1約西亞作猶大王(代下34:1~2)約西亞登基的時候只有八歲。他在耶路撒冷作王共三十一年。他母親名叫耶底大,是亞大雅的女兒,來自波斯加。
1La agxon de ok jaroj havis Josxija, kiam li farigxis regxo, kaj tridek unu jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jedida, filino de Adaja, el Bockat.
2他行耶和華看為正的事,跟隨他祖宗大衛所行的一切道路,不偏左右。
2Li agadis bone antaux la Eternulo, kaj iradis tute laux la vojo de sia patro David, kaj ne deflankigxis dekstren, nek maldekstren.
3重修聖殿(代下34:8~13)約西亞在位第十八年,王差派米書蘭的孫子、亞薩利的兒子、書記沙番到耶和華的殿,吩咐他說:
3En la dek-oka jaro de la regxo Josxija la regxo sendis la skribiston SXafan, filo de Acalja, filo de Mesxulam, en la domon de la Eternulo, dirante:
4“你上去到希勒家大祭司那裡,叫他把獻給耶和華殿的銀子,就是守門的從人民所收集的,結算一下。
4Iru al la cxefpastro HXilkija, ke li elprenu la tutan monon, kiu estis alportita en la domon de la Eternulo kaj kiun kolektis de la popolo la pordogardistoj,
5然後要他們把銀子交到在耶和華殿管理工匠的人手中,他們可以把銀子交付在耶和華殿修補破壞的地方的工匠,
5kaj oni transdonu gxin en la manojn de la laborplenumantoj, kiuj havis komision en la domo de la Eternulo, por ke cxi tiuj donu gxin al la laborantoj en la domo de la Eternulo, por rebonigi la difektojn en la domo,
6就是交給木匠、建築工人、石匠,又購買木材和鑿好的石頭,用來修理聖殿破壞的地方。
6al la cxarpentistoj kaj konstruistoj kaj masonistoj, kaj por acxeti lignon kaj cxirkauxhakitajn sxtonojn por la rebonigo de la domo;
7銀子交在他們手中,不用和他們算帳,因為他們辦事誠實。”
7sed oni ne postulu de ili kalkulan raporton pri la mono, transdonita en iliajn manojn, cxar ili devas labori konfidate.
8發現律法書(代下34:14~21)希勒家大祭司對書記沙番說:“我在耶和華的殿裡找到了一卷律法書。”他把書卷交給沙番;沙番就閱讀那書卷。
8Kaj la cxefpastro HXilkija diris al la skribisto SXafan:Libron de la instruo mi trovis en la domo de la Eternulo. Kaj HXilkija donis la libron al SXafan, kaj li gxin legis.
9書記沙番來見王,向王回報說:“你的臣僕已經把殿裡的銀子清點,交在耶和華殿裡管理工匠的人手中。”
9Kaj la skribisto SXafan venis al la regxo kaj alportis al la regxo respondon, kaj diris:Viaj servantoj elsxutis la monon, kiu trovigxis en la domo, kaj donis gxin en la manojn de la laborplenumantoj en la domo de la Eternulo.
10書記沙番又告訴王說:“希勒家大祭司交給我一卷書卷。”書記沙番就在王面前誦讀那書卷。
10Kaj la skribisto SXafan raportis al la regxo, dirante:Libron donis al mi la pastro HXilkija. Kaj SXafan legis gxin antaux la regxo.
11王聽見律法書上的話的時候,就撕裂自己的衣服。
11Kiam la regxo auxdis la vortojn de la libro de la instruo, li dissxiris siajn vestojn.
12王又吩咐希勒家祭司、沙番的兒子亞希甘、米該亞的兒子亞革博、書記沙番和王的臣僕及亞撒雅說:
12Kaj la regxo ordonis al la pastro HXilkija, kaj al Ahxikam, filo de SXafan, kaj al Ahxbor, filo de Mihxaja, kaj al la skribisto SXafan, kaj al Asaja, servanto de la regxo, dirante:
13“你們去,為了我、為了人民、為了猶大全國,因著所發現的這書卷上的話求問耶和華,因為耶和華向我們所發的怒氣極大;這是因著我們的祖先沒有聽從這律法書上的話,沒有照著所有寫給我們的去行。”
13Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la popolo kaj por la tuta Judujo koncerne la vortojn de tiu trovita libro; cxar granda estas la kolero de la Eternulo, ekflaminta kontraux ni pro tio, ke niaj patroj ne obeis la vortojn de tiu libro, por plenumi cxion, kio estas skribita por ni.
14女先知戶勒大的預言(代下34:22~28)於是希勒家祭司、亞希甘、亞革博、沙番、亞撒雅去見女先知戶勒大。她就是掌管禮服的沙龍的妻子,沙龍是哈珥哈斯的孫子、特瓦的兒子。她住在耶路撒冷第二區;他們就把事情都告訴了她。
14Kaj iris la pastro HXilkija kaj Ahxikam kaj Ahxbor kaj SXafan kaj Asaja al la profetino HXulda, edzino de SXalum, filo de Tikva, filo de HXarhxas, la vestogardisto (sxi logxis en Jerusalem, en la dua parto); kaj ili parolis kun sxi.
15她對他們說:“耶和華以色列的 神這樣說:‘告訴那差你們到我這裡來的人說:
15Kaj sxi diris al ili :Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Diru al la homo, kiu sendis vin al mi:
16耶和華這樣說:看哪,我要照著猶大王所念那書卷上所有的話,使災禍降臨在這地方和它的居民身上,
16Tiele diras la Eternulo:Jen Mi venigos malfelicxon sur cxi tiun lokon kaj sur gxiajn logxantojn, cxiujn vortojn de la libro, kiun legis la regxo de Judujo.
17因為他們背棄了我,向別的神焚香。他們所行的一切都使我發怒,因此我的怒火要在這地方燃點,不會熄滅。
17Pro tio, ke ili Min forlasis kaj incensis al aliaj dioj, kolerigante Min per cxiuj faroj de siaj manoj, ekflamis Mia kolero kontraux cxi tiu loko kaj ne estingigxos.
18至於那差你們來求問耶和華的猶大王,你們要這樣對他說:耶和華以色列的 神這樣說:有關你所聽見的話,
18Sed koncerne la regxon de Judujo, kiu sendis vin, por demandi la Eternulon, diru al li jene:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la vortoj, kiujn vi auxdis:
19你聽見我攻擊這地方和它的居民的話,就是他們要成為荒涼,受咒詛,你的心就順服,在我面前謙卑,又撕裂自己的衣服,在我面前哀哭,我已經聽到了。這是耶和華的宣告。
19CXar via koro moligxis kaj vi humiligxis antaux la Eternulo, kiam vi auxdis, kion Mi diris pri cxi tiu loko kaj pri gxiaj logxantoj, ke ili farigxos ruinajxo kaj malbenajxo, kaj vi dissxiris viajn vestojn kaj ploris antaux Mi, tial Mi ankaux auxskultis vin, diras la Eternulo.
20因此,看哪,我要使你歸到你的祖先那裡,你必平平安安地葬在你的墳墓裡;你不會看見我要降在這地的一切災禍。’”他們就把這話向王回報。
20Pro tio jen Mi alkolektos vin al viaj patroj, kaj vi iros en vian tombon en paco, kaj viaj okuloj ne vidos la tutan malfelicxon, kiun Mi venigos sur cxi tiun lokon. Kaj ili alportis la respondon al la regxo.