聖經新譯本

Esperanto

Esther

9

1猶大人殺戮仇敵十二月,就是亞達月,十三日,王的命令和諭旨快要執行的時候,就是猶大人的仇敵盼望轄制猶大人的日子,反成了猶大人轄制恨他們的人的日子。
1En la dek-dua monato, tio estas en la monato Adar, en gxia dek-tria tago, kiam venis la tempo de plenumo de la regxa ordono kaj dekreto-en la tago, kiam la malamikoj de la Judoj esperis superforti ilin-la afero turnigxis, kaj la Judoj superfortis siajn malamikojn.
2猶大人在亞哈隨魯王各省的城裡聚集起來,要下手攻擊那些想謀害他們的人;沒有人能抵擋他們,因為各族的人都懼怕他們。
2La Judoj kolektigxis en siaj urboj en cxiuj landoj de la regxo Ahxasxverosx, por etendi la manon kontraux siajn malbondezirantojn; kaj neniu povis kontrauxstari al ili, cxar timo antaux ili falis sur cxiujn popolojn.
3各省的官長、總督、省長和辦理王事務的人,因為懼怕末底改,就都支持猶大人。
3Kaj cxiuj landestroj, satrapoj, regionestroj, kaj oficistoj de la regxo favoris la Judojn, cxar falis sur ilin timo antaux Mordehxaj.
4末底改在朝中的確非常尊大,他的聲譽傳遍各省;末底改這人的權力越來越大。
4CXar Mordehxaj estis granda en la domo de la regxo, kaj la famo pri li iris tra cxiuj landoj, cxar la viro Mordehxaj farigxadis cxiam pli kaj pli granda.
5這樣,猶大人擊殺他們所有的仇敵,他們用刀盡量擊殺,隨意對待他們的仇人。
5Kaj la Judoj batis cxiujn siajn malamikojn, frapante per glavo, mortigante kaj ekstermante, kaj ili faris al siaj malamikoj, kion ili volis.
6在書珊城裡,猶大人就殺滅了五百人。
6En la kastelurbo SXusxan la Judoj mortigis kaj pereigis kvincent homojn;
7他們又殺了巴珊大他、達分、亞斯帕他、
7ankaux Parsxandatan, Dalfonon, Aspatan,
8破拉他、亞大利雅、亞利大他、
8Poratan, Adaljan, Aridatan,
9帕瑪斯他、亞利賽、亞利代和瓦耶撒他,
9Parmasxtan, Arisajon, Aridajon, kaj Vajzatan,
10這十個人就是哈米大他的孫子、哈曼的兒子,猶大人的敵人;至於財物,猶大人卻沒有下手掠奪。
10la dek filojn de Haman, filo de Hamedata kaj persekutanto de la Judoj, ili mortigis; sed sur la havajxon ili ne metis sian manon.
11當日在書珊城被殺的人的數目,呈到王面前。
11En la sama tago la nombro de la mortigitoj en la kastelurbo SXusxan estis raportita al la regxo.
12王問王后以斯帖:“猶大人在書珊城殺滅了五百人,又殺了哈曼的十個兒子;在王其他省內,他們怎樣行呢!現在你要甚麼,我必賜給你,你還求甚麼,也必給你成全。”
12Kaj la regxo diris al la regxino Ester:En la kastelurbo SXusxan la Judoj mortigis kaj pereigis kvincent homojn kaj ankaux la dek filojn de Haman; kion ili faris en la ceteraj regionoj de la regxo? Kion vi petas? tio estos donita al vi; kion vi ankoraux deziras? tio estos plenumita.
13以斯帖回答:“王若是同意,求你恩准書珊的猶大人,明日也照著今日的諭旨行事,把哈曼的十個兒子掛在木架上。”
13Ester respondis:Se al la regxo placxas, estu permesite al la Judoj en SXusxan ankaux morgaux fari tion saman, kion hodiaux, kaj la dek filojn de Haman oni pendigu.
14王就下令這樣行;諭旨傳遍書珊,人就把哈曼的十個兒子掛在木架上。
14Kaj la regxo diris, ke oni faru tiel. Kaj estis donita dekreto pri tio en SXusxan, kaj la dek filojn de Haman oni pendigis.
15亞達月十四日,在書珊的猶大人又聚集起來,在書珊殺了三百人,卻沒有下手掠奪他們的財物。
15La Judoj, kiuj estis en SXusxan, kolektigxis ankaux en la dek-kvara tago de la monato Adar, kaj mortigis en SXusxan tricent homojn; sed sur la havajxon ili ne metis sian manon.
16在王各省其餘的猶大人,也都聚集起來,保護自己的性命,向他們的仇敵報復,殺了恨他們的人共七萬五千;至於財物,他們卻沒有下手掠奪。
16Ankaux la ceteraj Judoj, kiuj estis en la landoj de la regxo, kolektigxis kaj starigxis, por defendi sian vivon kaj por akiri trankvilecon antaux siaj malamikoj, kaj ili mortigis el siaj malamikoj sepdek kvin mil, sed sur la havajxon ili ne metis sian manon.
17這是在亞達月十三日的事,十四日他們得享安寧,以這日為設宴歡樂的日子。
17Tio estis en la dek-tria tago de la monato Adar. Kaj en gxia dek-kvara tago estis ripozo, kaj oni faris gxin tago de festeno kaj de gajeco.
18但在書珊的猶大人在十三、十四日聚集起來殺敵,他們就在十五日休息,以這日為設宴歡樂的日子。
