聖經新譯本

Esperanto

Deuteronomy

6

1愛 神是誡命中之誡命“以下是耶和華你們的 神吩咐我教導你們的誡命、律例、典章,使你們在將要過去佔領為業的地上遵行,
1Kaj jen estas la ordonoj, la legxoj, kaj la reguloj, kiujn la Eternulo, via Dio, ordonis instrui al vi, por ke vi plenumadu ilin en la lando, en kiun vi transiras, por ekposedi gxin;
2好叫你和你的子子孫孫一生一世敬畏耶和華你的 神,遵守他的一切律例、誡命,就是我吩咐你的,使你的日子可以長久。
2por ke vi timu la Eternulon, vian Dion, observante cxiujn Liajn legxojn kaj Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi, vi kaj via filo kaj la filo de via filo, dum via tuta vivo, por ke vi longe vivu.
3以色列啊,你要聽從,就謹守遵行,使你在流奶與蜜的地可以享福,人數大大增多,像耶和華你列祖的 神應許你的。
3Auxskultu do, Izrael, kaj observu, ke vi plenumu, por ke estu al vi bone, kaj por ke vi tre multigxu, kiel diris al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj, en la lando, en kiu fluas lakto kaj mielo.
4“以色列啊,你要聽,耶和華我們的 神是獨一的耶和華;
4Auxskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu sola.
5你要全心、全性、全力愛耶和華你的 神。
5Kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto.
6我今日吩咐你的這些話,都要記在你的心上;
6Kaj cxi tiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, estu en via koro;
7你要把這些話不斷地教訓你的兒女,無論你坐在家裡,或行在路上,或躺下,或起來的時候,都要談論。
7kaj ripetadu ilin al viaj infanoj, kaj parolu pri ili, kiam vi sidas en via domo kaj kiam vi iras sur vojo kaj kiam vi kusxigxas kaj kiam vi levigxas;
8你也要把這些話繫在手上作記號,戴在額上作頭帶。
8kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel memorigajxo inter viaj okuloj;
9又要寫在你房屋的門柱上和城門上。
9kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj.
10不可隨從、敬拜別的神“耶和華你的 神領你進入他向你列祖亞伯拉罕、以撒、雅各起誓應許給你的地;那裡有不是你建造的,又高大又美麗的城市,
10Kaj kiam la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, pri kiu Li jxuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos al vi grandajn kaj bonajn urbojn, kiujn vi ne konstruis,
11有裝滿各樣美物的房子,不是你裝滿的;有鑿成的水池,不是你鑿成的;還有葡萄園和橄欖園,不是你栽種的;你可以吃,並且吃得飽足。
11kaj domojn plenajn de cxia bonajxo, kiujn vi ne plenigis, kaj putojn, elhakitajn en sxtono, kiujn vi ne elhakis, vinberejojn kaj olivarbojn, kiujn vi ne plantis; kaj vi mangxos kaj estos sata:
12那時,你要謹慎,免得你忘記了耶和華,就是把你從埃及地,從為奴之家領出來的那一位。
12tiam gardu vin, ke vi ne forgesu la Eternulon, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
13你要敬畏耶和華你的 神,要事奉他,奉他的名起誓。
13La Eternulon, vian Dion, timu, kaj al Li servu, kaj per Lia nomo jxuru.
14不可隨從別的神,就是你們周圍各民族的神;
14Ne sekvu aliajn diojn el la dioj de la popoloj, kiuj estas cxirkaux vi;
15因為在你們中間的耶和華你們的 神,是忌邪的 神,恐怕耶和華你的 神向你發怒,就把你從這地上消滅。
15cxar la Eternulo, via Dio inter vi, estas Dio severa; povas ekflami la kolero de la Eternulo, via Dio, kontraux vin, kaj Li ekstermos vin de sur la tero.
16“你們不可試探耶和華你們的 神,像你們在瑪撒試探他一樣。
16Ne provu la Eternulon, vian Dion, kiel vi provis Lin en Masa.
17要謹慎遵守耶和華你們的 神吩咐你的誡命、法度和律例。
17Precize observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kaj Liajn atestojn kaj Liajn legxojn, kiujn Li ordonis al vi.
18耶和華看為正為好的事,你都要去行,使你可以享福,並且可以進去佔領耶和華向你的列祖起誓應許的那美地,
18Kaj faru juston kaj bonon antaux la okuloj de la Eternulo, por ke estu bone al vi, kaj por ke vi venu kaj ekposedu la bonan landon, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj;
19照著耶和華說過的,把你所有的仇敵從你面前趕逐出去。
19por ke Li forpelu cxiujn viajn malamikojn antaux vi, kiel la Eternulo diris.
20“日後,如果你的兒子問你:‘耶和華我們的 神吩咐的這法度、律例和典章,有甚麼意思呢?’
20Se via filo vin demandos morgaux:Kion signifas la atestoj kaj legxoj kaj reguloj, kiujn la Eternulo, nia Dio, ordonis al vi?
21你就要對你的兒子說:‘我們在埃及曾經作過法老的奴僕,耶和華卻用大能把我們從埃及領了出來。
21tiam diru al via filo:Ni estis sklavoj al Faraono en Egiptujo, sed la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo per forta mano;
22耶和華在我們眼前,把又偉大又厲害的神蹟奇事行在埃及、法老和他全家的身上;
22kaj la Eternulo aperigis signojn kaj miraklojn grandajn kaj suferigajn en Egiptujo, sur Faraono kaj sur lia tuta domo, antaux niaj okuloj;
23卻把我們從那裡領出來,為要領我們進入他向我們列祖起誓應許的地,要把這地賜給我們。
23kaj nin Li elkondukis el tie, por venigi nin kaj doni al ni la landon, pri kiu Li jxuris al niaj patroj.
24耶和華又吩咐我們遵行這一切律例,敬畏耶和華我們的 神,使我們常常得享福樂,使我們的生命得著保全,像今日一樣。
24Kaj la Eternulo ordonis al ni plenumi cxiujn cxi tiujn legxojn, timi la Eternulon, nian Dion, por ke estu al ni bone cxiam, por konservi al ni la vivon, kiel en la nuna tago.
25我們在耶和華我們的 神面前,如果照著他吩咐我們的,謹守遵行這一切誡命,這就是我們的義了。’”
25Kaj tio estos nia justeco, se ni observos plenumi cxi tiun tutan ordonon antaux la Eternulo, nia Dio, kiel Li ordonis al ni.