聖經新譯本

Esperanto

Exodus

10

1蝗災耶和華對摩西說:“你要到法老那裡去,因為我已經使他的心和他臣僕的心剛硬,為要在他們中間顯出我這些神蹟;
1Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru al Faraono, cxar Mi obstinigis lian koron kaj la korojn de liaj servantoj, por ke Mi faru cxi tiujn Miajn signojn inter ili;
2並且要你把愚弄埃及人的事,和我在他們中間顯出的神蹟,都講給你的子孫聽;使你們知道我是耶和華。”
2kaj por ke vi rakontu al via filo kaj al via nepo, kion Mi plenumis sur la Egiptoj, kaj pri Miaj signoj, kiujn Mi faris inter ili; kaj por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.
3摩西和亞倫就到法老那裡去,對他說:“耶和華希伯來人的 神這樣說:‘你拒絕在我面前謙卑要到幾時呢?讓我的人民離開吧,使他們可以事奉我。
3Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj diris al li:Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj:GXis kiam vi rifuzos humiligxi antaux Mi? forliberigu Mian popolon, ke gxi faru al Mi servon.
4如果你拒絕讓我的人民離開,看哪!明天我要使蝗蟲進入你的境界;
4CXar se vi rifuzos forliberigi Mian popolon, jen Mi venigos morgaux akridojn en vian regionon;
5蝗蟲必遮蓋地面,甚至人不能看見地;蝗蟲必吃盡那避過災難餘剩的,那沒有受冰雹擊打,剩下留給你們的;牠們也必吃盡田間給你們生長起來的一切樹木。
5kaj ili kovros la suprajxon de la tero tiel, ke oni ne povos vidi la teron; kaj ili formangxos cxion, kio restis cxe vi savita kontraux la hajlo, kaj ili cxirkauxmangxos cxiujn arbojn, kiuj kreskas cxe vi sur la kampo;
6蝗蟲必充滿了你的宮殿,你所有臣僕的房屋,和所有埃及人的房屋;這是你祖宗和你祖宗的祖宗自從在世以來,直到今日,所沒有見過的。’”摩西就轉身,離開法老出去了。
6kaj ili plenigos viajn domojn kaj la domojn de cxiuj viaj servantoj kaj la domojn de cxiuj Egiptoj tiel, kiel ne vidis viaj patroj kaj viaj prapatroj de post la tago, kiam ili aperis sur la tero gxis la nuna tago. Kaj li turnigxis kaj eliris for de Faraono.
7法老的臣僕對法老說:“這人成為我們的網羅要到幾時呢?讓這些人離開吧,使他們可以事奉耶和華他們的 神;埃及已經毀滅了,你還不知道嗎?”
7Tiam la servantoj de Faraono diris al li:GXis kiam tiu homo estos por ni suferilo? forliberigu tiujn homojn, por ke ili faru servon al la Eternulo, ilia Dio; cxu vi ankoraux ne vidas, ke Egiptujo pereas?
8於是,摩西和亞倫被召回來到法老那裡。法老對他們說:“你們去事奉耶和華你們的 神吧,但那些要去的是誰呢?”
8Kaj oni revenigis denove Moseon kaj Aaronon al Faraono, kaj cxi tiu diris al ili:Iru, faru servon al la Eternulo, via Dio; sed kiuj estas la irontoj?
9摩西回答:“我們要和我們年少的與年老的同去,要和我們的兒女同去,也要和我們的羊群與牛群同去,因為我們必須向耶和華守節。”
9Tiam Moseo diris:Kun niaj junuloj kaj maljunuloj ni iros, kun niaj filoj kaj niaj filinoj, kun niaj sxafoj kaj niaj bovoj ni iros, cxar ni havas feston de la Eternulo.
10法老對他們說:“我讓你們和你們的孩子離開的時候,願耶和華與你們同在;你們要謹慎,因為有禍患在你們面前。
10Kaj li diris al ili:Tiel la Eternulo estu kun vi, se mi forliberigos vin kaj viajn infanojn! cxu vi ne havas ian malbonan intencon?
11不可以這樣,只有你們的男子可以去事奉耶和華,因為這原是你們要求的。”於是把他們從法老面前趕出去。
11Ne; iru nur la viroj kaj faru servon al la Eternulo, cxar tion vi petas. Kaj oni elpelis ilin for de Faraono.
12耶和華對摩西說:“你要向埃及地伸手,使蝗蟲上埃及地來,吃盡地上所有的蔬菜,就是受冰雹擊打後留下的。”
12Tiam la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon super la landon Egiptan pro la akridoj, ke ili venu sur la landon Egiptan, kaj formangxu cxiujn herbojn de la tero, cxion, kion restigis la hajlo.
13摩西就向埃及地伸杖,整整的一日一夜,耶和華把東風吹在地上;到了早晨,東風把蝗蟲吹來了。
