1王的宣告尼布甲尼撒王向住在全地的各國、各族和說各種語言的人宣告說:“願你們大享平安!
1La regxo Nebukadnecar al cxiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj, kiuj estas sur la tuta tero:Kresku via bonstato!
2我樂意把至高的 神向我所行的神蹟奇事宣揚出來。
2Mi trovas bona konigi la pruvosignojn kaj miraklojn, kiujn faris sur mi Dio la Plejalta.
3他的神蹟多麼偉大,他的奇事多麼有力;他的國是永遠的國,他的統治直到萬代!(本章第1~3節在《馬索拉抄本》為3:31~33)
3Kiel grandaj estas Liaj pruvosignoj, kaj kiel potencaj estas Liaj mirakloj! Lia regxado estas eterna, kaj Lia regado estas en cxiuj generacioj.
4“我尼布甲尼撒安逸地住在家中,在宮裡享受榮華富貴。(本節在《馬索拉抄本》為4:1)
4Mi, Nebukadnecar, estis trankvila en mia domo kaj bonfarta en mia palaco.
5我作了一個夢,這夢使我懼怕;我在床上所見的夢幻和我腦海中出現的異象,都使我驚惶。
5Sed mi vidis songxon, kiu teruris min, kaj la meditado sur mia lito kaj la vizioj de mia kapo min konsternis.
6我就下令把巴比倫所有的智慧人,都帶到我面前來,要他們把夢的意思向我說明。
6Kaj mi donis ordonon venigi al mi cxiujn sagxulojn de Babel, por ke ili diru al mi la signifon de la songxo.
7於是術士、用法術的、迦勒底人和占星家都進來;我當面把那夢告訴了他們,可是他們卻不能把夢的意思向我說明。
7Tiam venis la astrologoj, sorcxistoj, HXaldeoj, kaj divenistoj; mi rakontis al ili la songxon, sed ili ne povis klarigi al mi gxian signifon.
8把夢告訴但以理“最後,那照著我神的名,稱為伯提沙撒的但以理,來到我面前,他裡面有聖神的靈,我就把夢告訴他:
8Fine venis al mi Daniel, al kiu estis donita la nomo Beltsxacar, laux la nomo de mia dio, kaj kiu havas en si la spiriton de la sanktaj dioj; mi rakontis al li la songxon:
9‘術士的領袖伯提沙撒啊!因為我知道你裡面有聖神的靈,沒有甚麼隱祕的事能難倒你;因此,你要把我夢中所見的異象和夢的意思告訴我。
9Ho Beltsxacar, cxefo de la astrologoj, pri kiu mi scias, ke en vi estas la spirito de la sanktaj dioj kaj nenia kasxitajxo vin embarasas:klarigu al mi la vizion de mia songxo kaj gxian signifon.
10我躺在床上時腦海中所見的異象是這樣:我看見大地中間,有一棵樹,十分高大。
10La vizio de mia kapo sur mia lito estis jena:mi vidis, ke jen meze de la tero staras arbo tre alta;
11那樹漸長,而且堅強,高達於天,地極所有的人都看得到。
11tiu arbo estas bonkreska kaj forta, kaj gxia alto atingas la cxielon, kaj oni gxin vidas gxis la randoj de la tuta tero;
12它的葉子美麗,果實繁多,所有的生物都從它得到食物;野地的走獸在它下面歇息,空中的飛鳥棲宿在它的枝頭上;各種生物都從它得著供養。
12gxia foliaro estas bela, kaj multe da fruktoj estas sur gxi, kaj sur gxi trovigxas mangxajxo por cxiuj; en la ombro sub gxi kasxas sin bestoj de la kampo, kaj sur gxiaj brancxoj sidas birdoj de la cxielo, kaj cxiu karno nutras sin de gxi.
13“‘我躺在床上,在我腦海出現的異象中,我看見有一位守望者,就是聖者,從天上下來,
13Kaj mi vidis en la vizioj de mia kapo sur mia lito, ke jen sankta prizorganto malsupreniris de la cxielo,
14大聲呼叫,這樣說:你們要砍下這樹,削斷枝子,搖落葉子,打散果子,把樹下的走獸趕散,把樹枝上的飛鳥趕走。
14kaj per lauxta vocxo li diris:Dehaku cxi tiun arbon, cxirkauxhaku gxiajn brancxojn, deprenu de gxi la foliaron, kaj disjxetu gxiajn fruktojn, por ke forigxu la bestoj, kiuj estas sub gxi, kaj la birdoj forflugu de gxiaj brancxoj.
