聖經新譯本

Esperanto

1 Samuel

25

1撒母耳逝世撒母耳死了,以色列眾人都聚集起來,為他哀哭,把他埋葬在拉瑪他自己的家裡。大衛起身,下到巴蘭的曠野去。
1Samuel mortis; kaj kolektigxis cxiuj Izraelidoj, kaj priploris lin kaj enterigis lin en lia domo en Rama. Kaj David levigxis, kaj foriris en la dezerton Paran.
2大衛遣僕求拿八餽贈在瑪雲有一個人,他的產業在迦密。他是一個很富有的人,有綿羊三千隻,山羊一千隻,那時他正在迦密剪羊毛。
2Estis viro en Maon, kiu havis siajn aferojn en Karmel; tiu homo estis tre potenca, li havis tri mil sxafojn kaj mil kaprojn. Tiam oni estis tondanta liajn sxafojn en Karmel.
3那人名叫拿八,他的妻子名叫亞比該。這女人既聰明,又美麗。但那男人為人粗暴,又行事兇惡。他是個迦密族的人。
3La nomo de tiu viro estis Nabal, kaj la nomo de lia edzino estis Abigail. La virino estis prudenta kaj belaspekta; sed la viro estis malmola kaj malbona en siaj agoj, kaj li estis Kalebido.
4大衛在曠野聽說拿八正在剪羊毛,
4Kiam David auxdis en la dezerto, ke Nabal tondas siajn sxafojn,
5就差派十個僕人,對他們說:“你們上迦密去見拿八,以我的名義向他問安。
5tiam David sendis dek junulojn, kaj David diris al la junuloj:Iru Karmelon, kaj venu al Nabal kaj salutu lin en mia nomo,
6你們要這樣說:‘願你長壽!願你平安!願你的家平安!願你所有的一切都平安!
6kaj diru:Felicxon al vi! paco estu al vi, paco al via domo, kaj paco al cxio, kio apartenas al vi.
7現在我聽說有人為你剪羊毛。你的牧人與我們在一起的時候,我們都沒有侮辱他們;他們在迦密的日子,也從沒有遺失過甚麼。
7Mi auxdis, ke oni tondas al vi la sxafojn. Nu, viaj pasxtistoj estis kun ni, kaj ni ne ofendis ilin, kaj nenio perdigxis cxe ili dum la tuta tempo, kiun ili estis en Karmel.
8你可以問問你的僕人,他們必會告訴你。願我派來的這些僕人在你眼前蒙恩,因為我們是在好日子來的,請你把手中所有的,隨便賞賜一點給你的僕人和你的兒子大衛。’”
8Demandu viajn junulojn, kaj ili diros al vi; tial miaj junuloj akiru vian favoron, tiom pli, ke ni venis al festa tago; donu afable, kion trovos via mano, al viaj sklavoj kaj al via filo David.
9大衛的僕人到了,就以大衛的名義,把這些話都對拿八說了,然後等候答覆。
9Kaj la servantoj de David iris, kaj diris al Nabal cxiujn tiujn vortojn en la nomo de David, kaj haltis.
10拿八辱罵僕人拿八回答大衛的僕人說:“大衛是誰?耶西的兒子是誰?現在離開主人逃走的僕人太多了。
10Sed Nabal respondis al la servantoj de David, dirante:Kiu estas David? kaj kiu estas la filo de Jisxaj? nun estas multe da tiaj servantoj, kiuj forigxis de siaj sinjoroj.
11我怎能把我的餅、我的水,和我為剪羊毛的人宰殺的肉,給那些我不知道從哪裡來的人呢?”
11CXu mi prenu mian panon kaj mian akvon, kaj mian viandon, kiun mi bucxigis por miaj tondantoj, kaj mi donu tion al homoj, pri kiuj mi ne scias, de kie ili estas?
12於是大衛的僕人轉回原路,回去了。他們到了以後,就把這一切話都告訴大衛。
12Kaj la servantoj de David ekiris returne sian vojon, kaj revenis kaj raportis al li cxiujn tiujn vortojn.
