1王製造金像並下令全國敬拜尼布甲尼撒王造了一座金像,高二十七公尺,寬三公尺,豎立在巴比倫省的杜拉平原上。
1La regxo Nebukadnecar faris oran statuon, kiu havis la alton de sesdek ulnoj kaj la largxon de ses ulnoj; kaj li starigis gxin en la valo Dura en la lando Babela.
2尼布甲尼撒王派人召集總督、總監、省長、參謀、財政大臣、法官、裁判官和各省所有的官員,要他們參加尼布甲尼撒王為所立的像舉行的揭幕典禮。
2Kaj la regxo Nebukadnecar sendis al la satrapoj, regionestroj, militestroj, cxefaj jugxistoj, urbestroj, legxistoj, oficistoj, kaj potenculoj de la lando, ke ili venu al la solena malkovro de la statuo, kiun starigis la regxo Nebukadnecar.
3於是總督、總監、省長、參謀、財政大臣、法官、裁判官和省內所有其他的官員,都聚集起來,參加尼布甲尼撒王為所立的像舉行的揭幕典禮;他們都站在尼布甲尼撒所立的像前。
3Tiam kunvenis la satrapoj, regionestroj, militestroj, cxefaj jugxistoj, urbestroj, legxistoj, oficistoj, kaj potenculoj de la lando, al la solena malkovro de la statuo, kiun la regxo Nebukadnecar starigis; kaj ili starigxis antaux la statuo, kiun Nebukadnecar starigis.
4那時,傳令官大聲呼叫說:“各國、各族、說各種語言的人哪!這是傳給你們的命令:
4Kaj heroldo lauxte proklamis:Estas sciigate al vi, ho popoloj, gentoj, kaj lingvoj:
5你們一聽見角、笛、琵琶、弦琴、豎琴、風笛和各種樂器的聲音,就要俯伏,向尼布甲尼撒王所立的金像下拜。
5kiam vi auxdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, tiam faligu vin kaj adorklinigxu al la ora statuo, kiun starigis la regxo Nebukadnecar.
6凡不俯伏下拜的,就必立刻扔在烈火的窯中。”
6Kiu ne faligos sin kaj ne adorklinigxos, tiu tuj estos jxetita en ardantan fornon.
7因此,各國、各族和說各種語言的人,一聽見角、笛、琵琶、弦琴、豎琴和各種樂器的聲音,就都俯伏,向尼布甲尼撒王所立的金像下拜。
7Tial, kiam cxiuj popoloj ekauxdis la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, ili faligis sin kaj adorklinigxis al la ora statuo, kiun starigis la regxo Nebukadnecar.
8迦勒底人指控但以理之三友那時,有幾個迦勒底人前來,誣衊控告猶大人。
8En tiu tempo tuj aliris kelkaj HXaldeoj kaj akuzis la Judojn.
9他們對尼布甲尼撒王說:“願王萬歲!
9Ili ekparolis, kaj diris al la regxo Nebukadnecar:Ho regxo, vivu eterne!
10王啊,你曾下令,凡聽見角、笛、琵琶、弦琴、豎琴、風笛和各種樂器聲音的人,都要俯伏,向金像下拜。
10Vi, ho regxo, ordonis, ke cxiu homo, kiu auxdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, faligu sin kaj adorklinigxu al la ora statuo;
11凡不俯伏下拜的,就必被扔在烈火的窯中。
11kaj kiu ne faligos sin kaj ne adorklinigxos, tiu estu jxetita en ardantan fornon.
12但有幾個猶大人,就是王所派管理巴比倫省政務的沙得拉、米煞和亞伯尼歌,王啊!這些人不理會你的命令,不事奉你的神,也不向你所立的金像下拜。”
12Ekzistas tamen viroj Judaj, kiujn vi starigis super la aferoj de la lando Babela, SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego; kaj tiuj homoj ne obeas vian ordonon, ho regxo, ne servas al viaj dioj, kaj ne adorklinigxas al la ora statuo, kiun vi starigis.
13王怒責三人當時尼布甲尼撒勃然大怒,吩咐人把沙得拉、米煞和亞伯尼歌帶來;他們就被帶到王面前。
13Tiam Nebukadnecar en kolero kaj furiozo ordonis venigi SXadrahxon, Mesxahxon, kaj Abed-Negon; kaj oni tuj venigis tiujn virojn al la regxo.
14尼布甲尼撒問他們說:“沙得拉、米煞、亞伯尼歌啊!你們真的不事奉我的神,也不向我所立的金像下拜嗎?
14Nebukadnecar ekparolis, kaj diris al ili:CXu intence vi, ho SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego, ne servas al miaj dioj, kaj ne adorklinigxas al la ora statuo, kiun mi starigis?
15現在,如果你們想清楚,一聽見角、笛、琵琶、弦琴、豎琴、風笛和各種樂器的聲音,就俯伏向我所做的像下拜,那還可以。如果你們不下拜,就必立刻扔在烈火的窯中。哪裡有神能救你們脫離我的手呢?”
15De nun, kiam vi ekauxdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, estu pretaj tuj faligi vin kaj adorklinigxi al la statuo, kiun mi faris; se vi ne adorklinigxos, tiam vi tuj estos jxetitaj en ardantan fornon; kaj tiam kia dio savos vin el miaj manoj?
16拒絕拜金像沙得拉、米煞、亞伯尼歌回答王說:“尼布甲尼撒啊!這件事我們無需回答你。
16SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego respondis kaj diris al la regxo:Ho Nebukadnecar, ne estas al ni malfacile respondi al vi pri tio.
