聖經新譯本

Esperanto

2 Chronicles

26

1烏西雅作猶大王(王下14:21~22,15:1~7)全猶大的人民立烏西雅接續他的父親亞瑪謝作王,那時他才十六歲。
1Kaj la tuta Juda popolo prenis Uzijan, kiu havis la agxon de dek ses jaroj, kaj faris lin regxo anstataux lia patro Amacja.
2亞瑪謝王和列祖同睡以後,烏西雅重建以祿,並且收歸猶大所有。
2Li prikonstruis Elaton kaj revenigis gxin al Judujo, post kiam la regxo ekdormis kun siaj patroj.
3烏西雅登基的時候,是十六歲;他在耶路撒冷作王共五十二年。他的母親名叫耶可利雅,是耶路撒冷人。
3La agxon de dek ses jaroj havis Uzija, kiam li farigxis regxo, kaj kvindek du jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehxolja, el Jerusalem.
4烏西雅行耶和華看為正的事,像他的父親亞瑪謝一切所行的。
4Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Amacja.
5撒迦利亞在世的日子,教導烏西雅敬畏 神,所以烏西雅常常尋求 神;烏西雅尋求 神的時候, 神就使他亨通。
5Li turnadis sin al Dio en la tempo de Zehxarja, la kompetentulo en Diaj vizioj; kaj en tiu tempo, kiam li turnadis sin al la Eternulo, Dio donadis al li sukceson.
6國勢日強他出去攻打非利士人,拆毀了迦特的城牆、雅比尼的城牆和亞實突的城牆;又在亞實突境內非利士人中,建造了幾座城。
6Li eliris kaj militis kontraux la Filisxtoj; li detruis la muregon de Gat, la muregon de Jabne, kaj la muregon de Asxdod; kaj li konstruis urbojn en la regiono de Asxdod kaj en Filisxtujo.
7 神幫助他攻打非利士人和住在姑珥.巴力的阿拉伯人,以及米烏尼人。
7Kaj Dio helpis al li kontraux la Filisxtoj, kaj kontraux la Araboj, kiuj logxis en Gur-Baal, kaj kontraux la Meunoj.
8亞捫人給烏西雅進貢,他的名聲傳到埃及的邊境,因為他極其強盛。
8Kaj la Amonidoj donis al Uzija donacojn, kaj lia nomo farigxis fama gxis la limo de Egiptujo, cxar li estis tre forta.
9烏西雅在耶路撒冷的角門、谷門和城牆轉角的地方,建築了城樓,這些城樓非常堅固。
9Uzija konstruis turojn en Jerusalem super la Pordego Angula, super la Pordego de la Valo, kaj super la angulo, kaj fortikigis ilin.
10他又在曠野建造了一些瞭望樓,挖了許多貯水池,因為他在高原和平原上有很多牲畜;又因為他喜愛種植,所以在山地上和果園裡,雇有農夫和修剪葡萄樹的工人。
10Li konstruis ankaux turojn en la dezerto kaj elhakis multe da putoj, cxar li havis multe da brutoj sur la malaltajxo kaj sur la ebenajxo; li havis ankaux terkultivistojn kaj vinberistojn sur la montoj kaj kreskotauxgaj lokoj, cxar li estis amanto de la tero.
11烏西雅又有善於作戰的軍隊,照著書記耶利和官長瑪西雅數點的數目,由王的一個將軍哈拿尼雅指揮,編隊上陣。
11Uzija havis militistaron, kapablan por bataloj, elirantan en militon per tacxmentoj, laux la nombro, kalkulita de la skribisto Jeiel kaj de la inspektisto Maaseja, sub kontrolo de HXananja, el la altranguloj de la regxo.
12這些英勇戰士中的各家族首領,總數共二千六百人。
12La tuta nombro de la cxefoj de patrodomoj, el la bravaj militistoj, estis du mil sescent;
13在他們指揮下的軍隊,共有三十七萬七千五百人,都是大有能力,善於作戰的,能幫助王攻打仇敵。
13kaj sub ilia regado estis militistaro el tricent sep mil kvincent povantaj fari militon kun batalkapableco, por helpi al la regxo kontraux la malamiko.
