聖經新譯本

Esperanto

2 Kings

25

1西底家背叛巴比倫王(代下36:17~21;耶52:4~5)西底家作王第九年十月十日,巴比倫王尼布甲尼撒率領他的全軍來攻打耶路撒冷;他們在城外安營,又在四圍築壘攻城。
1En la nauxa jaro de lia regxado, en la deka monato, en la deka tago de la monato, venis Nebukadnecar, regxo de Babel, li kaj lia tuta militistaro, kontraux Jerusalemon, kaj eksiegxis gxin, kaj oni konstruis cxirkaux gxi bastionojn.
2於是,城被圍困,直到西底家王第十一年。
2Kaj la urbo restis siegxata gxis la dek-unua jaro de la regxo Cidkija.
3聖城淪陷,人民被擄(代下36:17~21;耶52:6~16)四月九日,城裡饑荒非常嚴重,甚至那地的人民都斷了糧食。
3En la nauxa tago de la kvara monato, kiam la malsato tiel fortigxis en la urbo, ke la popolo de la lando ne havis panon,
4城終於被攻破了,所有的戰士就在夜間從靠近王的花園的兩牆中間的那門,逃跑出城。那時迦勒底人在四圍攻城;他就往亞拉巴的方向逃走。
4tiam oni faris enrompon en la urbon; kaj cxiuj militistoj forkuris en la nokto laux la vojo de la pordego inter la du muregoj apud la gxardeno de la regxo, kaj foriris laux la vojo al la stepo. Kaj la HXaldeoj staris cxirkaux la urbo.
5迦勒底人的軍隊追趕王,在耶利哥的原野上把他追上了;他的全軍都離開他四散了。
5Kaj la militistaro de la HXaldeoj postkuris la regxon kaj kuratingis lin sur la stepo de Jerihxo, kaj lia tuta militistaro diskuris for de li.
6他們把王擒住,把他解到利比拉巴比倫王那裡;他們就宣判他的罪。
6Kaj ili kaptis la regxon kaj forkondukis lin al la regxo de Babel en Riblan, kaj oni faris pri li jugxon.
7他們又在西底家眼前殺了他的眾子,並且把西底家的眼睛弄瞎,然後用銅鍊鎖住他,把他帶到巴比倫去。
7La filojn de Cidkija oni bucxis antaux liaj okuloj, kaj al Cidkija oni blindigis liajn okulojn, kaj oni ligis lin per kupraj katenoj kaj forkondukis lin en Babelon.
8五月七日,就是巴比倫王尼布甲尼撒第十九年,巴比倫王的大臣,護衛長尼布撒拉旦來到耶路撒冷。
8En la kvina monato, en la sepa tago de la monato, tio estas en la dek- nauxa jaro de la regxo Nebukadnecar, regxo de Babel, venis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, servanto de la regxo de Babel, en Jerusalemon.
9他放火焚燒耶和華的殿和王宮,以及耶路撒冷一切房屋;一切高大的房屋,他都放火燒了。
9Kaj li forbruligis la domon de la Eternulo kaj la domon de la regxo kaj cxiujn domojn de Jerusalem; cxiujn grandajn domojn li forbruligis per fajro.
10跟隨護衛長的迦勒底人全軍拆毀了耶路撒冷周圍的城牆。
10Kaj la muregojn de Jerusalem cxirkauxe detruis la tuta militistaro de la HXaldeoj, kiu estis kun la estro de la korpogardistoj.
11至於城中剩下的人民,和已經向巴比倫王投降的人,以及剩下的民眾,護衛長尼布撒拉旦都擄了去。
11La ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al la regxo de Babel, kaj la ceteran popolamason forkondukis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj.
12至於那地最貧窮的人,護衛長把他們留下,去修理葡萄園和耕種田地。
12Sed iom el la malricxuloj de la lando la estro de la korpogardistoj restigis, ke ili estu vinberistoj kaj terkultivistoj.
13聖殿被掠(耶52:17~27)耶和華殿的銅柱,以及耶和華殿的銅座和銅海,迦勒底人都打碎了,把銅運到巴比倫去。
13La kuprajn kolonojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo, kaj la bazajxojn kaj la kupran maron, kiuj estis en la domo de la Eternulo, la HXaldeoj disrompis kaj forportis ilian kupron en Babelon.
14他們又把鍋、鏟子、燭剪、碟子和敬拜用的一切銅器都拿去了。
14Kaj la potojn kaj la sxovelilojn kaj la trancxilojn kaj la kulerojn kaj cxiujn kuprajn vazojn, kiuj estis uzataj cxe la servado, ili forprenis.
15此外,火鼎和碗,無論是金的或是銀的,護衛長都拿去了。
15Kaj la karbujojn kaj la aspergajn kalikojn, kiuj estis aux el oro aux el argxento, prenis la estro de la korpogardistoj.
16所羅門為耶和華殿所做的兩根銅柱、一個銅海和十個銅座,這一切器皿的銅,重得無法可稱。
16Koncerne la du kolonojn, la unu maron, kaj la bazajxojn, kiujn faris Salomono por la domo de la Eternulo:la kvanto de la kupro en cxiuj tiuj iloj estis nemezurebla.
