聖經新譯本

Esperanto

2 Kings

13

1約哈斯作以色列王猶大王亞哈謝的兒子約阿施在位第二十三年,耶戶的兒子約哈斯在撒瑪利亞登基,統治以色列共十七年。
1En la dudek-tria jaro de Joasx, filo de Ahxazja, regxo de Judujo, Jehoahxaz, filo de Jehu, farigxis regxo super Izrael en Samario por la dauxro de dek sep jaroj.
2他行耶和華看為惡的事,隨從尼八的兒子耶羅波安使以色列人陷於罪中的那些罪,不肯轉離。
2Li agadis malbone antaux la Eternulo, kaj sekvadis la pekojn de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; li ne deturnis sin de ili.
3於是耶和華的怒氣向以色列發作,常把他們交在亞蘭王哈薛的手中和哈薛的兒子便.哈達的手中。
3Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux la Izraelidoj, kaj Li transdonis ilin en la manon de HXazael, regxo de Sirio, kaj en la manon de Ben-Hadad, filo de HXazael, por la tuta tempo.
4約哈斯懇求耶和華,耶和華垂聽他的禱告,因為看見了以色列所受的壓迫,就是亞蘭王對他們的壓迫。
4Sed Jehoahxaz ekpregxis al la Eternulo, kaj la Eternulo auxskultis lin, cxar Li vidis la suferadon de Izrael, kiel premis ilin la regxo de Sirio.
5耶和華就賜給以色列一位拯救者,他救他們脫離亞蘭王的手,於是以色列人可以在自己的家安居,好像以前一樣。
5(Kaj la Eternulo donis al la Izraelidoj savanton, kaj ili eliris el sub la mano de la Sirianoj, kaj la Izraelidoj logxis en siaj tendoj kiel antauxe.
6可是他們沒有離開耶羅波安家使以色列人陷於罪中的那些罪,仍然行在罪中;亞舍拉依然立在撒瑪利亞。
6Tamen ili ne deturnis sin de la pekoj de la domo de Jerobeam, kiu pekigis Izraelon, sed ili sekvis ilin; ankaux la sankta stango restis en Samario.)
7於是耶和華沒有給約哈斯留下餘民,只剩下騎兵五十人,戰車十輛和步兵一萬人,因為亞蘭王毀滅他們,踐踏他們好像禾場上的塵土。
7Al Jehoahxaz ne restis pli ol kvindek rajdistoj kaj dek cxaroj kaj dek mil piedirantoj; cxar la regxo de Sirio pereigis ilin kaj faris ilin kiel polvo piedpremata.
8約哈斯其餘的事蹟和他所行的一切,以及他的英勇事蹟,不是都寫在以色列諸王的年代誌上嗎?
8La cetera historio de Jehoahxaz, kaj cxio, kion li faris, kaj lia forto estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
9約哈斯和他的祖先一同長眠,葬在撒瑪利亞。他的兒子約阿施接續他作王。
9Kaj Jehoahxaz ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Joasx.
10約阿施作以色列王猶大王約阿施在位第三十七年,約哈斯的兒子約阿施在撒瑪利亞登基,統治以色列共十六年。
10En la tridek-sepa jaro de Joasx, regxo de Judujo, Jehoasx, filo de Jehoahxaz, farigxis regxo super Izrael en Samario, por la dauxro de dek ses jaroj.
11他行耶和華看為惡的事,不轉離尼八的兒子耶羅波安使以色列人陷於罪中的一切罪,仍然行在罪中。
11Li agadis malbone antaux la Eternulo; li ne deturnis sin de cxiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; ilin li sekvis.
12約阿施其餘的事蹟和他所行的一切,以及他與猶大王亞瑪謝作戰時的英勇事蹟,不是都寫在以色列諸王的年代誌上嗎?
12La cetera historio de Joasx, kaj cxio, kion li faris, kaj lia forto, kaj kiel li militis kontraux Amacja, regxo de Judujo, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
13約阿施和他的祖先一同長眠後,耶羅波安坐上了他的王位。他把約阿施葬在撒瑪利亞,和以色列諸王在一起。
13Kaj Joasx ekdormis kun siaj patroj, kaj Jerobeam eksidis sur lia trono. Kaj oni enterigis Joasxon en Samario kun la regxoj de Izrael.
