1但以理被立為監察司大利烏按自己的心意,立了一百二十個總督,治理全國;(本節在《馬索拉抄本》為6:2)
1Kaj Dario bonvolis starigi super sia regno cent dudek satrapojn, por administri lian tutan regnon;
2他又在這些總督之上,設立三位監察司(但以理是其中之一),監管總督的工作,免得王受虧損。
2kaj super ili tri cxefajn estrojn, inter kiuj estis ankaux Daniel, por ke la satrapoj donadu al ili kalkulraportojn, kaj por ke la regxo ne havu malprofiton.
3因為但以理裡面有美好的靈性,所以各方面都比其他的監察司和總督優勝;王有意立他治理全國。
3Sed Daniel superis la aliajn cxefajn estrojn kaj satrapojn, cxar li havis eksterordinaran sagxon; kaj la regxo havis jam la intencon starigi lin super la tuta regno.
4引起同僚的嫉妒與謀害於是這些監察司和總督在但以理治國的事上,尋找把柄控告他,只是不能找到任何的把柄和過失,因為他忠心可靠,他們找不到他的任何錯誤和過失。
4Tiam la cxefaj estroj kaj la satrapoj komencis sercxi pretekston, por akuzi Danielon koncerne la aferojn de la regno. Sed ili povis trovi nenian pretekston nek kulpon; cxar li estis fidela, kaj nenia kulpo nek krimo estis trovebla en li.
5那些人就說:“如果我們要控告這但以理,就只有在他 神的律法中去找把柄。”
5Tiam tiuj homoj diris:Ni ne povos trovi kulpon en tiu Daniel, se ni ne trovos ion kontraux li en la legxoj de lia Dio.
6這些監察司和總督就相約前來見王,對他說:“願大利烏王萬歲!
6Kaj tiuj cxefaj estroj kaj satrapoj venis al Dario, kaj diris al li tiel:Ho regxo Dario, vivu eterne!
7國中所有的監察司、總監、總督、謀臣和省長,一同商議,請王立一條法例,實施一道禁令:無論何人,在三十天內,王啊!除了向你以外,若向任何神或任何人求甚麼,就必扔在獅子坑中。
7CXiuj cxefaj estroj de la regno, regionestroj, satrapoj, konsilistoj, kaj militestroj interkonsentis, ke oni devas elirigi regxan dekreton kaj severe ordoni, ke cxiun, kiu en la dauxro de tridek tagoj petos ion de ia dio aux homo anstataux de vi, ho regxo, oni jxetu en kavon de leonoj.
8王啊!現在求你立這禁令,簽署這份文告,使禁令不能更改。按照瑪代和波斯的律法,這樣的禁令是不能廢除的。”
8Tial konfirmu, ho regxo, cxi tiun decidon, kaj subskribu la ordonon, por ke gxi ne estu malobeata, kiel legxo de Medujo kaj Persujo, kiun neniu povas senvalorigi.
9於是大利烏王簽署了這禁令文告。
9La regxo Dario subskribis la dekreton.
10但以理照常禱告但以理知道這文告簽署了以後,就上到自己家裡樓頂上的房間,這房間的窗戶朝向耶路撒冷開著;他一日三次雙膝跪下,在他的 神面前禱告稱謝,像往日一樣。
10Kiam Daniel eksciis, ke estas subskribita tia ordono, li iris en sian domon, kaj antaux la fenestroj de sia cxambro, malfermitaj en la direkto al Jerusalem, li tri fojojn cxiutage genuis kaj pregxis al sia Dio kaj gloradis Lin, kiel li faradis antauxe.
11那些人相約前來,看見但以理在他的 神面前祈禱懇求。
11Tiam tiuj homoj cxirkauxis Danielon, kaj trovis lin pregxanta kaj petanta favorkorecon antaux sia Dio.
12他們就來到王面前,提起王的禁令,說:“你豈不是簽署了禁令,無論何人,在三十天內,王啊!除了向你以外,若向任何神或任何人求甚麼,就必扔在獅子坑中?”王回答說:“確有此事。按照瑪代和波斯的律法,這樣的禁令是不能廢除的。”
12Kaj ili iris, kaj diris al la regxo koncerne la regxan dekreton:CXu vi ne ordonis per dekreto, ke cxiun homon, kiu en la dauxro de tridek tagoj petos ion de ia dio aux homo krom vi, ho regxo, oni jxetu en kavon de leonoj? La regxo respondis kaj diris:Jes, tio efektive estas dekretita, kiel neforigebla legxo de Medujo kaj Persujo.
13於是他們對王說:“王啊,在被擄的猶大人中的但以理不理會你的命令,也不理會你簽署的禁令,竟仍一日三次向他的 神祈求。”
13Tiam ili respondis kaj diris al la regxo:Jen Daniel, kiu estas el la translogxigitaj filoj de Judujo, ne atentas vin, ho regxo, nek la dekreton, subskribitan de vi, sed tri fojojn cxiutage li pregxas siajn pregxojn.
14王聽見了這話,就非常愁煩;他定意要搭救但以理,直到日落的時候,他還在設法營救但以理。
14Auxdinte tion, la regxo forte afliktigxis en sia animo, kaj, dezirante savi Danielon, li multe klopodis gxis la subiro de la suno, por liberigi lin.
