1耶路撒冷必荒廢七十年瑪代人亞哈隨魯的兒子大利烏被立為王,統治迦勒底國的第一年,
1En la unua jaro de Dario, filo de Ahxasxverosx, el la gento Meda, kiu farigxis regxo super la regno de la HXaldeoj,
2就是他作王的第一年,我但以理從經書上留意到耶和華臨到耶利米先知的話,指出耶路撒冷荒廢的年數必滿七十年。
2en la unua jaro de lia regxado, mi, Daniel, rimarkis en la libroj la nombron de la jaroj, pri kiuj la Eternulo parolis al la profeto Jeremia, ke devas finigxi sepdek jaroj de la dezerteco de Jerusalem.
3但以理禁食祈禱於是我轉向主 神,禁食,披麻蒙灰,藉祈禱和懇求尋求他。
3Kaj mi turnis mian vizagxon al Dio, la Sinjoro, por pregxi kaj petegi, en fastado, sakajxo, kaj cindro.
4我向耶和華我的 神禱告、認罪,說:“主啊!偉大可畏的 神,你向那些愛你,遵守你誡命的人守約施慈愛。
4Kaj mi pregxis al la Eternulo, mia Dio, mi faris konfeson, kaj mi diris:Mi petas Vin, ho Sinjoro, Dio granda kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj!
5我們犯了罪,行了不義,作了惡,背叛了你,偏離了你的誡命典章;
5Ni pekis, ni malbonagis, ni estis malpiaj, ni ribelis, kaj ni defalis de Viaj ordonoj kaj decidoj;
6沒有聽從你的僕人眾先知,他們奉你的名向我們的君王、領袖、列祖和國中所有的人民說話。
6ni ne auxskultis Viajn servantojn, la profetojn, kiuj parolis en Via nomo al niaj regxoj, estroj, kaj patroj, kaj al la tuta popolo de la lando.
7主啊!你是公義的;我們滿面羞愧,正如今日的光景;我們猶大人、耶路撒冷的居民,和被你趕逐到遠近各地的以色列眾人,都因對你不忠而滿面羞愧。
7Vi, ho Sinjoro, estas prava, kaj ni devas honti, kiel nun, cxiu Judo, la logxantoj de Jerusalem kaj la tuta Izrael, la proksimaj kaj la malproksimaj, en cxiuj landoj, kien Vi dispelis ilin pro iliaj malbonagoj, kiujn ili faris koncerne Vin.
8耶和華啊!我們和我們的君王、領袖、列祖,都滿面羞愧,因為我們得罪了你。
8Ho Sinjoro! ni hontas pro niaj regxoj, estroj, kaj patroj, kiuj pekis antaux Vi.
9雖然我們背叛了主我們的 神,他仍是滿有憐憫和饒恕。
9Sed la Sinjoro, nia Dio, havas kompatemon kaj pardonemon, kvankam ni defalis de Li
10我們沒有聽從耶和華我們 神的話,沒有遵行他藉著他的僕人眾先知向我們頒布的律法。
10kaj ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, nia Dio, por iradi laux Liaj instruoj, kiujn Li donis al ni per Siaj servantoj, la profetoj.
11以色列眾人都違背了你的律法,偏離了你,不聽從你的話,因此, 神的僕人摩西的律法書上所記載的咒詛和審判,都傾倒在我們身上;我們實在得罪了 神。
11La tuta Izrael malobeis Vian instruon, kaj deturnis sin, por ne auxskulti Vian vocxon; pro tio trafis nin la malbeno kaj la jxuro, pri kiuj estas skribite en la instruo de Moseo, servanto de Dio; cxar ni pekis kontraux Li.
12他實現了他的預言,按著他向我們和那些治理我們的官長所說過的話,使大災禍臨到我們身上;耶路撒冷所遇的災禍是在普天之下從未發生過的。
12Kaj Li plenumis Sian vorton, kiun Li diris pri ni, kaj pri niaj jugxistoj, kiuj faradis jugxon cxe ni, kaj Li venigis sur nin grandan malfelicxon; sub la tuta cxielo nenie farigxis tio, kio farigxis al Jerusalem.
13這一切災禍是按著摩西的律法書上所記載的,臨到了我們身上,但我們仍沒有懇求耶和華我們的 神施恩,使我們離開罪孽,明白你的真理。
13Kiel estas skribite en la instruo de Moseo, tiel trafis nin tiu tuta malfelicxo; ni tamen ne pregxis antaux la Eternulo, nia Dio, deturnante nin de niaj malbonagoj kaj penante kompreni Vian veron.
14所以耶和華留意使這災禍臨到我們身上,因為耶和華我們的 神在他所行的一切事上都是公義的,我們卻沒有聽從他的話。
14Kaj la Eternulo viglis super la malfelicxo kaj venigis gxin sur nin; cxar justa estas la Eternulo, nia Dio, en cxiuj Siaj faroj, kiujn Li faras, sed ni ne auxskultis Lian vocxon.
15主我們的 神啊!你曾用強而有力的手把你的子民從埃及地領出來,使你自己得了名,好像今天一樣。現在,我們犯了罪,作了惡。
15Kaj nun, ho Sinjoro, nia Dio, kiu elkondukis Vian popolon el la lando Egipta per forta mano, kaj faris al Vi gloran nomon, kiel gxi nun estas, ni pekis, ni estis malpiaj.
