1大衛驚聞掃羅父子的死訊掃羅死後,大衛殺退了亞瑪力人回來,就在洗革拉住了兩天。
1Post la morto de Saul, kiam David revenis de la venkobato de Amalek, kaj David estis en Ciklag de du tagoj,
2第三天,忽然有一個人從掃羅的營回來,衣服撕裂,頭上蒙灰。這人一來到大衛面前,就俯伏在地上叩拜他。
2okazis, ke en la tria tago iu viro venis el la tendaro, de Saul, kaj liaj vestoj estis dissxiritaj kaj terpolvo estis sur lia kapo; kaj kiam li alvenis al David, li jxetis sin sur la teron kaj adorklinigxis.
3大衛問他:“你從哪裡來?”他對他說:“我是從以色列的營中逃出來的。”
3Kaj David diris al li:De kie vi venas? Kaj tiu diris al li:El la tendaro de la Izraelidoj mi forsavis min.
4大衛又問他:“情況怎麼樣?請你告訴我!”他回答:“眾人都逃離戰場,他們中間不但有許多人倒地陣亡,連掃羅和他的兒子約拿單也死了。”
4Kaj David diris al li:Kiel estis la afero? diru al mi, mi petas. Kaj tiu diris, ke la popolo forkuris el la batalo, ke multaj falis el la popolo kaj mortis, kaj ke ankaux Saul kaj lia filo Jonatan mortis.
5於是,大衛問那向他報信的年輕人:“你怎麼知道掃羅和他的兒子死了呢?”
5Kaj David diris al la junulo, kiu raportis al li:Kiamaniere vi eksciis, ke mortis Saul kaj lia filo Jonatan?
6那個向大衛報信的年輕人回答:“我剛巧在基利波山,看見掃羅靠在自己的矛槍上,又見有戰車和馬兵緊緊地追趕他。
6Kaj la junulo raportanta al li diris:Okaze mi venis sur la monton Gilboa, kaj jen mi vidis, ke Saul apogas sin sur sia glavo kaj la cxaroj kaj rajdantoj atingas lin.
7他回頭看到我,就呼喚我。我說:‘我在這裡。’
7Kaj li ekrigardis malantauxen, kaj ekvidis min kaj vokis min; kaj mi diris:Jen mi estas.
8他問我:‘你是誰?’我回答他:‘我是亞瑪力人。’
8Kaj li diris al mi:Kiu vi estas? Kaj mi diris al li:Mi estas Amalekido.
9於是他對我說:‘請你站到我身邊來,把我殺死,因為痛苦抓住我,我卻還死不了。’
9Kaj li diris al mi:Starigxu, mi petas, super mi, kaj mortigu min, cxar kaptis min agonio; cxar mia animo gxis nun ankoraux estas en mi.
10我就站到他身邊去,把他殺了,因為我知道他一倒下,就不能再活了。我摘下他頭上的王冠,取下他臂上的手鐲,帶到這裡來奉給我主。”
10Tiam mi starigxis super li kaj mortigis lin, cxar mi sciis, ke li ne vivos post sia falo; kaj mi prenis la kronon, kiu estis sur lia kapo, kaj la brakornamon, kiu estis sur lia brako, kaj mi alportis ilin al mia sinjoro cxi tien.
11大衛就抓住自己的衣服,把它們全都撕裂。所有與他在一起的人也都是這樣。
11Tiam David kaptis siajn vestojn kaj dissxiris ilin, ankaux cxiuj homoj, kiuj estis kun li.
12他們為了掃羅、他的兒子約拿單、耶和華的子民和以色列家的緣故悲哀、哭泣、禁食直到晚上,因為他們已經倒斃在刀下。
12Kaj ili funebris kaj ploris kaj fastis gxis la vespero, pro Saul, kaj pro Jonatan, lia filo, kaj pro la popolo de la Eternulo, kaj pro la domo de Izrael, ke ili falis de glavo.