15那些人就相約前來見王,對他說:“王啊,你該知道,根據瑪代和波斯的律法,王所立的禁令和法例,都是不能更改的。”
15Sed tiuj homoj cxirkauxis la regxon, kaj diris al li:Sciu, ho regxo, ke laux la legxoj de Medujo kaj Persujo cxiu malpermeso aux ordono, konfirmita de la regxo, devas resti nesxangxebla.
16但以理被扔在獅子坑中於是王下令,人就把但以理帶來,扔在獅子坑中。王對但以理說:“你常常事奉的 神,他必搭救你!”
16Tiam la regxo ordonis, kaj oni alkondukis Danielon, kaj jxetis lin en kavon de leonoj. Sed la regxo diris al Daniel:Via Dio, al kiu vi sencxese servas, savu vin!
17有人搬了一塊石頭,放在坑口,王又蓋上自己的印鑒和眾大臣的印鑒,使懲辦但以理的事不得更改。
17Kaj oni alportis sxtonon kaj metis gxin sur la aperturon de la kavo; kaj la regxo sigelis gxin per sia ringo kaj per la ringo de siaj altranguloj, por ke ne farigxu ia sxangxo koncerne Danielon.
18王回到宮裡,整夜沒有吃東西,也不要任何娛樂解悶,並且睡不著覺。
18Poste la regxo iris en sian palacon, pasigis la nokton en fastado, ecx ne permesis alporti al li mangxajxon; kaj ankaux dormi li ne povis.
19次日黎明,天一亮,王就起來,急忙到獅子坑那裡去。
19Matene la regxo levigxis cxe la tagigxo kaj iris rapide al la kavo de la leonoj.
20他走近坑邊的時候,就用哀痛的聲音呼叫但以理,對但以理說:“永活 神的僕人但以理啊!你常常事奉的 神能搭救你脫離獅子嗎?”
20Kaj kiam li alvenis al la kavo, li vokis per malgxoja vocxo Danielon; kaj ekparolinte, la regxo diris al Daniel:Ho Daniel, servanto de la vivanta Dio! cxu via Dio, al kiu vi sencxese servas, povis savi vin de la leonoj?
21但以理毫無損傷但以理對王說:“願王萬歲!
21Tiam Daniel respondis al la regxo:Ho regxo, vivu eterne!
22我的 神差遣了他的使者,封住獅子的口,使牠們沒有傷害我,因為我在 神面前是清白的;王啊!在你面前我也沒有作過任何錯事。”
22Mia Dio sendis Sian angxelon, kaj baris la busxon de la leonoj, kaj ili faris al mi nenian difekton; cxar mi estis trovita pura antaux Li; kaj ankaux antaux vi, ho regxo, mi ne faris krimon.
23王就非常高興,吩咐人把但以理從坑裡拉上來。於是但以理從坑裡被拉上來,他身上一點損傷也沒有,因為他信靠他的 神。
23Tiam la regxo tre ekgxojis pri li kaj ordonis levi Danielon el la kavo. Kaj oni eligis Danielon el la kavo, kaj nenia difekto montrigxis sur li; cxar li kredis al sia Dio.
24陷害但以理的人自食其果王下令,人就把那些誣衊控告但以理的人,連同他們的妻子和兒女都一起帶來,扔在獅子坑中;他們還沒有下到坑底,獅子就抓住他們,把他們所有的骨頭都咬碎了。
24Kaj la regxo ordonis alkonduki tiujn virojn, kiuj per sia akuzo volis pereigi Danielon, kaj jxeti en la kavon de la leonoj ilin mem, kaj ankaux iliajn infanojn kaj iliajn edzinojn; kaj ankoraux antaux ol ili atingis la fundon de la kavo, la leonoj kaptis ilin kaj frakasis cxiujn iliajn ostojn.
25王通令全國敬畏 神後來大利烏王寫信給住在全地的各國、各族和說各種語言的人,說:“願你們大享平安!
25Post tio la regxo Dario skribis al cxiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj de la tuta tero:Kresku via bonfarto!
26現在我下令,我所統治的全國人民都要在但以理的 神面前戰兢恐懼。“他是永活的 神,他永遠長存;他的國度永不滅亡,他的統治直到永遠。
26Mi donas ordonon, ke en cxiu regiono de mia regno oni timu kaj respektu Dion de Daniel; cxar Li estas Dio vivanta kaj eterne restanta, Lia regno estas nedetruebla, kaj Lia regado estas senfina.
27他搭救人,拯救人;他在天上地下施行神蹟奇事;他搭救了但以理脫離獅子的爪。”
27Li liberigas kaj savas, Li faras miraklojn kaj pruvosignojn en la cxielo kaj sur la tero; Li savis Danielon kontraux leonoj.
28於是這但以理在大利烏作王的時候,和在波斯人古列作王的時候(本句或譯:“於是這但以理在大利烏﹝即波斯人古列﹞作王的時候”),事事亨通。
28Kaj Daniel havis sukceson dum la regxado de Dario, kaj dum la regxado de Ciro, la Perso.