16主啊!求你按著你的一切公義,使你的怒氣和忿怒轉離你的城耶路撒冷,就是你的聖山;因我們的罪和我們列祖的罪孽的緣故,耶路撒冷和你的子民成了在我們四圍的人羞辱的對象。
16Ho Sinjoro, konforme al Via tuta bonfaremeco deturnigxu nun Via kolero kaj Via indigno de Via urbo Jerusalem, de Via sankta monto; cxar pro niaj pekoj kaj pro la malbonagoj de niaj patroj Jerusalem kaj Via popolo estas hontindajxo antaux cxiuj niaj cxirkauxantoj.
17現在,我們的 神啊!求你垂聽你僕人的禱告和懇求;主啊!為了你自己的緣故,使你的臉光照你這荒涼了的聖所。
17Kaj nun auxskultu, ho nia Dio, la pregxon de Via servanto kaj lian petegon, kaj lumu per Via vizagxo sur Vian dezertigitan sanktejon, pro la Sinjoro.
18我的 神啊!求你側耳而聽,睜眼垂顧我們的荒涼,和那稱為你名下的城;因為我們向你懇求,並不是因著自己的義,而是因著你的大憐憫。
18Klinu, ho mia Dio, Vian orelon, kaj auxskultu; malfermu Viajn okulojn, kaj vidu nian ruinigitecon, kaj la urbon, kiu estas nomata per Via nomo; cxar ne pro nia praveco, sed pro Via granda kompatemeco, ni faligas antaux Vi nian pregxon.
19主啊!求你垂聽。主啊!求你赦免。主啊!求你應允而行。我的 神啊!為了你自己的緣故,求你不要耽延。因為你的城和你的子民都是稱為你名下的。”
19Ho Sinjoro, auxskultu! ho Sinjoro, pardonu! ho Sinjoro, atentu kaj agu, ne prokrastu, pro Vi mem, ho mia Dio, cxar Vian nomon portas Via urbo kaj Via popolo.
20加百列解釋預言的意思我還在說話、禱告、承認我的罪和我同胞以色列人的罪,為我 神的聖山,向耶和華我的 神懇求的時候;
20Dum mi ankoraux parolis kaj pregxis kaj konfesis miajn pekojn kaj la pekojn de mia popolo Izrael kaj metis mian petegon antaux la Eternulon, mian Dion, pri la sankta monto de mia Dio;
21我還在禱告說話的時候,我先前在異象中所見的那位樣貌像人的加百列,約在獻晚祭的時候,快速地飛(“快速地飛”原文意思難確定,或譯:“在精疲力竭時”)到我面前來。
21dum mi ankoraux parolis pregxante, la viro Gabriel, kiun mi vidis antauxe en la vizio, alflugis, kaj ektusxis min cxirkaux la tempo de la vespera ofero;
22他向我解釋,說:“但以理啊!現在我來,要使你有智慧,有聰明。
22kaj, klarigante, li ekparolis al mi, kaj diris:Ho Daniel, nun mi eliris, por komprenigi al vi la aferon.
23你開始懇求的時候,就有命令發出。因為你是大蒙眷愛的,所以我來告訴你;你要留意這信息,明白這異象。
23CXe la komenco de via pregxado eliris ordono, kaj mi venas, por sciigi gxin, cxxar vi estas homo agrabla al Dio; atentu la vorton, kaj komprenu la vizion.
24“為你的同胞和你的聖城,已經定了七十個七,要結束過犯,終止罪惡,遮蓋罪孽,引進永義,封住異象和預言,並且膏抹至聖所(“至聖所”或譯:“至聖者”)。
24Sepdek jarsepoj estas destinitaj por via popolo kaj por via sankta urbo, por ke kovrigxu la kulpo, sigeligxu la pekoj, kaj pardonigxu la malbonagoj, por ke venu justeco eterna, sigeligxu la vizio kaj profetajxo, kaj sanktoleigxu Plejsanktulo.
25你要知道,也要明白,從發出命令恢復和重建耶路撒冷,直到受膏君的時候,必有七個七;又有六十二個七(“必有七個七;又有六十二個七”或譯:“必有七個七和六十二個七”),耶路撒冷連廣場和濠溝,都必重新建造起來;那是一段困苦的時期。
25Sciu, kaj komprenu:de la momento, kiam eliros la ordono, ke Jerusalem estu denove konstruata, gxis la sanktoleado de la estro pasos sep jarsepoj kaj sesdek du jarsepoj; kaj denove estos konstruitaj la stratoj kaj muroj, kvankam en tempo malfacila.
26六十二個七以後,受膏者必被剪除,一無所有(“一無所有”或譯:“不再存在”);那將要來的領袖的人民必毀滅這城和聖所。結局必像洪水而來;必有爭戰直到末了;荒涼的事已經定了。
26Post la sesdek du jarsepoj la sanktoleito estos pereigita kaj jam ne ekzistos; kaj la urbon kun gxia sanktejo pereigos popolo de estro, kiu venos, kaj gxia fino estos kiel de inundego; kaj gxis la fino de la milito gxi estos tute dezertigita.
27一七之內,他必和許多人堅立盟約;一七之半,他必使獻祭和供物終止;他必在殿裡(“殿裡”原文作“翼上”);設立那使地荒涼的可憎的像(“可憎的像”原文是複數),直到指定的結局傾倒在那造成荒涼的人身上。”
27En la dauxro de unu jarsepo estos konfirmita la interligo kun multaj, kaj meze de la jarsepo estos cxesigitaj bucxoferoj kaj farunoferoj; sur la flugiloj de la sanktejo estos abomeninda dezerteco, gxis la fina destinita pereo falos sur la ruinojn.