1掃羅在西弗曠野尋索大衛西弗人基比亞來見掃羅,說:“大衛不是在曠野前面的哈基拉山中躲藏起來嗎?”
1Venis la Zifanoj al Saul en Gibean, kaj diris:David ja kasxas sin sur la monteto HXahxila, kiu estas antaux la dezerto.
2掃羅就動身,下到西弗曠野去,跟隨他的有三千以色列精兵,要在西弗的曠野尋索大衛。
2Tiam Saul levigxis kaj ekiris al la dezerto Zif, kaj kun li estis tri mil viroj elektitaj el Izrael, por sercxi Davidon en la dezerto Zif.
3那時,掃羅在曠野前面的哈基拉山的路旁安營,大衛仍然住在曠野。大衛看見掃羅來到曠野追尋他,
3Kaj Saul starigis sian tendaron sur la monteto HXahxila, kiu estas antaux la dezerto, apud la vojo. Kaj David estis en la dezerto, kaj vidis, ke Saul venis en la dezerton, por lin sercxi.
4就派出探子,知道掃羅已經到了納康。
4Kaj David sendis esplorrigardantojn, kaj konvinkigxis, ke Saul efektive venis.
5大衛起來,來到掃羅安營的地方,看見掃羅和他的元帥,尼珥的兒子押尼珥睡臥的地方。掃羅睡在軍營的中央,眾人都在他的周圍安營。
5Tiam David levigxis, kaj venis al la loko, kie staris tendare Saul, kaj David rigardis la lokon, kie kusxis Saul, kaj Abner, filo de Ner, lia militestro. Saul kusxis en la centro de la tendaro, kaj la tuta popolo cxirkaux li.
6大衛在西弗也不傷害掃羅大衛問赫人亞希米勒和洗魯雅的兒子約押的兄弟亞比篩,說:“誰願與我一起下到掃羅的營裡去呢?”亞比篩回答:“我願與你一起下去。”
6Kaj David ekparolis kaj diris al Ahximelehx la HXetido, kaj al Abisxaj, filo de Ceruja, frato de Joab, jene:Kiu iros kun mi al Saul en la tendaron? Kaj Abisxaj diris:Mi iros kun vi.
7於是大衛和亞比篩趁著夜裡到了眾軍那裡。掃羅正躺在軍營的中央睡著了,他的矛插在頭旁的地上;押尼珥和眾軍都躺在他的周圍。
7Kaj David kaj Abisxaj venis al la popolo nokte; kaj jen Saul kusxas kaj dormas en la centro de la tendaro, kaj lia lanco estas enfiksita en la tero apud lia kaploko, kaj Abner kaj la popolo kusxas cxirkauxe.
8亞比篩對大衛說:“今天 神把你的仇敵交在你手裡了。現在求你容我用矛把他刺透在地上,一刺就夠,不必再刺。”
8Tiam Abisxaj diris al David:Dio transdonis hodiaux vian malamikon en viajn manojn; nun permesu, ke mi trapiku lin per la lanco al la tero unu fojon; duan fojon mi tion ne faros al li.
9大衛卻對亞比篩說:“不可殺死他,因為有誰伸手傷害耶和華的受膏者而無罪呢?”
9Sed David diris al Abisxaj:Ne pereigu lin; cxar kiu povas senpune etendi sian manon kontraux la sanktoleiton de la Eternulo?
10大衛說:“我指著永活的耶和華起誓,他或被耶和華擊打,或死期到了,或下到戰場陣亡了,
10Kaj David diris:Mi jxuras per la Eternulo, ke nur la Eternulo lin frapos; aux venos lia tago kaj li mortos, aux li iros en militon kaj pereos.
11我在耶和華面前,絕對不敢伸手傷害耶和華的受膏者。現在,你可以把掃羅頭旁的矛和水袋拿來,我們就走吧!”
11La Eternulo gardu min, ke mi ne etendu mian manon kontraux sanktoleiton de la Eternulo! nun prenu la lancon, kiu estas apud lia kaploko, kaj la vazon kun la akvo, kaj ni foriru.
12於是大衛從掃羅的頭旁拿了矛和水袋,他們二人就走了。沒有人看見,沒有人知道,也沒有人醒來。他們都睡著了,因為耶和華使他們沉睡。
12Kaj David prenis la lancon kaj la vazon kun la akvo de la kaploko de Saul, kaj ili foriris; kaj neniu vidis, neniu rimarkis, kaj neniu vekigxis, sed cxiuj dormis; cxar dormego venanta de la Eternulo falis sur ilin.
13大衛嘲笑押尼珥然後大衛過到另一邊去,遠遠地站在山頂上,兩者之間的距離很遠。
13Kaj David transiris sur la alian flankon, kaj starigxis sur la supro de la monto, malproksime, tiel ke granda interspaco estis inter ili.
