1耶戶寫信給撒瑪利亞的領袖亞哈有七十個兒子在撒瑪利亞。耶戶寫了一批信,送到撒瑪利亞,對耶斯列的首領、長老和亞哈眾子的導師說:
1Ahxab havis sepdek filojn en Samario. Kaj Jehu skribis leterojn kaj sendis en Samarion al la estroj de Jizreel, la plejagxuloj, kaj la filedukistoj de Ahxab, kun la sekvanta enhavo:
2“你們主人的兒子都在你們那裡,你們也有戰車、馬匹、設防城和武器,那麼這封信到達你們那裡的時候,
2Kiam cxi tiu letero venos al vi, cxe kiuj trovigxas la filoj de via sinjoro kaj sub kies administrado trovigxas la cxaroj kaj la cxevaloj kaj la fortikigita urbo kaj la bataliloj:
3你們就要看看在你們主人的兒子中,哪一個是最好最合適的,把他立在父親的寶座上;你們又要為你們主人的家作戰。”
3tiam rigardu, kiu estas la plej bona kaj plej digna el la filoj de via sinjoro, kaj sidigu lin sur la trono de lia patro kaj batalu pro la domo de via sinjoro.
4他們就十分害怕,說:“看哪,兩個王尚且不能在他面前站立得住,我們又怎能站得住呢?”
4Sed ili tre forte ektimis, kaj diris:Jen la du regxoj ne povis kontrauxstari al li, kiel do ni kontrauxstaros?
5於是內務長、市長、長老和亞哈眾子的導師送信給耶戶說:“我們是你的僕人,你吩咐我們的,我們都必照辦;我們也不會立甚麼人作王;你看怎樣好,我們就怎樣作。”
5Kaj la palacestro kaj la urbestro kaj la plejagxuloj kaj la filedukistoj sendis al Jehu, por diri:Ni estas viaj servantoj, kaj cxion, kion vi ordonos al ni, ni faros; ni neniun faros regxo; kio placxas al vi, tion faru.
6殺盡亞哈的子孫於是耶戶寫第二封信給他們說:“如果你們是歸從我,聽我的話的,就要把你們主人的兒子們的頭顱取下,明天大約這個時候,帶來耶斯列給我。”那時,王的七十個兒子是住在撫養他們的城中的大臣那裡。
6Tiam li skribis al ili duan leteron kun jena enhavo:Se vi estas sur mia flanko kaj obeas mian vocxon, tiam prenu la kapojn de la filoj de via sinjoro kaj venu al mi morgaux en cxi tiu tempo en Jizreelon. Kaj da regxidoj estis sepdek homoj cxe la eminentuloj de la urbo, kiuj edukis ilin.
7這信到達他們那裡的時候,他們就拿住王的眾子,把這七十人殺了,然後把他們的頭放在盤子裡,送到耶斯列耶戶那裡。
7Kiam la letero venis al ili, ili prenis la filojn de la regxo kaj bucxis ilin, sepdek homojn, kaj metis iliajn kapojn en korbojn kaj sendis al li en Jizreelon.
8有使者來告訴耶戶說:“王的眾子的頭送到了。”他說:“把它們分作兩堆放在城門口,直到早上。”
8Kaj venis la sendito, kaj diris al li jene:Oni alportis la kapojn de la regxidoj. Kaj li diris:Kusxigu ilin en du amasoj antaux la enirejo de la pordego gxis mateno.
9第二天早上的時候,耶戶出來,站著對眾民說:“你們都是無罪的,看哪,是我自己背叛了我的主人,把他殺了,但這所有的人又是誰擊殺的呢?
9Matene li eliris kaj starigxis, kaj diris al la tuta popolo:Vi estas senkulpaj; estas mi, kiu faris konspiron kontraux mia sinjoro kaj mortigis lin; sed kiu mortigis cxiujn cxi tiujn?
10你們要知道耶和華的話,就是耶和華所說攻擊亞哈家的話,一句也沒有落空;耶和華藉著他的僕人以利亞所說的話,他都作成了。”
10Sciu do nun, ke el la vortoj de la Eternulo nenio falis teren, el tio, kion la Eternulo diris pri la domo de Ahxab; la Eternulo faris tion, kion Li diris per Sia servanto Elija.
11於是耶戶擊殺了亞哈家在耶斯列剩下的人,還有他所有的大臣、有關的人、祭司,沒有一個給他存留。
11Kaj Jehu mortigis cxiujn restintojn el la domo de Ahxab en Jizreel kaj cxiujn liajn altrangulojn kaj liajn konatojn kaj liajn pastrojn, gxis restis neniu savigxinto.
