1特作 神的子民(出34:11~16)“耶和華你的 神領你進入你要去得為業的地,從你面前趕走許多民族,就是赫人、革迦撒人、亞摩利人、迦南人、比利洗人、希未人、耶布斯人,共七個比你又大又強的民族。
1Kiam la Eternulo venigos vin en la landon, al kiu vi iras, por ekposedi gxin, kaj Li forpelos antaux vi grandnombrajn popolojn, la HXetidojn kaj la Girgasxidojn kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Perizidojn kaj la HXividojn kaj la Jebusidojn, sep popolojn pli grandnombrajn kaj pli fortajn ol vi;
2耶和華你的 神把他們交給你,你打敗了他們的時候,你要完全毀滅他們,不可與他們立約,也不可恩待他們。
2kaj kiam la Eternulo, via Dio, transdonos ilin al vi, kaj vi venkobatos ilin; tiam anatemu ilin, ne faru kun ili interligon kaj ne indulgu ilin.
3不可與他們通婚,不可把你的女兒嫁給他們的兒子,也不可為你的兒子娶他們的女兒。
3Kaj ne boparencigxu kun ili:vian filinon ne donu al ilia filo, kaj ilian filinon ne prenu por via filo;
4因為他必使你的兒子離開我,去事奉別的神,以致耶和華向你們發烈怒,就快快地把你們消滅。
4cxar ili forturnos viajn filojn de Mi, ke ili servu al aliaj dioj, kaj ekflamos kontraux vi la kolero de la Eternulo, kaj Li ekstermos vin rapide.
5你們卻要這樣待他們:拆毀他們的祭壇,打碎他們的神柱,砍下他們的亞舍拉,用火焚燒他們的雕像。
5Sed tiele agu kun ili:iliajn altarojn detruu kaj iliajn statuojn rompu kaj iliajn sanktajn stangojn dishaku kaj iliajn idolojn forbruligu per fajro.
6“因為你是歸耶和華你的 神作聖潔的子民的;耶和華你的 神從地上的萬族中,揀選了你作他自己的產業,自己的子民。
6CXar popolo sankta vi estas al la Eternulo, via Dio; vin elektis la Eternulo, via Dio, ke vi estu Lia popolo propra el cxiuj popoloj, kiuj estas sur la tero.
7耶和華喜愛你們,揀選你們,並不是因為你們的人數比別的民族多,其實你們的人數在萬族中是最少的;
7Ne pro tio, ke vi estas la plej grandnombra el cxiuj popoloj, la Eternulo ekdeziris vin kaj elektis vin, cxar vi estas ja malpli grandnombra ol cxiuj popoloj;
8而是因為耶和華對你們的愛,又因為他遵守他向你們的列祖所起的誓,他才用大能的手把你們領出來,把你們從為奴之家,從埃及王法老的手裡拯救出來。
8sed pro la amo de la Eternulo al vi, kaj por ke Li plenumu la jxuron, kiun Li jxuris al viaj patroj, la Eternulo elkondukis vin per forta mano kaj liberigis vin el la domo de sklaveco, el la mano de Faraono, regxo de Egiptujo.
9所以你要知道耶和華你的 神,他是 神,是信實可靠的 神;他向愛他和守他誡命的人,守約並且施慈愛,直到千代。
9Sciu do, ke la Eternulo, via Dio, nur Li estas Dio, Dio fidinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon rilate al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj dum mil generacioj,
10但向恨他的人,卻要當面報應他們,把他們滅盡;恨他的,他都要當面報應他,決不遲延。
10kaj kiu repagas al Siaj malamantoj persone, pereigante ilin, ne prokrastas al Sia malamanto, al li persone Li repagas.
11所以你要謹守遵行我今日吩咐你的誡命、律例和典章。
11Observu do la ordonojn kaj la legxojn kaj la regulojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, por plenumi ilin.
12遵行 神法典的賞賜(申28:1~14)“如果你們聽從這些典章,並且謹守遵行這一切,耶和華你的 神就必照著他向你的列祖所起的誓,向你守約並且施慈愛。
12Kaj pro tio, ke vi auxskultos tiujn regulojn kaj observos ilin kaj plenumos ilin, la Eternulo, via Dio, konservos al vi la interligon kaj la favorkorecon, pri kiuj Li jxuris al viaj patroj;
13他必愛你,賜福與你,使你人數增多,也必在他向你的列祖起誓應許給你的地上,賜福與你身所生的,你地所產的,使你的五穀、酒、油,以及牛犢和羊羔增產。
13kaj Li amos vin kaj benos vin kaj multigos vin, kaj benos la frukton de via ventro kaj la frukton de via tero, vian grenon kaj vian moston kaj vian oleon, la frukton de viaj bovinoj kaj la frukton de viaj sxafinoj, sur la tero, pri kiu Li jxuris al viaj patroj, ke Li donos gxin al vi.
