聖經新譯本

Esperanto

Daniel

5

1伯沙撒王大宴群臣伯沙撒王為他的一千大臣大擺筵席,他和他們一同喝酒。
1La regxo Belsxacar faris grandan festenon por siaj mil eminentuloj kaj multe drinkis kun tiuj mil.
2伯沙撒喝酒歡暢的時候,下令把他先祖尼布甲尼撒從耶路撒冷聖殿裡掠取的金銀器皿拿來,好讓他和他的大臣、妻妾、妃嬪用這些器皿來喝酒。
2Farigxinte ebria, Belsxacar ordonis alporti la orajn kaj argxentajn vazojn, kiujn lia patro Nebukadnecar venigis el la templo de Jerusalem, por ke el ili trinku la regxo kaj liaj eminentuloj, liaj edzinoj kaj kromvirinoj.
3於是人把從耶路撒冷聖殿裡,就是 神的殿裡,掠來的金銀器皿拿來;王和他的大臣、妻妾、妃嬪就用這些器皿來喝酒。
3Tiam oni alportis la orajn vazojn, kiuj estis prenitaj el la sanktejo de la domo de Dio en Jerusalem; kaj trinkis el ili la regxo kaj liaj eminentuloj, liaj edzinoj kaj kromvirinoj.
4他們喝酒,讚美那些用金、銀、銅、鐵、木、石所做的神。
4Ili trinkis vinon, kaj gloris la diojn orajn kaj argxentajn, kuprajn, ferajn, lignajn, kaj sxtonajn.
5指頭在牆上寫字當時,忽然有人手的指頭出現,在王宮裡燈臺對面的粉牆上寫字;王看見了那隻正在寫字的手掌,
5En tiu momento aperis fingroj de homa mano kaj komencis skribi kontraux la kandelabro sur la kalkita muro de la regxa salono; kaj la regxo vidis la manon, kiu skribis.
6就臉色大變,心意驚惶,兩腳無力,雙膝彼此相碰。
6Tiam sxangxigxis la vizagxaspekto de la regxo, liaj pensoj konfuzigxis, la ligiloj de liaj lumboj malstrecxigxis, kaj liaj genuoj tremante kunfrapigxadis.
7王大聲呼叫,吩咐人把那些用法術的和迦勒底人,以及占星家都領進來;王對巴比倫的智慧人說:“誰能讀這文字,又能向我解釋它的意思,他必身穿紫袍,頸戴金鍊,在國中掌權,位列第三。”
7La regxo lauxtege ekkriis, ke oni venigu la magiistojn, HXaldeojn, kaj divenistojn. La regxo ekparolis, kaj diris al la sagxuloj de Babel:Kiu ajn tralegos cxi tiun surskribon kaj klarigos al mi gxian signifon, tiu ricevos purpuran veston, ora cxeno estos sur lia kolo, kaj li estos la tria reganto en la regno.
8於是王所有的智慧人都進來,卻不能讀那文字,也不能把意思向王說明。
8Tiam venis cxiuj sagxuloj de la regxo; sed ili ne povis tralegi la surskribon, nek klarigi al la regxo gxian signifon.
9伯沙撒王就非常驚惶,臉色大變;他的大臣也都不知所措。
9La regxo Belsxacar forte maltrankviligxis, kaj lia vizagxaspekto sxangxigxis, kaj antaux liaj eminentuloj konfuzigxis.
10太后舉薦但以理太后因王和他的大臣所說的話,就進入宴會的大廳,對王說:“願王萬歲!你的心意不要驚惶,也不要臉色大變。
10CXe tiu okazintajxo, kiu farigxis al la regxo kaj al liaj altranguloj, en la salonon de la festeno eniris la regxino. La regxino ekparolis, kaj diris:Ho regxo, vivu eterne! Ne konsternu vin viaj pensoj, kaj ne sxangxigxu via vizagxaspekto.
11在你國中有一個人,他裡面有聖神的靈;你先祖在世的日子,發現這人有灼見,有聰明,有智慧,好像神的智慧一樣。你先祖尼布甲尼撒王,就是王的先祖,曾立他為術士、用法術的,以及迦勒底人和占星家的領袖。
11En via regno ekzistas viro, kiu havas en si la spiriton de la sanktaj dioj; en la tempo de via patro oni trovis en li lumon, prudenton, kaj sagxon, similan al la sagxo de la dioj; kaj la regxo Nebukadnecar, via patro, la regxo mem, via patro, faris lin cxefo de la astrologoj, sorcxistoj, HXaldeoj, kaj divenistoj;
12這都因為在這但以理裡面有美好的靈性,有知識,有聰明,能解夢,釋謎語,能解答難題;這人尼布甲尼撒王曾給他起名叫伯提沙撒。現在可以把但以理召來,他必能解釋牆上文字的意思。”
12cxar en li oni trovis altan spiriton, scion, kaj prudenton, por klarigi songxojn, komentarii sentencojn, kaj malkasxi kasxitajxojn. Tio estas Daniel, al kiu la regxo donis la nomon Beltsxacar. Tial oni voku Danielon, kaj li klarigos la signifon.
13於是但以理被帶到王面前,王問但以理說:“你就是我先王從猶大擄來的猶大人但以理嗎?
13Tiam oni alkondukis Danielon antaux la regxon; kaj la regxo ekparolis, kaj diris al Daniel:CXu vi estas Daniel, unu el la forkaptitaj filoj de Judujo, kiujn mia patro, la regxo, venigis el Judujo?
14我聽說你裡面有神的靈,有灼見,有聰明,有高超的智慧。
14Mi auxdis pri vi, ke la spirito de la dioj estas en vi, kaj ke lumo, prudento, kaj eksterordinara sagxo trovigxas en vi.
15現在智慧人和用法術的都被帶到我面前了,我要他們讀這文字,把文字的意思向我說明,可是他們都不能解釋這文字的意思。
