1以利沙差派門徒膏耶戶以利沙先知喚來一位先知門徒,對他說:“你要束上腰,手裡拿著這瓶膏油,到基列的拉末去。
1La profeto Elisxa alvokis unu el la profetidoj, kaj diris al li:Zonu viajn lumbojn, kaj prenu en vian manon cxi tiun vazon kun oleo, kaj iru en Ramoton en Gilead.
2你到了那裡,要在那裡尋找寧示的孫子、約沙法的兒子耶戶。你要去,請他從他的兄弟中起來,然後把他帶進一個密室。
2Kiam vi venos tien, elsercxu tie Jehun, filon de Jehosxafat, filo de Nimsxi, kaj aliru kaj starigu lin el meze de liaj fratoj kaj enkonduku lin en la plej internan cxambron.
3你要拿著這瓶膏油,把油倒在他的頭上,說:“耶和華這樣說:‘我膏立你作王統治以色列。’然後,你要開門逃跑,不可停留。”
3Kaj prenu la vazon kun la oleo kaj versxu sur lian kapon, kaj diru:Tiele diras la Eternulo:Mi sanktoleis vin regxo super Izrael. Poste malfermu la pordon kaj forkuru, ne prokrastu.
4於是那年輕的先知往基列的拉末去了。
4Kaj iris la junulo, la junulo la profeto, al Ramot en Gilead.
5耶戶為王他到了那裡,看見軍隊的將領都坐在那裡。他就說:“將軍,我有話要對你說。”耶戶說:“我們這裡所有的人,你要對哪一個說話呢?”他說:“將軍,我要對你說。”
5Kiam li venis, li vidis, ke sidas la militestroj. Kaj li diris:Mi havas ion por diri al vi, ho estro. Kaj Jehu diris:Al kiu el ni cxiuj? Li respondis:Al vi, ho estro.
6耶戶就起來,進了屋子;先知門徒就把油倒在耶戶的頭上,對他說:“以色列的 神耶和華這樣說:‘我膏立你作王,統治耶和華的人民以色列。
6Tiu levigxis kaj iris en la domon. Li versxis la oleon sur lian kapon, kaj diris:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Mi sanktoleis vin regxo super la popolo de la Eternulo, super Izrael.
7你要擊殺你的主人亞哈的家。我要為我僕人眾先知的血和所有耶和華的僕人的血,在耶洗別身上報仇。
7Kaj vi ekstermos la domon de via sinjoro Ahxab, por ke Mi vengxu la sangon de Miaj servantoj, la profetoj, kaj la sangon de cxiuj servantoj de la Eternulo, versxitajn de la mano de Izebel.
8亞哈的全家都要滅亡;我要剪除在以色列屬亞哈的男人,無論是自由的,或是為奴的。
8Kaj pereos la tuta domo de Ahxab; kaj Mi ekstermos cxe Ahxab cxiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael.
9我要使亞哈的家好像尼八的兒子耶羅波安的家,又好像亞希雅的兒子巴沙的家。
9Kaj mi faros al la domo de Ahxab kiel al la domo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj kiel al la domo de Baasxa, filo de Ahxija.
10至於耶洗別,她的屍體要在耶斯列的田間被狗吃掉,沒有人來埋葬。’”他一說完,就開門逃走了。
10Kaj Izebelon mangxos la hundoj sur la kampo de Jizreel, kaj neniu enterigos sxin. Kaj li malfermis la pordon kaj forkuris.
11耶戶出來,到他主人的臣僕那裡去;他們問他說:“一切都平安嗎?那瘋子來見你有甚麼事呢?”他對他們說:“你們認識這個人,也知道他說些甚麼。”
11Kiam Jehu eliris al la servantoj de sia sinjoro, ili diris al li:CXu cxio estas en ordo? por kio venis al vi tiu frenezulo? Li respondis al ili:Vi konas ja tiun homon kaj lian parolon.
12他們說:“謊話!請你告訴我們吧。”他說:“他這樣對我說:‘耶和華這樣說:我已經膏立你作王統治以色列。’”
12Ili diris:Ne vero, tamen diru al ni. Kaj li diris:Tiel kaj tiel li parolis al mi, dirante:Tiele diras la Eternulo:Mi sanktoleis vin regxo super Izrael.
13他們就急忙把自己的衣服放在他腳下的臺階上,然後吹響號角宣告:“耶戶作王了。”
13Kaj rapide ili prenis cxiu sian veston kaj sternis sub li sur la altaj sxtupoj, kaj ekblovis per trumpeto, kaj diris:Jehu farigxis regxo.