13報信者死大衛問那向他報信的年輕人:“你是哪裡的人?”他回答:“我是個寄居這地的亞瑪力人的兒子。”
13Kaj David diris al la junulo, kiu raportis al li:De kie vi estas? Kaj tiu respondis:Mi estas filo de fremdulo Amalekido.
14大衛對他說:“你伸手毀滅耶和華的受膏者,怎麼還不懼怕呢?”
14Tiam David diris al li:Kiel vi ne timis etendi vian manon, por pereigi la sanktoleiton de la Eternulo?
15於是大衛叫了一個年輕人來,說:“你上前去,砍倒他。”那年輕人擊殺他,他就死了。
15Kaj David alvokis unu el la servantoj, kaj diris:Alproksimigxu, kaj frapu lin. Kaj tiu frapis lin, kaj li mortis.
16大衛對他說:“你流人血的罪要歸到自己的頭上,因為你親口作證指控自己說:‘我殺了耶和華的受膏者。’”
16Kaj David diris al li:Via sango estu sur via kapo; cxar via busxo atestas kontraux vi per tio, ke vi diris:Mi mortigis la sanktoleiton de la Eternulo.
17大衛為掃羅和約拿單作哀歌大衛為掃羅和他的兒子約拿單作了這首哀歌。
17Kaj David eldiris la sekvantan funebran parolon pri Saul kaj pri lia filo Jonatan
18他又吩咐要把這首“弓歌”教導猶大人。(這首歌記錄在《雅煞珥書》上。)
18(kaj li ordonis instrui al la Judoj la uzadon de pafarko, kiel estas skribite en la libro de la Justulo):
19“以色列啊!尊榮的人都在高處被殺,勇士怎麼都已仆倒!
19La beleco de Izrael estas mortigita sur viaj altajxoj! Kiel falis la herooj!
20你們不要在迦特報道,不要在亞實基倫的街上宣揚,免得非利士的女子歡喜,免得未受割禮之人的女子快樂。
20Ne sciigu en Gat, Ne anoncu sur la stratoj de Asxkelon; Por ke ne gxoju la filinoj de la Filisxtoj, Por ke ne gxojkriu la filinoj de la necirkumciditoj.
21基利波的群山啊!願雨露都不降在你們上面,願你們的田地不產供物。因為勇士的盾牌在那裡玷污,掃羅的盾牌沒有用油抹亮。
21Montoj en Gilboa, Nek roso nek pluvo estu sur vi, nek kampoj fruktodonaj; CXar tie estas malhonorita la sxildo de herooj, La sxildo de Saul, kvazaux li ne estus oleita per sankta oleo.
22不見被殺者的血、勇士的脂油,約拿單的弓不縮回,掃羅的劍也不空空返回。
22Sen sango de mortigitoj, sen sebo de fortuloj, La pafarko de Jonatan neniam venis returne, Kaj la glavo de Saul ne revenis vane.
23掃羅和約拿單,生時相親相愛,死時也不分離。他們比鷹還快速,比獅子更勇猛。
23Saul kaj Jonatan, amindaj kaj cxarmaj cxe sia vivo, Ecx cxe sia morto ne disigxis; Pli rapidaj ili estis ol agloj, Pli fortaj ol leonoj.
24以色列的女子啊!你們要為掃羅哭泣,他曾給你們穿上紫色豪華的衣服,又給你們的外衣加上金飾。
24Filinoj de Izrael, ploru pri Saul, Kiu vestis vin per purpuro kun ornamajxoj, Kiu metis orajn ornamojn sur viajn vestojn.
25勇士怎麼會在戰陣上倒斃,約拿單在高處被刺死!
25Kiel falis herooj meze de la batalo! Mortigita estas Jonatan sur viaj altajxoj.
26我的兄弟約拿單啊!我為你悲痛,你是我最好的朋友,你對我的愛情遠超過婦女的愛情。
26Mi malgxojas pro vi, mia frato Jonatan; Vi estis al mi tre kara; Via amo estis al mi pli kara, Ol la amo de virinoj.
27勇士怎麼會倒斃!爭戰的武器怎麼會毀滅!”
27Kiel falis herooj, Kaj pereis batalaj armiloj!