1世事難測宜忠心勤勞要把你的糧食撒在水面上,因為日久你必得回。
1Elsendu vian panon sur la akvon; cxar post longa tempo vi gxin retrovos.
2你要分為七份,或分為八份,因為你不知道將來會有甚麼災禍在地上發生。
2Donu parton al sep, kaj ecx al ok, cxar vi ne scias, cxu ne estos malfelicxo sur la tero.
3雲若充滿水氣,雨就傾倒在地上;樹無論向南倒,或向北倒,倒在哪裡,就橫在哪裡。
3Kiam la nuboj plenigxos, ili versxos pluvon sur la teron, kaj se falos arbo suden aux norden, gxi tie restos, kien gxi falis.
4看風的,不撒種;觀雲的,不收割。
4Kiu observas la venton, tiu ne semos; kaj kiu rigardas la nubojn, tiu ne rikoltos.
5你不曉得風的路向,不知道骨頭如何在孕婦胎中形成,照樣,創造萬物之 神的作為,你也不得而知。
5Kiel vi ne scias, kian vojon iros la vento, kaj kiel formigxas la ostoj en la ventro de gravedulino, tiel vi ne povas scii la faron de Dio, kiu cxion faras.
6早晨要撒你的種,直到黃昏也不要歇手;因為你不知道哪一樣種得成,是早撒的,或晚撒的,或兩者都一樣好。
6Matene semu vian semon, kaj vespere via mano ne ripozu; cxar vi ne scias, cxu tio aux alio estos pli gxusta, aux cxu ambaux egale estos bonaj.
7當趁壯年記念主光是美好的,眼睛得見天日,也是好的。
7Agrabla estas la lumo, kaj bone estas al la okuloj vidi la sunon.
8人無論多長壽,都當樂在其中,不過他要想到黑暗的日子,因為這些日子將會很多;要來的,都是虛空的。
8CXar se ecx multajn jarojn homo vivus, li gxoju en ili cxiuj; kaj li memoru pri la tagoj mallumaj, cxar estos multe da ili; cxio, kio venos, estas vantajxo.
9年輕人哪!你在幼年時要快樂,在壯年的日子,要使你的心歡暢;順著你心所願的,眼所見的去行。不過,你要知道,為了這一切事, 神必審問你。
9GXoju, junulo, en via infaneco; kaj via koro gxuu plezuron en la tagoj de via juneco, kaj iru, kien kondukas vin via koro kaj kien rigardas viaj okuloj; sed sciu, ke pri cxio cxi tio Dio venigos vin al jugxo.
10所以你當除掉心中的煩惱,除去肉體的疾苦,因為無論是幼年或是壯年,都是虛空的。
10Tial forpelu malgxojon de via koro, kaj forigu malagrablajxon de via korpo; cxar la infaneco kaj la juneco estas vantajxo.