14以利沙病重以利沙患了必死的病。以色列王約阿施下到他那裡,伏在他的臉上哭,說:“父啊,父啊!以色列的戰車和騎兵啊!”
14Elisxa malsanigxis per sia malsano, de kiu li estis mortonta. Venis al li Joasx, regxo de Izrael, kaj ploris super li, kaj diris:Mia patro, mia patro, cxaro de Izrael kaj liaj rajdistoj!
15以利沙對他說:“拿弓箭來!”他就把弓箭拿給他。
15Kaj Elisxa diris al li:Prenu pafarkon kaj sagojn. Kaj li prenis al si pafarkon kaj sagojn.
16他對以色列王說:“把你的手放在弓上吧!”他就把手放在弓上,以利沙又把自己的手放在王的手上。
16Kaj li diris al la regxo de Izrael:Metu vian manon sur la pafarkon. Kaj li metis sian manon. Kaj Elisxa metis siajn manojn sur la manojn de la regxo,
17他說:“打開向東的窗戶。”他就打開了。以利沙說:“放箭吧!”他就放箭。以利沙說:“這是耶和華勝利的箭,耶和華得勝亞蘭人的箭。你要在亞弗擊殺亞蘭人,直到完全滅絕。”
17kaj diris:Malfermu la fenestron orienten. Li malfermis. Kaj Elisxa diris:Pafu. Li pafis. Kaj li diris:Sago de savo de la Eternulo kaj sago de savo kontraux Sirio, kaj vi venkobatos la Sirianojn en Afek, gxis vi ilin tute pereigos.
18他又說:“拿箭來!”他就拿了來。他對以色列王說:“你擊打地吧!”他就擊打地,打了三次就站起來了。
18Kaj li diris:Prenu la sagojn. Li prenis. Kaj li diris al la regxo de Izrael:Frapu sur la teron. Li frapis tri fojojn kaj haltis.
19神人就對他發怒,說:“你應該擊打五次或者六次,那樣就能打敗亞蘭人,直到完全消滅他們。現在,你只可以打敗亞蘭人三次了。”
19Tiam ekkoleris kontraux li la homo de Dio, kaj diris:Vi devis frapi kvin aux ses fojojn, tiam vi venkobatus la Sirianojn gxis plena pereo; sed nun vi nur tri fojojn batos la Sirianojn.
20以利沙逝世以利沙死了,也埋葬了。摩押人常在每年春天入侵以色列地。
20Elisxa mortis, kaj oni enterigis lin. Kaj militistaroj de Moab venis en la landon en la komenco de la jaro.
21有人正在埋葬死人的時候,看見一群來侵略的人,他們就把死屍丟在以利沙的墳上,隨即走了。死屍碰著以利沙的骨頭就復活了,雙腳站了起來。
21Okazis, ke, enterigante iun homon, oni ekvidis la militistaron, kaj oni jxetis la homon en la tombon de Elisxa. Kiam tiu homo tien falis kaj kuntusxigxis kun la ostoj de Elisxa, li revivigxis kaj starigxis sur siaj piedoj.
22主仍施恩眷顧,三次戰勝亞蘭人約哈斯在位的日子,亞蘭王哈薛一直都欺壓以色列。
22HXazael, regxo de Sirio, premis la Izraelidojn dum la tuta vivo de Jehoahxaz.
23但耶和華仍然施恩給他們,憐憫他們,眷顧他們,這是因為他與亞伯拉罕、以撒和雅各所立的約,不願意毀滅他們,把他們從自己的面前丟棄,直到今日。
23Sed la Eternulo favorkoris ilin kaj kompatis ilin kaj turnis Sin al ili pro Sia interligo kun Abraham, Isaak, kaj Jakob, kaj Li ne volis ekstermi ilin kaj ankoraux ne forjxetis ilin de antaux Sia vizagxo.
24亞蘭王哈薛死了,他的兒子便.哈達接續他作王。
24HXazael, regxo de Sirio, mortis, kaj anstataux li ekregxis lia filo Ben-Hadad.
25約哈斯的兒子約阿施從哈薛的兒子便.哈達手中,把哈薛在戰爭時從約阿施的父親約哈斯手中奪去的城市收復。約阿施三次打敗便.哈達,收復以色列的城市。
25Kaj Jehoasx, filo de Jehoahxaz, prenis returne el la mano de Ben-Hadad, filo de HXazael, la urbojn, kiujn li milite prenis el la mano de lia patro Jehoahxaz. Tri fojojn Joasx venkobatis lin kaj reprenis la urbojn de Izrael.