13大衛對跟隨他的人說:“你們各人都佩上刀。”他們各人就佩上自己的刀,大衛也佩上自己的刀。跟隨大衛上去的約有四百人,有二百人留下來看守器具。
13Tiam David diris al siaj homoj:Zonu cxiu sian glavon! Kaj ili zonis cxiu sian glavon, kaj ankaux David zonis sian glavon; kaj iris kun David cxirkaux kvarcent viroj, kaj ducent restis cxe la armilaro.
14拿八的一個僕人告訴拿八的妻子亞比該說:“大衛從曠野派遣使者來向我們的主人問候,主人卻辱罵了他們。
14Sed al Abigail, edzino de Nabal, unu el la servantoj raportis, dirante:Jen David sendis senditojn el la dezerto, por deziri felicxon al nia sinjoro, sed li forofendis ilin;
15但是,那些人對我們很好。我們在田野與他們往來的時候,他們都沒有侮辱我們,我們也從沒有遺失過甚麼。
15kaj tiuj homoj estis tre bonaj por ni, kaj ili ne ofendis nin, kaj nenio perdigxis cxe ni dum la tuta tempo, kiun ni iradis kun ili, estante sur la kampo;
16我們與他們在一起牧羊的日子,他們日夜都作保護我們的牆。
16muro ili estis por ni kiel en la nokto, tiel en la tago, la tutan tempon, kiun ni estis kun ili, pasxtante la sxafojn;
17現在,你要想一想,看看你該怎麼辦,因為災禍必定臨到我們的主人和他的全家。他是一個性情兇惡的人,沒有人敢對他說話。”
17tial nun pripensu kaj rigardu, kion vi devas fari, cxar decidita estas malbono kontraux nia sinjoro kaj kontraux lia tuta domo; kaj li estas ja malhumila homo, oni ne povas paroli kun li.
18亞比該急忙拿了兩百個餅、兩皮袋酒、五隻預備好了的羊、十七公斤烘好了的穗子、一百個葡萄餅、兩百個無花果餅,都馱在驢背上,
18Tiam Abigail rapide prenis ducent panojn kaj du felsakojn da vino kaj kvin pretigitajn sxafojn kaj kvin mezurojn da rostitaj grajnoj kaj cent kukojn sekvinberajn kaj ducent kukojn figajn, kaj metis cxion sur azenojn.
19然後對她的僕人說:“你們先去,我隨著你們來。”這事她卻沒有告訴她的丈夫拿八。
19Kaj sxi diris al siaj servantoj:Iru antaux mi, jen mi venas post vi. Sed al sia edzo Nabal sxi nenion diris.
20亞比該騎著驢,正從山坡下來,忽見大衛和跟隨他的人也正從對面迎著她走下來,亞比該就與他相遇了。
20Dum sxi estis rajdanta sur la azeno kaj mallevigxanta al la bazo de la monto, jen David kun siaj homoj mallevigxas renkonte al sxi, kaj sxi renkontigxis kun ili.
21大衛曾經說過:“我在曠野看守這人一切所有的,使他一切所有的一樣也沒有失落,實在是白費心機了。他竟然對我以惡報善。
21Dume David estis dirinta:Nur vane mi gardis la apartenajxon de tiu homo en la dezerto, ke nenio perdigxis el lia havo; li repagis al mi malbonon pro bono;
22如果我讓這人一切所有的,就是一個男丁,留到明天早晨, 神怎樣懲罰大衛的仇敵,願他也怎樣加倍懲罰我。”
22tiel Dio faru al la malamikoj de David kaj pli:el cxio, kio apartenas al li, mi restigos gxis la morgauxa matenigxo neniun virseksulon.
23亞比該求大衛饒恕亞比該見了大衛,就急忙從驢背下來,俯伏在大衛面前,臉伏於地,向他叩拜。
23Kiam Abigail ekvidis Davidon, sxi rapide deiris de la azeno, kaj jxetis sin antaux David vizagxaltere kaj adorklinigxis gxis la tero.
