聖經新譯本

Esperanto

Daniel

8

1但以理再見異象伯沙撒王在位第三年,在先前顯給我的異象之後,再有一個異象向我但以理顯現。
1En la tria jaro de regxado de la regxo Belsxacar aperis al mi, al Daniel, vizio, post tiu, kiu aperis al mi en la komenco.
2我在異象中觀看,看見自己在以攔省書珊城堡裡;我在異象中繼續觀看,看見自己在烏萊河的岸邊。
2Kiam mi vidis la vizion, mi estis en la kastelurbo SXusxan, kiu trovigxas en la lando Elam; sed en la vizio mi vidis, ke mi estas cxe la rivero Ulaj.
3公綿羊我舉目觀看,看見一隻公綿羊,站在河邊;牠有兩個角,兩角都很高,但高低不一;那較高的角是較遲長出來的。
3Mi levis miajn okulojn, kaj mi ekvidis:jen unu virsxafo staras cxe la rivero; gxi havas du kornojn, kaj ambaux kornoj estas altaj, sed unu estas pli alta ol la dua, kaj la pli alta elkreskis poste.
4我看見那公綿羊向西、向北、向南撞去,沒有走獸能在牠面前站立得住,也沒有能拯救脫離牠手的;牠任意而行,狂妄自大。
4Mi vidis, ke tiu virsxafo kornopusxas okcidenten, norden, kaj suden, kaj nenia besto povas kontrauxstari al gxi, kaj neniu povas savi kontraux gxia forto; kaj gxi faras cxion, kion gxi volas, kaj gxi estas granda.
5公山羊我正在思考的時候,忽然有一隻公山羊從西而來,走遍全地,快得腳不沾塵;這山羊兩眼之間有一個顯眼的角。
5Dum mi atente gxin rigardis, jen de okcidente iras virkapro sur la tutan teron, kaj gxi ne tusxas la teron. Tiu virkapro havis bone videblan kornon inter siaj okuloj.
6牠走到我先前所看見站在河邊、那有兩個角的公綿羊那裡去,忿怒地向公綿羊猛力衝去。
6Kaj gxi iris al tiu kornohava virsxafo, kiun mi vidis starantan cxe la rivero, kaj jxetis sin sur gxin kun furioza forto;
7我看見公山羊走近公綿羊,向牠發怒,撞擊牠,折斷牠的兩個角;公綿羊在牠面前站立不住,牠把公綿羊撞倒在地上,又用腳踐踏牠,沒有能拯救公綿羊脫離牠手的。
7kaj mi vidis, ke, alproksimigxinte al la virsxafo, gxi furiozigxis kontraux gxi, frapis la virsxafon, kaj rompis ambaux gxiajn kornojn; kaj la virsxafo ne havis la forton, por kontrauxstari al gxi, kaj cxi tiu jxetis gxin sur la teron kaj disbatis gxin per la piedoj; kaj neniu povis savi la virsxafon kontraux gxia forto.
8這公山羊非常狂妄自大;但在牠強盛的時候,那大角被折斷了;在大角原來的地方,有四個顯眼的角向天的四方長出來。
8Tiam la virkapro forte grandigxis. Kiam gxi farigxis tre forta, rompigxis la granda korno, kaj anstataux gxi eliris kvar aliaj en la direkto al la kvar ventoj de la cxielo.
9從這四個角中的一個角,又長出一個小角來,這小角向南、向東和向榮美之地,不斷強大起來。
9El unu el ili eliris alia korno malgranda, kiu forte kreskis suden kaj orienten kaj al la plej bela lando.
10牠漸漸長大,高及天象,把一些天象和星星摔落在地上,用腳踐踏。
10Kaj gxi kreskis gxis la armeo de la cxielo, kaj gxi jxetis sur la teron parton de tiu armeo kaj de la steloj, kaj dispremis ilin per la piedoj.
11牠狂妄自大,要高及天象之君;牠除掉獻給天象之君的常獻祭,又拆毀他的聖所。
11Kaj ecx kontraux la armeestron gxi levigxis, forprenis de li la cxiutagajn oferojn, kaj ruinigis lian sanktan logxejon.
12因罪過的緣故,聖民(“聖民”和8:10、11的“天象”原文是同一個字)連同常獻的祭都交給牠;牠把真理丟在地上,任意而行,凡事順利。
12Forto estis donita al gxi kontraux la cxiutagaj oferoj pro peko; kaj gxi jxetis la veron sur la teron kaj laboris kun sukceso.
13我聽見一位聖者在說話,又有一位聖者問他:“這個關於除掉常獻的祭,和引致毀壞的罪過,以及踐踏聖所和聖民(“聖民”和8:10、11的“天象”原文是同一個字)的異象,要到幾時呢?”
