1把握 神所賜的時機
1Al cxio cxi tio mi direktis mian koron, por esplori cxion cxi tion, ke la virtuloj kaj sagxuloj kaj iliaj faroj estas en la mano de Dio; kaj nek amon nek malamon scias la homo, kaj nenion, kio lin atendas.
2眾人的命運都是一樣的:義人與惡人、好人與壞人、潔淨的與不潔淨的、獻祭的與不獻祭的,所遭遇的都是一樣的;好人怎樣,罪人也怎樣;起誓的怎樣,怕起誓的也怎樣。
2Al cxiuj estas la sama sorto:al la virtulo kaj al la malvirtulo, al la bona kaj pura kaj al la malpura, al la oferfaranto kaj al tiu, kiu ne oferfaras, al la bonulo kaj al la pekulo, al la jxuranto kaj al tiu, kiu timas jxuron.
3在日光之下所發生的一切事,有一件令人遺憾的,就是眾人的命運都是一樣的,並且世人的心充滿邪惡,一生心懷狂妄,後來都歸到死人那裡去。
3CXi tio estas malbona en cxio, kio farigxas sub la suno, ke la sama sorto ekzistas por cxiuj, kaj la koro de la homidoj estas plena de malbono, kaj sensencajxo estas en ilia koro dum ilia vivado, kaj poste ili transiras al la mortintoj.
4凡有生命的(“凡有生命的”原文作“凡與所有活人有關聯的”),就有盼望,因為活狗比死獅更好。
4CXar kiu trovigxas inter la vivuloj, tiu havas ankoraux esperon; cxar ecx al hundo vivanta estas pli bone, ol al leono mortinta.
5活人還知道自己必死,死人卻一無所知,而且再得不到酬勞,他們也被遺忘。
5CXar la vivantoj scias, ke ili mortos; kaj la mortintoj scias nenion, kaj por ili jam ne ekzistas rekompenco, cxar la memoro pri ili estas forgesita.
6他們的愛,他們的恨,他們的嫉妒,都早已消失了,在日光之下所發生的一切事,永遠也沒有他們的分了。
6Kaj ilia amo, kaj ilia malamo, kaj ilia jxaluzo jam de longe malaperis; kaj jam por neniam ili havas partoprenon en io, kio farigxas sub la suno.
7你只管快快樂樂地去吃你的飯,懷著高興的心去喝你的酒,因為 神已經悅納了你所作的。
7Iru, mangxu gxoje vian panon, kaj trinku kun gaja koro vian vinon, se Dio favoris viajn aferojn.
8你當經常穿著白色的衣袍,頭上也不要缺少膏油。
8En cxiu tempo viaj vestoj estu blankaj, kaj oleo ne manku sur via kapo.
9在你一生虛空的年日中,就是 神在日光之下賜你虛空的年日中,你要和你所愛的妻子享受人生,因為那是你一生在日光之下從勞碌中所得的分。
9GXuu la vivon kun la edzino, kiun vi amas en la tempo de via tuta vanta vivo, kaj kiun Dio donis al vi por cxiuj viaj vantaj tagoj; cxar cxi tio estas via apartenajxo en via vivo, kaj en viaj laboroj, kiujn vi laboris sub la suno.
10凡是你手可作的,都當盡力去作;因為在你所要去的陰間裡,既沒有工作,又沒有籌謀;沒有知識,也沒有智慧。
10Kion ajn via mano povas fari laux via forto, tion faru; cxar ekzistas nek faro, nek kalkulo, nek scio, nek sagxo, en SXeol, kien vi iros.
11我又看見在日光之下,跑得快的未必得獎,勇士未必戰勝,智慧的未必得糧食,精明的未必致富,博學的未必得人賞識,因為時機和際遇左右眾人。
11Aliflanke mi vidis sub la suno, ke ne de la rapiduloj dependas la kuro, ne de la fortuloj dependas la milito, kaj ne la sagxuloj havas panon, kaj ne la talentuloj havas ricxecon, kaj ne la kompetentuloj trovas aprobon; nur de la tempo kaj okazo ili cxiuj dependas.
12原來人並不知道自己的時機,正像魚被惡網圈住,鳥被網羅捉住,險惡的時機忽然臨到世人身上的時候,世人也照樣陷在其中。
12CXar ecx ne scias la homo sian sorton; kiel fisxoj, kaptitaj en pereigan reton, kaj kiel birdoj, implikigxintaj en kaptilon, tiel kaptigxas la homoj en tempo malbona, kiam gxi atakas ilin neatendite.
13智慧勝過武力在日光之下,我又看見一樣智慧,覺得很有意義:
13Ankaux jenan sagxajxon mi vidis sub la suno, kaj gxi sxajnis al mi granda:
14有一座小城,人數不多;有一個大君王來進攻,把它包圍,建造巨大的高壘攻城。
14estis urbo malgranda, kaj malmulte da homoj gxi havis; venis al gxi granda regxo, kaj siegxis gxin, kaj konstruis cxirkaux gxi grandajn siegxajn fortikajxojn;
15城裡有一個貧窮但有智慧的人,用他的智慧救了那城。然而,卻沒有人記念那窮人。
15sed trovigxis en gxi homo malricxa sed sagxa, kaj li savis la urbon per sia sagxeco; tamen neniu rememoris tiun malricxan homon.
16於是我說:“智慧勝過武力”,但是那個窮人的智慧被藐視,他的話也沒有人聽從。
16Kaj mi diris:Pli bona estas sagxo ol forto, tamen la sagxo de malricxulo estas malrespektata, kaj liaj vortoj ne estas auxdataj.
17聽智慧人安安靜靜說出來的話,勝過聽管理愚昧者的人的喊叫。
17La vortoj de sagxuloj, trankvile auxskultitaj, estas pli bonaj ol la kriado de reganto inter malsagxuloj.
18智慧勝於戰鬥的武器,但一個罪人能破壞許多好事。
18Pli bona estas sagxo, ol militaj instrumentoj; kaj unu pekulo pereigas multe da bono.