12殺盡亞哈謝的兄弟耶戶動身,往撒瑪利亞去。在路上,他經過牧羊人的伯艾吉那裡。
12Kaj li levigxis, kaj iris kaj direktis sin al Samario. Kiam li estis survoje cxe la domo de la pasxtistoj,
13他遇見了猶大王亞哈謝的兄弟們。他說:“你們是誰?”他們說:“我們是亞哈謝的兄弟。我們下來要向王的眾子和太后的眾子請安。”
13Jehu renkontis la fratojn de Ahxazja, regxo de Judujo, kaj li diris:Kiuj vi estas? Ili respondis:Ni estas fratoj de Ahxazja, kaj ni iras, por demandi pri la farto de la filoj de la regxo kaj de la filoj de la regxino.
14他說:“活捉他們!”他的手下就活捉了他們,在伯艾吉的坑邊殺了他們;一共是四十二個人,沒有留下一人。
14Tiam li diris:Prenu ilin vivantajn. Kaj oni prenis ilin vivantajn kaj bucxis ilin super la puto cxe la domo de pasxtistoj, kvardek du homojn, kaj neniu el ili restis.
15他又從那裡往前行,看見利甲的兒子約拿達來迎接他。耶戶向他請安,然後說:“你的心對我忠誠,就像我的心對你的心一樣嗎?”約拿達說:“是的。”耶戶說:“如果是的話,伸出你的手來。”他伸出他的手,耶戶就把他拉上他的戰車。
15De tie li foriris, kaj li renkontis Jehonadabon, filon de Rehxab, irantan renkonte al li. Li salutis lin, kaj diris al li:CXu via koro estas favora, kiel mia koro estas favora al via koro? Jehonadab respondis:Jes. Se jes, tiam donu al mi vian manon. Kaj li donis al li sian manon kaj prenis lin al si sur la cxaron.
16耶戶說:“你和我一起去,看看我對耶和華的熱誠。”於是用自己的戰車載他同去。
16Kaj li diris:Iru kun mi kaj rigardu mian fervoron pri la Eternulo. Kaj oni veturigis lin kun li sur lia cxaro.
17他來到撒瑪利亞,就擊殺亞哈家所有在撒瑪利亞剩下的人,把他們完全消滅,正如耶和華對以利亞所說的話。
17Kiam li venis Samarion, li mortigis cxiujn, kiuj restis de Ahxab en Samario, gxis li tute ekstermis lin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris al Elija.
18設計殺盡拜巴力的人耶戶集合眾民,對他們說:“從前亞哈信奉巴力還算是少,耶戶要信奉更多。
18Kaj Jehu kunvenigis la tutan popolon, kaj diris al ili:Ahxab servis al Baal malmulte, Jehu servos al li multe;
19現在,所有的巴力先知、所有信奉他的和他所有的祭司都要給我召來,不要走漏一人;因為我要向巴力獻一個極大的祭,缺席的必不得活。”耶戶用詭計這樣行,是要除滅所有信奉巴力的人。
19kunvoku do al mi cxiujn profetojn de Baal, cxiujn liajn servantojn, kaj cxiujn liajn pastrojn, ke neniu forestu; cxar mi volas fari grandan oferadon al Baal; cxiu, kiu forestos, perdos sian vivon. Jehu faris tion kun ruza intenco, por pereigi la servantojn de Baal.
20耶戶又說:“要為巴力召開一個嚴肅會。”於是眾人宣告召開大會。
20Kaj Jehu diris:Arangxu sanktan kunvenon por Baal. Kaj oni tion proklamis.
21耶戶派人走遍以色列各地,所有信奉巴力的人都來了,沒有一個不來的。他們都進了巴力廟,以致巴力廟從這邊到那邊都塞滿了人。
21Kaj Jehu sendis al la tuta Izrael; kaj venis cxiuj servantoj de Baal; restis neniu, kiu ne venus. Ili eniris en la domon de Baal, kaj la domo de Baal plenigxis de rando gxis rando.
22耶戶對掌管衣櫥的說:“把禮服拿出來,給所有拜巴力的人穿。”他就把禮服拿出來給他們穿上。
22Kaj li diris al la estro de la vestejo:Elportu vestojn por cxiuj servantoj de Baal. Kaj li elportis vestojn por ili.
