1滅頭生之災耶和華對摩西說:“我再使一種災禍臨到法老和埃及,然後法老他必讓你們離開這裡。他讓你們離開的時候,必全部趕逐你們離開這地。
1Kaj la Eternulo diris al Moseo:Ankoraux unu punon Mi venigos sur Faraonon kaj sur Egiptujon; post tio li forliberigos vin el cxi tie; kaj forliberigante, li tute elpelos vin el cxi tie.
2現在你要告訴人民,叫他們男女各人向自己的鄰舍索取銀器金器。”
2Diru nun al la popolo, ke ili petu cxiu viro de sia proksimulo kaj cxiu virino de sia proksimulino vazojn argxentajn kaj vazojn orajn.
3耶和華使人民在埃及人眼前蒙恩,同時摩西在埃及地,在法老臣僕的眼前和人民的眼前都成了偉大的人物。
3Kaj la Eternulo donis al la popolo favoron cxe la Egiptoj; kaj ankaux Moseo estis tre granda homo en la lando Egipta, en la okuloj de la servantoj de Faraono kaj en la okuloj de la popolo.
4摩西說:“耶和華這樣說:‘大約半夜的時候,我要出去巡行埃及地。
4Kaj Moseo diris:Tiel diris la Eternulo:En la mezo de la nokto Mi iros internen de Egiptujo.
5在埃及地所有頭生的都必死亡,就是從坐王位的法老的長子,直到推磨的婢女的長子,以及一切頭生的牲畜都必死亡。
5Kaj mortos cxiu unuenaskito en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, kiu sidas sur sia trono, gxis la unuenaskito de la sklavino, kiu sidas malantaux la muelejo; kaj cxiu unuenaskito el la brutoj.
6在埃及全地必有大哀號;這樣的哀號從前未曾有過,以後也必再沒有。
6Kaj estos granda kriado en la tuta lando Egipta, tia, ke simila al gxi neniam estis kaj neniam plu estos.
7但是對於所有的以色列人,無論是人或是牲畜,連狗也不敢向他們叫吠;為要使你們知道耶和華是把埃及人和以色列人分別出來的’。
7Sed cxe cxiuj Izraelidoj ne movos hundo sian langon, nek kontraux homon, nek kontraux bruton; por ke vi sciu, kiel la Eternulo faras apartigon inter la Egiptoj kaj la Izraelidoj.
8你所有的臣僕都必下到我這裡來,向我下跪說:‘你和所有跟從你的人民都出去吧’,然後我才出去。”於是摩西氣忿忿地離開法老出去了。
8Kaj venos cxiuj viaj sklavoj al mi kaj terjxetigxos antaux mi, dirante:Eliru vi kaj la tuta popolo, kiu vin sekvas. Post tio mi eliros. Kaj li eliris for de Faraono kun granda kolero.
9耶和華對摩西說:“法老必不聽你們的話,好使我的神蹟在埃及地加增起來。”
9Kaj la Eternulo diris al Moseo:Faraono vin ne auxskultos; por ke multigxu Miaj mirakloj en la lando Egipta.
10摩西和亞倫在法老面前行了這一切神蹟;但耶和華使法老的心剛硬,所以他不肯讓以色列人離開他的地。
10Kaj Moseo kaj Aaron faris cxiujn tiujn miraklojn antaux Faraono; sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn el sia lando.