17銅柱每根高八公尺,柱上有銅柱頭;柱頭高一公尺三公寸,柱頭四周有網子和石榴都是銅的;另一根柱子同樣也有網子。
17La alton de dek ok ulnoj havis unu kolono; la kapitelo sur gxi estis kupra, kaj la alto de la kapitelo estis tri ulnoj, kaj cxirkaux la kapitelo estis kradajxo kaj granatoj, cxio el kupro; tiel same estis cxe la dua kolono, ankaux kun kradajxo.
18護衛長拿住祭司長西萊雅、副祭司長西番亞和三個守門的;
18Kaj la estro de la korpogardistoj prenis la cxefpastron Seraja kaj la duan pastron Cefanja kaj la tri pordogardistojn.
19又從城裡拿住一個管理軍兵的官長,並且在城裡搜獲常見王面的五個人,和一個負責召募當地人民的軍長書記,又在城中搜獲六十個當地的人民。
19Kaj el la urbo li prenis unu korteganon, kiu estis super la militistoj, kaj kvin virojn el la adjutantoj de la regxo, kiuj trovigxis en la urbo, kaj la skribiston de la militestro, kiu enregistradis la militistojn el la popolo de la lando, kaj sesdek homojn el la popolo de la lando, kiuj trovigxis en la urbo.
20護衛長尼布撒拉旦把他們拿住,帶到利比拉巴比倫王那裡。
20Ilin prenis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, kaj forkondukis al la regxo de Babel en Riblan.
21巴比倫王擊殺他們,在哈馬地的利比拉把他們處死。這樣,猶大人被擄,離開了他們的國土。
21Kaj la regxo de Babel frapis ilin kaj mortigis ilin en Ribla, en la lando HXamat. Tiamaniere Jehuda estis elhejmigita el sia lando.
22立基大利作省長(耶40:7~9)至於在猶大地剩下來的人民,就是巴比倫王尼布甲尼撒留下來的,巴比倫王委派沙番的孫子、亞希甘的兒子基大利管理他們。
22Super la popolo, kiu restis en la Juda lando kaj kiun restigis Nebukadnecar, regxo de Babel, li estrigis super ili Gedaljan, filon de Ahxikam, filo de SXafan.
23眾將領和他們的士兵,聽見巴比倫王委派了基大利,他們就來到米斯巴去見基大利;其中有尼探雅的兒子以實瑪利、加利亞的兒子約哈難、尼陀法人單戶篾的兒子西萊雅、瑪迦人的兒子雅撒尼亞,以及他們的士兵。
23Kiam cxiuj militestroj, ili kaj iliaj homoj, auxdis, ke la regxo de Babel estrigis Gedaljan, ili venis al Gedalja en Micpan, nome:Isxmael, filo de Netanja, kaj Johxanan, filo de Kareahx, kaj Seraja, filo de Tanhxumet, Netofaano, kaj Jaazanja, filo de Maahxatano, ili kaj iliaj homoj.
24基大利向他們和他們的士兵起誓,又對他們說:“你們不必懼怕迦勒底的官員,只管住在這地,服事巴比倫王,就可以平安無事。”
24Kaj Gedalja jxuris al ili kaj al iliaj homoj, kaj diris al ili:Ne timu esti subuloj de la HXaldeoj; logxu en la lando kaj servu al la regxo de Babel, kaj estos al vi bone.
25基大利被殺(耶41:1~3)但在七月的時候,王裔以利沙瑪的孫子、尼探雅的兒子以實瑪利,帶了十個人和他一起,他們襲擊基大利,把他殺死,和他一起在米斯巴的猶大人和迦勒底人,也被殺死。
25Sed en la sepa monato venis Isxmael, filo de Netanja, filo de Elisxama, el la regxa idaro, kune kun dek viroj, kaj ili frapis Gedaljan, kaj li mortis, ankaux la Judojn kaj la HXaldeojn, kiuj estis kun li en Micpa.
26因此,眾民無論大小,以及眾將領都起來逃往埃及去,因為他們懼怕迦勒底人。
26Tiam levigxis la tuta popolo, de la malgrandaj gxis la grandaj, kaj ankaux la militestroj, kaj ili foriris en Egiptujon, cxar ili timis la HXaldeojn.
27巴比倫王善待約雅斤(耶52:31~34)猶大王約雅斤被擄後第三十七年,就是巴比倫王以未.米羅達登基的那一年,十二月二十七日,他恩待(“恩待”原文作“使抬起頭來”)猶大王約雅斤,把他從獄中領出來,
27En la tridek-sepa jaro post la elpatrujigo de Jehojahxin, regxo de Judujo, en la dek-dua monato, en la dudek-sepa tago de la monato, Evil- Merodahx, regxo de Babel, en la jaro de sia regxigxo levis la kapon de Jehojahxin, regxo de Judujo, el la malliberejo;
28並且安慰他,使他的地位高過和他一起在巴比倫的眾王。
28kaj li parolis kun li afable, kaj starigis lian tronon pli alte ol la tronoj de la aliaj regxoj, kiuj estis cxe li en Babel;
29又換下他的囚衣,賜他終生常在王面前吃飯。
29kaj li sxangxis liajn vestojn de malliberejo; kaj li mangxadis cxiam cxe li dum sia tuta vivo;
30他的生活費用,在他一生的年日中,每日不斷由王供應。
30kaj liaj vivrimedoj, vivrimedoj konstantaj, estis donataj al li de la regxo cxiutage dum lia tuta vivo.