15然而,樹根的餘幹卻要留在地上,用鐵和銅的鍊子圍住,留在野地的青草中,使他被天露滴濕;使他像走獸一樣在地上的草叢中得他的分。
15Sed gxian cxefan radikon restigu en la tero, en cxenoj feraj kaj kupraj, meze de la herbo de la kampo; gxin trinkigu la roso de la cxielo, kaj kune kun la bestoj gxi nutru sin per la herboj de la tero.
16使他的心改變,不再是人的心,給他一個獸心,使他經過七年的時期。
16La homa koro estos prenita for de gxi, kaj gxi ricevos koron bestan, kaj tiel pasos super gxi sep jaroj.
17這是守望者宣告的裁決,是聖者頒布的決定,好使世人都知道:至高者在世人的國中掌權,他喜歡把國賜給誰,就賜給誰,甚至立最卑微的人執掌國權。
17Per la ordono de la prizorgantoj tio estas decidita, kaj per la dekreto de la sanktuloj tio estas destinita, por ke la vivantoj sciu, ke la Plejaltulo regas en la regno de la homoj, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas, kaj starigas super gxi la plej humilan el la homoj.
18“‘這就是我尼布甲尼撒王所作的夢。伯提沙撒啊!你要把這夢的意思告訴我,因為我國中所有的智慧人都不能把夢的意思向我說明;只有你能,因為你裡面有聖神的靈。’”
18Tian songxon vidis mi, regxo Nebukadnecar. Kaj vi, ho Beltsxacar, diru gxian signifon; cxar neniu el la sagxuloj en mia regno povas klarigi gxian signifon, sed vi povas, cxar vi havas en vi la spiriton de la sanktaj dioj.
19但以理為王解夢於是那稱為伯提沙撒的但以理驚愕片時,他想到的事使他驚惶。王對他說:“伯提沙撒啊!別讓這夢和夢的意思使你驚惶。”伯提沙撒回答說:“我主啊!願這夢歸給憎恨你的人,夢的意思歸給你的敵人。
19Tiam Daniel, kiu havis la nomon Beltsxacar, en la dauxro de unu horo staris konsternite, kaj liaj pensoj lin malgxojigis. La regxo ekparolis, kaj diris:Ho Beltsxacar, ne embarasu vin la songxo kaj gxia signifo. Beltsxacar respondis kaj diris:Ho mia sinjoro, por viaj malamikoj estu tiu songxo, kaj por viaj malamantoj estu gxia signifo.
20你所見的樹漸長,而且堅強,高達於天,全地的人都看得到。
20La arbo, kiun vi vidis, kiu elkreskis alte kaj forte, atingis per sia pinto la cxielon, kaj estis videbla sur la tuta tero,
21它的葉子美麗,果實繁多,所有的生物都從它得到食物;野地的走獸住在它下面,空中的飛鳥棲在它的枝頭上。
21kaj sur kiu estis bela foliaro, multe da fruktoj kaj mangxajxo por cxiuj, sub kiu sidis bestoj de la kampo, kaj sur kies brancxoj sidis birdoj de la cxielo-
22王啊!你就是那樹,越來越偉大堅強;你的威勢漸長,高達於天;你的權柄直到地極。
22tio estas vi, ho regxo altigxinta; via grandeco kreskis kaj atingis gxis la cxielo, kaj via potenco gxis la randoj de la tero.
23王既然看見一位守望者,就是聖者,從天上下來,說:‘你們要砍下毀壞這樹,樹根的餘幹卻要留在地上,用鐵和銅的鍊子圍住,留在野地的青草中,使他被天露滴濕;使他的分和野地的走獸一樣,直到他經過那七年的時期。’
23Kaj ke la regxo vidis sanktan prizorganton, kiu malsupreniris de la cxielo, kaj diris:Dehaku la arbon kaj ekstermu gxin, sed nur gxian cxefan radikon restigu en la tero, en cxenoj feraj kaj kupraj, meze de la herbo de la kampo, gxin trinkigu la roso de la cxielo, kaj gxi havu la sorton de la bestoj de la kampo, gxis pasos super gxi sep jaroj-
24王啊!夢的意思就是這樣:這臨到我主我王的事,是至高者的裁決。
24jen estas la signifo de tio, ho regxo:tio estas dekreto de la Plejaltulo, kiu trafos mian sinjoron, la regxon.
25你必被趕逐,離開人群,和野地的走獸同住;你必像牛一樣吃草,被天露滴濕,要經過七年的時期;等到你承認至高者在世人的國中掌權,他喜歡把國賜給誰,就賜給誰。
25Vi estos elpusxita el meze de la homoj, kaj vi vivos kun la bestoj de la kampo; per herbo oni vin nutros, kiel bovojn; roson de la cxielo oni trinkigos al vi; kaj sep jaroj pasos super vi, gxis vi ekscios, ke super la regno de homoj regas la Plejaltulo, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas.
