1亞瑪謝作猶大王(王下14:2~6)亞瑪謝登基的時候是二十五歲,他在耶路撒冷作王二十九年。他的母親名叫約耶但,是耶路撒冷人。
1La agxon de dudek kvin jaroj havis Amacja, kiam li farigxis regxo, kaj dudek naux jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehoadan, el Jerusalem.
2亞瑪謝行耶和華看為正的事,只是心不專一。
2Li agadis bone antaux la Eternulo, tamen ne el plena koro.
3他鞏固了王位以後,就把擊殺他父王的臣僕殺了。
3Kiam lia regxado fortikigxis, li mortigis siajn servantojn, kiuj mortigis la regxon, lian patron.
4他卻沒有處死他們的兒子,因為照著摩西律法書上所記,耶和華曾吩咐:“不可因兒子的罪處死父親,也不可因父親的罪處死兒子;各人要因自己的罪被處死。”
4Sed iliajn filojn li ne mortigis, cxar tiel estas skribite en la instruo, en la libro de Moseo, kie la Eternulo ordonis, dirante:Ne devas morti patroj pro la infanoj, kaj infanoj ne devas morti pro la patroj, sed cxiu devas morti pro sia peko.
5出兵攻打以東(王下14:7)亞瑪謝召集了猶大人,按著他們的家族為全猶大和便雅憫人,設立千夫長和百夫長,又數點他們的數目,從二十歲以上,能出去打仗,能拿槍持盾的精兵,共有三十萬。
5Amacja kunvenigis la Judojn, kaj starigis ilin laux patrodomoj, laux milestroj kaj centestroj, cxiujn Jehudaidojn kaj Benjamenidojn; kaj li kalkulis ilin, la havantajn la agxon de dudek jaroj kaj pli, kaj li trovis, ke ili prezentas la nombron de tricent mil viroj elektitaj, povantaj iri en militon kaj teni lancon kaj sxildon.
6又用了三千四百公斤銀子,從以色列中雇了十萬英勇的戰士。
6Kaj li dungis de Izrael cent mil bravajn militistojn pro cent kikaroj da argxento.
7有一位神人來見亞瑪謝,說:“王啊,請不要領以色列的軍隊和你同去,因為耶和華不和以色列人,不和任何以法蓮的子孫同在。
7Sed homo de Dio venis al li, kaj diris:Ho regxo, ne iru kun vi la militistaro de Izrael, cxar la Eternulo ne estas kun Izrael, kun cxiuj idoj de Efraim;
8即使你一定要去,奮勇爭戰, 神也會使你在敵人面前覆滅,因為 神有能力幫助人,也有能力使人覆滅。”
8sed iru vi sola, agu kuragxe en la milito; alie Dio faligos vin antaux la malamiko, cxar Dio havas la forton, por helpi kaj por faligi.
9亞瑪謝問神人:“我給以色列雇傭兵的那三千四百公斤銀子怎麼辦呢?”神人回答:“耶和華能把比這更多賜給你。”
9Kaj Amacja diris al la homo de Dio:Kion do oni faru kun la cent kikaroj, kiujn mi donis al la militistoj de Izrael? La homo de Dio respondis:La Eternulo povas doni al vi pli ol tio.
10於是亞瑪謝把那從以法蓮來的雇傭兵解散了,遣送他們回家;因此他們非常惱怒猶大人,就氣沖沖地回家去了。
10Tiam Amacja apartigis la militistojn, kiuj venis al li el la lando de Efraim, ke ili iru al sia loko. Kaj forte ekflamis ilia kolero kontraux Judujo, kaj ili reiris al sia loko kun kolero.
11亞瑪謝鼓起勇氣,率領他的人民到鹽谷去,擊殺了一萬西珥人。
11Kaj Amacja havis la kuragxon kaj kondukis sian popolon kaj iris en la Valon de Salo; kaj li mortigis el la Seiranoj dek mil;
12猶大人又生擒了一萬人,帶到一處崖頂,從崖頂把他們拋下去,使他們都摔得肢離破碎。
12kaj dek mil vivantajn la Judoj prenis en kaptitecon kaj kondukis ilin sur la supron de roko, kaj jxetis ilin malsupren de la supro de la roko tiel, ke cxiuj dishakigxis.
13但亞瑪謝打發回去、不許和他一同作戰的雇傭兵,竟侵入猶大各城,從撒瑪利亞直到伯.和崙,擊殺了三千人,又掠去了很多財物。
13Sed la militistoj, kiujn Amacja sendis returne, por ke ili ne iru kun li en la militon, kuris en la urbojn de Judujo, de Samario gxis Bet-HXoron, kaj mortigis tie tri mil homojn, kaj kaptis multe da rabakirajxo.
14亞瑪謝拜偶像受責備(王下14:8~10)亞瑪謝擊敗了以東人回來的時候,把西珥人的神像也帶回來,立為自己的神,在它們面前叩拜,又向它們燒香。
14Kiam Amacja revenis post la venkobato de la Edomidoj, li alportis la diojn de la Seiranoj kaj starigis ilin al si kiel diojn, kaj antaux ili li adorklinigxis kaj al ili li incensis.
15因此,耶和華向亞瑪謝發怒,於是差派一位先知去見他,對他說:“這民族的神不能拯救自己的人民脫離你的手,你為甚麼還尋求它們呢?”
15Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Amacja, kaj Li sendis al li profeton, kaj cxi tiu diris al li:Kial vi turnas vin al la dioj de la popolo, kiuj ne savis sian popolon kontraux via mano?
16先知向王講話的時候,王對他說:“我們立了你作王的謀士嗎?住口吧!你要挨打嗎?”先知就住口,可是又說:“我知道 神已定意消滅你,因為你作了這事,又不聽從我的勸戒。”
16Kaj dum li estis parolanta al li, la regxo diris al li:CXu oni faris vin konsilisto de la regxo? cxesu, cxar alie oni vin mortigos. Tiam la profeto cxesis, kaj diris:Mi scias, ke Dio decidis pereigi vin; cxar vi tion faris kaj vi ne auxskultis mian konsilon.
17猶大王亞瑪謝和群臣商議以後,就派人去見耶戶的孫子、約哈斯的兒子、以色列王約阿施,說:“來吧,我們在戰場上相見吧!”
17Amacja, regxo de Judujo, konsiligxis, kaj sendis al Joasx, filo de Jehoahxaz, filo de Jehu, regxo de Izrael, por diri:Venu, ni komparu niajn fortojn.
18以色列王約阿施派人去見猶大王亞瑪謝,說:“黎巴嫩的蒺藜派人去見黎巴嫩的香柏樹,說:‘把你的女兒給我的兒子作妻子吧!’後來有一隻黎巴嫩的野獸從那裡經過,把蒺藜踐踏了。
18Tiam Joasx, regxo de Izrael, sendis al Amacja, regxo de Judujo, por diri:La prunelo sur Lebanon sendis al la cedro sur Lebanon, por diri:Donu vian filinon al mia filo kiel edzinon. Sed preteriris sovagxa besto de Lebanon kaj dispremis per la piedoj la prunelon.
19你心裡說你擊敗了以東人,你就心裡驕傲,以這事誇口。現在你留在家裡吧,為甚麼要惹禍,使猶大和你一同覆亡呢?”
19Vi diras al vi:Jen mi venkobatis la Edomidojn; kaj via koro fierigxis kaj sercxas gloron. Sidu nun hejme; kial vi volas entrepreni aferon malfelicxan, ke vi falu kaj kun vi ankaux Judujo?
20亞瑪謝戰敗逃走(王下14:11~14)亞瑪謝卻不聽從;這原是出於 神,好把他們交在約阿施手裡,因為他們尋求以東的神。
20Sed Amacja ne obeis; cxar tio estis de Dio, por transdoni ilin en manojn pro tio, ke ili turnis sin al la dioj de Edom.
21於是以色列王約阿施上來,在猶大的伯.示麥,和猶大王亞瑪謝相會於戰場上。
21Kaj eliris Joasx, regxo de Izrael, kaj ili komparis siajn fortojn, li kaj Amacja, regxo de Judujo, en Bet-SXemesx, kiu estas en Judujo.
22猶大人在以色列人面前被擊敗,各自逃回家去了。
22Kaj la Judoj estis venkobatitaj de la Izraelidoj, kaj ili diskuris cxiu al sia tendo.
23以色列王約阿施在伯.示麥捉住了約哈斯的孫子、約阿施的兒子、猶大王亞瑪謝,把他帶到耶路撒冷,又拆毀耶路撒冷的城牆,從以法蓮門直到角門,共兩百公尺。
23Kaj Amacjan, regxon de Judujo, filon de Joasx, filo de Jehoahxaz, kaptis Joasx, regxo de Izrael, en Bet-SXemesx, kaj venigis lin en Jerusalemon; kaj li detruis la muregon de Jerusalem, de la Pordego de Efraim gxis la Pordego Angula, sur la spaco de kvarcent ulnoj.
24又把俄別.以東負責看守 神殿裡的一切金銀和一切器皿,以及王宮裡的寶物都掠去,又擄走人質,然後回撒瑪利亞去了。
24Kaj li prenis la tutan oron kaj argxenton, kaj cxiujn vazojn, kiuj trovigxis en la domo de Dio cxe Obed-Edom, kaj la trezorojn de la regxa domo, kaj ankaux garantiulojn, kaj li reiris en Samarion.
25亞瑪謝在拉吉被弒(王下14:17~20)以色列王約哈斯的兒子約阿施死後,猶大王約阿施的兒子亞瑪謝還活了十五年。
25Kaj Amacja, filo de Joasx, regxo de Judujo, vivis post la morto de Joasx, filo de Jehoahxaz, regxo de Izrael, ankoraux dek kvin jarojn.
26亞瑪謝其餘的事蹟,一生的始末,不是都記在猶大和以色列諸王記上嗎?
26La cetera historio de Amacja, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la libro de la regxoj de Judujo kaj de Izrael.
27自從亞瑪謝離棄耶和華以後,在耶路撒冷有人要謀害他;他就逃到拉吉去。謀害他的人派人追到拉吉,在那裡把他殺死。
27De la tempo, kiam Amacja deturnis sin de la Eternulo, oni faris kontraux li konspiron en Jerusalem, kaj li forkuris en Lahxisxon. Sed oni sendis post li en Lahxisxon, kaj tie oni lin mortigis.
28然後用馬把他的屍體運回來,埋葬在大衛城裡,和他的列祖一起。
28Kaj oni venigis lin sur cxevaloj kaj enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de Judujo.