24她又俯伏在大衛的腳前,說:“我王啊,願這罪孽歸我。求你容婢女向你講話,求你聽婢女所說的話。
24Kaj sxi jxetis sin antaux liajn piedojn, kaj diris:Sur mi, mia sinjoro, estas la krimo; permesu, ke via sklavino parolu al viaj oreloj, kaj auxskultu la vortojn de via sklavino.
25請我主不要把這個性情兇惡的人拿八放在心上。因為他的名字怎樣,他的為人也怎樣。他名叫拿八,他也真是愚笨。我主派來的僕人,你的婢女並沒有看見。
25Mia sinjoro ne atentu tiun malvirtan viron Nabal, cxar kia estas lia nomo, tia li mem estas:Nabal estas lia nomo, kaj malsagxecon li havas en si; kaj mi, via sklavino, ne vidis la servantojn de mia sinjoro, kiujn vi sendis.
26我主啊,現在我指著永活的耶和華,又在你面前起誓,耶和華既然阻止了你流人的血,又阻止了你親手報仇,願你的仇敵和那些謀害我主的人,都像拿八一樣。
26Kaj nun, mia sinjoro, kiel vivas la Eternulo kaj kiel vivas via animo, la Eternulo retenas vin, ke vi ne falu en sangon kaj ke vi ne helpu vin per via propra mano; nun estu kiel Nabal viaj malamikoj, kaj tiuj, kiuj deziras malbonon al mia sinjoro.
27現在,請把你婢女給我主帶來的這禮物,賜給跟隨我主的僕人。
27Kaj jen cxi tiu benajxo, kiun via sklavino alportis al mia sinjoro; gxi estu donita al la servantoj, kiuj sekvas mian sinjoron.
28求你饒恕你婢女的過犯。耶和華必為我主建立一個堅固的家,因為我主為耶和華爭戰;在你一生的日子裡,在你身上也找不到甚麼過錯。
28Pardonu, mi petas, la krimon de via sklavino, cxar la Eternulo arangxos al mia sinjoro domon fidindan, pro tio, ke mia sinjoro militas la militojn de la Eternulo; kaj malbono neniam estu trovata cxe vi.
29雖然有人起來追趕你,尋索你的命,我主的性命必得保全在耶和華你的 神生命的囊中。至於你仇敵的命,耶和華卻要甩去,像從甩石機甩出去一樣。
29Se levigxis homo, por vin persekuti kaj sercxi vian animon, la animo de mia sinjoro tamen estas cxirkauxbarita per cxirkauxbaro de vivo cxe la Eternulo, via Dio; sed la animo de viaj malamikoj estos forjxetita kvazaux per jxetilo.
30將來耶和華照著他應許的一切善待了你,立了你作以色列的領袖的時候,
30Kiam la Eternulo faros al mia sinjoro cxion bonan, kiun Li promesis, kaj faros vin estro super Izrael,
31我主就不致因為無緣無故流人的血或親自報仇而良心不安,心裡有愧了。耶和華恩待了我主以後,求你記念你的婢女。”
31tiam cxi tio ne estu por vi pusxigxilo nek korfalilo por mia sinjoro, se vi versxos sangon senkauxze kaj se mia sinjoro helpos sin mem. Tiam la Eternulo faros bonon al mia sinjoro, kaj vi rememoros vian sklavinon.
32大衛息怒大衛對亞比該說:“耶和華以色列的 神是應當稱頌的!他今天差派你來迎接我。
32Tiam David diris al Abigail:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu sendis vin hodiaux al mi renkonte.
33你的智慧和你的為人也是應當稱讚的,因為你今天阻止了我流人的血,又阻止了我親手報仇。
33Kaj benata estu via elokventeco, kaj benata estu vi, kiu malhelpis min hodiaux de enfalo en sangon kaj de helpado al mi per mia propra mano.
