1非利士人擊敗以色列人(代上10:1)非利士人與以色列人交戰。以色列人從非利士人面前逃跑,有很多人在基利波山上倒斃。
1Dume la Filisxtoj batalis kontraux Izrael; kaj la Izraelidoj forkuris de la Filisxtoj kaj falis mortigitaj sur la monto Gilboa.
2掃羅自刎與其三子陣亡(代上10:2~7)非利士人緊緊追趕掃羅和他的眾子,擊殺了掃羅的兒子約拿單、亞比拿達和麥基舒亞。
2Kaj la Filisxtoj kuratingis Saulon kaj liajn filojn, kaj la Filisxtoj mortigis Jonatanon kaj Abinadabon kaj Malki-SXuan, filojn de Saul.
3戰爭激烈,掃羅受到猛烈的攻擊,弓箭手發現了他,射箭的人射中了他,他的傷勢嚴重;
3La batalo fortigxis kontraux Saul; kaj la arkpafistoj trovis lin, kaj li estis forte vundita de la arkpafistoj.
4掃羅就對替他拿兵器的人說:“拔出你的刀來,把我刺透,免得這些未受割禮的人來把我刺透,戲弄我。”但替他拿兵器的人不肯這樣作,因為他非常害怕。於是掃羅拿過刀來,自己伏在刀上死了。
4Tiam Saul diris al sia armilportisto:Eltiru vian glavon kaj trapiku min per gxi, por ke ne venu tiuj necirkumciditoj, por trapiki min kaj mokmalhonori min. Sed lia armilportisto ne volis, cxar li forte timis. Tiam Saul prenis sian glavon kaj faligis sin sur gxin.
5替他拿兵器的人看見掃羅死了,他也伏在自己的刀上,與掃羅一起死了。
5Kiam lia armilportisto vidis, ke Saul mortis, li ankaux faligis sin sur sian glavon kaj mortis kune kun li.
6這樣,掃羅和他的三個兒子,以及替他拿兵器的人,還有所有跟隨他的人,都在那一天一同死了。
6Tiamaniere mortis Saul kaj liaj tri filoj kaj lia armilportisto kaj cxiuj liaj viroj en tiu tago kune kun li.
7在山谷那邊,和約旦河那邊的以色列人,看見以色列人逃跑,掃羅和他的兒子都死了,他們就棄城逃跑。非利士人就來住在城中。
7Kiam la Izraelidoj, kiuj estis transe de la valo kaj transe de Jordan, vidis, ke la Izraelidoj forkuras kaj ke Saul kaj liaj filoj mortis, ili forlasis la urbojn kaj forkuris; kaj venis la Filisxtoj kaj eklogxis en ili.
8焚燒掃羅及其眾子之屍(代上10:8~12)第二天,非利士人來剝那些被殺的人的衣物的時候,發現掃羅和他的三個兒子都倒斃在基利波山上,
8En la sekvanta tago venis la Filisxtoj, por senvestigi la mortigitojn; kaj ili trovis Saulon kaj liajn tri filojn falintajn sur la monto Gilboa.
9就砍下他的頭,解下他的兵器,又派人到非利士地的各處,去向他們的偶像的廟和人民報信。
9Tiam ili dehakis lian kapon kaj deprenis liajn armilojn kaj sendis en la landon de la Filisxtoj cxirkauxen, por anonci en la domo de iliaj idoloj kaj al la popolo.
10他們把掃羅的兵器放在亞斯他錄的廟裡,又把他的屍體釘在伯.珊的城牆上。
10Kaj ili metis liajn armilojn en la templon de Asxtar, kaj lian korpon ili pendigis sur la muro de Bet-SXan.
11基列.雅比的居民聽見非利士人向掃羅所行的事,
11Kiam la logxantoj de Jabesx en Gilead auxdis pri tio, kion faris la Filisxtoj al Saul,
12所有的勇士就動身,走了一整夜,把掃羅的屍體和他三個兒子的屍體都從伯.珊的城牆上取下來,帶回雅比,在那裡把他們燒了,
12tiam cxiuj kuragxuloj levigxis kaj iris tutan nokton kaj prenis la korpon de Saul kaj la korpojn de liaj filoj de la muro de Bet-SXan, kaj venis en Jabesxon kaj forbruligis ilin tie.
13又把他們的骸骨埋葬在雅比的垂柳樹下,並且禁食七天。
13Kaj ili prenis iliajn ostojn kaj enterigis sub la tamarisko en Jabesx, kaj ili fastis dum sep tagoj.