18Sed la Judoj, kiuj estis en SXusxan, kolektigxis en la dek-tria kaj en la dek-kvara tagoj; ripozo estis en la dek-kvina tago, kaj ili faris gxin tago de festeno kaj de gajeco.
19因此鄉村的猶大人,就是住在沒有城牆的村鎮的,都以亞達月十四日為歡樂飲宴的吉日,互送禮物。
19Tial la Judoj, kiuj logxas en logxlokoj kaj urboj ne fortikigitaj, faras la dek-kvaran tagon de la monato Adar tago de gxojo kaj de festeno, festotago, kaj ili sendas donacojn unuj al aliaj.
20末底改把這些事記錄下來,並且送文書給亞哈隨魯各省遠近所有的猶大人,
20Mordehxaj priskribis cxiujn tiujn okazintajxojn, kaj sendis leterojn al cxiuj Judoj, kiuj estis en cxiuj landoj de la regxo Ahxasxverosx, la proksimaj kaj la malproksimaj,
21囑咐他們每年都要守亞達月十四、十五兩日。
21ke ili akceptu por si, ke ili festados cxiujare la dek-kvaran tagon de la monato Adar kaj gxian dek-kvinan tagon,
22以這月的兩日,為猶大人脫離仇敵,得享安寧的日子,是轉憂為喜,轉哀為樂的吉日,叫他們在這兩日飲宴歡樂,大家互贈禮物,也賙濟窮人。
22kiel tagojn, en kiuj la Judoj ricevis trankvilecon kontraux siaj malamikoj, kaj kiel monaton, kiu turnis por ili malgxojon en gxojon, funebron en feston; ke ili faradu ilin tagoj de festeno kaj de gajeco, de sendado de donacoj unuj al aliaj kaj de donacado al malricxuloj.
23於是,猶大人承諾要守他們起初所守的,也承諾要遵守末底改寫給他們的。
23Kaj la Judoj akceptis tion, kion ili jam mem komencis fari kaj pri kio skribis al ili Mordehxaj.
24原本猶大人的敵人,亞甲族哈米大他的兒子哈曼曾經設謀陷害猶大人,要消滅他們;他弄卜“普珥”,就是抽籤,為要打擊和消滅猶大人。
24CXar Haman, filo de Hamedata, la Agagido, kaj malamiko de cxiuj Judoj, intencis pereigi la Judojn kaj jxetis pur�on, tio estas loton, por ekstermi kaj pereigi ilin;
25但這事呈到王面前以後,王使用文書降旨吩咐,使哈曼計謀的惡事,就是他設謀陷害猶大人的事歸到他自己的頭上,又使人把他和他的眾子掛在木架上。
25sed kiam sxi venis antaux la regxon, cxi tiu ordonis skribe, ke lia malbona entrepreno, kiun li preparis por la Judoj, turnigxu sur lian kapon; kaj ke oni pendigu lin kaj liajn filojn sur arbo.
26普珥節的來歷因此,猶大人照著“普珥”的名字,稱這兩日為普珥節;所以他們因這信上的話,又因他們所看見和所遭遇的事,
26Pro tio oni donis al tiuj tagoj la nomon Purim, laux la vorto pur. Tial, konforme al cxiuj vortoj de tiu letero, kaj al tio, kion ili mem vidis koncerne tion kaj kio trafis ilin,
27猶大人就立了定例,承諾他們自己和他們的後裔,以及所有與他們聯合的人,每年都要按著所寫的和指定的兩日守這節日,永不可廢止。
27la Judoj decidis kaj akceptis por si, por sia idaro, kaj por cxiuj, kiuj aligxos al ili, ke ili nepre festados tiujn du tagojn laux la preskribo kaj en la difinita tempo cxiujare.
28使人在各省各城,家家戶戶,世世代代,都記念、遵守這兩日,使這普珥節的日子在猶大人中,永不廢止。
28Tiuj tagoj devas esti memorataj kaj festataj en cxiuj generacioj, en cxiu familio, en cxiu lando, kaj en cxiu urbo; kaj tiuj tagoj de Purim ne devas esti forigitaj cxe la Judoj, kaj la memoro pri ili ne devas malaperi inter ilia idaro.
29亞比孩的女兒王后以斯帖和猶大人末底改以全權寫了這第二封信,囑咐猶大人守這普珥節。
29Kaj la regxino Ester, filino de Abihxail, kaj la Judo Mordehxaj skribis kun plena insisto, ke oni plenumu tiun duan leteron pri Purim.
30他用和平和誠實的話,把文書送給亞哈隨魯國中一百二十七省所有的猶大人,
30Kaj ili sendis leterojn al cxiuj Judoj en la cent dudek sep landojn de la regno de Ahxasxverosx, kun vortoj de paco kaj de vero,
31勸他們按著規定的時期,照著猶大人末底改和王后以斯帖所囑咐的,也照著他們在禁食和哀求的時候為自己與後裔所承諾的,守這普珥節。
31ke ili festadu tiujn tagojn de Purim en ilia tempo, kiel decidis pri ili la Judo Mordehxaj kaj la regxino Ester, kaj kiel ili mem akceptis por si kaj por sia idaro koncerne la fastadon kaj pregxadon.
32以斯帖的命令確定了普珥節;這命令也記錄在史記上。
32Kaj laux la ordono de Ester oni konfirmis tiun historion de Purim kaj enskribis en libron.