1逾越節耶和華在埃及地告訴摩西和亞倫說:
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron en la lando Egipta, dirante:
2“你們要以本月為正月,為一年的第一個月。
2CXi tiu monato estu por vi komenco de la monatoj; la unua gxi estu por vi inter la monatoj de la jaro.
3你們要告訴以色列全體會眾說:本月初十,他們各人要按著父家取羊羔,一家一隻。
3Diru al la tuta komunumo de Izrael:En la deka tago de cxi tiu monato prenu al si sxafidon cxiu patro de familio, po unu sxafido por domo.
4如果一家的人太少,吃不了一隻羊羔,家長就要和靠近他家的鄰居按著人數共取一隻。你們預備羊羔的時候,要按著各人的食量計算。
4Kaj se en la domo estas tro malmulte da personoj por tuta sxafido, tiam li prenu kune kun sia najbaro plej proksima al lia domo; laux la nombro de la animoj, laux la kvanto de mangxado de cxiu, ili kalkulu sin por la sxafido.
5你們的羊羔要毫無殘疾,一歲以內的公羊;你們可以從綿羊或山羊裡取。
5La sxafido estu sendifekta, virseksa, havanta la agxon de unu jaro; el la sxafoj aux el la kaproj vi povas preni.
6你們要把羊羔留到本月十四日,在黃昏的時候,以色列全體會眾要把羊羔宰殺。
6Konservu gxin gxis la dek-kvara tago de cxi tiu monato; kaj la tuta komunumo de Izrael bucxu gxin en la komenco de vespero.
7他們要取點血,塗在吃羊羔的房屋兩邊的門柱和門楣上。
7Kaj ili prenu iom el la sango, kaj sxmiru sur ambaux fostoj kaj sur la supra sojlo de la domoj, en kiuj ili gxin mangxos.
8當那一夜,你們要吃羊羔的肉,肉要用火烤了,和無酵餅與苦菜一同吃,
8Kaj ili mangxu la viandon en tiu nokto, rostitan sur fajro; kaj macojn kun maldolcxaj herboj ili mangxu.
9不可吃生的,也不可用水煮;只可吃用火烤的。頭、腿和內臟都一起吃。
9Ne mangxu gxin duonkrudan, nek kuiritan en akvo, sed nur rostitan sur fajro kun gxiaj kapo, kruroj, kaj internajxoj.
10你們一點也不可留到早晨;如果有一點留到早晨,就要用火燒掉。
10Ne restigu iom el gxi gxis la mateno; kio restos el gxi gxis la mateno, tion bruligu per fajro.
11你們要這樣吃羊羔:腰間束上帶,腳上穿著鞋,手中拿著杖,快速地吃;這是耶和華的逾越節。
11Kaj tiele mangxu gxin; via lumbo estu zonita, viaj sxuoj sur viaj piedoj, kaj via bastono en via mano; kaj mangxu gxin rapidante; gxi estas Pasko de la Eternulo.
12因為在那一夜我要走遍埃及地,把埃及地所有頭生的,無論是人或是牲畜,都要殺掉;我也要審判埃及的一切神祇,我是耶和華。
12Kaj Mi trairos la landon Egiptan en tiu nokto, kaj Mi batos cxiun unuenaskiton en la lando Egipta, de la homoj gxis la brutoj; kaj super cxiuj dioj de Egiptujo Mi faros jugxon, Mi, la Eternulo.
13這血要在你們居住的房屋上作你們的記號;我擊打埃及地的時候,一看見這血,就越過你們去,災禍必不臨到你們身上毀滅你們。
13Kaj la sango cxe vi estos signo sur la domoj, en kiuj vi trovigxas; kiam Mi vidos la sangon, Mi pasos preter vi, kaj ne estos inter vi la eksterma puno, kiam Mi batos la landon Egiptan.
14這一日必作你們的記念日;你們要守這日為耶和華的節;你們要世世代代守這節日作永遠的定例。
14Kaj tiu tago estu por vi memorajxo; kaj festu gxin kiel feston de la Eternulo en viaj generacioj, kiel legxon por eterne festu gxin.
15無酵節“你們要吃無酵餅七天;可是第一天就要把酵從你們的家中除去;因為從第一日起直到第七日,凡吃有酵之物的,那人必從以色列中被除滅。
15Dum sep tagoj mangxu macojn; en la unua tago forigu la fermentajxon el viaj domoj; cxiu kiu mangxos fermentajxon de la unua tago gxis la sepa tago, ties animo estos ekstermita el Izrael.
16第一日你們要有聖會,第七日你們也要有聖會;這兩日之內,除了預備各人所要吃的以外,一切工作都不可作。
16Kaj en la unua tago faru al vi sanktan kunvenon, kaj en la sepa tago faru al vi sanktan kunvenon; nenia laboro estu farata en tiuj tagoj; nur kio estas necesa por mangxi por cxiu, nur tio sola povas esti farata de vi.