14烏西雅給全隊軍兵配備了盾牌、矛槍、頭盔、鎧甲、弓箭和甩石的機弦。
14Kaj Uzija pretigis por ili, por la tuta militistaro, sxildojn, lancojn, kaskojn, kirasojn, pafarkojn, kaj sxtonojn por sxtonjxetiloj.
15他又在耶路撒冷製造巧匠發明的器械,安放在城樓和城角上,用來發射利箭和大石。烏西雅的名聲傳到遠方,因為他得了非常的幫助,使他十分強盛。
15Kaj li faris en Jerusalem masxinojn, elpensitajn de specialistoj, por ke ili trovigxu sur la turoj kaj sur la anguloj, por jxetadi sagojn kaj grandajn sxtonojn. Kaj lia nomo farigxis fama malproksime, cxar li mirinde arangxis al si helpon, gxis li farigxis potenca.
16烏西雅越職受罰烏西雅強盛起來,就心高氣傲,以致自尋毀滅,竟冒犯耶和華他的 神;他進了耶和華的殿,要在香壇上燒香。
16Sed kiam li farigxis potenca, lia koro fierigxis tiel, ke li malbonigxis. Li krimis kontraux la Eternulo, lia Dio, kaj li eniris en la templon de la Eternulo, por incensi sur la altaro de incensado.
17跟隨烏西雅進去的,有亞撒利雅祭司,還有耶和華的祭司八十個,都是英勇的人。
17Kaj eniris post li la pastro Azarja, kaj kun li okdek pastroj de la Eternulo, kuragxuloj;
18他們阻止烏西雅王,對他說:“烏西雅啊,給耶和華燒香不是你應作的事,而是亞倫的子孫作祭司的事,他們是分別為聖作燒香的事;請離開聖所吧,因為你作了不應該作的事了,你必不能從耶和華 神那裡得著尊榮。”
18kaj ili starigxis kontraux la regxo Uzija, kaj diris al li:Ne vi, Uzija, devas incensi al la Eternulo, sed incensi devas la pastroj, idoj de Aaron, sanktigitaj; eliru el la sanktejo, cxar vi faris krimon, kaj tio ne estos por vi honora antaux Dio, la Eternulo.
19烏西雅逝世於是烏西雅十分忿怒,手裡拿著香爐正要燒香,他向眾祭司發怒的時候,就在耶和華的殿裡香壇旁邊眾祭司的面前,他的額上忽然長出了大痲風。
19Tiam Uzija ekkoleris, kaj en la mano li tenis incensilon, por incensi. Sed kiam li ekkoleris kontraux la pastroj, lepro aperis sur lia frunto, antaux la pastroj en la domo de la Eternulo, apud la altaro de incensado.
20大祭司亞撒利雅和眾祭司看著他,忽然見他的額上長了大痲風,就急忙催他出殿;他自己也急忙出去,因為耶和華擊打了他。
20Kiam sin turnis al li la cxefpastro Azarja kaj cxiuj pastroj, ili ekvidis, ke li havas lepron sur la frunto. Kaj ili rapide elkondukis lin de tie, kaj ankaux li mem rapidis eliri, cxar la Eternulo lin frapis.
21烏西雅王長大痲風直到死的時候;他既然長了大痲風,就住在一間隔離的房子裡,不能進耶和華的殿。他的兒子約坦執掌朝政,治理國民。
21Kaj la regxo Uzija restis lepra gxis la tago de sia morto, kaj li logxis en izolita domo de leprulo; cxar li estis forigita for de la domo de la Eternulo. Kaj lia filo Jotam estis cxefo de la regxa domo kaj regis la popolon de la lando.
22烏西雅其餘的事蹟,一生的始末,亞摩斯的兒子以賽亞先知都記下來了。
22La ceteran historion de Uzija, la unuan kaj la lastan, priskribis la profeto Jesaja, filo de Amoc.
23烏西雅和他的列祖同睡;由於有人說:“他是個長大痲風的人”,所以把他埋葬在王陵的田間,和他的列祖一起。他的兒子約坦接續他作王。
23Kaj Uzija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj sur la kampo de la tomboj de la regxoj; cxar oni diris:Li estas leprulo. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jotam.