17如果我們被扔在火窯裡,我們所事奉的 神必能拯救我們;王啊!他必拯救我們脫離烈火的窯和你的手。(本節或譯:“如果我們所事奉的 神能拯救我們,王啊!他必拯救我們脫離烈火的窯和你的手。”)
17Ni havas Dion, al kiu ni servas; Li povas savi nin el la ardanta forno kaj ankaux savi nin el via mano, ho regxo.
18即或不然,王啊!你要知道,我們決不事奉你的神,也不向你所立的金像下拜。”
18Kaj se Li ecx tion ne faros, vi tamen sciu, ho regxo, ke al viaj dioj ni ne servos, kaj al la ora statuo, kiun vi starigis, ni ne adorklinigxos.
19三人在烈火的窯中毫無損傷當時尼布甲尼撒向沙得拉、米煞和亞伯尼歌大發烈怒,連臉色也變了,吩咐人把窯燒熱,比平常猛烈七倍。
19Tiam Nebukadnecar plenigxis de furiozo, kaj la aspekto de lia vizagxo sxangxigxis pro kolero kontraux SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego; kaj li ordonis ardigi la fornon sepoble pli forte, ol oni faradis ordinare.
20又吩咐他軍隊中幾個最精壯的士兵,把沙得拉、米煞和亞伯尼歌綁起來,扔在烈火的窯中。
20Kaj al la plej fortaj militistoj el sia militistaro li ordonis ligi SXadrahxon, Mesxahxon, kaj Abed-Negon, kaj jxeti ilin en la ardantan fornon.
21於是這三個人穿著外袍、長褲、頭巾和身上其他的衣服,被綁起來,扔在烈火的窯中。
21Tiam oni ligis tiujn virojn en ilia suba kaj supra vesto, en iliaj kapkovroj kaj aliaj vestoj, kaj oni jxetis ilin en la ardantan fornon.
22由於王的命令緊急,窯又燒得非常猛烈,那些把沙得拉、米煞和亞伯尼歌抬起來的人,都被火燄燒死了。
22Kaj cxar la ordono de la regxo estis severa kaj la forno estis ardigita treege, tial tiujn homojn, kiuj jxetis SXadrahxon, Mehxahxon, kaj Abed-Negon, mortigis la flamo de la fajro.
23而沙得拉、米煞和亞伯尼歌這三個人仍被綁著,落入烈火的窯中。
23Kaj tiuj tri viroj, SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego, falis ligitaj en la ardantan fornon.
24王親歷其境就稱頌 神那時尼布甲尼撒王非常驚奇,急忙起來,問他的謀臣說:“我們綁起來扔在火裡的,不是三個人嗎?”他們回答王說:“王啊!是的。”
24Tiam la regxo Nebukadnecar ekmiregis, kaj en teruro li levigxis, ekparolis, kaj diris al siaj konsilistoj:CXu ne tri virojn ni jxetis ligitajn en la fajron? Ili respondis al la regxo:Tiel estas, ho regxo.
25王說:“但我見有四個人,並沒有綁著,在火中走來走去,也沒有受傷,並且那第四個的樣貌好像神子。”
25Sed li parolis plue, kaj diris:Jen mi vidas kvar virojn, ne ligitajn, kiuj iras meze de la fajro kaj estas sendifektaj; kaj la kvara aspektas kvazaux filo de la dioj.
26於是尼布甲尼撒走近烈火的窯口,說:“至高 神的僕人沙得拉、米煞和亞伯尼歌啊!你們出來,到這裡來吧。”沙得拉、米煞和亞伯尼歌就從火中出來。
26Kaj Nebukadnecar aliris al la aperturo de la ardanta forno, ekparolis, kaj diris:Ho SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego, servantoj de Dio la Plejalta! eliru, kaj aliru. Tiam SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego eliris el meze de la fajro.
27那些總督、總監、省長和王的謀臣,都聚攏來看這三個人,見火無力傷他們的身體;他們的頭髮沒有燒焦,衣服沒有燒壞,身上也沒有火燒的氣味。
27Kaj la satrapoj, regionestroj, militestroj, kaj konsilistoj de la regxo kunvenis, kaj pririgardis tiujn virojn, super kies korpoj la fajro havis nenian forton, tiel, ke ecx haro sur ilia kapo ne bruldifektigxis, iliaj vestoj ne sxangxigxis, kaj ecx odoron de fajro oni ne sentis sur ili.
28尼布甲尼撒說:“沙得拉、米煞、亞伯尼歌的 神是應當稱頌的,他差遣使者拯救那些倚靠他的僕人;他們違抗王的命令,寧願捨命,除了自己的 神以外,不肯事奉敬拜任何其他的神。
28Nebukadnecar ekparolis, kaj diris:Benata estu Dio de SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego, kiu sendis Sian angxelon, kaj savis Siajn servantojn pro tio, ke ili fidis je Li, ne obeis la ordonon de la regxo, kaj oferis siajn korpojn, por ne servi kaj adorklinigxi al alia dio, krom sia Dio.
29我現在下令:無論各國、各族、說各種語言的人,凡說話得罪沙得拉、米煞、亞伯尼歌的 神的,必被碎屍萬段,他的家也必成為廢墟,因為沒有別的神能這樣施行拯救。”
29Nun mi donas ordonon:Se iu el ia popolo, gento, aux lingvo eldiros blasfemon kontraux Dio de SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego, tiu estos hakita en pecojn kaj lia domo estos ruinigita; cxar ne ekzistas alia dio, kiu povus savi tiamaniere.
30於是王在巴比倫省提升了沙得拉、米煞和亞伯尼歌。
30Kaj la regxo denove tre altigis SXadrahxon, Mesxahxon, kaj Abed-Negon en la lando Babela.