26守望者既然吩咐要留下樹根的餘幹,所以,等到你承認上天的至高者是掌權的,你的國就必再歸給你。
26Kaj ke estas ordonite restigi la cxefan radikon de la arbo-tio signifas, ke via regno estos redonita al vi, kiam vi konfesos la potencon de la cxielo.
27因此,王啊!請你接納我的勸告,施行公義,斷絕罪過,憐憫受欺壓者,斷絕罪孽,你的平安或者可以延長。”
27Tial, ho regxo, volu favore akcepti mian konsilon:liberigu vin de viaj pekoj per justeco kaj de viaj malbonagoj per favorkoreco al malricxuloj; per tio via bonstato farigxos longedauxra.
28夢境應驗這一切事都在尼布甲尼撒王身上實現了。
28CXio cxi tio efektivigxis sur la regxo Nebukadnecar.
29過了十二個月,王在巴比倫王宮的平頂上散步的時候,
29Post paso de dek du monatoj, promenante tra la regxa palaco en Babel,
30他說:“這大巴比倫城不是我用大能大力建造作我的京都,為顯我威嚴的榮耀嗎?”
30la regxo ekparolis, kaj diris:CXu tio ne estas la majesta Babel, kiun por restado de la regxo mi arangxis per la forto de mia potenco kaj por la gloro de mia majesto?
31這話在王的口中還沒有說完,就有聲音從天上傳下來,說:“尼布甲尼撒王啊!你的王權被褫奪了。
31Kiam cxi tiu parolo estis ankoraux en la busxo de la regxo, eksonis vocxo el la cxielo:Al vi, ho regxo Nebukadnecar, estas dirate:La regno estas prenata for de vi;
32你必被趕逐,離開人群,和野地的走獸同住;你必像牛一樣吃草,要經過七年的時期;等到你承認至高者在世人的國中掌權,他喜歡把國賜給誰,就賜給誰。”
32kaj vi estas elpusxata el meze de la homoj, kaj vi vivos kun la bestoj de la kampo; per herbo oni vin nutros, kiel bovojn; kaj sep jaroj pasos super vi, gxis vi ekscios, ke super la regno de homoj regas la Plejaltulo, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas.
33這話立刻就應驗在尼布甲尼撒身上;他被趕逐,離開人群,像牛一樣吃草,身體被天露滴濕,直到他的頭髮長得像鷹毛,指甲像鳥爪。
33Tuj plenumigxis tiu verdikto sur Nebukadnecar; li estis elpusxita el meze de la homoj, li komencis mangxis herbon, kiel bovoj, lia korpo estis trinkigata de la roso de la cxielo, tiel, ke liaj haroj kreskis kiel la plumoj de aglo kaj liaj ungoj farigxis kiel cxe birdo.
34“七年的日子滿了,我尼布甲尼撒舉目望天,我的理智恢復過來,我就稱頌至高者,讚美尊崇活到永遠的 神。他的統治永無窮盡,他的國度直到萬代。
34Post paso de la difinita tempo, mi, Nebukadnecar, levis miajn okulojn al la cxielo, kaj mia prudento revenis al mi; kaj mi benis la Plejaltulon, mi lauxdis kaj gloris Tiun, kiu vivas eterne, kies regado estas regado eterna kaj kies regno dauxras en cxiuj generacioj.
35地上所有的居民,在他來說都是虛無;在天上的萬軍中,他憑自己的意旨行事;在地上的居民中,也是這樣;沒有人能攔住他的手,或問他說:‘你作甚麼?’
35CXiuj, kiuj vivas sur la tero, estas kalkuleblaj kiel nenio. Laux Sia volo Li agas, kiel kun la armeo de la cxielo, tiel kun la vivantoj sur la tero; kaj ekzistas neniu, kiu povus kontrauxstari al Lia mano, aux demandi Lin:Kion Vi faras?
36“那時,我的理智恢復過來後,為著我國的光榮,我的威嚴和光輝也都恢復過來了。我的謀臣和官員仍來求見我,我的王權重新堅立,我的權勢越發增加。
36En tiu tempo revenis al mi mia prudento, kaj mi ricevis denove mian regxan honoron, mian majeston, kaj mian antauxan aspekton; tiam elsercxis min miaj konsilistoj kaj miaj altranguloj, mi estis denove starigita super mia regno, kaj mia majesto farigxis ankoraux pli granda.
37現在我尼布甲尼撒讚美、尊崇、榮耀天上的王,因為他所作的一切都正確,他所行的也都公平;行為驕傲的,他都能貶低。”
37Nun mi, Nebukadnecar, lauxdas, altigas, kaj gloras la Regxon de la cxielo, kies cxiuj faroj estas veraj kaj kies vojoj estas gxustaj, kaj kiu la fierulojn povas humiligi.