34我指著那攔阻了我加害你的永活的耶和華以色列的 神起誓,如果你不及時來迎見我,到明天早晨,拿八所有的男丁必不留一個。”
34Sed kiel vivas la Eternulo, Dio de Izrael, kiu malhelpis min fari al vi malbonon:se vi ne rapidus kaj ne venus al mi renkonte, gxis la matenigxo restus cxe Nabal neniu virseksulo.
35大衛從亞比該手中接受了她帶來給他的東西,就對她說:“你平平安安回家去吧!你看,我已經聽了你的話,也答應了你的請求。”
35Kaj David prenis el sxia mano tion, kion sxi alportis al li, kaj li diris al sxi:Iru pace al via domo; vidu, mi auxskultis vian vocxon kaj honoris vian vizagxon.
36拿八之死亞比該到了拿八那裡,他正在家中擺設筵席,好像帝王的筵席一樣。拿八心裡暢快,喝得爛醉如泥,所以無論大事小事亞比該都沒有告訴他,直到第二天早晨。
36Kiam Abigail venis al Nabal, jen li havis festenon en sia domo, kiel festeno de regxo, kaj la koro de Nabal estis gaja en li, kaj li estis tre ebria; sed sxi diris al li nenion malgrandan nek grandan gxis la matenigxo.
37到了早晨,拿八酒醒了,他的妻子才把這些事告訴他,他就嚇得魂不附體,立刻中風癱瘓了。
37Matene, kiam la vino eliris el Nabal, lia edzino rakontis al li tion, kio okazis; tiam rigidigxis en li lia koro, kaj li farigxis kiel sxtono.
38大約過了十天,耶和華擊打拿八,他就死了。
38Post dek tagoj la Eternulo frapis Nabalon, kaj li mortis.
39大衛娶亞比該為妻大衛聽見拿八死了,就說:“耶和華是應當稱頌的,因為他為我伸了拿八羞辱我的冤,又阻止了僕人行惡,也使拿八的惡歸到他自己的頭上。”於是大衛派人去對亞比該說要娶她作他的妻子。
39Kiam David auxdis, ke Nabal mortis, li diris:Benata estu la Eternulo, kiu jugxe punis pro la malhonoro, kiun mi havis de Nabal, kaj Sian sklavon Li detenis de malbono, kaj la malbonecon de Nabal la Eternulo returnis sur lian kapon. Kaj David sendis kaj paroligis al Abigail, ke li volas preni sxin al si kiel edzinon.
40大衛的僕人到了迦密去見亞比該,對她說:“大衛差派我們到你這裡來,要娶你作他的妻子。”
40Kaj venis la servantoj de David al Abigail en Karmelon, kaj diris al sxi jene:David sendis nin al vi, por preni vin al li kiel edzinon.
41亞比該就起來,面伏於地叩拜,說:“婢女願意作女僕,洗我主人的腳!”
41Tiam sxi levigxis, kaj klinigxis kun la vizagxo gxis la tero, kaj diris:Jen via sklavino estas servantino, por lavi la piedojn de la servantoj de mia sinjoro.
42亞比該急忙起來,騎上驢,帶著五個跟隨她的女僕,跟從大衛的使者去了,就作了大衛的妻子。
42Kaj Abigail rapide levigxis kaj ekrajdis sur azeno, kaj sxiaj kvin servantinoj ekiris post sxi, kaj sxi sekvis la senditojn de David kaj farigxis lia edzino.
43大衛先娶了耶斯列人亞希暖,她們二人都作了他的妻子。
43Ankaux Ahxinoamon el Jizreel David prenis, kaj ili ambaux farigxis liaj edzinoj.
44掃羅已經把他的女兒米甲,就是大衛的妻子,賜給了迦琳人拉億的兒子帕提作妻子。
44Sed Saul fordonis sian filinon Mihxal, edzinon de David, al Palti, filo de Laisx, el Galim.