14這樣,寧示的孫子、約沙法的兒子耶戶背叛約蘭了。約蘭和以色列眾人曾因亞蘭王哈薛的緣故,守衛著基列的拉末。
14Tiam Jehu, filo de Jehosxafat, filo de Nimsxi, faris konspiron kontraux Joram. (Dume Joram staris garde en Ramot en Gilead, li kaj la tuta Izrael, kontraux HXazael, regxo de Sirio.
15但後來約蘭王回到耶斯列去治傷,就是他與亞蘭王哈薛作戰時,弓箭手擊傷他的。耶戶說:“你們若是同意,就不要讓人逃出這城到耶斯列去報信。”
15Kaj la regxo Joram* revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn faris al li la Sirianoj, kiam li batalis kontraux HXazael, regxo de Sirio.) Tiam Jehu diris:Se vi konsentas, neniu eligxu el la urbo, por iri kaj sciigi en Jizreel.
16於是耶戶登上戰車,往耶斯列去了;因約蘭正在那裡臥病,猶大王亞哈謝下來探望他。
16Kaj Jehu ekrajdis kaj direktis sin al Jizreel; cxar tie kusxis Joram, kaj Ahxazja, regxo de Judujo, venis, por viziti Joramon.
17站在耶斯列城樓的哨兵看見耶戶的隊伍來臨,就說:“我看見有一隊人馬。”約蘭說:“叫一個騎兵來,派他去見他們,說:‘平安嗎?’”
17La gardostaranto staris sur la turo en Jizreel, kaj li ekvidis la alproksimigxantan amason de Jehu, kaj diris:Mi vidas amason. Tiam Joram diris:Prenu rajdanton kaj sendu kontraux ili, por ke li demandu, cxu cxio estas en ordo.
18於是有一個騎兵去迎見耶戶,說:“王這樣問:‘平安嗎?’”耶戶說:“平安不平安和你有甚麼關係呢?轉到我後面去吧!”那哨兵又報告:“使者到了他們那裡,卻沒有回來。”
18Kaj la rajdanto sur cxevalo direktis sin renkonte al li, kaj diris:Tiele diras la regxo:CXu cxio estas en ordo? Sed Jehu respondis:La ordo ne estas via afero, turnu vin kaj sekvu min. Kaj la gardostaranto raportis, dirante:La sendito venis al ili, sed ne revenis.
19王又派第二個騎兵去。他來到他們那裡,說:“王這樣問:‘平安嗎?’”耶戶說:“平安不平安和你有甚麼關係呢?轉到我後面去吧!”
19Tiam li sendis duan rajdanton, kaj cxi tiu venis al ili, kaj diris:Tiele diras la regxo:CXu cxio estas en ordo? Jehu respondis:La ordo ne estas via afero, turnu vin kaj sekvu min.
20那哨兵又報告:“他已經去到他那裡,卻沒有回來。那駕車的手法很像寧示的孫子耶戶,因為他駕車很兇猛。”
20La gardostaranto raportis, dirante:Li venis al ili, sed ne revenis; la kondukado estas kiel kondukado de Jehu, filo de Nimsxi, cxar li kondukas rapidege.
21耶戶射殺約蘭約蘭就說:“備車。”他們就為他備了車。以色列王約蘭和猶大王亞哈謝出城,他們各自乘坐戰車出去見耶戶,就在耶斯列人拿伯的田間遇上了他。
21Tiam Joram diris:Oni jungu! Kaj oni jungis lian cxaron. Kaj eliris Joram, regxo de Izrael, kaj Ahxazja, regxo de Judujo, cxiu sur sia cxaro, kaj ili direktis sin renkonte al Jehu, kaj ili renkontis lin sur la kampo de Nabot, la Jizreelano.
22約蘭看見耶戶的時候,就說:“耶戶,平安嗎?”耶戶說:“你的母親耶洗別的淫行和邪術這麼多,還有平安嗎?”
22Kiam Joram ekvidis Jehun, li diris:CXu cxio estas en ordo, Jehu? Sed tiu respondis:Kia ordo povas esti cxe la malcxastado de via patrino Izebel kaj cxe sxiaj multaj sorcxajxoj?
23約蘭立刻把車調轉過來逃跑,對亞哈謝說:“亞哈謝啊,反了!”
23Tiam Joram turnis sian manon kaj forkuris, kaj diris al Ahxazja:Perfido, ho Ahxazja!
24耶戶拉滿弓,射中約蘭的背;箭從他的心窩穿出,他就倒在自己的車上。
24Sed Jehu strecxis per sia mano la pafarkon kaj pafe frapis Joramon inter liaj brakoj, kaj la sago iris tra lian koron, kaj li falis genue sur sia cxaro.