13Kaj mi auxdis unu sanktulon, kiu parolis, kaj tiu sanktulo diris al iu, kiu demandis:GXis kiam havos forton la profetajxo pri la cxiutagaj oferoj kaj pri la terura peko, ke la sanktejo kaj la armeo estos piedpremataj?
14他對我說:“要到二千三百個晚上和早晨,聖所才得潔淨。”
14Kaj li diris al mi:GXis pasos du mil tricent vesperoj kaj matenoj; tiam la sanktejo denove estos sanktigita.
15加百列解釋異象的意義我但以理看見了這異象以後,就想明白它的意義;忽然有一位外貌像人的,站在我面前。
15Dum mi, Daniel, estis rigardanta tiun vizion kaj sercxanta gxian signifon, jen starigxis antaux mi bildo de viro.
16我又聽見從烏萊河兩岸之間,有人的聲音呼叫著說:“加百列啊!你要使這人明白這異象。”
16Kaj el meze de Ulaj mi auxdis homan vocxon, kiu vokis kaj diris:Gabriel, klarigu al li la vizion.
17他就來到我所站的地方;他來到的時候,我就害怕,臉伏在地;他對我說:“人子啊,你要明白!這異象是關於末後的時期的。”
17Kaj li aliris al tiu loko, kie mi staris; kaj kiam li venis, mi eksentis teruron kaj falis vizagxaltere; kaj li diris al mi:Sciu, ho homido, ke la vizio koncernas la finon de la tempo.
18他和我說話的時候,我沉睡了,臉伏在地;他撫摩我,使我兩腳站起來。
18Kiam li parolis al mi, mi kusxis senkonscie sur la tero; sed li ektusxis min kaj starigis min sur mia loko.
19他說:“看哪!我要告訴你在 神忿怒審判的後期必要發生的事,因為這是有關那末後的定期的。
19Kaj li diris:Jen mi sciigas al vi, kio estos cxe la fino de la kolero; cxar tio koncernas la finan tempon.
20你所看見那有兩個角的公綿羊,就是瑪代和波斯王。
20La virsxafo, kiun vi vidis kun la du kornoj, estas la regxoj de Medujo kaj Persujo;
21那多毛的公山羊就是希臘王;那兩眼之間的大角就是第一個王。
21kaj la vila virkapro estas la regxo de Grekujo; la granda korno inter gxiaj okuloj estas la unua regxo;
22至於代替那折斷了的角,在牠原來的地方長出來的四個角,就是四個要從他的國中興起的王國,只是沒有他的權勢。
22gxi rompigxis, kaj anstataux gxi eliris kvar aliaj; kvar regnoj formigxos el la nacio, sed ne tiel fortaj, kiel gxi estis antauxe.
23“在這四國的後期,犯罪的人惡貫滿盈的時候,必有一個面貌兇惡的王興起,他詭計多端。
23En la fina tempo de tiuj regnoj, kiam la perfiduloj havos sukceson, aperos regxo malmodesta, lerta ruzulo.
24他的權勢強大,卻不是出於自己的能力;他必造成驚人的毀滅;他任意而行,凡事順利;他必毀滅有強力的,又毀滅聖民。
24Li farigxos potenca, sed ne per sia forto; li faros grandan dezertigadon, li havos sukceson en siaj faroj, li pereigos fortulojn kaj la popolon de la sanktuloj.
25他運用詭計,行騙無往而不利;他心裡狂妄自大;他必乘人不備的時候,毀滅許多人;他要起來攻擊萬君之君,最後卻非因人的手被毀滅。
25Kaj pro lia sagxeco liaj ruzajxoj sukcesos en lia mano, kaj li fierigxos, kaj meze de paco li multajn pereigos, kaj li levigxos kontraux la Princon de la princoj; sed li estos frakasita, kvankam ne per mano.
26關於所說二千三百個晚上和早晨的異象是真的,但你要把這異象封住,因為那是關於將來許多的年日的。”
26La vizio pri la vespero kaj la mateno, kiu estas dirita al vi, estas vera; sed tenu la vizion sekrete, cxar gxi rilatas tempon malproksiman.
27我但以理精疲力竭,病了幾天,後來我起來,辦理王的事務,但我仍因這異象驚駭不已,不明白它的意思。
27Kaj mi, Daniel, senfortigxis, kaj estis malsana dum kelke da tagoj. Poste mi levigxis kaj komencis okupadi min per la aferoj de la regxo. Mi estis konsternita de la vizio, sed neniu tion rimarkis.