聖經新譯本

Esperanto

1 Samuel

6

1歸還約櫃與獻賠罪禮物耶和華的約櫃在非利士人的地方有七個月之久。
1La kesto de la Eternulo estis en la lando de la Filisxtoj dum sep monatoj.
2非利士人把眾祭司和占卜的都召了來,問他們:“我們應該怎樣處理耶和華的約櫃呢?請告訴我們,要怎樣才能把它送回原處呢?”
2Kaj la Filisxtoj vokis la pastrojn kaj la auxguristojn, kaj diris:Kion ni faru kun la kesto de la Eternulo? sciigu al ni, kiamaniere ni resendu gxin sur gxian lokon.
3他們回答:“你們把以色列 神的約櫃送回去的時候,不可空空地把它送回去,卻要償還賠罪的禮物,這樣,你們就可以得著醫治,也可以知道,為甚麼他的手沒有離開你們。”
3Kaj tiuj diris:Se vi volas resendi la keston de la Dio de Izrael, ne resendu gxin sen donacoj, sed repagu al Li prokulpan oferon; tiam vi resanigxos, kaj ekscios, kial ne forigxas de vi Lia mano.
4非利士人問:“我們應當償給他甚麼作賠罪的禮物呢?”他們回答:“要按照非利士人各城首領的數目,用五個金痔瘡和五隻金老鼠作賠罪的禮物,因為你們所有的人和你們各城的首領所遭遇的,都是一樣的災禍。
4Kaj ili diris:Kian prokulpan oferon ni repagu al Li? Kaj tiuj diris:Laux la nombro de la estroj de la Filisxtoj kvin orajn tuberojn kaj kvin orajn musojn; cxar la sama frapo trafis vin cxiujn kaj viajn estrojn.
5所以你們要做痔瘡的像和毀壞田地的老鼠的像,還要把榮耀歸給以色列的 神。也許他會向你們、你們的神和你們的田地手下留情。
5Faru bildojn de viaj tuberoj kaj bildojn de viaj musoj, kiuj ruinigis la landon, kaj faru honoron al la Dio de Izrael; tiam Li eble malplipezigos Sian manon sur vi kaj sur viaj dioj kaj sur via lando.
6你們為甚麼要硬著心,像以前埃及人和法老那樣呢? 神嚴嚴地對付他們以後,他們不是放走了以色列人,以色列人不是真的離開了嗎?
6Kial vi obstinigus vian koron, kiel obstinigis sian koron Faraono kaj la Egiptoj? kiam Li montris sur ili Sian forton, ili ja forliberigis ilin, ke ili iru.
7現在你們要預備一輛新車和兩頭仍在乳養小牛、未曾負過軛的母牛,把牠們緊緊套在車上,把小牛從牠們身邊帶回棚裡去。
7Nun faru novan cxaron, kaj prenu du sucxigantajn bovinojn, kiuj ankoraux ne havis sur si jugon, kaj jungu la bovinojn al la cxaro, kaj iliajn idojn forkonduku de ili hejmen.
8你們要把耶和華的約櫃搬來,放在車上,把那些償給他作賠罪禮物的金器放在盒子裡,放置在約櫃旁邊,然後把它送上路,讓它自己走。
8Kaj prenu la keston de la Eternulo, kaj metu gxin sur la cxaron; kaj la orajn objektojn, kiujn vi donos al Li kiel prokulpan oferon, metu en kesteton apud gxin, kaj forsendu gxin, ke gxi iru.
9你們要留意看,如果它是走向自己的境界,往伯.示麥去,那麼就是耶和華降這大災給我們;如果不是這樣,我們就知道,不是他的手攻擊我們,我們遭遇的不過是偶然的事。”
9Kaj rigardu:se gxi iros laux la vojo al sia regiono, al Bet-SXemesx, tiam Li faris al ni tiun grandan malbonon; se ne, tiam ni scios, ke ne Lia mano frapis nin, sed ke tio trafis nin blindokaze.
10非利士人就照著去行。他們牽來兩頭還在乳養小牛的母牛,把牠們緊緊套在車上,把小牛關在棚裡。
10Kaj la homoj faris tiel, kaj ili prenis du sucxigantajn bovinojn kaj aljungis ilin al cxaro, kaj iliajn idojn ili ensxlosis hejme;
11他們又把耶和華的約櫃,裝金老鼠和痔瘡像的盒子,都放在車上。
11kaj ili metis la keston de la Eternulo sur la cxaron, kaj ankaux la kesteton kun la oraj musoj kaj kun la bildoj de siaj tuberoj.