25耶戶對副官畢甲說:“把他抬起來,丟在耶斯列人拿伯的田地裡,因為我還記得你我一起駕車跟隨他父親亞哈的時候,耶和華曾宣告了這些有關亞哈的話:
25Kaj Jehu diris al sia altrangulo Bidkar:Prenu kaj jxetu lin sur la kampon de Nabot, la Jizreelano; cxar rememoru, kiel mi kaj vi sur cxaro veturis post lia patro Ahxab kaj la Eternulo eldiris pri li jenan profetajxon:
26‘昨天我實在看見了拿伯的血和他兒子們的血(這是耶和華的宣告);我要在這塊田地上報應你(這是耶和華的宣告)。’現在你要按著耶和華的話,把他抬起來丟在田裡。”
26Vere, diris la Eternulo, la sangon de Nabot kaj la sangon de liaj filoj Mi vidis hieraux, kaj Mi vengxos al vi sur cxi tiu kampo, diris la Eternulo. Prenu do nun kaj jxetu lin sur la kampon, konforme al la vorto de la Eternulo.
27猶大王亞哈謝看見這一切,就沿著通往伯哈干的路逃走。耶戶緊追著他,說:“還有他!”他們就在靠近以伯蓮的姑珥坡把他擊傷在戰車上。他逃到米吉多,就死在那裡。
27Kiam Ahxazja, regxo de Judujo, tion vidis, li forkuris en la direkto al la gxardena domo. Sed Jehu postkuris lin, kaj diris:Lin ankaux batu sur la cxaro. Kaj oni frapis lin sur la altajxo Gur, kiu estas apud Jibleam. Kaj li forkuris en Megidon kaj mortis tie.
28他的臣僕用車把他的屍體送到耶路撒冷,葬在大衛城他自己的墳墓,和他的祖先一同長眠。
28Kaj liaj servantoj forveturigis lin en Jerusalemon kaj enterigis lin en lia tombo kun liaj patroj en la urbo de David.
29亞哈的兒子約蘭第十一年,亞哈謝登基統治猶大。
29En la jaro dek-unua de Joram, filo de Ahxab, Ahxazja ekregxis super Judujo.
30耶洗別被擲墮樓慘死耶戶到了耶斯列。耶洗別已經聽聞,就塗眼梳頭,從窗戶裡往外觀望。
30Jehu venis al Jizreel. Kiam Izebel tion auxdis, sxi kolorigis siajn okulojn kaj beligis sian kapon kaj ekrigardis tra la fenestro.
31耶戶進入城門的時候,她說:“平安嗎,殺主的心利?”
31Kiam Jehu eniris en la pordegon, sxi diris:CXu nun estos paco, ho Zimri, mortiginto de sia sinjoro?
32耶戶抬頭對著窗戶,說:“有誰擁護我?誰?”立時有兩三個太監往外望著他。
32Tiam li levis sian vizagxon al la fenestro, kaj diris:Kiu estas kun mi? kiu? Kaj ekrigardis al li du aux tri korteganoj.
33他說:“把她拋下來!”他們就把她拋下去。她的血濺在牆上和馬匹身上,牠們也踐踏了她。
33Kaj li diris:Eljxetu sxin! Kaj ili sxin eljxetis. Kaj sxia sango sxprucis sur la muron kaj sur la cxevalojn, kaj oni dispremis sxin per la piedoj.
34耶戶進入屋內,又吃又喝,然後說:“你們去料理那被咒詛的婦人,把她埋了,因為她是王的女兒。”
34Li eniris kaj mangxis kaj trinkis, kaj diris:Rigardu, kie estas tiu malbenitino, kaj enterigu sxin, cxar sxi estas regxidino.
35於是他們去收殮她,卻找不到她的屍體,只找到頭骨、雙腳和雙掌。
35Kaj oni iris, por enterigi sxin, sed oni trovis nenion de sxi krom la kranio, la piedoj, kaj la manplatoj.
36他們就回去,告訴他,他說:“這正是耶和華藉著他僕人提斯比人以利亞所說的話:‘野狗必在耶斯列的地方吃耶洗別的肉。’
36Oni revenis kaj raportis al li. Tiam li diris:Tio estas la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto Elija, la Tesxebano, nome:Sur la kampo de Jizreel la hundoj formangxos la karnon de Izebel;
37耶洗別的屍體要像耶斯列田間的糞肥,以致人不能說:‘這是耶洗別。’”
37kaj la kadavro de Izebel estos kiel sterko sur la tero sur la kampo de Jizreel, tiel, ke neniu povos diri:Tio estas Izebel.