1約阿施作猶大王(代下24:1~3)耶戶在位第七年,約阿施登基,在耶路撒冷作王四十年。他母親名叫西比亞,是從別是巴來的。(本節在《馬索拉抄本》為12:2)
1En la sepa jaro de Jehu Jehoasx farigxis regxo, kaj kvardek jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Cibja, el Beer-SXeba.
2在耶何耶大祭司教導他的日子,他就行耶和華看為正的事。
2Jehoasx agadis tiel, kiel placxas al la Eternulo, dum la tempo, en kiu gvidadis lin la pastro Jehojada.
3只是邱壇沒有廢去,人民仍在邱壇獻祭焚香。
3Nur la altajxojn oni ne senfunkciigis; la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj.
4下令重修聖殿(代下24:4~14)約阿施對眾祭司說:“所有分別為聖,奉到耶和華殿裡的銀子,或是各被數點之人的贖價,或是各種的贖價,或是各人隨著心意,奉到耶和華殿裡的銀子,
4Kaj Jehoasx diris al la pastroj:La tutan sanktigatan monon, kiun oni alportas en la domon de la Eternulo, la monon de pasantoj, la monon, kiun oni donas lauxtakse por sia animo, la tutan monon, kiun iu donas propradezire, por enporti en la domon de la Eternulo,
5各祭司可向自己熟悉的人收取。他們要修理殿內毀壞的地方,就是一切發現有毀壞的地方。”
5la pastroj prenu al si, cxiu de sia konato, kaj ili rebonigu la difektojn en la domo, cxie, kie trovigxos ia difekto.
6可是到了約阿施王在位二十三年的時候,祭司還未修好聖殿毀壞的地方。
6Sed cxar gxis la dudek-tria jaro de la regxo Jehoasx la pastroj ne rebonigis la difektojn en la domo,
7於是約阿施王召了耶何耶大祭司和眾祭司來,說:“你們為甚麼不修理聖殿毀壞的地方呢?現在不要向你們熟識的人收取銀子,卻要把所收的交出來,修理聖殿毀壞的地方。”
7la regxo Jehoasx alvokis la pastron Jehojada kaj la aliajn pastrojn, kaj diris al ili:Kial vi ne rebonigas la difektojn de la domo? ne prenu do de nun monon de viaj konatoj, sed donu gxin por rebonigo de la domo.
8眾祭司答應不再從人民收取銀子,也不修理聖殿毀壞的地方。
8Kaj la pastroj konsentis ne preni plu monon de la popolo kaj ne rebonigi la difektojn en la domo.
9耶何耶大祭司搬來了一個箱子,在它的頂上鑽了一個孔,把它放在祭壇旁邊,在聖殿入口的右邊。守門的祭司把奉到耶和華殿所有的銀子都投進箱裡。
9La pastro Jehojada prenis keston kaj traboris truon supre, kaj starigis gxin apud la altaro, dekstre de la enirantoj en la domon de la Eternulo. Kaj la pastroj, kiuj gardostaris cxe la sojlo, metadis tien la tutan monon, kiu estis alportata en la domon de la Eternulo.
10他們看見箱內的銀子多起來的時候,就叫王的書記和大祭司上來,他們就數點在耶和華殿裡所得的銀子,裝在袋中。
10CXiufoje, kiam ili vidis, ke en la kesto estas multe da mono, venadis skribisto de la regxo kaj la cxefpastro, kaj ili kunligadis kaj kalkuladis la monon, trovitan en la domo de la Eternulo.
11他們把所稱的銀子交在耶和華殿中管理工匠的監工手裡,然後他們支付給在耶和華殿作工的木匠和建築工人,
11Kaj ili donadis la kalkulitan monon en la manojn de la oficistoj laborgvidantoj en la domo de la Eternulo; kaj cxi tiuj elspezadis gxin por la cxarpentistoj kaj konstruistoj, kiuj laboris en la domo de la Eternulo,
12以及泥匠和石匠;又用來購買木材和鑿好的石頭,來修理耶和華殿裡毀壞的地方,以及支付一切修理耶和華殿的開支。
12kaj por la masonistoj kaj la sxtonhakistoj, kaj por acxeti lignon kaj hakitajn sxtonojn, por rebonigi la difektojn en la domo de la Eternulo, kaj por cxio, kio devis esti elspezata por la rebonigo de la domo.
13但耶和華殿裡的銀杯、燭剪、碗、號或任何金銀器皿,都沒有用奉到耶和華殿裡的銀子來做。
13Tamen oni ne faris por la domo de la Eternulo argxentajn tasojn, trancxilojn, aspergajn kalikojn, trumpetojn, cxiajn orajn vazojn kaj argxentajn vazojn el la mono, kiu estis alportata en la domon de la Eternulo;
14他們只把銀子交給工匠,用來修理耶和華殿裡毀壞的地方。
14sed oni donadis gxin al la oficistoj laborgvidantoj, por ke ili rebonigu per tio la domon de la Eternulo.
15他們沒有要求經手把銀子轉付工匠的人交代帳目,因為他們辦事誠實。
15Oni ne postulis kalkulan raporton de tiuj homoj, en kies manojn oni donis la monon, por transdoni al la farantoj de la laboroj, sed ili laboris konfidate.
16但是贖愆祭和贖罪祭的銀子,他們沒有奉入耶和華的殿,這些銀子是屬於祭司的。
16La monon de kulpofero kaj la monon de pekofero oni ne enportadis en la domon de la Eternulo:gxi estis por la pastroj.
17亞蘭軍攻打猶大(代下24:23~24)那時亞蘭王哈薛上來,攻打迦特,把它奪取了。他又決心上來攻打耶路撒冷。
17En tiu tempo ekiris HXazael, regxo de Sirio, kaj ekmilitis kontraux Gat kaj venkoprenis gxin; kaj HXazael intencis iri kontraux Jerusalemon.
18猶大王約阿施於是拿出所有的聖物,就是他的祖先猶大王約沙法、約蘭和亞哈謝所獻的聖物,以及他自己所獻的聖物,還有耶和華殿和王宮寶庫裡所有的金子,送給亞蘭王哈薛,哈薛就離開耶路撒冷去了。
18Tiam Jehoasx, regxo de Judujo, prenis la tutan sanktigitajxon, kiun sanktigis Jehosxafat kaj Jehoram kaj Ahxazja, liaj patroj, regxoj de Judujo, kaj tion, kion li mem sanktigis, kaj la tutan oron, kiu trovigxis en la trezorejoj de la domo de la Eternulo kaj de la regxa domo, kaj li sendis tion al HXazael, regxo de Sirio, kaj cxi tiu foriris de Jerusalem.
19約阿施被殺(代下24:25~27)約阿施其餘的事蹟和他所行的一切,不是都寫在猶大列王的年代誌上嗎?
19La cetera historio de Joasx, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
20約阿施的臣僕起來背叛,他們在米羅宮內,他下到悉拉的時候,擊殺了他。
20Liaj servantoj levigxis kaj faris konspiron, kaj mortigis Joasxon en la domo Milo, sur la vojo al Sila.
21他的臣僕示米押的兒子約撒甲和朔默的兒子約薩拔擊殺他,他就死了。人把他埋葬在大衛城,和他的祖先在一起。他的兒子亞瑪謝接續他作王。
21Jozahxar, filo de SXimeat, kaj Jehozabad, filo de SXomer, liaj servantoj, frapis lin, kaj li mortis. Kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Amacja.