1瑪拿西作猶大王(代下33:1)瑪拿西登基的時候是十二歲;他在耶路撒冷作王五十五年,他的母親名叫協西巴。
1La agxon de dek du jaroj havis Manase, kiam li farigxis regxo, kaj kvindek kvin jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis HXefci-Ba.
2瑪拿西的惡行(代下33:2~20)他行耶和華看為惡的事,好像耶和華在以色列人面前趕走的民族所行的可憎惡的事。
2Li agadis malbone antaux la Eternulo, simile al la abomenindajxoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaux la Izraelidoj.
3他重新建造邱壇,就是他父親希西家所拆毀的;又為巴力建立祭壇,做亞舍拉,好像以色列王亞哈所做的,並且敬拜事奉天上的萬象。
3Li konstruis denove la altajxojn, kiujn forigis lia patro HXizkija; kaj li starigis altarojn al Baal kaj faris sanktan stangon, kiel faris Ahxab, regxo de Izrael, kaj adorklinigxis antaux la tuta armeo de la cxielo kaj servis al gxi.
4他又在耶和華的殿內建造祭壇,耶和華曾指著這殿說:“我要立我的名在耶路撒冷。”
4Li konstruis ankaux altarojn en la domo de la Eternulo, pri kiu la Eternulo diris:En Jerusalem Mi estigos Mian nomon.
5他又在耶和華殿的兩院中為天上的萬象建造祭壇。
5Kaj li konstruis altarojn al la tuta armeo de la cxielo, sur la du kortoj de la domo de la Eternulo.
6他又把他的兒子用火燒為祭,並且算命、觀兆,交鬼和行巫術;多行耶和華看為惡的事,惹他發怒。
6Kaj li trairigis sian filon tra fajro, kaj li auxguradis kaj sorcxadis, kaj starigis antauxdiristojn kaj magiistojn; li multe agadis malbone antaux la Eternulo, kolerigante Lin.
7他又把自己所做的亞舍拉雕像安放在聖殿中,耶和華曾對大衛和他的兒子所羅門論到這殿說:“我要在這殿和我從以色列眾支派中揀選的耶路撒冷,立我的名,直到永遠。
7Ankaux la idolon por Asxtar, kiun li faris, li starigis en la domo, pri kiu la Eternulo diris al David kaj al lia filo Salomono:En cxi tiu domo kaj en Jerusalem, kiun Mi elektis inter cxiuj triboj de Izrael, Mi estigos Mian nomon por eterne,
8只要以色列人謹守遵行我吩咐他們的一切,就是我的僕人摩西吩咐他們的一切律法,我必不會再使他們的腳離開我賜給他們祖先的土地,流離飄蕩。”
8kaj Mi ne plu elvagigos la piedon de Izrael el la tero, kiun Mi donis al iliaj patroj, se ili nur observos, por agadi konforme al cxio, kion Mi ordonis al ili, kaj al la tuta instruo, kiun donis al ili Mia servanto Moseo.
9但是他們沒有聽從。瑪拿西引誘他們去作壞事,比耶和華從以色列人面前消滅的外族人更厲害。
9Sed ili ne obeis; kaj Manase forlogis ilin tiel, ke ili agis pli malbone, ol la nacioj, kiujn la Eternulo ekstermis antaux la Izraelidoj.
10於是耶和華藉著他的僕人眾先知說:
10Kaj la Eternulo ekparolis per Siaj servantoj, la profetoj, dirante:
11“因為猶大王瑪拿西所作這些可憎惡的事,比在他以前的亞摩利人所行的惡更壞,並且以他的偶像使猶大人犯罪。
11Pro tio, ke Manase, regxo de Judujo, faris tiujn abomenindajxojn, kiuj estas pli malbonaj, ol cxio, kion faris la Amoridoj, kiuj estis antaux li, kaj li pekigis ankaux la Judojn per siaj idoloj,
12所以,耶和華以色列的 神這樣說:‘看哪,我要把災禍降在耶路撒冷和猶大,使聽見的人,雙耳都要刺痛。
12tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Jen Mi venigos sur Jerusalemon kaj Judujon tian malbonon, ke cxe cxiu, kiu tion auxdos, ektintos en ambaux liaj oreloj.