17你們要守無酵節,因為就在這一天,我把你們的軍隊從埃及地領出來;所以你們要世世代代守這一日作為永遠的定例。
17Kaj observu la ordonon pri la macoj, cxar gxuste en tiu tago Mi elkondukis viajn tacxmentojn el la lando Egipta; kaj observu tiun tagon en viaj generacioj kiel legxon eternan.
18從正月十四日晚上起,直到本月二十一日晚上止,你們要吃無酵餅。
18De post la vespero de la dek-kvara tago de la unua monato mangxu macojn gxis la vespero de la dudek-unua tago de la monato.
19七日之內在你們的家中不可有酵;因為凡吃有酵之物的,無論是外國人或是本地人,那人必從以色列的會眾中被剪除。
19Dum sep tagoj fermentajxo ne trovigxu en viaj domoj; cxar kiu mangxos fermentajxon, ties animo ekstermigxos el la komunumo de Izrael, cxu li estas fremdulo, aux cxu li estas indigxeno de la lando.
20凡是有酵的,你們都不可吃;在你們一切居住的地方,你們都要吃無酵餅。”
20Nenion fermentintan mangxu; en cxiuj viaj logxlokoj mangxu macojn.
21逾越節的禮儀於是,摩西把以色列的眾長老召了來,對他們說:“你們要按著家族自己選取羊羔,把這逾越節的羊羔宰殺了。
21Moseo alvokis cxiujn cxefojn de Izrael, kaj diris al ili:Elektu kaj prenu al vi sxafidojn laux viaj familioj, kaj bucxu la Paskon.
22要拿一把牛膝草,蘸在盆中的血裡,然後把盆裡的血塗在門楣上和兩邊的門柱上;你們誰也不可出自己的房門,直到早晨。
22Kaj prenu faskon da hisopo, kaj trempu gxin en la sango, kiu estos en la pelvo, kaj tusxu la supran sojlon kaj ambaux fostojn per la sango, kiu estos en la pelvo; kaj neniu el vi eliru el la pordo de sia domo gxis la mateno.
23因為耶和華要走遍各處擊打埃及人;他一看見門楣和兩邊的門柱上有血,就越過那門,不讓那毀滅者進入你們的房屋來擊殺你們。
23Kaj la Eternulo trairos, por puni la Egiptojn; kiam Li vidos la sangon sur la supra sojlo kaj ambaux fostoj, tiam la Eternulo preterpasos la pordon kaj ne permesos al la ekstermanto veni en viajn domojn por puni.
24這教訓你們必須遵守,作為你和你的子孫永遠的定例。
24Kaj observu cxi tion kiel legxon por vi kaj por viaj filoj eterne.
25日後,你們進了耶和華應許賜給你們的那地的時候,就必須守這敬拜之禮。
25Kaj kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo donos al vi, kiel Li diris, observu cxi tiun servon.
26日後,如果你們的子孫問你們:‘你們這敬拜之禮有甚麼意思?’
26Kaj kiam diros al vi viaj filoj:Kion signifas cxi tiu via servo?
27你們就要回答:‘這是獻給耶和華逾越節的祭。耶和華擊殺埃及人的時候,越過了在埃及的以色列人的房屋,救了我們的家。’”於是人民低頭敬拜。
27tiam diru:GXi estas ofero de Pasko al la Eternulo, kiu preterpasis la domojn de la Izraelidoj en Egiptujo, kiam Li punis la Egiptojn, sed niajn domojn savis. Kaj la popolo klinigxis kaj faris adoron.
28以色列人就去行了;耶和華怎樣吩咐摩西和亞倫,以色列人就照樣行了。
28Kaj la Izraelidoj iris, kaj faris, kiel ordonis la Eternulo al Moseo kaj Aaron; tiel ili faris.
29殺掉頭生到了半夜,耶和華把埃及地所有的長子,就是從坐王位的法老的長子,直到監牢裡遭囚禁的人的長子,以及所有頭生的牲畜,都擊殺了。
29Kiam venis la noktomezo, la Eternulo batis cxiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, sidanta sur sia trono, gxis la unuenaskito de malliberulo, sidanta en malliberejo; kaj cxiujn unuenaskitojn el la brutoj.
30在那一夜,法老本人和他所有的臣僕,以及全埃及的人都起來了;在埃及有極大的哀號,因為沒有一家不死人的。
30Tiam Faraono levigxis en la nokto, li kaj cxiuj liaj servantoj kaj cxiuj Egiptoj; kaj farigxis granda kriado en Egiptujo; cxar ne estis domo, en kiu ne estis mortinto.
31夜裡,法老把摩西和亞倫召了來,說:“你們和以色列人都起來,離開我的人民出去,照著你們所說的,去事奉耶和華吧;
31Kaj li alvokis Moseon kaj Aaronon en la nokto, kaj diris:Levigxu, foriru el inter mia popolo, vi kaj la Izraelidoj; kaj iru, faru servon al la Eternulo, kiel vi diris.
32也照著你們所說的,連羊群牛群都帶著走吧,並且要為我祝福。”
32Ankaux viajn sxafojn kaj viajn bovojn prenu, kiel vi diris, kaj iru; kaj benu ankaux min.