23耶戶和利甲的兒子約拿達來到巴力的廟中。他對信奉巴力的人說:“搜查看看,這裡不要有信奉耶和華的人和你們同在一起,只可以有信奉巴力的人。”
23Kaj Jehu kun Jehonadab, filo de Rehxab, eniris en la domon de Baal, kaj li diris al la servantoj de Baal:Esploru kaj rigardu, cxu ne estas cxi tie kun vi iu el la servantoj de la Eternulo, cxar cxi tie devas esti sole nur servantoj de Baal.
24他們進去獻祭和獻燔祭。耶戶布置了八十個人在外面,說:“如果我帶來交在你們手中的人,有一個從他們中間逃脫了,你們就要以命抵命。”
24Ili eniris, por fari bucxoferojn kaj bruloferojn. Dume Jehu starigis ekstere okdek virojn, kaj diris:Se cxe iu el vi savigxos iu el la homoj, kiujn mi transdonas en viajn manojn, tiam lia animo anstatauxos la animon de tiu.
25耶戶獻完了燔祭,就對衛兵和軍長說:“你們進去,殺死他們,一個也不讓他們出來。”衛兵和軍長於是用刀擊殺他們,又把他們的屍體拋出去,然後往巴力的城去了。
25Kiam la bruloferoj estis finitaj, Jehu diris al la korpogardistoj kaj al la estroj:Iru, batu ilin, ke neniu eliru. Kaj oni mortigis ilin per glavo, kaj la korpogardistoj kaj la estroj forjxetis ilin kaj iris en la urbon de la domo de Baal.
26他們又把巴力廟內的神柱搬出去燒了。
26Kaj oni elportis la statuojn el la domo de Baal kaj forbruligis ilin.
27他們毀壞了巴力的神柱,又拆毀了巴力廟,作為廁所,直到今日。
27Kaj oni disrompis la statuon de Baal, kaj oni detruis la domon de Baal, kaj oni faris el gxi ekskrementejon gxis la nuna tempo.
28這樣,耶戶從以色列中消滅了巴力。
28Kaj Jehu ekstermis Baalon el Izrael.
29耶戶仍拜金牛犢只是耶戶沒有離棄尼八的兒子耶羅波安的罪,就是他使以色列人陷於罪中的那些罪,敬拜在伯特利和但的金牛犢。
29Tamen de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon, Jehu ne deturnis sin, de la oraj bovidoj, kiuj estis en Bet-El kaj en Dan.
30耶和華對耶戶說:“因為你辦好了我看為正的事,照我的一切心意對付亞哈家,你的子孫要坐在以色列的王位上,直到第四代。”
30Kaj la Eternulo diris al Jehu:Pro tio, ke vi bone faris tion, kio placxis al Mi, kaj vi faris al la domo de Ahxab konforme al tio, kio estis en Mia koro, viaj filoj gxis la kvara generacio sidos sur la trono de Izrael.
31可是耶戶沒有盡心遵行耶和華以色列 神的律法,離棄耶羅波安使以色列人陷於罪中的那些罪。
31Sed Jehu ne zorgis pri tio, ke li iradu laux la instruo de la Eternulo, Dio de Izrael, per sia tuta koro. Li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekigis Izraelon.
32哈薛入侵以色列地在那些日子,耶和華開始削弱以色列,哈薛在以色列各處的邊境攻擊他們:
32En tiu tempo la Eternulo komencis faradi dehakojn en Izrael, kaj HXazael venkobatis ilin cxe cxiuj limoj de Izrael:
33從約旦河以東,基列的全地,迦得人、流本人和瑪拿西人之地,從靠近亞嫩河的亞羅珥起,至基列和巴珊。
33oriente de Jordan la tutan landon de Gilead, de la Gadidoj, Rubenidoj, kaj Manaseidoj, komencante de Aroer, kiu estas cxe la torento Arnon, Gileadon kaj Basxanon.
34耶戶其餘的事蹟和他所行的一切,以及他的一切英雄事蹟,不是都寫在以色列諸王的年代誌上嗎?
34La cetera historio de Jehu, kaj cxio, kion li faris, kaj lia tuta potenco estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
35耶戶逝世耶戶和他的祖先同享安息,葬在撒瑪利亞,他兒子約哈斯接續他作王。
35Kaj Jehu ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehoahxaz.
36耶戶在撒瑪利亞作王統治以色列共二十八年。
36La tempo de regxado de Jehu super Izrael en Samario estis dudek ok jaroj.