13我要用量度撒瑪利亞的準繩和測試亞哈家的鉛錘,測量耶路撒冷;我要抹淨耶路撒冷,像人抹淨盤子一樣。抹完了,就把盤子翻轉過來。
13Mi etendos super Jerusalem la mezursxnuron de Samario kaj la vertikalon de la domo de Ahxab, kaj Mi elvisxos Jerusalemon tiel, kiel oni elvisxas pladon, elvisxos kaj renversos.
14我要捨棄我的產業的餘民,把他們交在他們的仇敵手上;他們要成為他們的仇敵的掠物和戰利品。
14Kaj Mi forpusxos la restajxon de Mia heredajxo, kaj Mi transdonos ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj ili farigxos kaptajxo kaj rabajxo por cxiuj siaj malamikoj;
15因為自從他們的祖先從埃及出來的那天,直到今日,他們一直行我看為惡的事,惹我發怒。’”
15pro tio, ke ili faradis malbonon antaux Miaj okuloj kaj incitadis Min, de post la tago, kiam iliaj patroj eliris el Egiptujo, gxis la nuna tago.
16此外,瑪拿西又流了許多無辜人的血,耶路撒冷,從這邊直到那邊,都滿了血。這還是在他使猶大人犯罪,去行耶和華看為惡的事那罪之外。
16Ankaux da senkulpa sango Manase elversxis tre multe, gxis li plenigis Jerusalemon de unu rando gxis la alia, krom sia peko, per kiu li pekigis Judujon, por fari malbonon antaux la okuloj de la Eternulo.
17瑪拿西其餘的事蹟和他所行的一切,以及他所犯的眾罪,不是都記錄在猶大列王的年代誌上嗎?
17La cetera historio de Manase, kaj cxio, kion li faris, kaj la pekoj, kiujn li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
18瑪拿西和他的祖先一同長眠,葬在他宮中的花園、烏撒的花園裡;他的兒子亞們接續他作王。
18Kaj Manase ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la gxardeno cxe lia domo, en la gxardeno de Uza. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Amon.
19亞們作猶大王(代下33:21~25)亞們登基時是二十二歲;他在耶路撒冷作王二年。他母親名叫米舒利密,來自約提巴,是哈魯斯的女兒。
19La agxon de dudek du jaroj havis Amon, kiam li farigxis regxo, kaj du jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Mesxulemet, filino de HXaruc, el Jotba.
20他行耶和華看為惡的事,好像他父親瑪拿西所行的。
20Li agadis malbone antaux la Eternulo, kiel agadis lia patro Manase.
21他跟隨他父親所行的一切道路,服事他父親所服事的偶像,敬拜它們。
21Li iradis laux tute la sama vojo, laux kiu iradis lia patro, kaj li servadis al la idoloj, al kiuj servadis lia patro, kaj adorklinigxadis antaux ili.
22他離棄耶和華他祖先的 神,不跟隨耶和華的道路。
22Li forlasis la Eternulon, Dion de liaj patroj, kaj ne iradis laux la vojo de la Eternulo.
23亞們的臣僕陰謀背叛他,在王宮中把他殺死。
23Kaj la servantoj de Amon konspiris kontraux li, kaj mortigis la regxon en lia domo.
24可是國民卻擊殺了所有陰謀背叛亞們王的人。國民立了他的兒子約西亞接續他作王。
24Sed la popolo de la lando mortigis cxiujn, kiuj faris konspiron kontraux la regxo Amon; kaj la popolo de la lando faris regxo anstataux li lian filon Josxija.
25亞們其餘的事蹟,就是他所行的一切,不是都記在猶大列王的年代誌上嗎?
25La cetera historio de Amon, kion li faris, estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
26他葬在烏撒園裡他自己的墳墓中;他的兒子約西亞接續他作王。
26Kaj oni enterigis lin en lia tombo, en la gxardeno de Uza. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Josxija.