1歷史的教訓“所以你要愛耶和華你的 神,常常遵守他的吩咐、律例、典章和誡命。
1Amu do la Eternulon, vian Dion, kaj observu Liajn arangxojn kaj legxojn kaj instrukciojn kaj ordonojn en cxiu tempo.
2今日你們要知道,我並不是與你們的兒女說話,因為他們不知道,也沒有見過耶和華你們的 神的管教、偉大有力的手和伸出來的膀臂,
2Kaj sciu hodiaux, cxar mi parolas ne al viaj filoj, kiuj ne scias kaj ne vidis la punon de la Eternulo, via Dio, Lian grandecon, Lian fortan manon, kaj Lian etenditan brakon,
3以及他在埃及向埃及王法老和法老的全國所行的神蹟和作為;
3kaj Liajn signojn kaj Liajn farojn, kiujn Li faris interne de Egiptujo al Faraono, regxo de Egiptujo, kaj al lia tuta lando;
4他們也沒有見過他怎樣對待埃及的軍隊、馬匹和車輛;他們追趕你們的時候,耶和華怎樣使紅海的水淹沒了他們,把他們滅絕,這事一直傳到今日;
4kaj kion Li faris al la militistaro de Egiptujo, al gxiaj cxevaloj kaj cxaroj, kiujn Li superversxis per la akvo de la Rugxa Maro, kiam ili postkuris vin; kaj la Eternulo pereigis ilin gxis la nuna tago;
5並且耶和華在曠野怎樣待你們,直到你們來到了這個地方;
5kaj kion Li faris al vi en la dezerto, gxis vi venis al cxi tiu loko;
6也沒有見過他怎樣對待流本的子孫以利押的兒子大坍、亞比蘭;大地怎樣在全體以色列人中間裂開了,把他們和他們的家人、帳棚,以及與他們在一起一切有生命之物都吞下去;
6kaj kion Li faris al Datan kaj Abiram, filoj de Eliab, filo de Ruben, kiam la tero malfermis sian busxon kaj englutis ilin kaj iliajn familiojn kaj iliajn tendojn, kaj cxion, kio ekzistis cxe ili, meze de la tuta Izrael.
7只有你們親眼看見了耶和華所作的一切偉大的作為。
7Viaj okuloj vidis ja cxiujn grandajn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris.
8應許與警告“所以你們要遵守我今日吩咐你的一切誡命,使你們堅強起來,可以進去得著你們將要過去得的那地,
8Observu do cxiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, por ke vi fortigxu, kaj por ke vi venu kaj ekposedu la landon, en kiun vi transiras, por ekposedi gxin,
9又使你們在耶和華向你們的列祖起誓應許賜給他們和他們後裔的地上,就是流奶與蜜的地,可以長久居住。
9kaj por ke vi longe vivu sur la tero, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj, ke Li donos gxin al ili kaj al ilia idaro, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.
10因為你要進去得的那地,並不像你出來的埃及地;在那裡你撒了種,還要用腳灌溉,像菜園一樣。
10CXar la lando, en kiun vi iras, por ekposedi gxin, ne estas kiel la lando Egipta, el kiu vi eliris, kie, seminte vian semon, vi devis akvumi gxin per viaj piedoj, kiel legoman gxardenon.
11但你們要過去得為業的地,卻是一個有山有谷的地,有天上雨水滋潤的地,
11La lando, en kiun vi transiras, por ekposedi gxin, estas lando kun montoj kaj valoj; de la pluvo cxiela gxi trinkas akvon;
12就是耶和華你的 神眷顧的地;從歲首到年終,耶和華你的 神的眼目常常眷顧這地。
12lando, pri kiu zorgas la Eternulo, via Dio; cxiam la okuloj de la Eternulo, via Dio, estas sur gxi, de la komenco de la jaro gxis la fino de la jaro.
13“如果你們留心聽我今日吩咐你們的誡命,愛耶和華你們的 神,一心一意事奉他,
13Kaj se vi obeos Miajn ordonojn, kiujn Mi ordonas al vi hodiaux, amante la Eternulon, vian Dion, kaj servante al Li per via tuta koro kaj per via tuta animo:
14他必按時降雨在你們的地上,就是降秋雨和春雨,使你們可以豐收五穀、新酒和新油。
14tiam Mi donos al via lando pluvon gxiatempe, fruan kaj malfruan; kaj vi kolektos vian grenon kaj vian moston kaj vian oleon.
15他也必使田野為你的牲畜長出青草來,你也可以吃得飽足。
15Kaj Mi donos herbon sur via kampo por via bruto; kaj vi mangxos kaj estos sata.
