1但以理夢中見異象巴比倫王伯沙撒第一年,但以理躺在床上時,他作了一個夢,腦海中出現了異象;他就把那夢記錄下來,把事情的重點述說出來。
1En la unua jaro de Belsxacar, regxo de Babel, Daniel havis songxon kaj vizion de sia kapo sur sia lito. Li enskribis tiun songxon, prezentinte la esencon de la afero.
2但以理說:“在夜間的異象中,我看見天的四風,攪動大海。
2Daniel komencis sian rakonton, dirante:Mi vidis en mia nokta vizio, ke jen kvar ventoj de la cxielo batalas inter si sur granda maro.
3四巨獸“有四隻巨獸從海中上來,形狀各不相同。
3Kaj eliris el la maro kvar grandegaj bestoj malsimilaj unu al alia.
4第一隻獸像獅子,卻有鷹的翅膀。我一直在觀看,看見牠的翅膀被拔去,牠從地上被舉起來,兩腳像人一樣直立在地上;又有人的心給了牠。
4La unua estis kiel leono, sed gxi havis flugilojn de aglo; mi vidis, kiel fine oni desxiris de gxi la flugilojn, oni levis gxin de la tero, kaj starigis sur piedoj, kiel homon, kaj homa koro estis donita al gxi.
5我又看見另一隻獸,就是第二隻獸;牠和熊相似,挺起一邊的身軀,口中的牙齒銜著三根肋骨。有人這樣對牠說:‘起來,吃多量的肉吧!’
5Jen ankaux dua besto, simila al urso, staris cxe gxia flanko, kaj tri kojnodentojn gxi havis en sia busxo, inter siaj dentoj. Kaj estis dirite al gxi:Levigxu, kaj mangxu multe da karno.
6此後,我繼續觀看,看見另一隻獸像豹,背上有鳥的四個翅膀;這獸有四個頭,又有權柄給了牠。
6Poste mi vidis ankoraux unu beston, similan al leopardo; sur sia dorso gxi havis kvar flugilojn de birdo, kaj kvar kapojn havis tiu besto, kaj potenco estis donita al gxi.
7後來,我在夜間的異象中繼續觀看,看見有第四隻獸,非常恐怖,十分可怕,極其強壯。牠有大鐵牙;牠吞吃咬碎,又把剩餘的用腳踐踏;這獸和前面的各獸都不相同;牠有十個角。
7Poste mi vidis en la nokta vizio beston kvaran, teruran, monstran, kaj tre fortan; gxi havis grandegajn ferajn dentojn; gxi mangxegis kaj frakasis, kaj la restajxon gxi dispremis per la piedoj; gxi estis malsimila al cxiuj antauxaj bestoj kaj havis dek kornojn.
8我正在究察這些角的時候,看見角的中間長出另一個小角來。在這小角前面,有三個先前的角連根被拔起來。這小角有眼,像人的眼,又有一張說誇大話的嘴。
8Mi rigardis tiujn kornojn, kaj jen inter ili aperis alia korno, malgranda; kaj tri el la antauxaj kornoj estis elsxiritaj antaux gxi kun la radiko; kaj jen montrigxis, ke tiu korno havas okulojn, kiel okuloj de homo, kaj busxon, kiu parolas malhumile.
9“我一直在觀看,看見有些寶座安放好了,萬古常存者就坐上去;他的衣服潔白如雪,他的頭髮純淨像羊毛。他的寶座是火燄,寶座的輪子是烈火。
9Fine mi vidis, ke estas starigitaj tronoj, kaj sidigxis la Antauxtempulo. Lia vesto estis blanka kiel negxo, kaj la haroj sur Lia kapo estis kiel pura lano; Lia trono estis brilantaj flamoj, gxiaj radoj estis flamanta fajro.
10有火像河湧出,烈火從他面前冒出;事奉他的有千千,侍立在他面前的有萬萬。審判已經開始,案卷都展開了。
10Fajra rivero elfluis kaj disversxigxis antaux Li; miloj da miloj servis al Li, kaj dekmiloj da dekmiloj staris antaux Li. La jugxantoj sidigxis, kaj la libroj malfermigxis.
11“那時,因那小角說誇大話的聲音,我繼續觀看,看見那獸被殺,屍體被毀,扔在烈火中。
11Tiam mi vidis, kiel fine, pro la malhumilaj vortoj, kiujn parolis la korno, la besto estis mortigita, kaj gxia korpo estis frakasita, kaj jxetita en fajron, por forbruli.
12至於其餘的三獸,牠們的權柄都被奪去,牠們的生命卻得著延長,直到所定的時候和日期。
12Ankaux de la aliaj bestoj oni forprenis ilian potencon, kaj dauxro de la vivo estis donita al ili nur por difinita tempo kaj gxis difinita templimo.
13“我在夜間的異象中繼續觀看,看見有一位像人子的,駕著天雲而來,到萬古常存者那裡,被引領到他面前,
13Poste mi vidis en la nokta vizio, ke jen en la nuboj de la cxielo iris kvazaux filo de homo, venis al la Antauxtempulo, kaj estis alkondukita al Li.