33埃及人催促以色列人,要他們趕快離開此地,因為他們說:“我們都要死了。”
33Kaj la Egiptoj urgxis sur la popolon, por pli rapide elirigi ilin el la lando; cxar ili diris:Ni cxiuj mortos.
34以色列人就拿了沒有發過酵的生麵,用衣服把摶麵盆綁好,扛在肩頭上。
34Kaj la popolo forportis sian paston, antaux ol gxi fermentis; iliaj pastujoj, ligitaj en iliaj vestoj, estis sur iliaj sxultroj.
35以色列人照著摩西的話行了,他們向埃及人索取銀器金器和衣服。
35Kaj la Izraelidoj faris, kiel diris Moseo; kaj ili petis de la Egiptoj vazojn argxentajn kaj vazojn orajn kaj vestojn.
36耶和華使以色列人在埃及人眼前蒙恩,埃及人就給了他們所要求的。這樣,他們就奪去了埃及人的財物。
36Kaj la Eternulo favorigis al la popolo la Egiptojn, kaj cxi tiuj pruntedonis al ili; kaj ili multe prenis de la Egiptoj.
37以色列人出埃及以色列人從蘭塞起行到疏割去,除了小孩子以外,步行的男人約有六十萬。
37Kaj la Izraelidoj ekiris el Rameses al Sukot, en la nombro de cxirkaux sescent mil piedirantaj viroj, krom la infanoj.
38又有混雜多族的一群人和他們一同上去;他們還帶著羊群牛群和無數的牲畜同去。
38Kaj ankaux granda amaso da diversgentaj homoj eliris kun ili, kaj da sxafoj kaj bovoj tre granda brutaro.
39他們把從埃及帶出來的生麵烘成了無酵的圓餅。這生麵原是沒有發過酵的,因為他們被驅逐離開埃及,所以不能停留,也沒有為自己預備食糧。
39Kaj el la pasto, kiun ili elportis el Egiptujo, ili bakis macajn platpanojn, cxar gxi ankoraux ne fermentis; cxar ili estis elpelitaj el Egiptujo kaj ne povis prokrasti, kaj ili ecx ne pretigis al si mangxajxon.
40以色列人住在埃及的時間共有四百三十年之久。
40La dauxro de la tempo, kiun la Izraelidoj logxis en Egiptujo, estis kvarcent tridek jaroj.
41就在四百三十年屆滿的那一天,耶和華的全軍都從埃及地出來了。
41Kiam finigxis kvarcent tridek jaroj, gxuste en la sama tago, cxiuj tacxmentoj de la Eternulo eliris el la lando Egipta.
42這是向耶和華守的一夜,因為耶和華把他們從埃及地領出來,所以這一夜是所有以色列人世世代代向耶和華守的一夜。
42GXi estas nokto dedicxata al la Eternulo, cxar Li elkondukis ilin el la lando Egipta; gxi estas tiu nokto, kiu estas dedicxata al la Eternulo de cxiuj Izraelidoj en iliaj generacioj.
43逾越節條例耶和華對摩西和亞倫說:“逾越節的定例是這樣,凡是外族人都不可以吃羊羔的肉。
43Kaj la Eternulo diris al Moseo kaj Aaron:CXi tio estas la legxo pri la Pasko:neniu fremdulo mangxu gxin.
44但是各人用銀子買回來的奴僕,如果你給他行了割禮,他就可以吃了。
44Sed cxiu sklavo, kiun iu acxetis per mono, se vi cirkumcidis lin, tiam li povas mangxi gxin.
45寄居和受雇的都不可以吃。
45Paslogxanto kaj dungito ne mangxu gxin.
46必須在同一間房子裡吃,你不可把一點肉從房子裡帶到外面;羊羔的骨頭,一根也不可折斷。
46En unu domo gxi estu mangxata; ne elportu el la domo iom el la viando eksteren, kaj oston en gxi ne rompu.
47以色列全體會眾都要守這逾越節。
47La tuta komunumo de Izrael faru gxin.
48如果有外族人寄居在你們中間,也願向耶和華守逾越節,他所有的男子都要受割禮,然後他才可以前來守逾越節;他就必像本地人一樣,但所有未受割禮的人都不可以吃這羊羔。
48Kaj se enlogxigxos cxe vi aligentulo kaj li volos fari Paskon al la Eternulo, tiam cirkumcidu cxe li cxiujn virseksulojn, kaj tiam li povas prepari sin, por fari gxin, kaj li estos kiel indigxeno de la lando; sed neniu ne cirkumcidita mangxu gxin.
49本地人和寄居在你們中間的外族人,都同屬一例。”
49La sama legxo estu por la indigxeno, kaj por la aligentulo, kiu enlogxigxis inter vi.
50所有以色列人都奉行了;耶和華怎樣吩咐摩西和亞倫,他們就怎樣行了。
50Kaj cxiuj Izraelidoj faris, kiel ordonis la Eternulo al Moseo kaj al Aaron; tiel ili faris.
51就在這一天,耶和華按著他們的軍隊,把以色列人從埃及地領出來。
51En tiu sama tago la Eternulo elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta laux iliaj tacxmentoj.