1智慧使人成功幾隻死蒼蠅能使做香料者的膏油發霉變臭,一點點愚昧比智慧和榮譽的影響更大。
1Venenaj musxoj putrigas kaj haladzigas la oleon de parfumisto; pli sxatata ol sagxo kaj honoro ofte estas malgranda malsagxajxo.
2智慧人的心向右,愚昧人的心偏左。
2La koro de sagxulo estas cxe lia dekstra flanko, kaj la koro de malsagxulo cxe lia maldekstra.
3愚昧人連走路的時候,也顯出無知;他對每一個人表現出他是個愚昧人(“他對每一個人表現出他是個愚昧人”或譯:“他稱每一個人都是愚昧的”)。
3Kaj ecx en la vojo, laux kiu iras malsagxulo, mankas al li sagxo, kaj al cxiu li diras, ke li estas malsagxulo.
4如果掌權者向你發怒,你不要離開原位,因為柔順能免大過。
4Se atakos vin kolero de reganto, ne forlasu vian lokon, cxar mildeco pardonigas ecx grandajn krimojn.
5在日光之下我看見一件憾事,好像是出於官長無意的錯誤,
5Ekzistas malbono, kiun mi vidis sub la suno; gxi estas kvazaux eraro, venanta de la reganto:
6就是愚昧人得居眾多高位,富有的人卻處卑位。
6senscieco estas metata tre alte, kaj la ricxuloj sidas malalte.
7我見過奴僕騎馬,貴族卻像奴僕一樣在地上步行。
7Mi vidis sklavojn sur cxevaloj, kaj princojn, irantajn piede, kiel sklavoj.
8挖陷阱的,自己掉進去;拆牆垣的,有蛇來咬他。
8Kiu fosas kavon, tiu falos en gxin; kaj kiu detruas muron, tiun mordos serpento.
9採石的,被石打傷;劈柴的,被柴損害。
9Kiu transmovas sxtonojn, tiu faras al si difekton per strecxo; kaj kiu hakas lignon, tiu sin vundas per gxi.
10斧頭若鈍了,還不把斧刃磨快,就必多費力氣;智慧的好處在於助人成功。
10Se malakrigxis la hakilo, kaj oni ne akrigas la trancxan flankon, oni devas strecxi la fortojn; kaj la cxefajxo estas prepari cxion sagxe.
11未行法術先被蛇咬,那麼,法術對行法術的人就毫無用處。
11Se mordis la serpento sen kuracparolo, tiam jam ne utilas kuracparolanto.
12智慧人的口,說出恩言;愚昧人的嘴,卻吞滅自己。
12Vortoj el busxo de sagxulo estas agrablaj, sed la busxo de malsagxulo lin mem pereigas.
13愚昧人的話開頭是愚昧,結尾是邪惡狂妄。
13La komenco de la parolo de lia busxo estas malsagxajxo, kaj la fino de lia parolo estas abomeninda sensencajxo.
14愚昧人多言多語。人不知道將來會有甚麼事,誰能告訴他死後會發生甚麼事呢?
14Malsagxulo multe parolas, kvankam homo ne scias, kio estos; kaj kio estos post li? kiu cxi tion diros al li?
15愚昧人的勞碌徒使自己困乏,他連怎樣進城也不知道。
15Penado de malsagxuloj lacigas cxiun, kiu ne scias ecx la vojon al la urbo.
16邦國啊,如果你的王是個孩童,而你的大臣又一早吃喝宴樂,你就有禍了。
16Ve al vi, ho lando, se via regxo estas infano kaj viaj princoj mangxas frue!
17邦國啊,如果你的王是貴冑之子,而你的大臣又按時吃喝,為要得力,不為醉酒,你就有福了。
17Felicxa vi estas, ho lando, se via regxo estas de nobla deveno kaj viaj princoj mangxas en gxusta tempo, por fortigxi, ne por festeni!
18房頂塌下是因為懶惰,房屋滴漏是因為懶得動手。
18De mallaboremeco falos la plafono; kaj, se oni mallevas la manojn, tramalsekigxas la domo.
19設宴是為歡笑,酒能使人生快活,金錢能解決萬事。
19Por plezuro oni arangxas festenojn, kaj vino gajigas la vivon, kaj mono respondas por cxio.
20不要在意念中咒罵君王,也不要在臥房中咒罵財主,因為空中的飛鳥會傳聲,有翅膀的會述說這事。
20Ecx en viaj pensoj ne malbenu la regxon, kaj en via dormocxambro ne malbenu ricxulon; cxar birdo cxiela transportos vian vocxon, kaj flugila estajxo eldiros vian parolon.