14你必蒙福勝過萬民;在你中間沒有不能生育的男女,也沒有不能生殖的牲畜。
14Vi estos benita pli ol cxiuj popoloj; ne estos inter vi senfruktulo aux senfruktulino, ankaux inter viaj brutoj.
15耶和華必使一切病症離開你;你所知埃及各種的惡疾,他決不加在你身上,卻加在一切恨你的人身上。
15Kaj la Eternulo forturnos de vi cxian malsanon, kaj cxiun malbonan epidemiajxon de Egiptujo, kiun vi konas; Li ne metos ilin sur vin, sed Li metos ilin sur cxiujn viajn malamantojn.
16耶和華你的 神交給你的所有民族,你都要把他們消滅;你的眼不可憐惜他們;你也不可事奉他們的神,因為這必成為你的網羅。
16Kaj vi konsumos cxiujn popolojn, kiujn la Eternulo, via Dio, transdonas al vi; ne indulgu ilin via okulo, kaj vi ne servu al iliaj dioj, cxar tio estus falilo por vi.
17“如果你心裡說:‘這些國的人比我多,我怎能把他們趕出去呢?’
17Eble vi diros en via koro:Tiuj popoloj estas pli grandnombraj ol mi, kiel mi povos forpeli ilin?
18你不要怕他們,只要牢牢地記住,耶和華你的 神向法老和全埃及所行的事,
18Ne timu ilin:memoru, kion faris la Eternulo, via Dio, al Faraono kaj al la tuta Egiptujo,
19就是你親眼看見的大試驗、神蹟、奇事、大能的手和伸出來的膀臂,這都是耶和華你的 神領你出來的時候使用的;耶和華你的 神也必照樣待你懼怕的所有民族。
19la grandajn provojn, kiujn vidis viaj okuloj, kaj la signojn kaj la miraklojn kaj la fortan manon kaj la etenditan brakon, per kiuj elkondukis vin la Eternulo, via Dio; tiel la Eternulo, via Dio, faros al cxiuj popoloj, kiujn vi timas.
20耶和華你的 神還要打發大黃蜂飛到他們中間,直到那些殘存躲藏起來的人,都從你面前消滅為止。
20Kaj ankaux krabrojn sendos la Eternulo, via Dio, sur ilin, gxis pereos la restintoj, kaj tiuj, kiuj kasxigxis antaux vi.
21你不要因他們驚慌,因為耶和華你的 神是在你們中間,他是大而可畏的 神。
21Ne sentu teruron antaux ili, cxar la Eternulo, via Dio, estas inter vi, la Dio granda kaj timinda.
22耶和華你的 神必把這些國的民,從你面前漸漸趕出去;你不可以把他們迅速地滅盡,恐怕田間的野獸多起來害你。
22Kaj la Eternulo, via Dio, forpelos tiujn popolojn de antaux vi iom post iom; vi ne povas ekstermi ilin rapide, por ke ne multigxu kontraux vi la sovagxaj bestoj.
23耶和華你的 神必把他們交在你面前,使他們大起擾亂,直到他們全被消滅。
23Kaj la Eternulo, via Dio, transdonos ilin al vi, kaj Li tumultigos ilin antaux vi per granda tumulto, gxis ili estos ekstermitaj.
24他也必把他們的君王交在你的手中,你必使他們的名從天下消滅;必沒有一人能在你面前站立得住,直到你把他們都消滅了。
24Kaj Li transdonos iliajn regxojn en viajn manojn, kaj vi ekstermos ilian nomon el sub la cxielo; neniu restos stare antaux vi, gxis vi ekstermos ilin.
25他們的神像,你們要用火焚燒;神像上的金銀,你不可貪愛,也不可據為己有,免得你因此陷入網羅;因為這是耶和華你的 神厭惡的。
25La figurojn de iliaj dioj forbruligu per fajro; ne deziru preni al vi la argxenton aux oron, kiu estas sur ili, por ke vi ne kaptigxu per tio; cxar tio estas abomenajxo por la Eternulo, via Dio.
26可厭惡的物,你不可帶進家裡去,免得你與那物一樣成了當毀滅的;你要非常憎恨它,十分厭惡它,因為這是當毀滅的物。”
26Kaj ne enportu abomenajxon en vian domon, por ke vi ne anatemigxu kiel gxi; malestimu kaj abomenu gxin, cxar gxi estas anatemajxo.