12牛向著伯.示麥的路上直奔,如同走在一條大路上,一面走一面叫,不偏左也不偏右。非利士各城的首領在後面跟著走,直到伯.示麥的邊界。
12Kaj la bovinoj direktis sian iradon al la vojo, kiu kondukas al Bet- SXemesx; ili iris nur sur unu vojeto, iris kaj blekis, sed ne forflankigxis dekstren nek maldekstren; kaj la estroj de la Filisxtoj iris post ili gxis la limo de Bet-SXemesx.
13約櫃在伯.示麥那時,伯.示麥人正在谷中收割麥子,他們舉目觀看,看見了約櫃,就歡歡喜喜迎見約櫃。
13Kaj la logxantoj de Bet-SXemesx estis rikoltantaj tritikon en la valo; kiam ili levis la okulojn kaj ekvidis la keston, ili ekgxojis pro tio, kion ili vidis.
14牛車到了伯.示麥人約書亞的田間,就停在那裡;那裡有一塊大石,他們把做那車的木料劈開,又把那兩隻母牛作燔祭獻給耶和華。
14La cxaro venis sur la kampon de Josuo, Bet-SXemesxano, kaj haltis tie; tie estis granda sxtono. Kaj oni dishakis la lignon de la cxaro, kaj la bovinojn oni oferis brulofere al la Eternulo.
15利未人把耶和華的約櫃,與它一同送來裝有金器的盒子,都搬了下來,放在大石上;那一天,伯.示麥人向耶和華獻上燔祭,又獻上其他的祭。
15La Levidoj malsuprenprenis la keston de la Eternulo, kaj la kesteton, kiu estis apud gxi kaj enhavis la orajn objektojn, kaj ili metis tion sur la grandan sxtonon; kaj la logxantoj de Bet-SXemesx faris bruloferojn kaj bucxis bucxoferojn al la Eternulo en tiu tago.
16非利士人的五個首領看見了,當天就回以革倫去。
16Kaj la kvin estroj de la Filisxtoj vidis, kaj reiris en Ekronon en la sama tago.
17這些金痔瘡,就是非利士人償給耶和華作賠罪的禮物的,一個是為亞實突,一個是為迦薩,一個是為亞實基倫,一個是為迦特,一個是為以革倫。
17Kaj jen estas la oraj tuberoj, kiujn la Filisxtoj donis kiel prokulpan oferon al la Eternulo:unu pro Asxdod, unu pro Gaza, unu pro Asxkelon, unu pro Gat, unu pro Ekron.
18金老鼠的數目是按照非利士人五個首領所有的城市的數目,包括設防城和鄉村。他們安放耶和華約櫃的那塊大石,直到現在還是在伯.示麥人約書亞的田間,是一個證物。
18La oraj musoj, laux la nombro de cxiuj urboj Filisxtaj en la kvin provincoj, kiel de la urboj fortikigitaj, tiel ankaux de la nesxirmitaj vilagxoj, kaj ankaux la granda sxtono, sur kiun oni metis la keston de la Eternulo, estas kasxitaj gxis nun sur la kampo de Josuo, la Bet-SXemesxano.
19耶和華因為伯.示麥人偷窺他的約櫃,就擊殺他們;他擊殺了七十人(“七十人”大多數抄本都作“五萬零七十人”,少數抄本作“七十人”)。眾人因為耶和華用大災擊殺他們,就哀哭起來。
19Kaj Li frapis la logxantojn de Bet-SXemesx pro tio, ke ili enrigardis en la keston de la Eternulo; Li mortigis el la popolo kvindek mil sepdek homojn; kaj ekfunebris la popolo pro tio, ke la Eternulo frapis la popolon per granda frapo.
20約櫃在基列.耶琳伯.示麥人說:“在耶和華這位聖潔的 神面前,誰能站立得住呢?他可以從我們這裡上到哪裡去呢?”
20Kaj la logxantoj de Bet-SXemesx diris:Kiu povas stari antaux la Eternulo, tiu sankta Dio? kaj al kiu Li iros de ni?
21於是他們派遣使者到基列.耶琳的居民那裡去,對他們說:“非利士人把耶和華的約櫃送回來了。你們下來把它接到你們那裡去吧。”
21Kaj ili sendis senditojn al la logxantoj de Kirjat-Jearim, por diri:La Filisxtoj redonis la keston de la Eternulo; venu, prenu gxin al vi.