15Nun estis alkondukitaj al mi la sagxuloj kaj magiistoj, por tralegi cxi tiun surskribon kaj klarigi al mi gxian signifon; sed ili ne povis klarigi al mi la sencon de cxi tiuj vortoj.
16我聽說你能解釋異夢,也能解答難題。現在你若能讀這文字,把它的意思向我說明,就必身穿紫袍,頸戴金鍊,在國中掌權,位列第三。”
16Sed mi auxdis pri vi, ke vi povoscias klarigi signifon kaj malkasxi kasxitajxon. Tial, se vi povas tralegi cxi tiun surskribon kaj klarigi al mi gxian signifon, vi ricevos purpuran veston, ora cxeno estos sur via kolo, kaj vi estos la tria reganto en la regno.
17但以理直言責王但以理在王面前回答說:“你的禮物可以歸你自己,你的賞賜可以歸給別人;我卻要為王讀這文字,也要把意思向王說明。
17Tiam Daniel respondis kaj diris al la regxo:Viaj donacoj restu cxe vi, viajn rekompencojn donu al iu alia; mi tamen tralegos al la regxo la surskribon, kaj mi klarigos al li la signifon.
18王啊!至高的 神曾把國位、權勢、光榮和威嚴賜給你先祖尼布甲尼撒。
18Ho regxo! Dio la Plejalta donis al via patro Nebukadnecar regnon, potencon, honoron, kaj gloron.
19因 神所賜給他的權勢,各國、各族和說各種語言的人,都在他面前戰兢恐懼;他要殺誰,就殺誰;要誰活著,誰就可以活著;要提升誰,就提升誰;要貶低誰,就貶低誰。
19Pro la potenco, kiun Li donis al li, cxiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj tremis kaj havis timon antaux li; kiun li volis, li mortigis, kaj kiun li volis, li lasis vivi; kiun li volis, li altigis, kaj kiun li volis, li malaltigis.
20但他心高氣傲、妄自尊大的時候,就從國位上被趕下來,他的尊榮也被奪去。
20Sed kiam lia koro fierigxis kaj lia spirito malhumiligxis, li estis dejxetita el sia regxa trono kaj senigita je sia gloro;
21他被趕逐,離開人群,他的心變如獸心,他和野驢同住,像牛一樣吃草,身體被天露滴濕;等到他承認至高的 神在世人的國中掌權,他喜歡誰,就立誰執掌國權。
21kaj li estis elpusxita el meze de la homoj, kaj lia koro farigxis simila al koro de besto, kaj li vivis kun sovagxaj azenoj; li mangxis herbon, kiel la bovoj, kaj lia korpo estis trinkigata per la roso de la cxielo; gxis li eksciis, ke super la regno de homoj regas Dio la Plejalta, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas.
22伯沙撒啊!你是他的子孫,你雖然知道這一切,你的心仍不謙卑,
22Vi, lia filo, ho Belsxacar, ne humiligis vian koron, kvankam vi sciis cxion tion;
23竟高抬自己,敵對天上的主,使人把他殿中的器皿拿到你面前來,你和你的大臣、妻妾、妃嬪用這些器皿喝酒;你又讚美那些不能看見、不能聽見、甚麼都不能知道,用金、銀、銅、鐵、木、石所做的神,卻沒有把榮耀歸給那手中有你的氣息,和那掌管你一切命途的 神。
23sed vi levis vin kontraux la Reganton de la cxielo, tiel, ke la vazojn el Lia domo oni alportis al vi, kaj vi kun viaj eminentuloj, kun viaj edzinoj kaj kromvirinoj, trinkis vinon el ili; kaj vi gloris la diojn argxentajn kaj orajn, kuprajn, ferajn, lignajn, kaj sxtonajn, kiuj ne vidas, ne auxdas, kaj ne pensas; kaj Dion, en kies mano estas la spiro de via vivo kaj cxiuj viaj vojoj, vi ne gloris.
24因此,有手從 神那裡伸出來,寫了這文字。
24Pro tio estas sendita de Li la mano kaj skribita cxi tiu surskribo.
25解釋牆上文字的意義“所寫的文字是:‘彌尼,彌尼,提客勒,烏法珥新。’
25Jen estas la surskribo, kiu estas desegnita:MENE, MENE, TEKEL, UFARSIN.
26這文字的意思是這樣:‘彌尼’就是 神已數算了你國度的年日,使國終止;
26Jen estas la signifo de la vortoj:MENE:Dio kalkulis la tempon de via regxado kaj metis al gxi finon;
27‘提客勒’就是你被稱在天平上,顯出你的缺欠;
27TEKEL:vi estas pesita sur pesilo kaj trovita tro malpeza;
28‘毗勒斯’(“毗勒斯”即“烏法珥新”的單數式)就是你的國要分裂,歸給瑪代人和波斯人。”
28PERES:via regno estas dividita kaj donita al la Medoj kaj Persoj.
29於是伯沙撒下令,人就把紫袍給但以理穿上,把金鍊戴在他的頸上,又宣告他在國中掌權,位列第三。
29Tiam laux ordono de Belsxacar oni metis purpuran veston sur Danielon kaj oran cxenon sur lian kolon, kaj oni proklamis lin la tria reganto en la regno.
30伯沙撒王被殺而亡國當夜,迦勒底人的王伯沙撒被殺。
30En tiu sama nokto Belsxacar, regxo de la HXaldeoj, estis mortigita.
31瑪代人大利烏奪取了迦勒底國;那時他六十二歲。(本節在《馬索拉抄本》為6:1)
31Dario, la Medo, ricevis la regnon, havante la agxon de sesdek du jaroj.