14大衛呼叫眾人和尼珥的兒子押尼珥說:“押尼珥啊,你不答話嗎?”押尼珥回答說:“你是誰,竟敢呼叫王?”
14Kaj David ekkriis al la popolo, kaj al Abner, filo de Ner, jene:CXu vi ne respondos, Abner? Kaj Abner respondis kaj diris:Kiu vi estas, kiu krias kontraux la regxo?
15大衛對押尼珥說:“你不是一個男子漢嗎?以色列人中有誰能與你相比呢?眾民中有一個人來要殺害王你的主,你為甚麼沒有保護王你的主呢?
15Tiam David diris al Abner:CXu vi ne estas viro? kaj kiu estas egala al vi en Izrael? kial do vi ne gardis vian sinjoron, la regxon? cxar venis unu el la popolo, por pereigi la regxon, vian sinjoron.
16你所作的這事不好。我指著永活的耶和華起誓,你們都是該死的,因為你們沒有保護你的主,就是耶和華的受膏者。現在你看看王頭旁的矛和水袋在哪裡?”
16Ne bona estas tio, kion vi faris. Kiel vivas la Eternulo, vi meritas la morton pro tio, ke vi ne gardis vian sinjoron, la sanktoleiton de la Eternulo. Nun rigardu, kie estas la lanco de la regxo, kaj la vazo kun la akvo, kiu estis apud lia kaploko.
17大衛勸諫掃羅掃羅認出是大衛的聲音,就說:“我兒大衛啊!這是你的聲音嗎?”大衛說:“我主我王啊!是我的聲音。”
17Tiam Saul rekonis la vocxon de David, kaj diris:CXu tio estas via vocxo, mia filo David? Kaj David diris:GXi estas mia vocxo, mia sinjoro, ho regxo.
18又說:“我主為甚麼這樣追趕僕人呢?我作了甚麼?我手裡犯了甚麼過錯?
18Kaj li diris plue:Kial mia sinjoro persekutas sian sklavon? kion mi faris? kaj kia malbono estas en mia mano?
19現在求我主我王聽你僕人的話。如果是耶和華激動你攻擊我,願耶和華收納祭物;如果是人激動你,願他們在耶和華面前受咒詛,因為他們今天把我趕出來,不容我在耶和華的產業上有分,說:‘你去服事別的神吧!’
19Nun mia sinjoro la regxo volu auxskulti la vortojn de sia sklavo:se la Eternulo incitas vin kontraux mi, ekodoru farunofero; sed se homoj, tiam ili estu malbenitaj antaux la Eternulo; cxar ili elpelis min nun, ke mi ne partoprenu en la heredajxo de la Eternulo, kaj ili diras:Iru, servu al aliaj dioj.
20現在,求王不要讓我的血流在遠離耶和華的地上,因為以色列王出來尋索我的性命,就像人在山中獵取一隻鷓鴣一樣。”
20Nun mia sango ne falu sur la teron malproksime de la vizagxo de la Eternulo; la regxo de Izrael eliris ja, por sercxi iun pulon, kiel oni postkuras perdrikon en la montoj.
21掃羅認錯掃羅說:“我有罪了,我兒大衛啊,你回來吧!因為今天你看我的命為寶貴,我必不再害你。看哪!我作了糊塗事了,並且錯得很厲害。”
21Tiam Saul diris:Mi pekis; revenu, mia filo David, cxar mi ne plu faros al vi malbonon, pro tio, ke mia animo estis kara antaux viaj okuloj hodiaux. Jen mi agis malsagxe kaj tre multe eraris.
22大衛回答說:“看哪!王的矛在這裡,可以叫一個僕人過來拿去。
22Kaj David respondis kaj diris:Jen estas la lanco de la regxo; unu el la servantoj venu kaj prenu gxin;
23耶和華必按著各人的公義和信實報答他;今天耶和華把你交在我手裡,我卻不願伸手傷害耶和華的受膏者。
23kaj la Eternulo repagu al cxiu laux lia justeco kaj fideleco. La Eternulo transdonis vin hodiaux en miajn manojn, sed mi ne volis etendi mian manon kontraux sanktoleiton de la Eternulo.
24看哪,我今天怎樣看重你的命,願耶和華也怎樣看重我的命,並且救我脫離一切患難。”
24Jen, kiel via animo havis hodiaux grandan valoron en miaj okuloj, tiel mia animo havu grandan valoron en la okuloj de la Eternulo, kaj Li savu min de cxia mizero.
25掃羅對大衛說:“我兒大衛啊,願你得福,你必作成你所要作的,也必得勝。”於是大衛離去了,掃羅也回自己的地方去了。
25Kaj Saul diris al David:Benata vi estu, mia filo David; vi faros vian faron, kaj vi venkos. Kaj David iris sian vojon, kaj Saul reiris al sia loko.