16你們要謹慎,免得你們的心受迷惑,你們就偏離了我,去事奉別的神,並且敬拜它們;
16Gardu vin, ke ne forlogigxu via koro, kaj ke vi ne forflankigxu, kaj ke vi ne servu al aliaj dioj kaj ne klinigxu antaux ili.
17叫耶和華的怒氣向你發作,就把天封閉,不降下雨水,地也不生出土產,使你們從耶和華賜給你們的美地上,快快地滅亡。
17Alie ekflamos kontraux vi la kolero de la Eternulo, kaj Li sxlosos la cxielon, kaj ne estos pluvo, kaj la tero ne donos siajn produktajxojn, kaj vi rapide forpereos el la bona lando, kiun la Eternulo donas al vi.
18要謹記耶和華的話“所以你們要把我這些話放在心裡,存在意念中;要繫在手上作記號,戴在額上作頭帶。
18Metu do cxi tiujn miajn vortojn en vian koron kaj en vian animon, kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel memorigajxo inter viaj okuloj.
19你們也要把這些話教訓你們的兒女,無論你是坐在家裡,行在路上,躺下,或是起來,都要講論。
19Kaj instruu ilin al viaj filoj, parolante pri ili, kiam vi sidos en via domo kaj kiam vi iros sur la vojo kaj kiam vi kusxigxos kaj kiam vi levigxos;
20你要把這些話寫在你房屋的門柱上和城門上,
20kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj;
21為要叫你們和你們的子孫的日子,在耶和華向你們列祖起誓應許給他們的地上,可以增多,像天覆地的年日那樣多。
21por ke longigxu via vivo kaj la vivo de viaj infanoj sur la tero, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj, ke Li donos gxin al ili, kiel longe estas la cxielo super la tero.
22如果你們殷勤謹守遵行我吩咐你們的這一切誡命,愛耶和華你們的 神,行他的一切道路,又緊緊地依靠他,
22Se vi observos cxiujn cxi tiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi plenumi, amante la Eternulon, vian Dion, irante laux cxiuj Liaj vojoj, kaj algluigxante al Li:
23耶和華就必從你們面前把這些國民都趕出去,你們就必佔領比你們大比你們強的國民的地。
23tiam la Eternulo forpelos de antaux vi cxiujn tiujn popolojn, kaj vi ekposedos popolojn pli grandajn kaj pli fortajn ol vi.
24你們腳掌所踏的地,都必屬於你們;從曠野到黎巴嫩,從幼發拉底河直到西海,都要作你們的境界。
24CXiu loko, sur kiu ekpasxos via piedo, farigxos via; de la dezerto kaj Lebanon, de la rivero, la rivero Euxfrato, gxis la ekstrema maro estos viaj limoj.
25必沒有一人能在你們面前站立得住;耶和華你們的 神,必照著他對你們所說的,使害怕和驚懼你們的心臨到你們將要踏足之地的居民。
25Neniu povos kontrauxstari al vi:timon kaj teruron antaux vi la Eternulo venigos sur cxiun teron, sur kiu vi ekpasxos, kiel Li diris al vi.
26“看哪,我今日把祝福和咒詛都擺在你們面前。
26Rigardu, mi proponas al vi hodiaux benon kaj malbenon:
27如果你們聽從耶和華你們的 神的誡命,就是我今日吩咐你們的,你們就必蒙賜福;
27benon, se vi auxskultos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi ordonas al vi hodiaux;
28如果你們不聽從耶和華你們的 神的誡命,偏離了我今日吩咐你們要走的道路,去隨從你們素來不認識的別神,你們就必受咒詛。
28kaj malbenon, se vi ne auxskultos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, sed forflankigxos de la vojo, kiun mi ordonas al vi hodiaux, kaj sekvos diojn aliajn, kiujn vi ne konas.
29耶和華你的 神領你進入你要佔領為業之地以後,你就要把祝福擺在基利心山上,把咒詛擺在以巴路山上。
29Kiam la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, en kiun vi iras, por ekposedi gxin, tiam vi esprimos la benon sur la monto Gerizim kaj la malbenon sur la monto Ebal;
30這兩座山不是在約旦河西、日落的地方,在住亞拉巴的迦南人之地,與吉甲相對,靠近摩利橡樹那裡嗎?
30ili estas transe de Jordan, malantaux la vojo al la okcidento, en la lando de la Kanaanidoj, kiuj logxas en la stepo, kontraux Gilgal, apud la kverko More.
31現在你們快要過約旦河,進去得耶和華你們的 神要賜給你們為業之地;你們取得了那地,就住在那裡。
31CXar vi transiras Jordanon, por veni ekposedi la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi ekposedos gxin kaj eklogxos en gxi.
32你們要謹守遵行我今日在你們的面前頒布的一切律例和典章。”
32Observu do, ke vi plenumu cxiujn legxojn kaj instrukciojn, kiujn mi donas al vi hodiaux.