聖經新譯本

Esperanto

1 Samuel

5

1約櫃在非利士各城引起的災害非利士人搶去了 神的約櫃,就把它從以便以謝運到亞實突。
1La Filisxtoj prenis la keston de Dio kaj portis gxin el Eben-Ezer en Asxdodon.
2非利士人搶去 神的約櫃,把它抬進大袞廟,放在大袞神像的旁邊。
2Kaj la Filisxtoj prenis la keston de Dio kaj enportis gxin en la templon de Dagon kaj starigis gxin apude de Dagon.
3第二天清早,亞實突人起來,看見大袞神像仆倒在地,俯伏在耶和華的約櫃面前。他們就把大袞神像豎立起來,放回原處。
3Sed kiam la Asxdodanoj en la morgauxa tago levigxis, ili vidis, ke jen Dagon kusxas vizagxaltere antaux la kesto de la Eternulo. Kaj ili prenis Dagonon kaj restarigis lin sur lia loko.
4再次日早晨,他們起來的時候,看見大袞神像又仆倒在地,俯伏在耶和華的約櫃面前,大袞的頭和雙手也都在門檻上折斷了,只剩下大袞的身體。
4Kiam ili en la morgauxa tago matene levigxis, ili vidis, ke jen Dagon kusxas vizagxaltere antaux la kesto de la Eternulo; la kapo de Dagon kaj liaj ambaux manoj dehakitaj kusxas sur la sojlo, nur la torso restis.
5因此大袞的祭司和所有進亞實突大袞廟的人,都不踏大袞廟的門檻,直到現在。
5Pro tio la pastroj de Dagon, kaj cxiuj, kiuj eniras en la templon de Dagon en Asxdod, ne pasxas sur la sojlon de Dagon gxis la nuna tago.
6耶和華的手重重地壓在亞實突人身上,敗壞他們,用痔瘡擊打亞實突和亞實突四境的人。
6Kaj la mano de la Eternulo peze falis sur la Asxdodanojn, kaj Li komencis ekstermi ilin kaj frapis ilin per tuberoj, en Asxdod kaj en gxiaj cxirkauxajxoj.
7亞實突人看見這種情形,就說:“以色列 神的約櫃不可再留在我們這裡,因為他的手重重地加在我們和我們的神大袞身上。”
7Kiam la Asxdodanoj vidis, ke estas tiel, tiam ili diris:Ne restu cxe ni la kesto de la Dio de Izrael, cxar peza estas Lia mano sur ni kaj sur nia dio Dagon.
8他們就派人去召集非利士人各城的首領前來,問他們:“我們要怎樣處理以色列 神的約櫃呢?”他們回答:“把以色列 神的約櫃運到迦特去吧。”他們就把它運到迦特去了。
8Ili sendis kaj kunvenigis al si cxiujn estrojn de la Filisxtoj, kaj diris:Kion ni faru kun la kesto de la Dio de Izrael? Kaj tiuj diris:Oni transportu la keston de la Dio de Izrael en Gaton. Kaj oni transportis la keston de la Dio de Izrael.
9運到那裡以後,耶和華的手攻擊那城,引起很大的恐慌。他擊打全城的人,不分老幼,使痔瘡在他們中間蔓延。
9Sed kiam oni transportis gxin, la mano de la Eternulo faris en la urbo tre grandan tumulton, kaj Li frapis la logxantojn de la urbo, kiel la malgrandajn, tiel ankaux la grandajn, kaj aperis sur ili tuberoj.
10於是他們把 神的約櫃送到以革倫。 神的約櫃到了以革倫的時候,以革倫人就喊叫:“他們把以色列 神的約櫃運到我們這裡來,是要殺害我們和我們的人啊!”
10Tiam ili forsendis la keston de Dio en Ekronon. Sed kiam la kesto de Dio venis en Ekronon, la Ekronanoj ekkriis, dirante:Oni alportis al ni la keston de la Dio de Izrael, por mortigi nin kaj nian popolon.
11於是他們派人去召集非利士人各城的首領前來,對他們說:“請把以色列 神的約櫃送回原處,免得它殺害我們和我們的人民。”死亡的恐慌籠罩全城,因為 神的手重重地壓在那裡。
11Ili sendis kaj kunvenigis cxiujn estrojn de la Filisxtoj, kaj diris:Forsendu la keston de la Dio de Izrael, ke gxi revenu sur sian lokon kaj ne mortigu nin kaj nian popolon; cxar en la tuta urbo estis morta teruro, tiel forte pezis la mano de Dio.
12沒有死的人都遭受痔瘡的打擊;那城的哀聲,上達於天。
12Kaj la homoj, kiuj ne mortis, estis frapitaj per tuberoj, kaj la kriado de la urbo levigxis gxis la cxielo.