13Kaj Moseo etendis sian bastonon super la landon Egiptan, kaj la Eternulo direktis orientan venton sur la landon dum tiu tuta tago kaj dum la tuta nokto. Kiam farigxis mateno, la orienta vento alportis la akridojn.
14蝗蟲上到埃及全地來,停留在埃及全境。牠們非常眾多,以前沒有像這樣多的蝗蟲,以後也沒有。
14Kaj la akridoj venis sur la tutan landon Egiptan kaj sidigxis en la tuta Egipta regiono en tre granda amaso; antaux ili neniam estis akridaro simila al ili, kaj poste neniam estos tia.
15蝗蟲遮蓋了整個地面,以致大地都變黑了。牠們吃盡了地上一切蔬菜,和樹上所有的果子,就是受冰雹擊打後留下來的。這樣,在埃及全地,無論是樹木,或田間的蔬菜,連一點青的也沒有留下。
15Kaj ili kovris la tutan suprajxon de la tero, kaj la tero farigxis malluma; kaj ili formangxis la tutan herbon de la kampo, kaj cxiujn arbajn fruktojn, kiujn restigis la hajlo; kaj restis nenia verdajxo sur la arboj aux inter la herboj de la kampo en la tuta lando Egipta.
16於是,法老急忙把摩西和亞倫召了來,說:“我得罪了耶和華你們的 神,也得罪了你們。
16Tiam Faraono rapide alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris:Mi pekis antaux la Eternulo, via Dio, kaj antaux vi.
17現在求你只這一次赦免我的罪,也請你們求告耶和華你們的 神,使這一次的死亡離開我。”
17Sed nun pardonu mian pekon nur cxi tiun fojon, kaj pregxu al la Eternulo, via Dio, ke Li forigu de mi nur cxi tiun morton.
18摩西就離開法老出來,祈求耶和華。
18Kaj li eliris for de Faraono kaj pregxis al la Eternulo.
19耶和華轉了非常強大的西風,把蝗蟲吹起來了,投進紅海裡;在埃及全境,連一隻蝗蟲也沒留下。
19Kaj la Eternulo venigis de la kontrauxa flanko venton okcidentan tre fortan, kaj gxi levis la akridojn kaj jxetis ilin en la Rugxan Maron; ne restis ecx unu akrido en la tuta Egipta regiono.
20但是耶和華使法老的心剛硬,以致法老不肯讓以色列人離開。
20Sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn.
21黑暗之災耶和華對摩西說:“你要向天舉手,使黑暗臨到埃及地,這黑暗是可以觸摸的。”
21Tiam la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon al la cxielo, kaj farigxos mallumo en la lando Egipta, palpebla mallumo.
22摩西向天伸手,幽暗就臨到埃及全地三天之久。
22Kaj Moseo etendis sian manon al la cxielo, kaj farigxis densa mallumo en la tuta lando Egipta dum tri tagoj.
23三天之內,人彼此不能看見,誰也不能起來離開自己的地方;但是在所有以色列人居住的地方都有亮光。
23Oni ne vidis unu alian, kaj neniu levigxis de sia loko dum tri tagoj; sed cxiuj Izraelidoj havis lumon en siaj logxejoj.
24法老就把摩西召了來,說:“你們去事奉耶和華吧,你們的孩子也可以與你們同去;只是要把你們的羊群和牛群留下來。”
24Tiam Faraono alvokis Moseon, kaj diris:Iru, faru servon al la Eternulo; nur viaj sxafoj kaj viaj bovoj restu; ankaux viaj infanoj iru kun vi.
25摩西回答:“你也要把獻祭用的祭物和燔祭交給我們,使我們可以獻給耶和華我們的 神。
25Sed Moseo diris:Vi devas ankaux doni en niajn manojn oferojn kaj bruloferojn, kiujn ni alportos al la Eternulo, nia Dio.
26我們的牲畜也要與我們同去,連一隻也不留下;因為我們要從牠們當中取出一些來事奉耶和華我們的 神;我們沒有到達之前,還不知道要用甚麼事奉耶和華。”
26Ankaux niaj brutoj iros kun ni, ne restos ecx unu hufo; cxar el ili ni prenos, por fari servon al la Eternulo, nia Dio; kaj ni ne scias, per kio ni devas servi al la Eternulo, gxis ni venos tien.
27但耶和華使法老心裡剛硬,因此他不願意讓他們離開。
27Kaj la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne volis forliberigi ilin.
28法老對摩西說:“你離開我去吧,你要小心,不要再見我的面;因為你再見我面的時候,你必定死。”
28Kaj Faraono diris al li:Iru for de mi! gardu vin, ke vi ne venu plu antaux mian vizagxon; cxar en la tago, en kiu vi venos antaux mian vizagxon, vi mortos.
29摩西回答:“你說對了,我不再見你的面了。”
29Tiam Moseo diris:Tiel vi diris; mi ne venos do plu antaux vian vizagxon.