14得了權柄、尊榮和國度;各國、各族和說各種語言的人都事奉他。他的權柄是永遠的權柄,是不能廢去的;他的國度是永不毀滅的。
14Kaj al li estis donita potenco, gloro, kaj regno, por ke cxiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj servu al li; lia regado estas regado eterna, kiu ne cxesigxos, kaj lia regno ne detruigxos.
15解釋異象的意義“至於我但以理,我的靈在我裡面憂傷,我腦海中出現的異象使我驚惶。
15CXe mi, Daniel, ektremis mia spirito en mia korpo, kaj la vizio de mia kapo konsternis min.
16於是我走近其中一位侍立者,問他有關這一切事的實情;他就告訴我,使我知道這些事的意思,他說:
16Mi aliris al unu el la antauxstarantoj kaj demandis lin pri la vera signifo de cxio cxi tio, kaj li komencis paroli al mi kaj klarigis al mi la sencon de la diritajxo.
17‘這四隻巨獸就是將要在世上興起的四個王。
17Tiuj kvar grandaj bestoj signifas, ke kvar regnoj formigxos sur la tero.
18但至高者的聖民必要得國,擁有這國,直到永永遠遠。’
18Poste prenos la regnon la sanktuloj de la Plejaltulo, kaj ili posedos la regnon eterne, en eterna eterneco.
19那時我想知道有關第四隻獸的實情,牠和其他三獸不相同,十分恐怖,有鐵牙銅爪;牠吞吃咬碎,又把剩餘的用腳踐踏。
19Tiam mi deziris havi precizan klarigon pri la kvara besto, kiu estis malsimila al cxiuj, kaj terura, kun feraj dentoj kaj kupraj ungegoj, mangxegis kaj frakasis kaj la restajxon dispremis per la piedoj;
20我又想知道有關牠頭上的十角,和那另長出來的小角,以及那三個在這小角前面倒下的角的實情。這小角有眼,有說誇大話的嘴;牠的形狀比牠的同類更威猛。
20kaj pri la dek kornoj, kiuj estis sur gxia kapo, kaj pri la alia, kiu poste eliris kaj antaux kiu elfalis tri, pri tiu sama korno, kiu havis okulojn kaj busxon parolantan malhumile, kaj kiu laux sia aspekto estis pli granda ol la aliaj.
21我繼續觀看,看見這小角和聖民爭戰,戰勝了他們,
21Mi vidis, kiel tiu korno komencis bataladon kontraux la sanktuloj kaj estis jam venkanta ilin,
22直到萬古常存者來到,為至高者的聖民伸張正義;聖民擁有國度的時候就到了。
22gxis venis la Antauxtempulo; tiam la jugxo estis farita por la sanktuloj de la Plejaltulo, kaj venis la tempo, kiam la regnon ekposedis la sanktuloj.
23“那位侍立者這樣說:‘那第四隻獸就是世上必有的第四國,和其他各國都不相同;牠必吞吃全地,踐踏咬碎全地。
23Kaj li diris:La kvara besto estas la kvara regno, kiu estos sur la tero, malsimila al cxiuj regnoj, kaj gxi mangxegos la tutan teron, piedpremos kaj frakasos gxin.
24至於那十角,就是從這國中將要興起的十個王,在他們以後,必有另一個王興起,和先前的王都不相同;他必制伏三個王。
24La dek kornoj signifas, ke el tiu regno aperos dek regxoj, kaj post ili eliros alia, malsimila al la antauxaj, kaj faligos tri regxojn.
25他必說話,敵擋至高者;他必折磨至高者的聖民,又想改變節期和律法;聖民必交在他的手中,一載、二載、半載(“一載、二載、半載”或譯:“一個時期、多個時期、半個時期”)。
25Li blasfemos kontraux la Plejaltulo kaj frapos la sanktulojn de la Plejaltulo; li ecx arogos al si sxangxi la tempojn kaj legxojn. Ili estos transdonitaj en lian manon gxis paso de unu tempo kaj du tempoj kaj duono de tempo.
26但審判要開始,他的權柄必被奪去,他必被毀壞滅絕,直到永遠。
26Poste aperos jugxo, kaj gxi forprenos de li la potencon, por lia pereo kaj plena ekstermigxo.
27那時,國度、權柄,和普天之下萬國的大權,都必賜給至高者的聖民。他的國是永遠的國;所有掌權的都必事奉他,順從他。’
27Sed la regado, potenco, kaj grandeco de la regnoj sub la tuta cxielo estos donita al la sankta popolo de la Plejaltulo, kies regno estas regno eterna, kaj cxiuj potenculoj servados kaj obeados al Li.
28這事到此完畢。我但以理心中十分驚惶,臉色也變了,但我把這事存放在心裡。”
28CXi tie finigxas la parolo. Mi, Daniel, estis tre konsternita de mia meditado, kaj mia vizagxaspekto sxangxigxis sur mi; sed la parolon mi konservis en mia koro.