
17對大衛說:“你比我公義,因為你以良善待我,我卻以惡待你。
17Kaj li diris al David:Vi estas pli justa ol mi; cxar vi repagis al mi per bono, dum mi repagis al vi per malbono.
18今天你所作的說明了你以良善待我,因為耶和華把我交在你手裡,你卻沒有殺我。
18Kaj hodiaux vi montris al mi, kiel vi agis bone kun mi; cxar la Eternulo transdonis min en vian manon, kaj vi ne mortigis min.
19如果人遇見仇敵,怎會讓他平平安安離去呢?願耶和華因你今天對我所作的報答你。
19Kiam homo trovas sian malamikon, cxu li forliberigas lin en bona maniero? La Eternulo repagu al vi per bono pro tio, kion vi hodiaux faris al mi.
20現在我知道你必要作王,以色列的王國必在你手裡堅立起來。
20Kaj jen nun mi eksciis, ke vi farigxos regxo, kaj fortikigxos en via mano la regno de Izrael.
21現在你要指著耶和華向我起誓,不剪除我的後裔,也不從我父家消滅我的名。”
21JXuru do al mi per la Eternulo, ke vi ne ekstermos mian idaron post mi kaj vi ne malaperigos mian nomon el la domo de mia patro.
22於是大衛向掃羅起誓,掃羅就回自己的家去了,大衛和跟隨他的人也上山寨去了。
22Kaj David jxuris al Saul. Tiam Saul foriris al sia domo, kaj David kun siaj homoj iris en la rifugxejon.